Выбрать главу

Pasis kvin minutoj; en la najbara ĉambro estis aŭdebla bruo de paŝoj kaj murmureto. Paŭlo Petroviĉ prenis de la komodo malnovan malpuran libron, apartan volumon de nekompleta tuto — Pafistoj de Massalski, kaj turnis kelke da paĝoj … La pordo malfermiĝis, kaj eniris Féniĉka kun Mitja sur la brakoj. Ŝi surmetis al li ruĝan ĉemizon kun galono sur la kolumo, kombis liajn harojn kaj viŝis lian vizaĝon: li malfacile spiris, penis sin elŝiri per la tuta korpo kaj svingis la manojn, kiel faras ĉiuj sanaj infanoj; sed la eleganta ĉemizo, kiel oni povis rimarki, faris impreson je li: esprimo de kontenteco brilis sur lia tuta rondeta vizaĝo. Féniĉka ordigis ankaŭ siajn harojn kaj surmetis novan tukon; sed ŝi povis resti, kia ŝi estis. Efektive, ĉu estas en la mondo io pli ĉarma, ol juna, bela patrino kun sana infano sur la brako!

— Kia bravulo, — diris karese Paŭlo Petroviĉ kaj tiklis la duoblan mentonon de Mitja per la pinto de la longa ungo de sia montra fingro: la infano rigardis la fringelon kaj ekridis.

— Tio estas via onklo, — diris Féniĉka, klininte al li sian vizaĝon kaj delikate balancis lin, dum Dunjaŝa kaŝe metis sur la platon de la fenestro ekbruligitan bonodoran kandelon, lokinte sub ĝi kupran groŝon.

— Kiom da monatoj li havas? — demandis Paŭlo Petroviĉ.

— Ses monatojn; la dek unuan de ĉi tiu monato li komencos la sepan.

— Ĉu ne la okan, Feodosia Nikolavna? — ne sen konfuzo sin miksis Dunjaŝa en la interparolon.

— Ne, la sepan; kion vi diras! — La infano ree ekridis, fikse rigardis la kofron kaj subite kaptis la patrinon per la tuta mano je la nazo kaj lipoj. — Petolulo, — diris Féniĉka, ne forigante sian vizaĝon de liaj fingroj.

— Li similas mian fraton, — rimarkis Paŭlo Petroviĉ.

«Kiun li povus simili?» — pensis Féniĉka.

— Tio estas via onklo, — ripetis ŝi, jam per murmureto.

— A! Paŭlo! Jen kie vi estas! — eksonis subite la voĉo de Nikolao Petroviĉ.

Paŭlo Petroviĉ rapide sin turnis kaj sulkigis la brovojn; sed lia frato tiel ĝoje, tiel danke rigardis lin, ke li ne povis ne respondi al li per rideto.

— Bravan knabon vi havas, — diris li kaj ekrigardis la horloĝon: — mi venis ĉi tien, por mendi teon…

Kaj prenante indiferentan esprimon, Paŭlo Petroviĉ tuj forlasis la ĉambron.

— Ĉu li venis ne invitite? — demandis Féniĉkan Nikolao Petroviĉ.

— Jes. Li ekfrapis kaj eniris.

— Kaj Arkaŝa ne estis plu ĉe vi?

— Ne. Ĉu mi ne devas reveni en la flankdomon, Nikolao Petroviĉ?

— Por kio?

— Mi pensas, ke tio estos pli bona en la unua tempo.

— N… ne, — diris Nikolao Petroviĉ kun ŝanceliĝo kaj frotis sian frunton. — Tion oni devis pri frue … Bonan tagon, grasulo, diris li subite viviĝante kaj proksimiĝinte al la infano, kisis lian vangon; poste li sin iom klinis kaj almetis la lipojn al la mano de Féniĉka, kiu blanke brilis kiel lakto sur la ruĝa ĉemizo de Mitja.

— Nikolao Petroviĉ! Kion vi faras! — murmuretis la juna virino, kaj mallevis la okulojn, poste ŝi malrapide relevis ilin … Ĉarma estis la esprimo de ŝiaj okuloj, kiam ŝi rigardis de malsupre kaj ridis karese kaj naive.

Nikolao Petroviĉ koniĝis kun Féniĉka en la sekvanta maniero. Foje, antaŭ tri jaroj, li estis devigita pasigi la nokton en gastejo en malproksima distrikta urbo. Lin surprizis agrable la pureco de la ĉambro, kiun oni donis al li, la freŝeco de la lita tolaĵo: «Ĉu la mastrino estas germanino?» pensis li; sed li eraris. La mastrino estis rusino, virino kvindekjara, pure vestita, kun inteligenta dolĉa vizaĝo kaj serioza parolmaniero. Li parolis kun ŝi, trinkante teon; ŝi tre plaĉis al li. Nikolao Petroviĉ tiam ĵus transloĝiĝis en sian novan domon, kaj ne dezirante havi servutulojn, kiel servistojn, serĉis dungatojn. La mastrino, siaflanke, plendis pri la malgranda kvanto de la gastoj, pri la malfacilaj tempoj; li proponis al ŝi plenumi en lia domo la rolon de l’ ekonomino; ŝi konsentis. Ŝia edzo mortis antaŭ longe, lasinte al ŝi unu filinon Féniĉkan. Post du semajnoj Arina Saviŝna,[26] tiel oni nomis la novan ekonominon, venis kun la filino en Marinon kaj ekloĝis en la flankdomo. La elekto de Nikolao Petroviĉ estis sukcesa. Arina enkondukis ordon en la domon. Pri Féniĉka, kiu estis tiam jam deksepjara, neniu parolis kaj ne multaj ŝin vidis: ŝi vivis senbrue, modeste, kaj nur dum la dimanĉoj en la paroĥa preĝejo Nikolao Petroviĉ rimarkis la delikatan profilon de ŝia blanka vizaĝo. Tiel pasis pli ol unu jaro.

