Выбрать главу

Li ne povis dormi, konsiderante la horoj n, pasintajn de la momento de lia aresto, kaj konvinkiĝis, ke la tago de la ofero estas ne malproksime. Eĉ ne radieto da lumo penetris la naŭzan malvastan ĉelon. Li perceptis nur iajn forajn malprecizajn murmurojn, kiuj ŝajnis al li kva- zaŭ kolektiĝo de homoj sur la stratoj. La horoj tren- iĝadis en laŭŝajne senfina atendado. Post angora laceco li sukcesis havi iom da horoj da dormo; kiam li vekiĝis, li ne kapablis kalkuli, kiom da horoj forpasis. Li estis soifa kaj malsata, sed fervore preĝis kaj eksentis, ke el la fontoj de la nevidebla providenco fluadas dolĉa kon- solo por lia animo. En sia koro li maltrankviliĝis pri la situacio de siaj kamaradoj. Unu gardisto informis lin, ke grandega nombro da kristanoj estos kondukita en la cirkon, kaj li suferis, ĉar li ne estis vokita, por morti pro Jesuo kune kun siaj fratoj en la areno de la martir- iĝo. Dronante en ĉi tiuj konsideroj, li post nelonge ek- sentis, ke iu singarde malfermas la pordon de la karcero. Kondukite eksteren, la eksrabeno ekvidis antaŭ si ses armitajn virojn, kiuj lin atendis apud granda veturilo. Malproksime, sur la horizonto punktita per steloj, pentr- iĝis la mirindaj tonoj de la baldaŭa aŭroro.

La Apostolo silente obeis la ekskorton. Liajn kalajn manojn ili brute ligis per maldelikataj ŝnuroj. Unu nokto- gardisto, videble ebria, alproksimiĝis kaj sputis sur lian vizaĝon. La eksrabeno rememorigis al si la suferojn de Jesuo kaj ricevis tiun insulton, farante nenian geston de ofendita memestimo.

Ĉe ankoraŭ unu ordono li prenis lokon en la vetur- ilo apud la ses armitoj, kiuj lin observadis, mirante ti- ajn grandajn serenecon kaj bravecon.

La ĉevaloj ektrotis vigle, kvazaŭ dezirante moderigi la humidan malvarmecon de la mateno.

Kiam ili venis al la tombejoj, kiuj sekvis unu alian laŭlonge de la Vojo Appia, la nokta ombro preskaŭ tute disfandiĝis, anoncante tagon kun radiluma suno.

La militisto, kiu komandis la eskorton, ordonis halt- igi la veturilon kaj, eliriginte la malliberulon, hezite diris al li:

- La estro de la pretoranoj, laŭ verdikto de Ce­zaro, ordonis, ke vi estu ekzekutita en la tago, sekvanta tiun, kiam mortis la kristanoj, difinitaj por la festoj de la cirko, hieraŭ okazintaj. Vi do sciu, ke vi travivas viajn lastajn minutojn.

Trankvila, kun brilantaj okuloj kaj ligitaj manoj, Paŭlo el Tarso, ĝis tiam silenta, diris, mirigante la tur- mentantojn per sia majesta sereneco:

Mi deklaras mian ekscion pri la krima tasko, kiun koncernas vin plenumi... La disĉiploj de Jesuo ne timas la turmentantojn, ĉar tiuj povas neniigi nur la korpon. Ne pensu, ke via glavo povos estingi al mi la vivon, ĉar, travivante ĉi tiujn forpasantajn minutojn en karna korpo, mi do estas senprokraste penetronta en la sanktejojn de la vivo eterna kun mia Sinjoro Jesuo Kristo, tiu sama, kiu prenos kalkulojn de vi, kiel ankaŭ de Nerono kaj de Tiĝelinus!

La malica taĉmento estis konsternita de mirego. Tiu morala energio en la ekstrema momento skuus eĉ la plej fortajn. Rimarkinte la perpleksecon de ĉiuj kaj skrupule observante sian komision, la eskortestro pren- is sur sin fari la ekzekuton. Liaj subuloj ŝajnis kons- ternitaj, nervaj, tremantaj. La decidema komisiito de Tiĝelinus ordonis do al la malliberulo antaŭeniĝi dudek paŝojn. Paŭlo el Tarso ekmarŝis serene, kvankam, en la koro, rekomendante sin al Jesuo, komprenante la be- zonon de spirita subteno por la plej granda atesto.

Sur la difinita loko la sendito de Tiĝelinus elingigis la glavon, sed, en ĉi tiu momento, lia mano ektremis, kiam li fikse ekrigardis sian viktimon, kaj li diris ape- naŭ aŭdeble:

Estas al mi dolore, ke mi estas komisiita por ĉi tiu tasko, kaj en la koro mi ne povas min deteni be- daŭri vin...

Levante la kapon, tiom, kiom por li eble, Paŭlo el Tarso senhezite rediris:

Mi ne estas inda je bedaŭro. Prefere kompatu vin mem, ĉar mi mortos, plenumante sanktajn devojn en strebado al vivo eterna, dum vi ankoraŭ ne povas eviti la maldelikatajn devojn de la pasema vivo. Ploru pri vi, ja pri vi, ĉar mi, mi foriros al la Sinjoro de Paco kaj Vero, kiu donas vivon al la mondo, dum vi fininte vian sangotaskon, devos reveni al la naŭza kunevivado de la ordonantoj de mallumaj krimoj de via tempo!

