Выбрать главу

konante per liaj buŝaj informoj la prestiĝajn rilatojn, kiujn tiu povis disponi en la romaj rondoj la direktoro de la Malliberejo Mamertina decidis konsiliĝi kun Akacio Domicio pri tio farenda en tiu afero.

Vokite, por studi tiun demandon, la amiko de la Apostolo tuj venis kaj, post longa interparolo kun la malliberejestro, iris al la enkarcerigito.

Domicio diris al sia bonfarinto, ke la situacio estas tre serioza; ke la estro de la pretoranoj havas plenpovon, por direkti la kampanjon laŭvole; ke oni nepre devas esti plej prudenta; ke, kiel lasta rimedo, restas nur peto al la grandanimeco de la imperiestro, antaŭ kiun la Apos- tolo devus veni, por sin persone defendi, en la okazo, se estus favore decidita la peticio, kiun li prezentus al Cezaro en tiu sama tago.

Aŭdante ĉi tiujn konsiderojn, la eksrabeno rememor- is, ke unu nokton, dum la tempesto, inter Greklando kaj la insulo Melita, li aŭdis la profetan voĉon de kuriero de Jesuo, kiu anoncis, ke li, Paŭlo, iam staros antaŭ Cezaro, sed ne klarigis la motivon de tia okazaĵo. Ĉu ne tiu estas la antaŭvidita momento? Miloj da fratoj estas en karceroj aŭ en ekstrema malespero. Akuzite kiel brulfarintoj, ili ne havis ian firman kaj decid- eman voĉon, kiu defendus ilian aferon kun la necesa sentimemo. Li ja vidis en Akacio ties interesiĝon pri lia liberiĝo, tamen tra la delikataj duondiroj montriĝis ia diskreta invito, ke li kaŝu sian kredon antaŭ la imperi­estro, en la okazo, se la imperiestra moŝto lin aŭdience akceptos. Li komprenis la timon de sia amiko, tamen, en sia animo, li deziris ricevi tiun intervidiĝon kun Ne- rono, por al tiu klarigi la altegajn principojn de la Kristanismo. Li fariĝos advokato de siaj persekutataj kaj malfeliĉaj fratoj. Li alfrontos, vizaĝo kontraŭ vi- zaĝo, la triumfantan tiranecon, li krios por la rebonigo de ties maljusta ago. Se li estos denove arestita, li re- iros en la karceron kun la konscienco edifita per la plen- umo de sankta devo.

Post nelonga medito pri la oportuneco de tiu rimedo, kiu ŝajnis al li providenca, li insistis ĉe Domicio, ke tiu lin subtenu per la interhelpoj, kiujn la amiko disponos.

La amiko de la Apostolo plej diligente klopodis, por trafi tiun celon. Uzante la prestiĝon de ĉiuj, kiuj vivis kiel subuloj apud la imperiestro, li sukcesis ekhavi la deziratan aŭdiencon, por ke Paŭlo el Tarso sin defen- du kiel konvene, per rekta peto al la aŭtoritateco de Aŭgusto.

En la difinita tago li estis inter gardistoj allasita al Nerono, kiu akceptis lin scivola en vastan salonon, kie la imperiestro kutimis kolekti la senfarajn favoratojn de sia krima kaj ekscentra kortego. La persono de la eksrabeno lin ja interesis. Li volis koniĝi kun tiu viro, kiu agigis grandan nombron el liaj intimuloj, por apogi ties apelacion. La ĉeesto de la Apostolo lin forte dis- revigis: kian valoron ja povas havi tiu maljunulo kun tia sensignifa kaj skeleta aspekto? Apud Tiĝelinus kaj aliaj malicaj konsilistoj li kun ironio fikse rigardis la personon de Paŭlo. Tiel granda intereso pri tia vulgara ulo estis ja nekredebla. Kiam li ekpensis revenigi la Apostolon en la kerceron, ne aŭdinte ties peton, unu el la korteganoj diris, ke estus konsilinde doni la pa- rolon al Paŭlo, por ke oni taksu ties mensan kadukecon. Nerono, kiu neniam preterlasadis ian okazon, por paradi per siaj artistaj pretendoj, juĝis ĉi tiun proponon bona kaj ordonis al la malliberulo laŭplaĉe paroladi.

Inter du gardistoj la inspirata predikanto de la Evangelio noble levis la kapon, fikse ekrigardis Cezaron kaj la kamaradojn de ties ventkapa akompananaro kaj per firma voĉo ekparolis:

- Imperiestro de la romanoj, mi komprenas la pro- fundan signifon de ĉi tiu horo, kiam mi al vi parolas, apelaciante al viaj sentoj de grandanimeco kaj justeco. Mi ĉi tie turnas min ne simple al ia erarema viro, al iu homa estulo, sed ja al la administranto, kiu devas esti konscienca kaj justa, al la plej granda el la regantoj en la mondo, homo, kiu, pli bone ol teni la sceptron kaj la kronon de grandega imperio, devas rigardi sin kiel la grandaniman patron de milionoj da infanoj!

