Выбрать главу

Nur Jesuo povus konsenti al mi tian ĝojon, kiel ĉi tiu!

Kiam li apenaŭ ĉi tion diris, jen komencis alveni malnovaj kamaradoj el la surteraj luktoj, iamaj amikoj, sindonaj fratoj, kiuj venis lin saluti ĉe lia transpaŝo de la sojlo de la eterneco. La raviĝoj de la Apostolo sen- halte sekvis unu post alia. Kvazaŭ ili restus en Romo, atendante lin, ĉiuj martiroj ĉe la hieraŭaj festoj alvenis, kantante apud la katakomboj. Ĉiuj deziris brakumi la noblan disĉiplon, kisi liajn manojn. Tiam, donante la im- preson, ke ĝi naskiĝas el iaj mirindaj fontoj de la trans- aĵo, aŭdiĝis karesa melodio, akompanata de arĝentosonaj voĉoj, kiuj certe estis de anĝeloj. Miregante la belecon de tiu kompozicio, nevortigebla en homa lingvo, Paŭlo aŭdis la respektindan amikon el Damasko, kiu komplez- eme klarigis:

Ĉi tio estas la himno de la liberiĝintoj!

Rimarkante lian intensan emocion, Ananias demand-

is, kia lia unua deziro en la sfero de la elaĉetitoj. Paŭlo el Tarso, en si mem, ekpensis pri Abigail kaj la sanktaj aspiroj de sia koro, kiel farus ĉiu homo, sed nun, okup- ante sin nur pri la dia servado, kiu ordonas forgesi ĉi- ajn, eĉ la plej simplajn kapricojn, kaj ne perfidante la dankemon al la favorkoreco de la Kristo, li kortuŝite respondis:

Mia unua deziro estus revidi Jerusalemon, kie mi faradis tiom da malbono, kaj tie preĝi al Jesuo, por prezenti al li mian dankon.

Tuj kiam li tion diris, jen la luma anaro ekmoviĝis. Miregante la flugpovon, Paŭlo rimarkis, ke nun distanc- oj signifas nenion por lia spirita kapableco.

De pli alte ĉiam ankoraŭ fluadis plej belaj harmo- nioj. Tio estis himnoj, glorantaj la feliĉon de la labor- antoj venkintaj kaj la favorkorecon de la benoj de la Ĉiopova.

Paŭlo deziris alkonformigi tiun ravan iradon al siaj rememoroj. Por tio la grupo laŭiris la Vojon Appia ĝis Arisio, de kie ĝi turniĝis direkte al Puteoli, en kies ekle­zio ĝi preĝis dum kelke da minutoj da senkompara fe- liĉo. De tie la spirita karavano iris al la insulo Melita, poste al Peloponezo, kie Paŭlo raviĝis ĉe la rigardado al Korinto, donante liberan kuron al karesaj kaj dolĉaj rememoroj. Flamante de frata entuziasmo, la ceteraj ekskursantoj akompanadis la bravan disĉiplon sur la vojo de la sanktaj rememoroj, vibrantaj en lia koro. Ateno, Tesaloniko, Filipi, Neapolis, Troas kaj Efeso estis lokoj, kie la Apostolo longe haltadis, preĝante en larm­oj de danko al la Plejaltulo. Trafluginte la regionojn de Pamfilio kaj Kilikio, ili kun ĝojo kaj sankta respekto eniris en Palestinon. Sur ĉiuj vojoj aliĝis senditoj kaj laborantoj de la Kristo. Paŭlo ne sukcesis taksi la ĝoj- on de lia veno al Jerusalem sub la belega blua tono de la krepusko.

Akceptinte la proponon de Ananias, ili kolektiĝis sur la supro de Kalvario kaj tie kantis himnojn de es- peroj kaj lumo.

Rememorante la erarojn de sia nigra pasinteco, Paŭ- lo el Tarso genuiĝis kaj direktis al Jesuo varman peton. La elaĉetitaj kunuloj enmemiĝis, dum li, ekstaze, en larmoj, penis formuli sian dankon al la Dia Majstro. Tiam sur la tolo de la senlima spaco pentriĝis eksteror- dinare bela bildo. Kvazaŭ ŝirinte la nemezureblan bluan volbon, jen ekaperis, en la vasteco de la firmamento, ia luma vojo kaj tri figuroj, kiuj alproksimiĝis, disradiante fortan brilon. La Majstro okupis la mezon, akompanata de Stefano dekstre kaj de Abigail sur la flanko de la koro. Miregante, ravite, la Apostolo povis nur etendi la brakojn, ĉar la voĉo estingiĝis ĉe la apogeo de la emocio. Abundaj larmoj perlis sur lia vizaĝo, en grandioza eks- tazo. Abigail kaj Stefano alpaŝis al li. Ŝi, obeante im- pulson de la koro, delikate ekprenis liajn manojn, dum Stefano lin varme brakumis.

