Выбрать главу

Martini elpoŝigis kelkajn paperfoliojn.

— Ĉu nova pamfleto?

— Ankoraŭ unu stultaĵo, kiun Rivarez prezentis al la hieraŭa kunsido de nia komitato. Mi sentas, ke baldaŭ ni komencos interbatiĝon.

— Kie troviĝas la demando? Honeste, Cezaro, mi opinias, ke vi estas nun iom antaŭkonkluda. Rivarez ŝajne estas malagrabla persono, sed ne stultulo.

— Ho, mi ne insistas, ke la pamfleto estas malsaĝa, tamen pli bone legu vi ĝin mem.

En la pamfleto estis mokita tempesta entuziasmo, kiun ankoraŭ okazigis en Italio la nova papo. Ĝi estis verkita en drastaj kaj akuzaj esprimoj, samkiel ceteraj verkoj aperintaj el sub plumo de Ojstro; kvankam lia stilo plene ne plaĉis al Gemo, sed profundanime ŝi agnoskis justecon de lia kritiko.

— Mi entute konsentas kun vi, ke tiu ĉi skribaĵo estas abomena, — diris ŝi, metinte la manuskripton sur tablon. — Sed plej malbona estas tio, ke ĝi entenas nur veron!

— Gemo!

— Jes, efektive. Vi povas nomi lin glita angilo, sed vero estas sur lia flanko. Vane admoni sin, ke la pamfleto ne trafas la celon. Ĝi trafas!

— Ĉu vi proponas, ke ni presu ĝin?

— Aĥ! Tio ĉi estas malsama afero. Mi opinias, ke ĝia nuna formo ne taŭgas por eldono. Ĝi povos ofendi kaj forpuŝi de ni ĉiujn kaj do utiligos nenion. Se Rivarez ĝin iomete korektos kaj forĵetos liajn personajn atakojn, tiam ĝi estos reale valora verko. Lia politika kritiko estas tre fajna. Mi tute ne atendis, ke Rivarez tiel bone verkas. Li eldiras ĝuste tion, kion ni ne kuraĝas diri. Ekzemple artikolo, en kiu li komparas Italion kun ebriulo ploranta sur ŝultro de ŝtelisto palpserĉanta ĝiajn poŝojn, estas simple admirinda!

— Gemo! Sed ĝi estas plej malbona en la tuta pamfleto! Mi ne aprobas tian jelpadon pri ĉio kaj ĉiu.

— Mi ankaŭ. Sed tio ne gravas. Verkoj de Rivarez havas malagrablan stilon kaj li mem estas antipatia persono, sed kiam li skribas, ke nin iluzias solenaj procesioj, frataj brakumoj, apelacioj al amo kaj paco, kion jezuitoj kaj sanfedistoj utiligos por si mem, li estas milfoje prava. Mi domaĝas, ke mi ne partoprenis la hieraŭan kunsidon de la komitato. Kion vi decidis finfine?

— Mi venis por diri al vi, ke oni petas vin viziti Rivarezon kaj konvinki lin korekti la pamfleton.

— Viziti lin? Sed mi preskaŭ lin ne konas. Krome li malamas min. Kial devas iri al li ĝuste mi anstataŭ iu alia?

— Simple tial, ke hodiaŭ ĉiuj estas okupitaj. Des pli, ke vi estas plej rezonema el ni: vi evitos vanajn disputojn kaj novan malpacon.

— Tion mi certe evitos. Bone, mi vizitos lin, se vi tion decidis, sed mi avertas, ke sukceso estas dubinda.

— Mi estas certa, ke vi kapablas regi lin, se vi provos. Diru al li, ke la komitato estas tre kontenta pri lia pamfleto kiel literaturaĵo. Li tuj iĝos pli cedema pro tiu laŭdo, des pli, ke ĝi estas perfekta vero.

* * *

Ojstro sidis ĉe skribtablo, kovrita de floroj kaj filikoj, kaj senatente rigardis la plankon tenante en la manoj disfalditan leteron. Vila ŝafhundo, kuŝinta ĉe liaj piedoj, levis sian kapon kaj ekgraŭlis, kiam Gemo frapis ĉe la pordo. Ojstro rapide stariĝis kaj ceremonie riverencis al la gastino. Lia vizaĝo tuj iĝis kvazaŭ ŝtona kaj perdis ĉiun mienon.

— Vi estas tro afabla, — diris li senemocie. — Se min oni sciigus, ke vi volas min vidi, mi tuj venus al vi.

Sentante, ke enanime li mallaŭdas ŝin, Gemo senprokraste hastis ekspliki ŝian aferon. Ojstro reriverencis kaj proksimigis al ŝi seĝon.

— Mi venis al vi laŭ komisio de la komitato, — komencis ŝi. — En ĝi aperis malsamaj opinioj koncerne de via pamfleto.

— Mi tion supozis. — Li ekridetis kaj sidiĝis vidalvide de ŝi, altirinte grandan vazon kun krizantemoj, por ŝirmi sian vizaĝon de lumo.

