Выбрать главу

Sed Montanelli havis neniun mankon de subtenantoj. Du tagojn post apero de la pamfleto, ĉefa klerika gazeto "Ekleziulo" eldonis superban artikolon "Respondo al "Mistero de la Anunciacio", kiun subskribis "Filo de la eklezio". Ĝi entenis tre pasian defendon de Montanelli kontraŭ kalumniaj atakoj de Ojstro. La anonima aŭtoro komence interpretis kun grandaj elokvento kaj fervoro doktrinon pri paco sur la tero kaj bonvolo al homaro, kiun deklaris la nova pontifiko, kaj poste postulis de Ojstro, ke li pruvu almenaŭ unu el siaj falsakuzoj kaj fine la aŭtoro ekzorcis legantojn ne kredi la fian kalumniulon. Laŭ konvinkiteco de la enmetitaj argumentoj kaj la literatura kompetenteco "Respondo…" estis pli alta ol ordinara nivelo de aliaj gazetaj artikoloj, tial ĝi ekinteresis la tutan urbon, des pli, ke eĉ redaktoro de "Ekleziulo" ne konis realan nomon de "Filo de la eklezio". Baldaŭ oni eldonis la artikolon kiel broŝuro kaj pri anonima defendanto de Montanelli oni ekparolis en ĉiuj kafejoj de Florenco.

Ojstro respondis per la nova violenta atako kontraŭ la tuta pontifikaro kaj ĉiuj liaj subtenantoj, precipe kontraŭ Montanelli, kiu, laŭ prudenta sugesto de Ojstro, probable mem inspiris la gazetan panegiron. La anonima defendanto tuj replikis per indigna protesto. Polemiko inter ambaŭ aŭtoroj ne ĉesis dum restado de Montanelli en Florenco, kaj publiko atentis ĝin eĉ pli, ol la faman predikiston mem.

Kelkaj membroj de la liberala partio provis protesti kontraŭ malica tono de artikoloj far Ojstro direktitaj al Montanelli, sed ili fiaskis. Aŭskultante ilin, Rivarez nur afable ridetis kaj respondis, apenaŭ balbutante: — R-reale, sinjoroj, vi ne estas entute justaj. Dum la konversacio kun sinjorino Bolo mi cedis kun jena kondiĉo — mi rajtos ridi kaj moki koncerne de M-montanelli laŭ mia volo. Tio ĉi estis reciproka konsento.

Fine de oktobro Montanelli forveturis en sian eparĥion de Romanjo. Antaŭ forveturo dum adiaŭa prediko li koncernis faman polemikon, bedaŭris pri troa pasieco de la aŭtoroj kaj petis sian nekonatan defendanton fari ekzemplon de toleremo, ĉesiginte senutilan kaj malindan vortomiliton. La sekvan tagon en "Ekleziulo" aperis anonco de "Filo de la eklezio", kiu, plenumante volon de monsinjoro Montanelli eldiritan publike, deklaris, ke li ĉesigas disputon.

La lasta vorto restis kun Ojstro. "Senarmita per kristana kvieteco de Montanelli, — skribis li en sia vica pamfleto, — mi estas preta ĵeti sin sur kolon de la unua renkontita sanfedisto kaj eĉ brakumi sian anoniman oponanton! Kaj se miaj legantoj scius, kiel scias mi kaj la kardinalo, kio estas implicita kaj kial mia oponanto ne malkovras sian realan nomon, ili nepre kredus sincerecon de mia metamorfozo".

Fine de novembro Ojstro anoncis en la literatura komitato sian deziron forveturi al marbordo kaj forveturis, ŝajne, al Livorno. Baldaŭ tien alveturis d-ro Rikardo kaj ekvolis vidi Ojstron, sed ne sukcesis trovi lin. La kvinan de decembro en Papa ŝtato, laŭlonge de Apeninoj, komencis tempestaj politikaj demonstracioj, kaj tiam homoj divenis kaŭzon de feriado de Ojstro, kiun li fantaziis okazigi mezvintre. Li revenis Florencon post fiasko de la ribelo kaj trafis surstrate Rikardon. Li diris al li afable: — Mi aŭdis, ke vi serĉis min en Livorno, sed mi estis en Piso. Kia belega estas tiu ĉi antikva urbo! En ĝi mi fartis kvazaŭ en feliĉa Arkadio[14]!

Unu tagon de la kristnaska semajno li ĉeestis kunvenon de la literatura komitato, okazinta en loĝejo de d-ro Rikardo situanta apud Pordo al la Kruco [Porta alla Croce]. La kunveno estis multehoma, tial kiam Ojstro venis ĉambron kaj ridetante pardonpetis pro sia malfruiĝo, ĉiuj seĝoj jam estis okupitaj. Rigardo volis alporti seĝon el alia ĉambro, sed Ojstro haltigis lin: — Ne maltrankviliĝu, mi komforte restos ĉi tie.

Li aliris al fenestro, ĉe kiu sidis Gemo, sidiĝis sur fenestrobreton kaj alpremiĝis al fosto.

Gemo sentis sur si subtilan, kvazaŭ sfinksan, rigardon de Ojstro similan al tiuj, kiujn oni vidas sur portretoj de Leonardo da Vinci[15], kaj ŝia instinkta malkonfido al tiu ĉi homo pliiĝis, kio generis senprudentan timon.