Paŭlo ekvolis ĵeti sin en la brakojn de la du fratoj el Korinto, kisi iliajn manojn en sia feliĉego, sed, simile al obeema infano, kiu ĉion ŝuldas al sia sindona kaj bona instruanto, li serĉis la rigadon de Jesuo, por senti lian aprobon.

La Majstro indulgeme kaj bonkore ridetis kaj pa­rolis:

- Jes, Paŭlo, estu feliĉa! Nun venu en miajn brak- ojn, ĉar estas laŭ la volo de mia Patro, ke turmentantoj kaj martiroj por ĉiam kolektiĝu en mia regno!

Kaj tiele kune, feliĉaj, la fidelaj laborantoj de la elaĉetanta Evangelio sekvis la paŝosignojn de la Kristo, direkte al la sferoj de Vero kaj de Lumo...

Malsupre en la foraĵo Jerusalem ravite rigardadis la vesperan krepuskon, atendante la lunlumon, kiu ne malfruos kun siaj unuaj ekbriloj.

FINO

G L O S A R O

Mi ĉi tie prezentas proprajn nomojn, uzitajn en ĉi tiu traduko, sed ne ĉiujn. Kelkajn mi trovis nenie, tial mi devis ilin forĝi; tiujn, kiel ankaŭ tiujn en la Nova Testamento, en la Malnova Testamento kaj komunuzajn, mi ĉi tie ne re- gistras escepte de iaj nemultaj. Kelkajn mi prezentas, kvan- kam ili estas konataj, jam ekzistantaj en la literaturo de Esperanto, sed ĉu por komparo kaj debato pri formoj, ĉu por instruiĝo de la leganto.

ALBALONGO. Nomo, kiun oni vidas en "Quo Vadis", de la fama antikva urbo de Latio, konkuranto de Romo. En la "Enciklopedia Vortaro", de Wtister, kaj en la "Grand Dictionnaire Esperanto-Frangais", de Prof. G. Waring- hien, oni vidas simple "Albo".

ANTIUM. Antikva urbo en Latio. En la Esperanta traduko de "Quo Vadis" ankaŭ "Antium".

CARINAE. Pron. "karine". Latina nomo de strato en la antikva Romo. Ankaŭ tiel en "Quo Vadis".

CESTRO. Lat. Cestros, gr. Kestros. Rivero de Pisidio, Mal- grand-Azio, trafuanta ankaŭ Pamfilion. Hodiaŭ nomata de unuj "Aksu", de aliaj "Karahissar".

CITIUM. Lat. Citium. Urbo de Kipro.

EŬNIKE. El la gr. Euneike Eunike. En la latinlingvaj surskriboj Eunica. En II Timoteo, 1:5, Eŭnike, tial mi preferis ĉi tiun; tamen en "Quo Vadis" Eunice.

KALOI-LIMENES. Greka nomo, signifanta "Belaj Havenoj", kaj tiel en Agoj, 27:8. La Vulgato skribas Boniportus.

Hodiaŭ konata kiel "Kalo-Limniones". Golfeto kaj have- no de la insulo Kreto. Mi preferis restigi la nomon, kiun al ĝi donis la Aŭtoro.

MAMERTINA MALLIBEREJO. Lat. Career Mamertinus. En "Quo Vadis" Mamertina malliberejo; en "Pabiola" Ma- mertena Kareero. La formo, kiun mi nun alprenis, estas tiu sama, kiun mi proponis en mia traduko "Antaŭ du mil jaroj. . .", portugallingva verko ankaŭ de Emmanuel.

NEA-PAFOS. Ekzistis iu "Pafos", kiu estis forlasita, kaj tiam oni konstruis novan uibon, 15 km malproksime de la unua. Tiun "novan" la Aŭtoro nomas Nea-Pafos, kiu estas ja la konata "Pafos". Eble ni povus ĝin nomi en Esperanto "Nov-Pafos", simile al "Nov-Jorko", "Nov- Zelando" k.a.

ORONTO. Rivero de Sirio, hodiaŭ nomata Aassi. Lat. kaj gr. Orontes; en "Quo Vadis" Oronto.

PALMIRA. Urbo de Sirio, proksima al Dezerta Arabujo. El la gr. Palmyra, lat. Palmyra, Palmira. Oni diras, ke la sirianoj nomas ĝin "Tadmor" kaj la grekoj "Palmy­ra". En I Reĝoj, 9:18, II Kronikoj, 8:4, k.a. estas citita iu "Tadmor"; en Jeĥezkel, 47:19 oni legas "Tamar".