Выбрать главу

"D-ro Waldo Vieira, la kunlaboranto de F. C. Xavier, naskiĝis la 12-an de Aprilo 1932, tuj post la apero de "Trans- tomba Parnaso". Li estas kuracisto nur por servi senpage al malriĉuloj; profesie li estas oficisto de Universitato.

"Ili ambaŭ oferas sian tempon kaj sian monon por helpi orfojn, vidvinojn, malriĉulojn, kaj memkompreneble neniun aŭtorrajton ricevas por siaj libroj, kiel ĉiuj mediumoj en Brazilo.

"Ĉiuj grandaj mediumoj en la lando laboras tute senpage kaj havas sociajn servojn al malfeliĉuloj. Kelkaj el ili havas orfejojn, kadukulejojn, hospitalojn, lernejojn, por la malriĉ- uloj, kiuj abundas en la lando.

"La mediumeco de F. C. Xavier rapide aliformigis la pens- manieron de la brazila popolo favore al Spiritismo kaj nun la movado estas tre granda kaj tre servema.

"Ankaŭ Esperanto ricevis grandan helpon per tiuj famaj mediumoj, ĉar en pluraj libroj kaj poemoj la lernado de nia lingvo estas konsilata al kredantoj. Dank'al tiuj konsiloj la brazilaj spiritistoj vigle laboras por Esperanto kaj la Brazila Spiritisma Federacio eldonas tre bonajn lernolibrojn, el kiuj kelkaj jam havis plurajn eldonojn."

Fine, kiel ĉiam, mi plej kore dankas tiun nian kleran samideanon, kiu estas la Direktoro de la Departemento de

Esperanto de la Brazila Spiritisma Federacio, por lia netaks- ebla helpo dum mia tradukado, kiun li akompanis vorto post vorto, pacience kaj, kompreneble, plej kompateme kaj kun mia plena konfido. Dio ĉiam lumigu lian vojon!

2 . 4 . 64

PORTO CARREIRO NETO n

Noto de la Eldonistoj Forpasinta la 21-an de Julio 1964, en sia 70-a vivjaro, nia karmemora samideano L. C. Porto Carreiro Neto estis vere eminentulo: Universitata Profesoro, mem- bro de la iama Lingva Komitato kaj poste de la Akademio de Esperanto, iama ĉefdelegito de U.E.A. kaj ĝenerala sekretario

de B. E. L.

Prof. G. Waringhien, Prezidanto de la Akademio de Espe­ranto, komunikis kun granda bedaŭro lian malaperon al la aka- demianoj kaj sendis kondolencajn leterojn al la familio kaj al B. E. L.

El la nekrologia noto aperinta en la oficiala organo de U.E.A., en Oktobro 1964, ni transskribas:

"Li estis vaste konata pro siaj modelaj tradukoj, precipe de spiritismaj verkoj, el kiuj sep jam estas eldonitaj. Li postlasis manuskriptojn de 530-paĝa romano kaj vortarego portugala-es- peranta".

Li estis ĝisfundulo kaj verkis plurajn gravajn artikolojn pri Esperanto; li refandis la lernolibrojn "Esperanto sem Mestre", de F. V. Lorenz, kaj "Curso de Esperanto em 20 lifoes", de M. Mendes e C. Fernandes.

En la "Enciklopedio de Esperanto", eldonita en Budapest en 1933/4, ni legas pri la tiam juna esperantisto:

"Porto Carreiro Neto (portu karejru netu), Luiz da Costa, brazilano, d-ro inĝ., docento kaj asistanto ĉe Politeknika Lernejo de Rio de Janeiro. Ĝenerala Sekretario de B.E.L. kaj vicprez. de B.K.E., vicĉefdelegito de U.E.A. Poeto kaj proz- verkisto, du trad. romanoj en manuskripto. Kunredaktas kom- pletan P. E. Vortaron."

Post tiu artikoleto, li vigle, brile, konstante laboradis por Esperanto dum pli ol 30 jaroj.

