Выбрать главу

La kristanoj preĝadis , suferadis, atendadis.

Unu nokton Paŭlo direktis al la fratoj sian koran parolon, komentariante la Evangelion de Jesuo. Liaj es- primoj ŝajnis, pli ol iam antaŭe, die inspirataj. La noktaj ventetoj penetris en la funebran kavernon, prilumatan de kelke da bruletantaj torĉoj. La loko estis plena de virinoj kaj infanoj apud multe da viroj, enkovritaj per manteloj.

Post la kortuŝanta prediko, kiun ĉiuj aŭdis kun larmoj, la eksteksisto el Tarso emfaze finis:

- Jes, fratoj, Dio estas pli bela en la tagoj tra- gediaj. Kiam mallumo minacas la vojon, tiam la lumo estas pli altvalora kaj pura. En ĉi tiuj tagoj de sufero kaj morto, kiam la mensogo renversis la veron kaj la virto estas anstataŭita de la krimo, ni rememoru Jesuon sur la malhonoriga kruco. La kruco havas por ni dian mesaĝon. Ni ne evitigu al ni la sanktan ateston, dum la Majstro, kvankam senmakula, renkontis en ĉi tiu mon­do nur silentajn batalojn kaj neesprimeblajn suferojn. Ni ĉerpu al ni forton el la veraĵo, ke lia regno ankoraŭ ne estas el ĉi tiu mondo. Ni altigu nian spiriton ĝis la sfero de lia senmorta amo. La urbo de la kristanoj ne sidas sur la Tero; ĝi ne povus esti tiu Jerusalem, kiu krucumis la Dian Senditon, nek ĉi tiu Romo, kiu ple- zuras verŝante la sangon de la martiroj. En ĉi tiu mon­do ni estas en la fronto de ia sensanga batalo, klopod- ante por la eterna venko de la paco de la Sinjoro. Ni do ne esperu ripozi en la loko de laborado kaj de la vivaj atestoj. De la nedetruebla urbo de nia fido Jesuo nin rigardas kaj faciligas nian koron. Ni marŝu al li renkonte per la torturoj kaj doloraj situacioj de per- plekseco. De la supro de Kalvario li leviĝis al la Patro;

ni sekvos liajn postesignojn, humile akceptante la suferojn, kiuj pro lia amo estos por ni destinataj...

Aŭdante la profetajn parolojn de la Apostolo, la ĉeestantoj ŝajnis ekstazantaj. Inter tiuj malvarmaj kaj indiferentaj ŝtonoj la samkredantoj sentis sin pli unu- iĝintaj. En ĉiuj rigardoj brilis la certeco pri la spirita venko. En tiuj esprimoj de doloro kaj espero estis la silenta ŝuldiĝo sekvi la Krucumiton ĝis lia Regno de Lumo.

La parolanto faris paŭzon, sentante sin regata de stranga emocio.

En ĉi tiu neforgesebla momento, taĉmento da soldat- oj trarompe penetris en tiun medion. La centestro Vo- lumnio, en la fronto de la armitoj, laŭte donis ordonojn, dum la pacemaj kredantoj, surprizite, ŝtoniĝis de teruro.

En la nomo de Cezaro! - ekkriis la imperia servanto, ĝojegante.

Kaj ordonante al la soldatoj streĉi la rondon ĉir- kaŭ la sendefendajn kristanojn, li daŭrigis sian teatrec- an blekadon:

Kaj neniu forkuru! Kiu tion provos, tiu havos hundaĉan morton!

Apogite al fortika bastono, ĉar en tiu nokto Luko ne estis apud li, Paŭlo, rekte starante kaj elmontrante sian moralan energion per firma tono rediris:

Kial ni forkurus? Ĉu vi ne scias, ke la kristanoj konas la Majstron, al kiu ili servas? Vi estas sendito de ia monda reganto, kiun ĉi tiuj tomboj atendas; ni, ni estas laborantoj de la grandanima kaj nemortema Savinto!

Volumnio lin fikse ekrigardis kun miro. Kiu estas ĉi tiu maljunulo plena de energio kaj batalemo? Mal- graŭ la miro, kiun tiu vekis ĉe li, la centestro elmontris sian malkontentecon per ironia rideto. Spite rigardante la eksrabenon per profunde malestimaj okuloj, li diris:

Bone atentu, kion vi ĉi tie diras kaj faras...

Kaj post ridego li arogante sin turnis al Paŭlo:

Kiel do vi kuraĝas alfronti la aŭtoritatecon de Aŭgusto? Certe ekzistas fortaj diferencoj inter la im- periestro kaj la jerusalema krucumito. Mi ne komprenas lian savpovon, kiu forlasas siajn viktimojn en karceroj aŭ ĉe torturoŝtipoj...

