Выбрать главу

Kiam la parolo de la imperiestro fariĝis pli signifo- plena, tiam oni rimarkis, ke la popolamaso strange agit- iĝas. Nun frakase grandega plimulto unuiĝis kun te- rura krio:

- Kristanoj al la rabobestoj! Al la rabobestoj!

Jen la filo de Agripino trovis la solvon, kiun li serĉ- is. Vane serĉinte en la superekscitita spirito la novajn viktimojn de siaj fiaj maĥinacioj, homoj, al kiuj li pov­os imputi la kulpon de tiuj bedaŭrindaĵoj, li nun ekvidis en la minaca bleko de la popolaĉo la respondon al lia pereiga cerbumado. Nerono sciis la malanon de la vul- garularo kontraŭ la humilaj sekvantoj de la Nazaret- ano. La disĉiploj de la Evangelio sin tenadis ekster kaj super la tiamaj malmoralaj kaj brutaj moroj. Ili ne ir- adis en la cirkojn, deturnadis sin de la paganaj temploj, ne adorkliniĝadis antaŭ la idoloj kaj ne aplaŭdadis la politikajn tradiciojn de la Imperio. Krom tio ili predik- adis iajn strangajn instruojn kaj laŭŝajne atendadis ian novan regnon. La granda histriono de Palatino eksentis, ke ia ondo da ĝojo invadas liajn miopajn kaj ŝvelruĝajn okulojn. La voĉo de la roma popolo ne povus esti pli bona. La krimintoj certe estas la kristanoj; sur ilin ja devas fali la venĝanta glavo. Li interŝanĝis kun Tiĝelinus in- teligentan rigardon, kvazaŭ dirante, ke ili hazarde kaptis la neantaŭviditan solvon, kaj tuj deklaris al la furioz- iĝinta popolaĉo, ke li senprokraste faros disponojn, por bridi la ekscesojn kaj puni tiujn, kulpantajn pri la ka- tastrofo; fine, ke tiu brulo estos rigardata kiel krimo kontraŭ la ŝtato kaj sakrilegio, por ke ankaŭ la punoj estu esceptaj.

La popolo freneze ekaplaŭdis, antaŭĝuante la sen- saciojn en la cirko kun grimacoj de monstroj kaj kantoj de martiriĝintoj.

La fia akuzo peze efikis sur la disĉiplojn de Jesuo kvazaŭ naŭza ŝarĝo.

La unuaj arestoj fariĝis simile al ia malbeninda pla- go. Multe da familioj, timante la senkompatajn turment- antoj, rifuĝis en la tombejon kaj la ĉirkaŭaĵojn de la duone detruita urbo. Oni faradis ĉiaspecajn trouzojn. Sendefendaj junulinoj estis fordonataj, en la karceroj, al la sovaĝa instinkto de monstraj soldatoj. Respektindaj maljunuloj estis kondukataj en la malliberejon en man- katenoj kaj sub bastonoj. Infanoj estis ŝirataj el la patrinaj brakoj ĉe larmoj kaj kortuŝantaj petoj. Dis- ruiniga tempesto trafis la sekvantojn de la Krucumito, kiuj, kun okuloj turnitaj al la ĉielo, submetiĝis al mal- justaj punoj.

Neniom valoris por Nerono la saĝaj atentigoj de la noblaj patricioj, kiuj ankoraŭ konservis la tradiciojn pri prudento kaj honesteco. Ĉiuj, kiuj venis al la imperia aŭtoritatulo, altmerite farante justajn proponojn, estis rigardataj kiel suspektindaj, pliakrigante la situacion.

La filo de Agripino kaj liaj helpaj korteganoj decid- is, ke oni donu al la popolo la unuan spektaklon en la komenco de Aŭgusto 64, kiel efektivan elmontron de la oficialaj paŝoj kontraŭ la supozitaj aŭtoroj de la abomeninda atenco. La pluaj viktimoj, t.e. ĉiuj arest- itoj, venintaj en karceron post la inaŭgura festo, servos kiel ornamo al la estontaj ĝojoj, laŭgrade kiel la urbo povos revestiĝi per la novaj planataj konstruaĵoj. Por tio, oni decidis tuj rekonstrui la Grandan Cirkon. Antaŭ ol kontentigi la bezonojn de la kortego mem, la imperi- estro deziris la simpation de la malklera kaj suferanta popolo, nutrante tion, kio povos kontentigi ĝiajn strang- ajn kapricojn.

La unua buĉado, destinita amuzi la popolan spiriton, havis lokon en grandegaj ĝardenoj, en la ne detruita urboparto, meze en hontindaj orgioj, en kiuj partopren- is la plebo kaj multe da patricioj, kiu sin fordonis al malĉastado kaj libertineco. La festo daŭris sinsekvajn noktojn ĉe la lumo de bonega iluminado kaj la harmonia ritmo de multenombraj orkestroj, kiuj plenigis la aeron per karesaj melodioj. Sur la artaj lagoj glitadis gra- ciaj barkoj, artiste lumprovizitaj. Inter la verdaĵo, fa- vorate de la nokta mallumo, kiun la potencaj torĉoj ne tute sukcesis disbati, ĝissate sin paŝtis la diboĉo. Apud tiuj festaj esprimoj staris tiuj de la torturo de la kom- patindaj kondamnitoj. La kristanoj estis transdonataj al la popolo por tiu puno, kiun ĝi opiniis plej taŭga. Por tio, kun regulaj interspacoj, la ĝardenoj estis plenaj de krucoj, ŝtipoj, skurĝoj kaj multe da aliaj turment- iloj. Imperiaj gvardianoj helpadis tiujn punojn. Ĉe pre- paritaj ŝtiparoj troviĝis bolantaj akvo kaj oleo, kiel an- kaŭ inkandeskaj ferpintaĵoj por ĉiu, kiu volos ilin uzi.