La parolo de la maljuna Apostolo resonadis en la salono kvazaŭ ia profunda novaĵo. La imperiestro lin rigardadis mirante kaj kortuŝite; la kapricema tempera- mento de Nerono estis impresiĝema por personaj aludoj, en kiuj tronus brilaj figuroj. Rimarkinte, ke li impon- as al la negranda aŭdantaro, la damaska konvertito pli kuraĝe daŭrigis:

- Fidante vian grandanimecon, mi klopodis por ĉi tiu neforgesebla horo, por apelacii al via koro, ne sole por mi, sed ankaŭ por miloj da viroj, virinoj kaj infan­oj, kiuj suferas en la karceroj aŭ pereas en la cirkoj de torturoj. Mi ĉi tie parolas en la nomo de tiu nekal- kulebla multego da suferantoj, kun malvarma krueleco persekutataj de favoratoj de via kortego, kiu devus kon- sisti el honestaj kaj humanaj sinjoroj. Ĉu al viaj oreloj ne venas la angoraj lamentoj de vidvinoj, maljunuloj kaj infanoj? Ho Aŭgusto, reganta sur la trono de Klaŭdio, eksciu, ke ondo da malicaĵoj kaj abomenaj krimoj balaas la kvartalojn de la imperia ĉefurbo, eltirante dolorajn plorsingultojn al viaj kompatindaj zorgatoj! Apud viaj reglaboroj certe rampas plej danĝeraj vipuroj, kiujn oni devas mortigi por la trankvileco kaj honesta laborado de via popolo. Tiuj malicaj kunhelpantoj deklinas viajn penojn for de la rekta vojo, dissemas teruron ĉe la klas- oj, nefavoritaj de la sorto, minacas la pli malfeliĉajn! Tio estas ili, kiuj akuzas la konfesantojn de doktrino de amo kaj elaĉeto. Ne kredu la trompon de iliaj konsiloj, kiuj elspiras kruelecon. Eble neniu klopodis tiel, kiel la kristanoj, por helpi al la viktimoj de la konsumanta brulego. Dum la nobelaj patricioj forkuradis de Romo ruinigata, dum la plej timemaj rifuĝis en la plej ŝirmit- ajn lokojn, la disĉiploj de Jesuo trakuradis la flamant- ajn kvartalojn, malakrigante la suferadon de la mafeliĉ- aj viktimoj. Kelkaj oferis sian vivon al la honoriga altruismo, sed fine, vidu, la sinceraj laborantoj de la Kristo ricevis de monstraj kalumniantoj kiel rekompenc- on la nigrigan nomon de aŭtoroj de la abomeninda kri- mo. Ĉu via konscienco ne doloris, kiam vi subtenis tiajn fiajn asertojn, sen ia senpartia kaj rigora enketo? En la ŝaŭmado de la kalumnioj mi aŭdis nenian voĉon, kiu klarigus al vi la aferon. Mi supozas, ke vi estas implik- ita en tiaj tragediaj iluzioj, ĉar mi ne kredas la kripl- iĝon de via aŭtoritateco, destinita al la plej bonaj decidoj favore por la Imperio. Tial, ho imperiestro de la ro- manoj, rekonante la grandiozan povon en viaj manoj, mi kuraĝas laŭte sonigi mian voĉon, por via plena in- formiĝo. Atentu la gloran amplekson de viaj devoj. Ne cedu al la rabio de senkonsciencaj kaj kruelaj poli- tikistoj. Memoru, ke en iu vivo pli alta, ol ĉi tiu, oni postulos de vi kalkulojn pri via konduto en la ŝtataj aferoj. Ne nutru la pretendon, ke via sceptro estas eter- na. Vi estas delegito de iu potenca Sinjoro, kiu loĝas en la Ĉielo. Por konvinkiĝi pri la specialeco de tia si- tuacio, nur ekrigardu la nebulan pasintecon. Kio fariĝis viaj antaŭirintoj? Tra viaj luksaj palacoj paŝadis venk- intaj militistoj, improvizitaj reĝoj, heredintoj fieraj pri siaj tradicioj. Kie tiuj estas? La historio sciigas nin, ke ili suriris la tronon ĉe la deliraj aplaŭdoj de la po- polamasoj. Ili venis malhumilaj, dekretante la morton de la malamikoj, ornamitaj per la sangoplenaj restaĵoj de la viktimoj, tamen sufiĉis blovo por tio, ke ili ekglit- is de la brilego de trono en la mallumon de tombo. Unuj forpasis pro la fatalaj sekvoj de siaj detruaj ekscesoj mem; aliaj, murdite de la infanoj de la ribelo kaj mal- espero. Rememorigante tian situacion, mi intencas, ne aliigi la kulton al la vivo en kulton al la morto, sed ja montri, ke la plej granda riĉeco de homo estas la paco de la konscienco pro la plenumita devo. Pro ĉiuj ĉi mo- tivoj mi apelacias al via grandanimeco, ne sole por mi, sed ankaŭ por ĉiuj niaj samkredanoj, ĝemantaj en la sen- lumeco de la karceroj, atendante la glavon de la morto.

Nun, dum la longa paŭzo, kiun faris la elokventa parolanto, povis vidiĝi la stranga sensacio, kiun naskis lia diskurso. Nerono estis palega. Tiĝelinus, treege incit- iginta, serĉis ian rimedon, por duondiri iun malpli dign- an an rimarkon pri la petanto. La tre malmultaj korteg- aninoj, tie troviĝantaj, vidigis la neesprimeblan emocion, kiu afekciis ilian nervan sistemon. La amikoj de la estro de la pretoranoj montriĝis indignantaj, ruĝiĝintaj de kolero. Aŭdinte unu el la korteganoj, la imperiestro ordonis, ke la petanto sin tenu silente, ĝis li faros la unuajn decidojn.