Ĉi tiuj vortoj estis traplektitaj per mordanta ironio, sed la Apostolo respondis per sama nobleco de konvinko:

Vi ne eraras, centestro! La diferencoj estas ja grandegaj! Vi obeas bedaŭrindan kaj malestimindan per- sekutanton kaj ni laboras por iu savinto, kiu amas kaj pardonas. La romaj administrantoj ventkape povas el- pensi kruelaĵojn, sed Jesuo neniam ĉesos nutri la fonton de benoj!

Ĉi tiu respondo elmovis grandan sensacion ĉe la aŭd- antaro. La kristanoj aspektis pli trankvilaj kaj fido- plenaj, la soldatoj ne kaŝis la grandegan impreson, kiu ilin posedis. Kvankam rekonante la sentimecon de tiu brava spirito, la centestro ne volis ŝajni malfortanima en la okuloj de siaj subuloj kaj kolere ekkriis:

Nu, Lucilio: tri bastonbatojn kontraŭ ĉi tiun im- pertinentan maljunulon!

La soldato alpaŝis al la Apostolo, kiu sin tenis ne konsternita. Ĉe la silenta mirego de la ĉeestantoj la bastono fajfis en la aero kaj plene frapis la vizaĝon al la Apostolo, kiu, eĉ tiel, ne ŝanĝis sian sintenon. La tri batoj estis rapidaj, kaj jen flueto da sango ekruliĝis sur lia ŝirita vizaĝo.

La eksrabeno, al kiu oni antaŭe elprenis la apogiĝ- ilon, iom malfacile tenis sin starante, tamen ne perdante la bravecon, kiu karakterizis lian energian animon. Li rigide ekrigardis siajn turmentantojn kaj firme diris:

Vi povas vundi nur la korpon. Vi povos ligi al mi la piedojn kaj la manojn, rompi mian kapon, sed miaj konvinkoj estas netuŝeblajn, netrafeblaj por viaj ĉas- procedoj.

Ĉe tia granda sereneco Volumnio apenaŭ ne repaŝis terurita. Li ne povis kompreni tiun moralan energion, kiu leviĝis antaŭ liaj miregantaj okuloj. Li nun ekkred- is, ke la kristanoj, senprotektaj kaj sennomaj, posedas ian povon, kiun lia inteligento ne sukcesis atingi. Im- presite de tiu kontraŭstaro, li rapide ekaranĝis la vic- ojn de la kompatindaj persekutatoj, kiuj, humilaj, sem- hezite lin obeis. La maljuna tarsa Apostolo prenis lokon inter la arestitoj, elmontrante nenian ĉagrenon aŭ ri- belon. Atente observante la konduton de la soldatoj, li ekkriis, kiam marŝis tiu amaso da viktimoj kaj turment- antoj ĉe la unua kontakto kun la malvarma nokta roso:

- Ni postulas la plej grandan respekton al la vir- inoj kaj infanoj!

Neniu kuraĝis ion rediri al ĉi tiu admono, farita per serioza tono. Volumnio mem laŭŝajne obeadis senkons- cie la admonojn de tiu viro kun potenca, nevenkebla fido.

La grupo marŝis silente, tra la senhomaj vojoj, kaj alvenis al la Malliberejo Mamertina, kiam la unua ek- lumo de la matenruĝo strekadis la ĉielon super la ho- rizonto.

Komence ĵetite en malluman korton, ĝis ili estos individue lokitaj en kraditaj kaj naŭzaj apartaĵoj, la disĉiploj de la Sinjoro profitis tiujn malmultajn moment- ojn por reciproka konsolado, por interŝanĝi edifajn ideojn kaj konsilojn.

Paŭlo el Tarso tamen ne ripozis. Li petis aŭdiencon de la malliberejestro, kio estis prerogativo, konsentita al lia titolo de roma civitano, kaj estis tuj kontentigita. Li tute malkaŝe elvolvis sian doktrinon kaj, impresante la aŭtoritatulon per sia fluanta kaj alloga parolo, insistis pri la paŝoj, koncernantaj lian aferon, petante la ĉeeston de pluraj amikoj, kiel Akacio Domicio kaj aliaj, por ke ili faru deklarojn pri liaj honestaj konduto kaj ante- cedentoj. La administranto hezitis pri la konvena decido. Li estis ricevinta la formalan ordonon enkarcerigi ĉiujn anojn de societoj, aliĝintaj al la abomenata kaj perse- kutata kredo. Tamen tiuj ordonoj de pli alta aŭtoritat- ulo enhavis iajn limigojn, por iamaniere gardi la "hu- miliores" ( ), al kiuj la kortego prezentadis rimedojn por liberiĝo, se nur ili faros ĵuron al Jupitero, forneante la Kriston Jesuo. Ekzameninte la titolojn de Paŭlo kaj

(' Humiliores estis maleminentaj homoj sen ia titolo de socia digno. - Noto de la Aŭtoro.