La ĝemoj kaj plorsingultoj de la malfeliĉuloj ironie agordis kun la harmoniaj notoj de la liutoj. Unuj el- spiris sian animon ĉe larmoj kaj preĝoj, sub la Mok- fajfado de la popolaĉo; aliaj stoike sin donis al la tor- turo, rigardante al la alta stela ĉielo.

Eĉ la plej esprimpova lingvo estas malriĉa, por vort- igi la grandegajn dolorojn de la kristana anaro dum tiuj plej afliktaj tagoj. Malgraŭ la neesprimeblaj turmentoj la fidelaj sekvantoj de Jesuo elmontris al tiu perversa kaj putranta socio la povon de la fido, alfrontante la por ili destinitajn torturojn. Pridemandate en la tribu- naloj, en tia tragika momento, ili malkaŝe eldiradis sian fidon al la Kristo Jesuo kaj akceptadis la suferojn hu- mile, por lia nomo. Tia heroeco kvazaŭ ankoraŭ pli in- citadis la spiritojn de la bestiĝinta popolaĉo. Oni el- pensadis novajn specojn de torturado. La perverseco ĉiu- tage prezentadis novajn numerojn el sia venena abund- eco de rimedoj. Tamen ŝajnas, ke la kristanojn posedis ia energio malsama ol tiu, konata sur la kampoj de san- goverŝaj bataloj. La nevenkebla pacienco, la potenca fido, la morala rezistokapablo miregigis eĉ la plej ku- raĝajn homojn. Ne malmultaj fordonis sin al la ofero, kantante. Ĉe tia granda braveco la improvizitaj turment- istoj ofte timis la misteran venkan povon kontraŭ la morto.

Post tiu aŭgustmonata masakrado, ĉe granda popola entuziasmo, daŭris plu la senhalta persekutado, por ke ne manku la kontingento da viktimoj en la periodaj spektakloj, donataj al la popolo ĝoje pro la rekonstru- ado de la urbo.

Ĉe tiuj torturoj kaj hekatombo la koro de Paŭlo el Tarso sangadis de doloro. Tiu uragano konfuzis ĉiujn sferojn. La kristanoj el oriento plejparte klopodis por forlasi la batalkampon, al tio devigite de trudaj cirkons- tancoj de la privata vivo, sed la maljuna Apostolo, kune kun Petro, malaprobis tian konduton. Escepte de Luko, ĉiuj senperaj kunlaborantoj, konataj detempe de Azio, estis revenintaj. Tamen la eksteksisto, kunsentante al tiuj senhelpaj, nepre volis ilin subteni en tiuj eksteror- dinaraj afliktaj momentoj. La hejmaj eklezioj silentis. La grandaj salonoj, luitaj en Suburra por la predikoj de la doktrino, estis fermitaj. Al la sekvantoj de la Maĵtro restis nur unu rimedo, por intervidiĝi kaj sin reciproke konsoli per komunaj preĝoj kaj larmoj, nome la kunvenoj en la forlasitaj katakomboj. Kaj efektive ili ne domaĝis penojn por amase veni al tiuj malgajaj dezertaj lokoj. En tiuj forgesitaj tombejoj ili trovadis la fratan konsolon pri la tragedia momento, kiun ili tra- vivis. Tie ili preĝadis, komentariadis la lumajn instru- ojn de la Majstro kaj ĉerpadis novajn fortojn por la baldaŭaj atestoj.

Apogite al Luko, Paŭlo el Tarso alfrontadis la nokt- an malvarmon, la densajn ombrojn, la malglatajn vojojn. Dum Simon Petro klopodis sur aliaj kampoj, la eksra­beno iris al la estintaj tomboj, kie li inokulis al siaj afliktitaj fratoj la inspiron de la Dia Majstro, torente fluantan el lia flama animo. La predikoj ofte okazadis malfrue en la nokto, kiam majesta silento tronis super la Naturo. Centoj da disĉiploj aŭskultadis la luman pa­rolon de la maljuna Apostolo, spertante la potencan in- fluon de lia fido. En tiuj sanktaj ejoj la damaska kon­vertito aliĝadis al la kantoj, kiuj miksiĝis kun doloraj ploroj. La sankta spirito de Jesuo en tiuj momentoj kvazaŭ ŝvebadis super la kapo de tiuj sennomaj martir- oj, inspirante al ili ĉielajn esperojn.

Du monatoj estis jam pasintaj post tiu abomeninda festo kaj la movado en la malliberejoj kreskadis kun ĉiu tago. Bruaj memorfestoj estis atendataj. Kelkaj riĉaj domoj sur Palatino, rekonstruitaj laŭ moderaj kaj eleg- antaj linioj, postulis honoradon de la ŝtata povo. La rekonstruado de la Granda Cirko estis tre progresinta. Estis do nepre necese plani decajn festojn. Por tio la karceroj estis plenplenaj; ne mankos personoj por la tragedio. Oni projektis pitoreskajn ludojn de marbataloj kaj, en la cirko, homajn ĉasadojn, kiel ankaŭ la prezent- adon de famaj teatraĵoj kun mitologia gusto.