— Tamen plimulto de membroj tre laŭdas la pamfleton kiel literaturaĵo, sed ili trovas, ke ĝia nuna formo bezonas korekton. Akreco de ĝia tono povos ofendi homojn, kies helpo kaj apogo estas tre gravaj por la partio.

Ojstro eltiris krizantemon el la vazo kaj komencis deŝiri unu post la alia ĝiajn blankajn petalojn. Hazarde rigardo de Gemo falis sur lian dekstran manon kaj tuj malkvieta sento kaptis ŝin, kvazaŭ antaŭe ŝi jam vidis saman gestadon.

— Kiel literaturaĵo mia pamfleto estas senvalora, — diris li malvarmavoĉe, — do tiun opinion povus havi nur personoj nenion komprenantaj en literaturo. Ĝia ofendeco estas ĝusta tia, kian mi celis enmeti.

— Tio ĉi estas komprenebla. Sed nun temas pri tio, ke viaj atakoj povos trafi malsamajn personojn.

Ojstro ŝultrotiris kaj dentopremis deŝiritan petalon. — Laŭ mi, vi eraras, — diris li. — Mi nun metas jenan demandon: por kio invitis min via komitato? Ŝajne por tio, ke mi moku kaj senmaskigu jezuitojn. Tiun ĉi obligacion mi faras laŭ miaj kapabloj.

— Mi asertas, ke neniu dubas pri viaj kapabloj kaj bonvolo. Tamen la komitato antaŭtimas, ke la liberala partio skandaliĝos kaj ni perdos moralan apogon de laboristoj. Via pamfleto atakas sanfedistojn, sed multaj legontoj konkludos, ke vi mencias la eklezion mem kaj la novan papon, kion taktike la komitato juĝas nun evitinda.

— Mi komencas kompreni. Kiam mi atakas tiujn klerikojn, kun kiuj la partio nuntempe estas en malbonaj interrilatoj, vi permesas al mi eldiri tutan veron. Sed kiam temas pri klerikoj, al kiuj la komitato favoras, tiam "veron, kiel hundon, oni ĉiam forpuŝas el domo, por ke la sankta patro povu sidi ĉe fajro kaj…"[10]. Jes, la bufono pravis, sed mi preferus esti kiu ajn, krom stultulo. Certe, mi obeos decidon de la komitato, tamen endas rimarkigi, ke ĝi vidas bagatelojn kaj ne vidas plej gravan: m-m-monsignor[11] M-m-montan-n-nelli.

— Montanelli? — ripetis Gemo. — Mi ne komprenas vin… Ĉu vi mencias episkopon de Brisigelo [Brisighella]?

— Jes. La nova papo ĵus nomumis lin kardinalo. Jen letero de mia amiko loĝanta ekster la limo. Ĉu vi volas aŭskulti, kion li skribas?

— Ĉu ekster la limo de Papa ŝtato?

— Jes. Jen ĝia esenco.

Ojstro reprenis la leteron, kiu estis en liaj manoj, kiam Gemo estis alvenanta, kaj komencis ĝin legi malfacile balbutante: — Vi baldaŭ hav-v-vos p-p-plez-z-zuron renkonti unu el n-n-iaj plej m-m-malamindaj malamikoj, k-kardinalon Lorenzo Montanelli, episkopon de Brizigelo. Li…"

Ojstro ĉesigis legadon kaj minuton silentis. Poste li ĝin daŭrigis pli malrapide, kun paŭzoj, sed sen balbutado: — Li intencas viziti Toskanujon sekvan monaton kun paciga misio. Li predikos komence en Florenco, kie li restos tri semajnojn, poste li vizitos Sienon, Pison kaj tra Pistojo [Pistoja] atingos Romanjon [Romagna]. Li ostentas, ke li aliĝis al liberaluloj en la eklezio. Li estas persona amiko de papo kaj kardinalo Feretti. Dum potenco de antaŭa papo Gregorio li falis en malfavoron, do li oficis ie malproksime, ŝajne en Apeninoj. Nuntempe Montanelli prosperas. Reale li obeas volon de jezuitoj, kiel ĉiu cetera sanfedisto. Lian nunan mision ankaŭ sugestis jezuitoj. Li estas unu el plej elstaraj predikistoj de la katolika eklezio kaj nocas eĉ pli ol Lambruĉini. Li celas kiel eble pli daŭre entuziasmigi aplaŭdojn okaze de surtroniĝo de la nova papo, ĝis kiam la Granda Duko subskribos dekreton preparatan de jezuitaj agentoj. Esencon de tiu dekreto mi ne sukcesis malkovri. Ĉu plene komprenas Montanelli celon de sia vojaĝo al Toskanujo aŭ li estas simpla marioneto en manoj de jezuitoj, mi ne scias. Li estas aŭ tre lerta fripono, aŭ tre granda azeno. Plej stranga estas tio, ke, laŭ mia scio, Montanelli ne prenas koruptaĵojn kaj ne havas amatinon. Okazo senekzempla!"

вернуться

10

Monologo de la bufono el tragedio “Reĝo Liro” (King Lear) far Ŝekspiro (Shakespeare);

вернуться

11

Monsignor (itale) — monsinjoro;