Temo de okazinta diskuto estis mizero, kiu minacis Toskanujon. La komitato intencis eldoni broŝuron, en kiun meti sian opinion pri ĝi kaj indiki necesajn rimedojn kontraŭ plago. Ellabori ĉies decidon estis sufiĉe malfacile, ĉar, kiel kutime, rezonoj estis malsamaj. Plej progresema sekcio de la komitato, al kiu apartenis Gemo, Martini kaj Rikardo, proponis energie apelacii al la registaro kaj publiko por urĝe helpi al kamparanaro. Pli modera sekcio, inkluzive certe Grassini, timis, ke tro energia tono de apelacio povos nur kolerigi la registaron, sen iu ajn rezulto.

— Memkompreneble, gesinjoroj, ke helpon devas oni okazigi kiel eble plej baldaŭ, — diris Grassini kaj malsevere ekrigardis emociplenajn radikalulojn, — sed multaj personoj el ni iluziiĝas pri nerealaj revoj. Se ni startos per tono, kiun ili proponas, do verŝajne la registaro okazigos neniujn agojn, ĝis kiam ne venos efektiva malsato. Endas admoni la registaron esplori staton de la rikoltaĵo, kio estus paŝo antaŭen.

Galli sidanta enangule ĉe kameno tuj atakis sian oponanton: — Paŝo antaŭen! Kiam efektiva malsato realiĝos, tiam estos malfrue. Se ni paŝos tiamaniere, la popolo mortos neatendinte nian helpon.

— Mi interesiĝas pri… — komencis paroli Sakoni [Sacconi], sed kelkaj voĉoj interrompis lin: — Parolu pli laŭte, ni nenion aŭdas!

— Tio ne estas mirinda, ĉar surstrate estas tia infera bruego!, — malkontente diris Galli. — Ĉu la fenestro estas fermita, Rikardo? Mi eĉ ne aŭdas min mem!

Gemo turniĝis. — Jes, — diris ŝi, — la fenestro estas fermita. Tie, ŝajne, traveturas migranta varieteo.

Elekstere aŭdiĝis krioj, ridoj, piedpremado, sonado de sonoriletoj kune kun muĝado de malakorda blovorkestro kaj terura tamburado.

— Tia bruo ĉiam okazas antaŭ Kristnasko, — diris Rikardo, — sekve necesas toleri ĝin… Do, bonvolu daŭrigi, Sakoni.

— Mi interesiĝas pri opinio de loĝantaro en Piso kaj Livorno pri la veninta mizero. Ĉu eble s-ro Rivarez rakontos al ni, ja li ĵus revenis de tie?

Ojstro nenion respondis. Li fikse rigardis la fenestron kaj, ŝajne, aŭdis nenion, pri kio oni konversaciis en la ĉambro.

— Sinjoro Rivarez! — diris Gemo, sidanta pli proksime al li ol la ceteraj ĉeestantoj. Ĉar li restis senmova, ŝi kliniĝis al li kaj tuŝis lian brakon. Tiam li malrapide turnis sin al ŝi, kaj Gemo ektremis ekvidinte lian teruran senvivan rigardon. Momente al ŝi ŝajnis, ke antaŭ ŝi estas vizaĝo de mortinto; poste lipoj de Ojstro strange ekmoviĝis.

— Jes, tio ĉi estas migranta varieteo, — traflustris li.

Ŝia unua instinkta impeto estis ŝirmi lin de scivolaj okuloj. Nekomprenante okazon, Gemo konjektis, ke Ojstron nun regas ia halucino. Ŝi rapide ekstaris kaj, ŝirminte lin, disfaldis la fenestron, kvazaŭ por vidi la straton. Neniu, krom ŝi, vidis lian mienon.

Laŭlonge de la strato moviĝis trupo de migranta cirko — klaŭnoj sur azenoj kaj arlekenoj en buntaj vestoj. Festa amasiĝo de karnavalaj maskoj, ridante kaj puŝante, interŝanĝis ŝercojn, interĵetis serpentenon, donis saketojn kun kandoj al Kolombino, kiu sidis en ĉaro vestita en brilaĵoj kaj plumaĵoj kun falsaj bukloj sur la frunto kaj artefarita rideto sur kolorigitaj lipoj. Malantaŭ de ĉaro marŝis knabaro, almozuloj, akrobatoj, farantaj diversajn vertiĝajn trukojn dum moviĝado, kaj vendistoj de bagatelaĵoj kaj dolĉaĵoj. Ili ĉiuj ridis kaj aplaŭdis al iu figuro, kiun Gemo ne sukcesis difini. Iom poste ŝi ekvidis, ke tiu estis ĝiba, hida nano en histriona vesto kaj papera kalpako kun tintiloj, kiu amuzis la tutan homamasiĝon per aĉaj grimacoj.

вернуться

14

Arkadio — lando de antikva Grekio, en kiu, laŭ vortoj de poetoj, ĉiuj homoj estis feliĉaj kaj havis neniujn zorgojn;

вернуться

15

Leonardo da Vinci (1452-1519), granda itala pentristo kaj inventisto naskita en Vinci, apud Florenco;