Выбрать главу

Ĉiuj estis poseditaj de mirego. De iu senforta, mal- sana grandaĝulo oni ne povis atendi tian konvinkpovon, ian sentimecon, kiu ĝislimis frenezon laŭ la pensamaniero de la patricioj. Pro multe malpli grava kulpo maljunuloj kaj honestaj konsilistoj de la kortego estis ekzilitaj aŭ kondamnitaj al morto.

La filo de Agripino ŝajnis afekciita. Li jam ne al- metadis al la okulo la impertinentan smeraldon kvazaŭ monoklon. Li havis la impreson, kvazaŭ li aŭdis nigr- ajn profetaĵojn. Maŝine li gestadis, kiel al li propre, kiam io lin absorbis aŭ trafis liajn nervojn. La admonoj de la Apostolo penetris en lian koron, ties vortoj kvazaŭ por ĉiam resonos en liaj oreloj. Tiĝelinus rimarkis la delikatecon de la situacio kaj alproksimiĝis.

Dia Cezaro - per voĉo apenaŭ aŭdebla kaj sklav- aĉe flustris la estro de la pretoranoj -, se vi volos ĉi tiu fiulo povos morti ankoraŭ hodiaŭ, ĉi tie...

Ho ne, ne - rediris Nerono kortuŝita -, ĉi tiu viro estas el la plej danĝeraj, kiajn mi ĝis hodiaŭ ren- kontis. Neniu, kiel li, kuraĝis komentarii la nunan si­tuacion per tiaj esprimoj. Kvazaŭ gardantojn de la pa­rolo, mi vidas multe da eble eminentaj personoj, kiuj, kuniginte potencajn elementojn, povus fari al mi grand­an malbonon.

Mi konsentas - diris la interparolanto hezitante, tre mallaŭte.

Tiel do - prudente daŭrigis la imperiestro -, oni devas ŝajni grandanima kaj sagaca. Mi por momento lin pardonos, rekomendante, ke li ne foriru de la urbo, ĝis plene klariĝos la situacio de la sekvantoj de la Krist- anismo...

Tiĝelinus aŭskultadis lin kun angora rideto, kaj la filo de Agripino finis, flustrante:

Vi tamen sekvu ĉiujn liajn paŝojn, tenadu lin kaŝe gardata, kaj kiam ni festos la restarigon de la Granda Cirko, ni uzos la okazon, por ekspedi lin en ian malproksiman lokon, kie li devos por ĉiam malaperi.

La abomeninda pretoranestro ridetis kaj diris:

- Neniu pli bone solvus ĉi tiun malfacilan de- mandon.

Post ĉi tiu nelonga konversacio, neaŭdebla por la ceteraj ĉeestantoj, Nerono deklaris, forte surprizante la korteganojn, ke li konsentas al la apelaciinto la liber- econ, por kiu tiu pledis en sia unua defendo, sed pro- krastas la absolvon ĝis tiam, kiam oni definitive konklud- os pri ia respondeco de la kristanoj. Tiel do la defend- anto de la Kristanismo povos libere restadi en Romo, sed ligita al la ŝuldiĝo ne foriĝi de la sidejo de la Im- perio, ĝis lia persona afero estos sufiĉe klarigita. La estro de la pretoranoj skribis la verdikton sur pergameno. Siaflanke, Paŭlo el Tarso estis rekuraĝigita kaj ĝojega. La ruza monarko ŝajnis al li ne tiel malbona, eĉ inda je amikeco kaj danko. Li sentis sin posedita de granda ĝojo, ĉar la rezultatoj de lia unua defendo estis tiaj, ke ili havigas novajn esperojn al liaj samkredanoj.

Paŭlo reiris en la karceron kaj la administranto ri­cevis oficialan noton pri la lastaj disponoj al li rilataj. Nur tiam oni lin liberigis.

Kun granda espero li serĉis siajn amikojn, sed ĉie aŭdis nur senkuraĝigajn informojn. La plej multaj el liaj pli intimaj kaj servemaj kunlaborantoj estis mal- aperintaj, arestitaj aŭ mortintaj. Multaj forkuris, tim- ante la ekstreman oferon. Fine tamen li havis la ple- zuron denove renkonti Lukon. Tiu pia kuracisto inform- is lin pri la doloraj kaj tragediaj okazaĵoj, kiuj ĉiutage fariĝadis. Ne sciante, ke soldato sekvas lin de malpro- ksime, por lokalizi lian novan loĝejon, Paŭlo, akompan- ata de sia amiko, venis al malriĉa domo en la ĉirkaŭaĵo de la Pordego Kapena. Bezonante ripozi kaj revigligi la senfortiĝintan korpon, la maljuna predikanto iris al du noblaj kredantoj, kiuj lin ĝojege akceptis: tiuj estis la geedzoj Lino kaj Klaŭdia, fervoraj servantoj de Jesuo.

La Apostolo al nacianoj enloĝiĝis en tiu malriĉa hej- mo, devante iri al la Malliberejo Mamertina ĉiun trian tagon, ĝis definitive klariĝos lia situacio.

