— Do, kio estas via nova satirikisto? — demandis ŝi malfermante telerŝrankon kaj rigardante trans la ŝultro en Martini. — Bonvolu preni, Cezaro, hordean sukeron kaj konfititajn fruktojn. Interalie, kial revoluciuloj tial ŝatas dolĉaĵojn?
— Aliaj homoj ankaŭ ilin ŝatas, sed ne preferas paroli pri tio… La nova satirikisto? Li estas tipa virina idolo, sed al vi, certe, li ne plaĉos. Li similas profesian spritulon, kiu migras tra la mondo kune kun ĉarma dancistino.
— Ĉu dancistino estas reala, aŭ vi ŝin elpensis, ĉar vi nun estas moroza kaj provas imiti?
— Dio defendu min! La dancistino estas tute reala kaj plaĉas al tiuj, kiuj preferas ami tre nigraharajn brunulinojn. Persone mi havas malsamajn gustojn. Rikardo parolas, ke ŝi estas hungara ciganino. Rivarez elveturigis ŝin el iu provinca teatro en Galicio. Ŝajne Ojstro estas tute senskrupula homo, ĉar li prezentis ŝin en la mondumo, kvazaŭ ŝi estas lia maljuna onklino.
— Bone, tia honesto estas aprobinda. Ja aliajn homojn kaj hejmojn ŝi ne konas.
— Ene de la mondumo oni rigardas samajn prezentojn iom alie kaj tute ne tiel, kiel vi, kara madono. Mi dubas, ke iu ĝojas pro konatiĝo kun ies amatino.
— De kie oni scias, ke ŝi estas lia amatino? Ja ne eblas, ke li mem tion informis!
— Tio ĉi vidiĝas senvorte kaj vi povos konvinkiĝi tuj post renkonto kun ŝi. Tamen mi supozas, ke eĉ Rivarez ne kuraĝos enigi ŝin en domon de Grassini.
— Oni verŝajne ne ricevus ŝin. Sinjorino Grassini ne aprobas rompojn de etiketo. Tamen min interesas sinjoro Rivarez mem, sed ne lia persona vivo. Fabrizi diris al mi, ke al li oni skribis kaj li konsentis alveni por komenci kampanjon kontraŭ jezuitoj. Mi nenion plu aŭdis pri li. La pasintan semajnon mi havis multe da laboro.
— Mi preskaŭ nenion povas aldoni al tio, kion vi jam scias. Mi timis malfacilaĵojn koncerne de lia salajro, sed li ŝajne estas preta labori senpage.
— Ĉu li bonstatas?
— Probable jes. Kvankam tio ĉi aspektas strange. Ĉu vi rememoras, kiel li velkis, kiam lin trovis ekspedicio de Duprez? Oni diras, ke li posedas kvotojn de minejoj en Brazilo kaj krome li tre sukcesis kiel felietonisto en Parizo, Vieno kaj Londono. Li mastras almenaŭ kvin-ses lingvojn, do lia nuna troviĝado ĉi tie ne estos obstaklo por lia kunlaboro kun eksterlandaj ĵurnaloj. Mallaŭdo de jezuitoj ne deprenos tutan lian tempon.
— Tio ĉi estas vero, certe. Tamen tempas eliri, Cezaro. Jes, mi alpinglos la rozojn. Atendu minuton.
Ŝi forlasis la ĉambron kaj baldaŭ revenis kun la alpinglitaj rozoj kaj nigra hispana mantilo. Martini pririgardis ŝin kiel pentristo kaj diris: — Vi estas reala reĝino, mia madono, granda kaj saĝa reĝino la Ŝeba [Sheba].
— Tiu ĉi komparo ne plaĉas al mi — replikis Gemo ridetante. — Se vi scius, ke mi multfoje penis aspekti kiel tipa damo de la mondumo! Ja ne eblas por la konspirantino simili reĝinon la Ŝeba. Tio ĉi estas sentaŭga rimedo por esti libera de spionoj.
— Tutegale ĉiuj viaj penoj ne igos vin simili iun monduman filistrinon. Sed tio ĉi ne gravas. Vi estas tiom bela, ke spionoj vidontaj vin, ne kapablos eltrovi viajn opiniojn. Sekve vi ne bezonos afekti kaj kaŝi sin post via ventumilo simile al sinjorino Grassini.
— Sufiĉe, Martini, lasu tiun ĉi veindan virinon en paco! Prenu iom da hordea sukero por dolĉigi vian inciton… Ĉu vi estas preta? Tiam startu ni.
Martini estis prava, kiam li supozis, ke la kunveno okazos multehoma kaj enua. Literaturistoj ĝentile konversaciis pri bagateloj kaj efektive enuis, samtempe nepriskribebla amaso de turistoj kaj rusaj princoj translokiĝis el unu ĉambro en la alian kaj ĉie demandis pri ĉeestantaj eminentuloj, penante konduti intelekte.
Grassini ricevis gastojn per ĝentila maniero, kiu estis polurita samkiel liaj botoj. Sed kiam li ekvidis Gemon, lia malvarma vizaĝo vigliĝis. Ĝenerale Grassini ne ŝatis Gemon kaj eĉ en animoprofundo li iomete timis ŝin, tamen li bone komprenis, ke sen tiu ĉi virino lia nuna kunveno perdus plej grandan agrablecon.