Foje, matene, Arina venis en lian kabineton kaj, kiel ordinare, humile salutinte lin, demandis, ĉu li povas helpi al ŝia filino, al kiu fajrero el la kameno saltis en la okulon. Nikolao Petroviĉ kiel ĉiuj bienuloj, vivantaj ĉiam hejme, sin okupis per la kuracado kaj eĉ venigis malgrandan homeopatian apotekon. Li ordonis al Arina tuj alkonduki la malsanulinon. Eksciinte, ke la sinjoro vokas ŝin, Féniĉka forte ektimis, ŝi iris tamen kun la patrino. Nikolao Petroviĉ kondukis ŝin al la fenestro kaj prenis ŝian kapon per ambaŭ manoj. Esplorinte bone ŝian okulon, ruĝan de la inflamo, li ordonis fari kompresojn, tuj mem preparis la medikamenton, kaj disŝirinte en pecojn sian naztukon, montris, kiel oni devas meti ilin. Féniĉka atente aŭskultis lin kaj kiam li finis, ŝi volis foriri. «Kisu la manon de la sinjoro, malsaĝa infano!» diris al ŝi Arina. Nikolao Petroviĉ ne donis al ŝi la manon, kaj konfuzita mem kisis ŝian klinitan kapon je la hardisiĝo. La okulo de Féniĉka baldaŭ resaniĝis, sed la impreso, farita de ŝi je Nikolao Petroviĉ, malaperis ne baldaŭ. Li senĉese vidis spirite ĉi tiun puran, delikatan, time levitan vizaĝon; li sentis sub siaj manoj ŝiajn molajn harojn, vidis ŝiajn senpekajn lipojn malfermetitajn, de post kiuj brilis en la radioj de l’ suno ŝiaj malsekaj, perlaj dentoj.

Li komencis tre atente rigardi ŝin en la preĝejo, penis plej ofte ekparoli kun ŝi. En la komenco ŝi estis iom sovaĝa, kaj foje, antaŭ la vespero, renkontinte lin sur vojeto, kiun la piedirantoj faris tra sekala kampo, ŝi eniris en la altan densan sekalon, en kiu abunde kreskis cejanoj kaj absinto. Ŝi kaŝis sin tie, por ke li ne vidu ŝin. Li rimarkis ŝian kapon tra la ora reto de la spikoj, de kie ŝi rigardis, kiel sovaĝa besteto, kaj amike kriis al ŝi:

— Bonan tagon, Féniĉka! Mi ne mordas.

— Bonan tagon, — respondis ŝi, ne forlasante sian kaŝejon.

Iom post iom ŝi komencis kutimi al li, sed ĉiam ankoraŭ estis konfuzita en lia ĉeesto. Subite ŝia patrino Arina mortis pro ĥolero. Kion devis fari Féniĉka? Ŝi heredis de la patrino la amon al la ordo, prudenton kaj seriozan karakteron; sed ŝi estis tiel juna, tiel sola; Nikolao Petroviĉ estis tiel bona kaj delikata … Senutile estus rakonti la ceteron …

— Vi diras, ke mia frato senceremonie venis al vi? — demandis ŝin Nikolao Petroviĉ. — Li ekfrapis kaj eniris?

— Jes.

— Bone, bone. Donu al mi Mitjan, mi lin iom balancos.

Nikolao Petroviĉ komencis levi la filon preskaŭ ĝis la plafono, je granda plezuro de la etulo kaj je ne malgranda maltrankvilo de la patrino, kiu ĉe ĉiu lia suprenflugo, etendis siajn manojn al liaj nudiĝintaj piedetoj.

Paŭlo Petroviĉ revenis en sian elegantan kabineton, kies muroj estis tapetitaj per bela papero de sovaĝa koloro, kun armiloj, pendigitaj sur multkolora persa tapiŝo, kun nuksarbaj mebloj, kovritaj per malhele verda drapo, kun libroŝranko renaissance[27] el maljuna nigra kverko, kun bronzaj statuetoj sur belega skribotablo, kun fajrujo … Li sin ĵetis sur la kanapon, krucis la manojn sub la kapo kaj restis senmova, preskaŭ kun malespero rigardante la plafonon. Ĉu tial, ke li deziris kaŝi de la muroj tion, kion oni povis legi sur lia vizaĝo, aŭ pro alia kaŭzo, li leviĝis, mallevis la pezajn kurtenojn de la fenestroj kaj ree sin ĵetis sur la kanapon.

вернуться

[26]

Arina: rusa popola formo de la innomo Ireno. — Saviŝna: patronomo (de la hebredevena Sava, do «Savidino»).

вернуться

[27]

libroŝranko renesancostila.