Malgraŭ la konsolo, kiun li ĝuis, la respektinda ami­ko de la nacianoj havis strangajn antaŭsentojn. Iafoje mirigis lin mem, ke li meditas pri la kronado de sia apostola laborado, kvazaŭ jam nenio al li restus, krom morti por Jesuo. Tiajn pensojn li penadis forpeli de si, por bataladi plue por la dissemado de la evangeliaj ins- truoj. Pro sia organisma kadukeco li ne povis plu iri al la predikado en la katakomboj, sed uzis la amikan kaj sindonan helpadon de Luko por tiuj epistoloj, kiujn li opiniis necesaj. Inter ĉi tiuj enviciĝas la lasta letero, kiun li skribis kaj sendis al Timoteo per du amikoj, kiuj forveturis Azion. Paŭlo skribis ĉi tiun lastan dokument- on al la tre amata disĉiplo, posedite de nedifinebla emo- cio, kiu plenigis al li la okulojn per abundaj larmoj. Lia nobla animo deziris konfidi al la filo de Eŭnike siajn lastajn disponojn, sed li bataladis kun si mem, por ne konfesi sian malvenkon. Skribante elkorajn vortojn, la eksrabeno sentis sin kvazaŭ ia disĉiplo, vokita al pli alt- aj sferoj, sed ne povanta forlasi sian kondiĉon de homo, kiu ne deziras kapitulaci en la batalado. Samtempe kiel li konfidis al Timoteo sian konvinkon, ke li finis sian karieron, li petis tiun sendi lian vastan ledmantelon, kiun li lasis en Troas ĉe Karpo, ĉar li bezonis ian ŝirmilon por la senforta korpo. Konigante al la amiko siajn last­ajn impresojn, plenajn de prudento kaj amo, li petis ties klopodon, ke Johano Marko venu al la sidejo de la Imperio, por helpi lin en la apostola laborado. Kiam lia tremanta kaj faltoplena mano melankolie skribis: "Nur Luko estas kun mi" ( ), la konvertito apud Damasko haltis, plorante super la pergamenfolioj, sed en tiu mo­mento li eksentis, ke karesas lian kapon iaj malpezaj flugiloj. Milda konsolo ekposedis lian amplenan kaj brav- an koron. Ĉe ĉi tiu loko de la letero li rekuraĝiĝis kaj denove elmontris batalemon, kaj finis per la rekomend- oj, koncernantaj la bezonojn de la materia vivo kaj liajn evangeliajn laborojn.

Paŭlo el Tarso donis la leteron al Luko, por ĝin ekspedi, sed ne sukcesis kaŝi siajn funebrajn antaŭsent- ojn. Vane la karesema kuracisto kaj sindona amiko pen-

(*-1 Dua Epistolo al Timoteo, 4:11. - Noto de la Aŭtoro.

is forbati tiujn zorgojn; senutile Lino kaj Klaŭida provis lin distri.

Kvankam li ne forlasis la laborojn konformajn al la nova situacio, la maljuna Apostolo dronis en profunda meditado, el kiu li eliris, nur por kontentigi la ordinar- ajn bezonojn.

Efektive, kiam pasis kelke da semajnoj post tiu le- tero al Timoteo, armita grupo vizitis la loĝejon de Lino post noktomezo, en la antaŭtago de la grandaj festoj, per kiuj la ŝtata administrantaro deziris signigi la re- konstruon de la Granda Cirko. La domomastro, lia edz- ino kaj Paŭlo el Tarso estis arestitaj; saviĝis Luko, ĉar li tranoktis aliloke. La tri viktimoj estis kondukitaj en karceron sur la monteto Eskvilino, atestante potencan fidon ĉe la komenciĝanta martirigo.

La Apostolo estis ĵetita en malluman ĉelon, pov- ante komunikiĝi kun neniu. La soldatoj mem ektimis ĉe lia kuraĝo. Adiaŭante Linon kaj ties edzinon, dum ĉi tiu abunde ploradis, la brava predikanto ilin brakumis, dirante:

- Ni estu kuraĝaj. Ĉi tio kredeble estas la lasta fojo, ke ni nin reciproke salutas per la materiaj okuloj, sed ni ja revidiĝos en la regno de la Kristo. La tirana povo de la Cezaro atingas sole nur la mizeran korpon...

Laŭ formala ordono de Tiĝelinus la malliberulo estis izolita for de ĉiuj siaj kamaradoj.

En la senlumeco de la karcero, kiu aspektis kvazaŭ ia malseketa kaverno, li faris retrospektivan ekzamenon de ĉiu faroj dum sia vivo kaj fordonis sin al Jesuo, plene fidante lian dian favorkorecon. Li sincere ekde- ziris resti apud siaj fratoj, kiuj certe estis destinitaj por la morgaŭaj fiaj spektakloj, esperante kun ili dividi la kronon de la martiroj, kiam sonos la ekstrema horo.