La ekzekutonto ĉiam ankoraŭ lin rigardadis kun mirego, sed Paŭlo, rimarkinte la tremadon, kun kiu li tenas la glavon, decideme instigis:

- Ne tremu! Plenumu vian devon ĝis la fino!

Fortega frapo vundis lian gorĝon, preskaŭ tute for- tranĉante la maljunan kapon, kiu blankiĝis ĉe la suferoj de la mondo.

Paŭlo el Tarso peze falis, eldirinte eĉ ne unu vort- on. La senviva korpo buliĝis sur la tero kiel ia mal- belega kaj senutila restaĵo. La sango torente elfluadis ĉe la lastaj kuntiriĝoj de la rapida agonio, dum la es- korto, konsternita, muta, reen ekmarŝis en la triumfa matena lumo.

La brava disĉiplo de la Evangelio sentis la aflikton de la lastaj fizikaj reefikoj, sed iom post iom ekspertis ian mildan sensaĵon de revigliga faciligo. Ŝajnis al li, kvazaŭ iaj karesantaj kaj helpemaj manoj lin delikate tuŝas kaj, ĉe tiu sola dia kontakto, forviŝas la teruran impreson de liaj amaraj suferoj. Surprizite, li rimarkis, ke oni lin transportas malproksimen, kaj pensis, ke grandanimaj amikoj deziras lin helpi en iu pli oportuna loko, por ke ne manku al li la dolĉa konsolo de la kvieta morto. Post kelke da minutoj la doloroj estis tute mal- aperintaj. Sub la impreso, ke li troviĝas en la ombro de ia foliriĉa kaj amika arbo, li ĝuadis la karesadon de matenaj ventetoj, kiuj malvarmete preterblovadis. Li provis stariĝi, malfermi la okulojn, ekkoni la ĉirkaŭ- aĵon: ne eble! Li sentis sin senfortiĝinta, simila al re- saniĝanto de longa kaj tre serioza malsano. Li kiel eble kolektis siajn mensajn fortojn kaj ekpreĝis, petegante Jesuon permesi la prilumadon de lia animo en tiu nova situacio. Precipe la nevidado dronigis lin en premanta atendo. Li rememoris tiujn tagojn en Damasko, kiam la blindeco invadis liajn okulojn de pekulo, senvidigitajn de la glora lumo de la Majstro. Li rememoris la fratan korecon de Ananias kaj ekploris sub la influo de tiuj rememoroj. Post granda penado li sukcesis leviĝi kaj konsideris, ke la homo devas servi al Dio, eĉ se li palpas en densa mallumo.

Tiam li aŭdis paŝojn de iu, kiu facile alproksimiĝas. Subite venis al li en la kapon tiu neforgesebla tago, kiam li estis vizitita de la sendito de la Kristo, en la gastejo de Judas.

Kiu vi estas? - li demandis tiel, kiel iam, ĉe tiu neforgesebla travivaĵo.

Frato Paŭlo... - ekparolis la ĵusveninto.

Rekoninte tiun amatan voĉon, la Apostolo al naci- anoj interrompis lin, ekkriante kun neesprimebla ĝojego:

Ananias! Ananias!

Kaj li falis sur la genuojn, konvulsie plorante.

Jes, estas mi - diris la respektinda estulo, met- ante la luman manon sur lian kapon. - Unu tagon Jesuo ordonis, ke mi redonu al vi la vidadon, por ke vi povu koni la malglatan vojon de liaj disĉiploj, kaj ho- diaŭ, ho Paŭlo, li konsentis al mi la feliĉon malfermi viajn okulojn por la rigardado al la vivo eterna. Leviĝu! Vi jam venkis la lastajn malamikojn, vi ricevis la kron­on de la vivo, vi atingis aliajn sferojn de la Elaĉeto!

La Apostolo stariĝis, dronante en larmoj de ĝojanta danko, dum Ananias, metante la dekstran manon sur li­ajn estingiĝintajn okulojn, milde ekkriis:

Vidu denove, en la nomo de Jesuo! Detempe de la revelacio apud Damasko vi dediĉis la okulojn al la servado al la Kristo; ekrigardu nun la belaĵojn de la vivo eterna, por ke ni ambaŭ povu ekfugi renkonte al la amata Majstro.

Tiam la sindona laboranto de la Evangelio ekvidis la mirindaĵojn, kiujn Dio destinas por ĝiaj laborantoj en la ombroplena mondo. Miregante, li rekonis la ĉirkaŭ- aĵon. Ne malproksime troviĝis la katakomboj ĉe la Vojo Appia. Misteraj fortoj estis forigintaj lin de la malgaja sceno, kie putradis liaj sangaj restaĵoj. Li sentis sin juna kaj feliĉa. Li nun komprenis la grandecon de la spirita korpo en medio fremda al la surteraj organismoj. Liaj manoj jam ne havis faltojn, lia haŭto estis libera de cikatroj. Li havis la impreson, kvazaŭ li sorbis ian mis- teran eliksiron de la juneco. Radilume blanka tuniko envolvis lin kun graciaj ondoj. Kiam li apenaŭ vekiĝis el sia raviteco, jen iu faciltuŝe frapis lian ŝultron: tio estis Gamaliel, kiu venis por frata kiso. Paŭlo el Tarso sentis sin la plej feliĉa el la estuloj. Brakumante kune la maljunan instruanton kaj Ananiason, per unu sola elkora ekmovo, li ekkriis kun larmoj: