Выбрать главу

Martini ekridetis kaj skuis la kapon.

— Povas esti, de via flanko tio okazis tiel, — diris li, — sed decido de Ĝiovano aperis tuj post la unua rendevuo kun vi. Mi memoras lian revenon en Milanon post lia vojaĝo al Livorno. Li estis revanta pri vi kaj tiom multe rakontis pri belega anglino Gemo, ke apenaŭ ne lacigis min. Mi eĉ pensis, ke malamos vin… Aĥ! Jen la kardinalo alveturis!

La kaleŝo transveturis laŭ la ponto kaj haltis ĉe granda konstruaĵo sur kajo Lung`Arno. En ĝi sidis Montanelli, apoginte sin sur kusenoj. Li probable tre laciĝis, ĉar li ne rimarkis entuziasman homamasiĝon alvenintan por vidi lin. Inspiro, lumiginta lian vizaĝon en la katedralo, velkis, kaj nun sub hela sunlumo ĝi havis videblajn sulketojn aperintajn pro multaj zorgoj kaj okupoj. Kiam li lasis la kaleŝon kaj per peza, oldula irmaniero komencis suprenleviĝi laŭ ŝtuparo, Gemo turniĝis kaj malrapide ekpaŝis al la ponto. Ŝi kvazaŭ akceptis sur sin estingiĝintan, senesperan mienon de Montanelli. Martini silente paŝis apude.

— Mi ofte pensis pri tio, — reparolis ŝi, — kiun veron li kaŝis de Arturo? Kaj iufoje en mian kapon venis…

— Kio?

— Ŝajne tio aspektas strange… sed inter ili ambaŭ estas eksterordinara simileco…

— Inter kiu?

— Inter Arturo kaj Montanelli. Kaj ne nur mi sola tion rimarkis. Ankaŭ inter anoj de la familio estis io mistera. Sinjorino Burton, patrino de Arturo, estis unu el plej ĉarmaj virinoj, kiujn mi konis. Ŝiaj spiriteca rigardo kaj karaktero, ŝajnas al mi, tre similis la samajn de Arturo. Ŝi ĉiam aspektis timiĝinta, kvazaŭ detektita krimulino. Edzino de ŝia duonfilo turmentis ŝin kvazaŭ hundon. Arturo mem tute ne similis tiujn vulgarajn Burton-anojn… Infanece, certe, oni akceptas ĉion kiel aksiomo, sed poste mi komencis dubi, ke Arturo estas reala Burton.

— Ĉu eble li ion eksciis pri la patrino, kio estis kaŭzo de lia memmortigo, sed ne fiago de Kardi? — diris Martini penante iel ajn konsoli Gemon.

Sed ŝi nege balancis la kapon: — Se vi vidus lian vizaĝon tiaman, Cezaro, vi tiel ne parolus. Konjektoj pri Montanelli evidente estas veraj, se ili estas kredeblaj… Tamen mi faris tion, kion mi faris.

Kelkajn minutojn ili iris silente.

— Mia kara, — ekparolis finfine Martini, — se ni havus almenaŭ plej malgrandan eblecon por ŝanĝi tion, kio jam okazis, tiam ekzistus senco por mediti pri malnovaj misoj. Sed ili estas nekorekteblaj, tial mortintoj funebru mortintojn. La evento estas terura. Sed cetere la kompatinda junulo estas ŝajne pli feliĉa ol la aliaj, kiuj turmentiĝas en prizonoj aŭ en ekzilo. Ni devas pri ili pensi. Ni ne rajtas fordoni ĉiujn niajn pensojn por mortintoj. Rememoru, kion skribis via amata poeto Ŝeli [Shelley]: "Pasinteco por morto, estonteco por mi". Prenu ĝin, dume ĝi estas via, kaj pensu ne pri malbonaĵoj, kiujn vi okazigis, sed pri bono, kiun vi ankoraŭ povas realigi.

Forgesiĝinte Martini kaptis brakon de Gemo, sed tuj liberigis ĝin, ĉar malfronte aperis malvarma ronronanta voĉo.

— Monsinjoro Montan-n-nelli, — diris lactenetra voĉo — posedas ĉiujn bonfarojn, mia kara doktoro, pri kiuj vi parolis. Li estas eĉ tro bona por nia peka mondo, do lin sekvas ĝentile translokigi en la alian. Mi estas certa, ke tie li ankaŭ okazigos grandan sensacion, saman, kiel sur la tero. En la ĉielo, evidente, estas m-m-multaj spiritoj, kiuj ankoraŭ n-n-neniam vidis tiun raraĵon, kiel honesta kardinalo. Kiel estas sciate, spiritoj tre ŝatas ĉion novan…

— De kie vi tion scias? — aŭdiĝis voĉo de d-ro Rikardo, kiu entenis preskaŭ nekaŝitan malkontenton.

— El Sankta Skribo, mia kara sinjoro. Laŭ Evangelio eĉ plej respektinda spirito preferas k-k-kapricajn aliancojn. Honesto kaj kardinalo, laŭ mia opinio, estas tre bizara konekso, kiu havas same malagrablan guston, kiel salikoko kaj glicirizo… Aĥ, sinjoro Martini kaj sinjorino Bolo! Kiel estas bone post pluvo, ĉu ne? Ĉu vi ankaŭ aŭskultis n-n-novan Savonarola[12]?

Martini rapide turniĝis. Ojstro kun cigaro en la buŝo kaj kun forceja floro en la butontruo, etendis al li sian sveltan manon kovritan per glacea ganto. Nun, kiam la suno gaje lumigis liajn elegantajn ŝuojn kaj ridetantan vizaĝon, li ŝajnis al Martini ne tiel malbela, sed pli malmodesta ol kutime. Ili manpremis: unu afable, la alia fiere. Tiun minuton Rikardo ekkriis: — Sinjorino Bolo svenas!

Laŭ vizaĝo de Gemo, sur kiu kuŝis ombro de la ĉapelo, etendiĝis paleco kaj rubandoj, kunligitaj ĉe la gorĝo, pulsis takte de batado de la koro.

— Mi veturos hejmen, — diris ŝi per malforta voĉo.

Oni alvokis ĉaron kaj Martini eksidis kune kun Gemo por akompani ŝin ĝis ŝia domo. Ojstro ordigante ŝian kapoton, kiu pendiĝis sur rado, ekrigardis fikse Gemon, post kio Martini rimarkis, ke ŝi retiriĝis de Ojstro kun terura mieno.

— Kio okazis kun vi? — demandis li angle, post ilia forveturo. — Kion diris al vi tiu kanajlo?

— Nenion, Cezaro. Tio ne estas lia kulpo.. Mi ektimis.

— Kion vi ektimis?

— Jes!.. Al mi ekŝajnis, ke…

Gemo mankovris la okulojn kaj Martini atendis ŝian rekonsciiĝon. Finfine ŝia vizaĝo reiĝis naturkolora.

— Vi estis tute prava, — turniĝinte al li, diris Gemo per sia kutima voĉo, — malbone kaj senutile rigardi la teruran pasintecon. Tio ĉi tre nervozigas kaj provokas neeblan imagon. NENIAM parolu ni pri tio, Cezaro, alie mi komencos serĉi fantastan similecon kun Arturo en ĉiu ajn. Tio ĉi estas kvazaŭ halucino aŭ koŝmaro aperinta dum taglumo. Ĝuste tiam, kiam tiu malaminda dando proksimiĝis al ni, ŝajnis al mi, ke li estas Arturo.

Ĉapitro 5. Disputoj en la literatura komitato

Ojstro sendube scipovis fari malamikojn por si. Aŭguste li alveturis Florencon, sed jam fine de oktobro tri kvaronoj de la komitato, invitinta lin, opiniis pri li samkiel Martini. Eĉ liajn admirantojn malkontentigis sovaĝaj atakoj kontraŭ Montanelli, kaj eĉ Galli mem, kiu ekde komence estis preta apogi ĉiun eldiraĵon de la sprita satirikisto, nuntempe konfuzite agnoskis, ke kardinalon Montanelli estus pli bone restigi en paco, "ĉar honestaj kardinaloj estas malmultaj, do necesas rilati al ili pli ĝentile".

La sola persono, kiu evidente restis indiferenta al tuta amaso de karikaturoj kaj paskviloj, estis Montanelli mem. Estas vane elspezi energion, diris Martini, por fari mokindaĵon el la homo, kiu perceptas tion ĉi kun bonhumuro. Oni rakontis, ke kvazaŭ unu tagon, gastigante arĥiepiskopon de Florenco, Montanelli trovis en ĉambro drastan personan paskvilon de Ojstro, tralegis ĝin tutan kaj transdonis ĝin al la arĥiepiskopo kun jenaj vortoj: "Tio ĉi estas saĝa verko, ĉu ne?"

Komence de oktobro en la urbo aperis paperfolio nomita " Mistero de la Anunciacio". Se ĝi eĉ ne entenus jam konatan al legantoj markon — la ojstron kun malfermitaj flugiletoj, tutegale ties plimulto komprenus, kiu verkis la skeĉon, laŭ ĝia drasta, sarkasma stilo. La parodio estis enforme de dialogo inter la virgulino Maria kiel Toskanujo kaj Montanelli kiel anĝelo, kiu tenis en la manoj olivan branĉon de paco kun blankaj lilioj de pureco kaj anoncis alvenon de jezuitoj. Ofendaj personaj aludoj kaj arogantaj sugestoj estis tie abundaj. La tutan Florencon indignigis maljusteco kaj senkoreco de ĝia satiro! Samtempe la tuta Florenco ridegis. Kvankam ĉiuj enmetitaj absurdaĵoj estis verkitaj serioze, sed ili havis multe da komikeco, tial la pamfleto ravis ferocajn oponantojn de Ojstro kaj samtempe liajn pasiajn partizanojn. Malgraŭ sia turpa tono, tiu ĉi satiro restigis konsiderindan spuron en mensostato de la loĝantaro. Kvankam reputacio de Montanelli estis sufiĉe alta kaj ĝin ne povis ŝanceli iu paskvilo, eĉ plej sprita, sed tiam socia opinio apenaŭ ne turniĝis kontraŭ li. Ojstro sciis lokon taŭgan por piko. Kaleŝon de Montanelli, samkiel antaŭe, renkontis homamasiĝoj, sed inter aklamoj kaj benoj jam ofte aŭdiĝis makabraj krioj: "Jezuito!", "Spiono de sanfedistoj!".

вернуться

12

Savonarola (1452-98), monakejestro en Florenco, kiu celis establi respublikon. Estis eliminita el la eklezio kaj ekzekutita;