— Mia onklo.
— Kiam?
— Hodiaŭ matene. Li estis ebria kaj mi… mi…
— Kaj vi hazarde trafis lin. Ĉu ne? Ne eblas trafi ebriulojn, amiketo! Ili ne ŝatas tion. Iru ĉi tien al lumo, fileto, mi volas esplori vian ŝultron. Brakumu mian kolon kaj kvietiĝu…
Li levis la knabon, transportis lin en malan flankon de la strato kaj sidigis sur larĝan ŝtonan balustradon. Poste li elpoŝigis tranĉilon kaj lerte fortranĉis disŝiritan manikon, preminte kapon de la infano al sia brusto. Gemo samtempe apogis la vunditan brakon. La tuta ŝultro havis multajn batbluojn kaj ekskoriaĵojn; inter ĝi kaj kubuto estis grava vundo.
— Jes, etulo, batado estis serioza! — diris Ojstro pansante la vundon per sia nazotuko, por ke ĝi ne malpuriĝu de la ĵaketo. — Per kio li vin batis?
— Per fosilo. Mi petis lin doni al mi soldon[16] por aĉeti en butiko, situanta en angulo, polenton, sed li ekbatis min per fosilo.
Ojstro ektremis.
— Aĥ! — li diris milde, — tio ĉi tre doloras.
— Li ekbatis min per fosilo kaj mi… mi forkuris.
— Ĉu vi tutan tempon vagadis laŭ stratoj malsate?
Anstataŭ respondo la infano ekploregis. Ojstro demetis lin de sur balustrado.
— Nu, ne ploru, ne ploru! Nun ni ĉion plibonigos. Kie preni veturilon? Ŝajne ĉiuj staras ĉe teatro, ĉar hodiaŭ en ĝi okazas granda spektaklo. Mi bedaŭras, sinjorino, ke mi estas devigita kuntreni vin, sed…
— Mi nepre iros kune kun vi. Eventuale vi bezonos mian helpon. Ĉu vi povas porti lin tial malproksime, ja li ne estas malpeza?
— Ho, mi sukcesos, dankon.
Ĉe la teatro staris kelkaj veturiloj, sed ĉiuj estis okupitaj. Spektaklo jam finiĝis kaj plimulto de publiko disiris. Sur afiŝoj per grandaj literoj estis skribita nomo de Zito, kiu dancis ĉi-vespere en baleto. Petinte Gemon atendi minuton, Ojstro alvenis al artista enirejo kaj demandis deĵoranton: — Ĉu sinjorino Reni jam forveturis?
— Ne, sinjoro, — respondis tiu, ĉirkaŭrigardante bone vestitan ĝentlemanon kun infano sur brakoj. — Sinjorino Reni baldaŭ eliros. Ŝin atendas veturilo. Kaj jen ŝi iras.
Zito descendiĝis laŭ ŝtuparo, apogante sin sur brako de juna kavaleria oficiro. Ŝi estis superba en flama-ruĝa korduroja mantelo surĵetita super vespera robo, ĉe kies zono pendis ventumilo farita el strutaj plumoj. La ciganino haltis en la pordo, lasis la kavaliron kaj rapide aliris al Ojstro.
— Felico! — duonvoĉe diris ŝi. — Kio estas en viaj brakoj?
— Mi prenis la infanon surstrate. Li estas batita kaj malsata. Endas kiel eble plej baldaŭ veturigi lin en mian hejmon. Liberaj veturiloj forestas, tial mi petas doni al mi la vian.
— Felico! Ĉu vi volas venigi tiun ĉi ĉifonulon en vian hejmon? Alvoku policanon, por tiu transportu lin en hospicon aŭ ankoraŭ ien ajn. Ne eblas kolekti en via hejmo mizerulojn de la tuta urbo!
— La infano estas batita, — ripetis Ojstro. — En hospicon lin oni povos veturigi morgaŭ, sed hodiaŭ li bezonas rebandaĝon kaj manĝaĵon.
Zito faris etan abomenan grimacon.
— Vidu! Li alpremis sian kapon al vi! Kial vi tion permesas? Ja li estas en koto!
Okuloj de Ojstro ekflamis pro kolero.
— La infano malsatas! — furioze diris li. — Vi ŝajne ne komprenas, kion tio signifas!
— Sinjoro Rivarez, — diris Gemo, proksimiĝante al ili, — mia loĝejo situas apude. Transportu la etulon en mian hejmon kaj, se vi ne prenos veturilon, mi restigos lin ĝis mateno.
Ojstro rapide turnis sin al ŝi: — Ĉu li ne ĝenos vin?
— Kompreneble, ne… Adiaŭ, sinjorino Reni.
La ciganino seke kapjesis, tiris siajn ŝultrojn, prenis brakon de la oficiro kaj, enmaniginte roban trenaĵon, preteriris majeste al la konkursa veturilo.
— Sinjoro Rivarez, se vi volas, mi revenigos la veturilon por vi kaj la infano, — diris ŝi irante.
