Выбрать главу

Paŭlo kaj Stefano

Francisco Candido Xavier

Feb

FRANCISCO CANDIDO XAVIER

(MEDIUMO)

Paŭlo kaj Stefano

Historia Romano dikitita de la Spirito

EMMANUEL *

El la portugala lingvo tradukis

L. C. Porto-CarreCro-Neto-

laŭ la 7a eldono

Й)

Eldonfako de Brazila Spiritisma Federacio DEPARTAMENTO EDITORIAL E GRAFICO Rua Souza Valente, 17 - CEP 20941 - 040 Rio de Janeiro, RJ - BRAZILO

Tabelo de la enhavo

Paĝoj

Prezento 7

Antaŭklarigo 13

UNUA PARTO

Torturataj koroj 17

Larmoj kaj turmentoj 38

En Jerusalem 53

Sur la vojo al Jafo 73

La predikado de Stefano 87

Antaŭ la Sinedrio 103

La unuaj persekutoj 119

La morto de Stefano 142

XIX. Abigail kristaniĝinta 168

X. Sur la vojo al Damasko 184

DUA PARTO

Direkte al la dezerto 201

La teksisto 226

Luktoj kaj humiligoj 254

Unuaj apostolaj laboroj 304

Luktoj por la Evangelio 365

Migradoj kaj sinoferoj 391

La Epistoloj 410

La martireco en Jerusalem 443

XIX. La malliberulo de la Kristo 485

X. Renkonte al la Majstro 506

Glosaro 541

Preqento-

Kun ankoraŭ unu tradukaĵo jen mi enpaŝas en Esperant- ujon. Ĝia originalo, en la portugala lingvo ("Paulo e Este- vao"), estas diktita de la Spirito Emmanuel, tiu sama aŭtoro de alia verko, kiun mi tradukis sub la titolo "Antaŭ du mil jaroj...", al la fama brazila mediumo Francisco Candido Xavier.

La nuna verko havas kiel temon la malfacilajn unuajn tempojn de la Kristanismo kaj estas teksita ĉirkaŭ la centra figuro de Saŭlo el Tarso, poste la apostolo Paŭlo. Ne malpli grava estas la persono de Stefano, viktimo de la spirita blind- eco de Saŭlo, sed lia gvidanto kaj amiko el la nevidebla mondo.

Vaste parolante, oni povus diri, ke "Paŭlo kaj Stefano" estas ia disvolvo de la konataj "Agoj de la Apostoloj" rilate tiujn historiajn personojn. Ie kaj ie oni rimarkas kelkan di- ferencon de la verko, kiu certe kontentigos ĉiujn kristanajn sektojn.

Kiel ĉiuj Mentoroj de la homaro, kiuj volontas diri al ni ion, Emmanuel uzas plurajn lokojn por saĝaj kaj profundaj admonoj kaj sentencoj, kiujn ĉiu devus preni en la koron kiel efektivajn gvidilojn tra la malglataj vojoj de la vivo. Se la "Agoj" estas raporto, "Paŭlo kaj Stefano" estas instruo, kaj instruo ĉiela, leciono eterna, destinita, apud aliaj sam- specaj, levi la spiriton al lia glora celo. Ho, se la homo per unu fojo konvinkiĝus pri la diaj veraĵoj kaj flanke lasus tiom da imagaĵoj, kiuj forpasas kiel ombroj! Ho, kiel malfruas tiu tago de la definitiva regado de la Kristo super la Tero!

Mi uzas ĉi tiun okazon por transskribi artikolon de nia estimata samideano Ismael Gomes Braga pri la mediumo, publikigitan en la numero de Julio-Aŭgusto 1963, de la bela "Oomoto", post trarigardo de la verkinto mem:

"FRANCISCO CANDIDO XAVIER

"La fama brazila mediumo, naskita la 2-an de Aprilo 1910 en la urbeto Pedro Leopoldo, Minas Gerais, estas filo de malriĉa laboristo, kiu vivis 90 jarojn kaj mortis la 6-an de Decembro 1960, nomata Joao Candido Xavier, kaj de tollav- istino nomata Maria Joao de Deus, mortinta la 29-an de Aprilo 1915, kiam la fileto estis apenaŭ kvinjara. Ambaŭ gepatroj estis malkleraj kaj la patro tro severa. La knabeto multe suferis kiel orfo de patrino en frua aĝo, en hejmoj de malmolkoraj homoj.