Li bonstatis kaj atingis altan postenon laŭ sia profesio, tial kiel riĉulo kaj fame konata persono li celis fari sian domon centro de intelekta kaj liberala societo. Kun malĝojo li konsciis, ke modestaspekta virineto, al kiu li senpripense edziĝis junece, ne taŭgas por esti mastrino de la granda literatura salono. Post kiam li admonis Gemon viziti lian domon, li estis certa, ke la kunveno sukcesos. Kvietaj kaj graciaj manieroj de tiu ĉi virino alportis senafektecon en la societon kaj ŝia partopreno likvidis ioman spektron de vulgareco, kiu, laŭ lia imago, frekventis la domon.
Sinjorino Grassini salutis Gemon tre afable: — Kia hodiaŭ vi estas fascina! — laŭte traflustris ŝi kaj kritike ĉirkaŭrigardis la blankan kaŝmiran robon. Ŝi malamis sian gastinon ĝuste pro tio, kio plaĉis en Gemo al sinjoro Martini: pro kvieta firmeco de ŝia karaktero, pro graveco, sincereco, ekvilibreco de ŝia saĝo kaj eĉ pro ŝia mieno. Kiam sinjorino Grassini malamis alian virinon, do ŝi aspektis tiam tre komplimentema. Tamen Gemo bone sciis valoron de tiuj afablaj vortoj kaj komplimentoj, tial ŝi neniel atentis ilin. Tiuj "vizitoj en la mondumon" estis por ŝi teda kaj malagrabla tasko, kiun devas konscie plenumi ĉiu konspiranto, por preventi atenton de spionoj. Laŭ ŝia opinio, ŝia tasko estis same malfacila, kiel laboro de ĉifristo, tial, por konservi reputacion de la monduma virino, ŝi studis modajn revuojn same skrupule, kiel ŝlosilojn de ŝiaj ĉifroj.
Melankoliaj literaturaj leonoj iom vigliĝis, kiam aŭdiĝis nomo de Gemo. Ŝi estis populara en ties medio kaj radikalaj ĵurnalistoj tuj ekmoviĝis en ŝian flankon. Sed Gemo estis tre sperta konspirantino, por permesi al tiuj monopoligi ŝin. Por renkontoj kun radikaloj estas alia tempo, tial ŝi ridetante rimarkigis al ili, ke ne necesas perdi tempon pro ŝi kaj pli bone intervjui turistojn, kiuj amase alvenis ĉi tien. Ŝi mem komencis konversacii kun membro de la angla parlamento, kies simpatio estis tre grava por la respublika partio. Li estis fame konata financisto, tial komence Gemo demandis lin pri teknika detalo koncerne al la aŭstra valuto kaj poste lerte turnis subjekton de interparolo al stato de la Lombardo-Venecia enspezo. La anglo, kiu preferis konversacii pri bagateloj, nun ektimis rigardante strabe Gemon, ke li trafis ungegojn de "blua ŝtrumpo" [pedantino]. Tamen, kiam li konvinkiĝis, ke interparoli kun tiu ĉi virino estas same agrable, kiel vidi ŝin, li iĝis obeema kaj komencis tre detale ekspliki la demandon, kvazaŭ antaŭ li estis Meterniĥo[8] mem. Tiutempe Grassini alkondukis al Gemo francon, kiu deziris informiĝi de sinjorino Bolo pri historio de "Juna Italio". La konfuzita membro de la parlamento konvinkiĝis, ke Italio efektive havas pli multe da kaŭzoj por malkontento, ol li supozis.
Malfrue vespere Gemo nerimarkeble lasis la gastoĉambron kaj venis terason; ŝi volis sole sidi apud altaj kamelioj kaj oleandroj. Pro premita aero kaj senfina homa trafiko ŝi havis kapdoloron.
Fine de la teraso en grandaj tinoj, kiujn kaŝis bordero el lilioj kaj aliaj florantaj plantoj, staris palmoj kaj altaj filikoj. Ili kune faris densan ekranon, post kiu troviĝis malplena anguleto prezentanta belegan panoramon de la valo. Branĉoj de granatujo kun pluraj floroj pendis super mallarĝa pasejo inter plantoj.
En tiun ĉi anguleton Gemo rifuĝis esperante, ke neniu el gastoj trovos ŝin. Ŝi volis ripozi en silento kaj soleco por forigi kapdoloron. Nokto estis varmeta kaj kvieta, sed post ĉambra sufoko, ekstera aero ŝajnis al ŝi iom malvarma, tial ŝi kovris sian kapon per la mantilo.
Baldaŭ sonoj de ies paŝoj kaj voĉoj igis ŝin rekonsciiĝi de duondormado, kiu komencis regi ŝin. Ŝi deflankiĝis en mallumon por resti nevidebla en silento ankoraŭ kelkajn minutojn, antaŭ reveno en novan babiladon. Tamen paŝoj paŭzis ĝuste antaŭ densa ekrano de plantoj, kio tre ĉagrenis ŝin. Komence ion diris sinjorino Grassini per strida voĉo. Poste aperis vira voĉo, mola kaj muzika, sed ĝia stranga maniero etendi vortojn estis iomete malagrabla por aŭskultado. Supozeble ĝi estis simpla afektado aŭ rezulto de penado cele maski parolan difekton. Tiel aŭ aliel ĝi sonis malplezure.