— Bone. Mi sciigos la adreson al koĉero. — Li eksplikis situon de loĝejo de Gemo al koĉero kaj revenis kune kun sia portaĵo.
Katjo atendis la mastrinon kaj, aŭdinte pri la okazo, forkuris por varma akvo kaj ceteraj necesaĵoj por rebandaĝo.
Ojstro sidigis la infanon sur seĝon, metis sin sur la genuojn kaj, rapide demetis liajn ĉifonaĵojn, tre atente kaj lerte desinfektis kaj repansis lian vundon. Kiam Gemo venis la ĉambron kun pleto enmane, li jam sukcesis bani la infanon kaj envolvis lin en varmetan litkovrilon.
— Ĉu vi permesas nutri nian pacienton? — demandis ŝi ridetante. — Mi preparis por li vespermanĝon.
Ojstro stariĝis kaj kolektis de sur planko malpurajn ĉifonaĵojn.
— Kiel ni senordigis ĉion en via ĉambro! — diris li. — Ĉifonaĵojn necesas bruligi, morgaŭ mi aĉetos por li novan veston. Ĉu vi havas brandon, sinjorino? Estus bone doni kelkajn gutojn al la povruleto. Laŭ via permeso mi iros lavi manojn.
Post manĝado la infano tuj ekdormis sur genuoj de Ojstro, preminte sian kapon al lia blanka ĉemizo. Gemo helpis al Katjo reordigi la ĉambron kaj sidiĝis ĉe la tablo.
— Sinjoro Rivarez, vi devas manĝi antaŭ foriro. Vi nenion manĝis dum la tagmanĝo kaj nun estas tre malfrue.
— Mi plezure eltrinkus tason da teo, sed mi ne kuraĝas peti vin tiel malfrue.
— Ho! Kia bagatelo! Kuŝigu la infanon sur sofon, ja li estas peza. Mi nun kovros kusenon per tuko… Kion vi faros kun li plu?
— Morgaŭ mi serĉos liajn parencojn kaj precipe tiun bestion. Se mi ne sukcesos, tiam mi estos devigita sekvi konsilon de sinjorino Reni kaj konduki lin en hospicon. Eble estus pli bone aligi ŝtonon al lia kolo kaj ĵeti lin en la riveron. Sed tio sekvigos malbonan konsekvencon por mi… Kia nevekebla dormado! Li estas pli sendefenda ol strata katido!
Kiam Katjo alportis pleton kun teo, la etulo malfermis la okulojn kaj komencis mire ĉirkaŭrigardi. Ekvidinte sian patronon, li derampis de sur sofo kaj, implikiĝinte en faldoj de la littuko, ekkrablis al li. La infano sufiĉe resaniĝis kaj en li aperis scivolemo; indikante la difektitan maldekstran brakon, en kiu Ojstro tenis kukpecon, li demandis:
— Kio ĝi estas?
— Kio? Kuko. Ĉu vi ankaŭ volas? Ne, por hodiaŭ sufiĉas. Atendu ĝis morgaŭ!
— Ne, tio ĉi! — La knabo permane tuŝis fingroŝtumpojn kaj grandan cikatron sur mano de Ojstro.
Ojstro metis la kukpecon sur la tablon.
— Aĥ! Jen pri kio vi demandas! Tio estas sama, kiel sur via ŝultro. Min vundis homo, kiu estis pli forta ol mi.
— Ĉu ĝi tre doloris vin?
— Mi ne memoras. Ŝajne samkiel ceteraj vundoj. Nun redormu, ĉar estas malfrue.
Kiam alveturis kaleŝo, la knabo dormis, tial Ojstro zorgeme, penante ne veki, prenis lin sur brakoj kaj transportis malsupren.
— Vi estis hodiaŭ mia bonkora anĝelo, — diris li al Gemo, haltinte ĉe la pordo, — tamen tio, certe, ne malakcelos al ni poste kvereli.
— Mi ne havas deziron kvereli kun iu ajn…
— Aĥ! Sed mi deziras. Vivo estus netolerebla sen kvereloj. Bona kverelo estas salo de la tero. Ĝi estas eĉ pli bona ol spektaklo en la cirko!
Li mallaŭte ekridetis kaj descendis laŭ ŝtuparo, portante en brakoj la dormantan infanon.
Ĉapitro 7. Paroksismo de Ojstro
Komence de januaro Martini dissendis invitilojn al membroj de la literatura komitato por ĉiumonata kunsido kaj ricevis de Ojstro lakonan letereton skribitan krajone: "Mi tre bedaŭras, sed mi ne povas veni". Martini koleriĝis pro ĝi, ĉar lia invitilo havis indikon: "Tre gravas". Tia frivola rilato al la afero ŝajnis al li ofenda. Krome samtagon venis ankoraŭ tri leteroj kun malbonaj novaĵoj kaj ekblovis orienta vento. Ĉio kune malbonigis humoron de Martini, tial, kiam d-ro Rikardo demandis pri alveno de Rivarez, li respondis kolere: — Li forestos. Li ŝajne preferis ion pli interesan kaj ne povas alveni, aŭ ne volas.