"Kiam li estis 9-jara la patro lin dungigis en ŝpinteksejo kiel metilernanto, kie li estis ofte batata same kiel ĉiuj tiamaj metilernantoj. En la mateno ĝis la 11-a horo la knabeto vizitadis elementan popollernejon kaj de la 11-a li laboradis en la fabrikejo de kotonaĵoj ĝis la 2-a post noktomezo. Li nesufiĉe lernis legi, skribi kaj kalkuli. Kiam li finis la kur- seton en la popollernejo, lia baptopatro, Jose Felizardo So- brinho, lin prenis kiel vendisthelpanton en sian malgrandan butikon. Post kelka tempo tamen la butikisto trovis pli lert- an vendiston por lin helpi kaj eksigis la baptofilon, kiu tiam eklaboris kiel kelnero kaj kuiristo-helpanto en kafejo de iu S-ro Claudovino Rocha. En 1933 la administranto de la tiea modela bieno de la Ministerio de Terkulturo, D-ro Romulo Joviano, donis al la junulo modestan laboron en la bieno kaj tie li fariĝis modesta oficisto kaj laboris ĝis la 17-a de Ja- nuaro 1961, kiam li estis eksigita kiel invalido pro okulmal- sano neresanigebla, kaj sekve li fariĝis ŝtata pensiulo, kiel li vivas ĝis nun, duone blinda.

"Lia mediumeco elmontriĝis, kiam li estis kvarjara in- fano per klarvidado kaj klaraŭdado, ĉar li vidis kaj aŭdis la Spiritojn, kaj konversaciis kun ili, neniel suspektante, ke ili ne estas normalaj homoj de nia mondo. Tiam la patro supozis lin freneza, ĉar li, laŭ la ŝajno, paroladis kun neniu kaj montradis homojn nevideblajn por aliaj.

"Kiam li estis 17-jara, oni fondis la spiritisman grupeton "Luiz Gonzaga" en Pedro Leopoldo, kaj tiam elvolviĝis tre rapide lia psikografio, t.e. la kapablo skribi spiritajn me- saĝojn. Kiel psikografo li tuj ekskribis rimarkindajn poem- ojn de famaj mortintaj poetoj, en literatura nivelo kelkfoje pli alta, ol kiel li mem aŭ la grupeto povis kompreni. Kolekto el tiuj poemoj formis la faman libron "Parnaso de Alem-Tu- mulo" (Transtomba Parnaso), eldonita en 1932, kiam la me- diumo estis 21-jara malklera junulo.

"Tiu libro kun poemoj de 56 mortintaj poetoj skuis la materialismajn konvinkojn de la literaturistoj tra la tuta lan- do, ĉar la stilo de ĉiu poeto klare montris lian identecon, kaj ĉiuj sciis, ke en Pedro Leopoldo ne estis biblioteko aŭ kulturaj homoj, kiuj konus la stilon de ĉiuj tiuj poetoj, por imiti tiel perfekte ilian stilon. La libro estis represita sep fojojn en grandaj eldonoj. Ĝi estas 420-paĝa volumo kaj varbis multegon da scivolemaj kleruloj al la studado de Spiritismo.

"Tuj post tiu "Transtomba Parnaso" la mediumo ricevis ankaŭ dikajn historiajn romanojn tre belajn kaj fidelajn. Tiu serio da historiaj romanoj, verkitaj en malklera urbeto per la mano de tiea junulo sen ia historia instruo, vekis grandan intereson ĉe kleruloj, kiuj eklernis Spiritismon, penante kom­preni tiun misteron. Multaj ĵurnalistoj de grandaj urboj ve- turis al Pedro Leopoldo, por serĉi la solvon de tia stranga fenomeno.

"Aliaj poetoj per li verkis aliajn librojn, kiuj poste aperis. Li ĝis nun verkas senĉese. Pli ol okdek libroj jam estas ricevitaj per li, el kiuj pluraj havis multajn eldonojn. La plej nova estas "Antologia dos Imortais" (Antologio de la Senmortuloj), en kiu 110 poetoj prezentas longajn kaj mal- longajn poemojn per Francisco Candido Xavier kaj alia me­diumo, la juna kuracisto D-ro Waldo Vieira, kiu laboras kune kun li en la sama spiritisma societo, en la urbo Uberaba, kie ili ambaŭ nun loĝas.

"Krom libroverkado ili ambaŭ laboras por helpi malriĉ- ulojn kaj malsanulojn. Ili laboras tage kaj nokte en socia helpado al suferantoj kaj jam havas multajn kunlaborantojn por tiuj servoj.

"Ne nur "Antologio de la Senmortuloj" estas verkita per tiuj du mediumoj; plurajn aliajn librojn ili ricevis en kun- laborado per tio, ke la sama Spirito verkas unu ĉapitron per unu mediumo kaj alian per la dua, kaj fine oni kunigas la ĉapitrojn kaj konstatas la perfektan unuecon de la verko ne nur pri la stilo, sed ankaŭ pri la enhavo. Neniu leganto povus distingi tion, kion unu mediumo ricevis aŭ la parton ricevitan de la dua. Pluraj tiaj libroj jam estas eldonitaj kaj montras, ke la Aŭtoro estas ĉiam la sama, malgraŭ la mal- simileco de la mediumoj. Aliaj libroj estas en preparado laŭ la sama kunlaborado.