Ĉi tiu romano ne estis lia lasta tradukaĵo: Kiam li mortis, li estis tradukanta la verkon "Kio estas Spiritismo?", de Allan Kardec. Per siaj modelaj libroj li restos kun ni kaj instruos la lingv- on al la estontaj generacioj de esperantistoj; tial ni ne diras, ke ni perdis kunlaboranton: li neniam estos perdita!

ANTAŬKLARIGO

Ne malmultaj verkoj ekzistas en la mondo rilate la gloran taskon de la apostolo al nacianoj. Ni do prave atendus la demandon: - Kial ankoraŭ unu libro pri Paŭlo el Tarso? Ĉu honor ado al la granda labor anto por la Evangelio aŭ ĉu pli detalaj informojpri lia vivo?

Rilate la unuan supozon, ni la unuaj konfesas, ke la damaska konvertito ne bezonas nian senvaloran ho- noradon; rilate la duan, ni respondas jese, por trafi tiun celon, kiun ni al ni proponas, nome per la eblaj rimedoj registri iom el la tradicioj de la spirita regiono pri la laboroj, konfiditaj al la granda amiko de la nacianoj.

Nia esenca celo ne povus esti nur rememori super- belajn okazaĵojn el la apostolaj tempoj, sed antaŭ ĉio prezenti la figuron de tiu fidela kunlaboranto laŭ lia vera mieno de homo regenerita de Jesuo kaj diligenta en la dia servado. Ni klarigas ankaŭ, ke nia intenco ne estas verki ian nuran romanecan biografion. La mondo estas plena de tiuj edukaj notoj, rilatantaj ĝiajn plej eminentajn homojn. Nia plej bona kaj plej sincera deziro estas tio, rememori la streĉajn batalojn kaj la dolorajn atestojn de eksterordinara koro, kiu forlasis la homajn luktojn, por sekvi en senĉesa klopodado la paŝojn de la Majstro.

La hodiaŭaj senfervoriĝintaj eklezioj kaj la falsaj deziroj de la konfesantoj, en la diversaj apartaĵoj de la Kristanismo, pravigas nian intencon.

Ĉie ekzistas inklino al la senfareco de la spirito kaj montroj de malpli granda peno. Multaj disĉiploj strebas al prerogativoj de la ŝtato, aliaj, memvole foriĝinte de la koncerna laboro, petegas la Ĉielon pri ia supernatura protekto. Temploj kaj piuloj plezure sin fordonas al kon- sentemaj situacioj, preferante materialajn regadon kaj regalojn.

Antaŭ tiu sentimenta bildo estas utile rememori la neforgeseblan figuron de la brava apostolo.

Multaj komentariis la vivon de Paŭlo, sed se ili ne konfesis ĉe li iajn favortitolojn, senmerite asignitajn de la Ĉielo, ili prezentis lin kiel ian fanatikulon kun elsek- iĝinta koro. Laŭ unuj li estis antaŭdestinita sanktulo, antaŭ kiu Jesuo aperis per mekanika procedo de la graco; laŭ aliaj li estis spirito arbitrema, superreganta kaj kruda, inklina kun preskaŭ kruela vantamo bataladi kontraŭ siaj kamaradoj.

Ni ne deziras juĝi tiajn ekstremistojn.

Ni volas rememorigi, ke Paŭlo proksime de Damasko ricevis tiuj sanktan favoron, la gloran vidon je la Majs- tro, sed ni ne povas forgesi la aserton de Jesuo rilatan al la sufero, kiu pro lia amo atendis la estontan apostolon.

La neforgesebla teksisto certe kunportis sian mision de servado al Dio, sed kiu en la mondon ne venas kun tia devo? Multaj eble diros, ke ili ne scias sian propran taskon, ke tion ili ne konscias, sed ni povos respondi, ke krom senscieco ekzistas ankaŭ malatento kaj multe da malutila kaprico. Tiuj plej postulemaj rimarkigos, ke Paŭlo ricevis rektan alvokon, sed efektive ĉiuj malpli krudaj homoj estas persone vokitaj al la servado al la Kristo. La formoj povas esti malsamaj, sed la esenco de la alvoko estas ĉiam unu sama. La invito al la servado iafoje venas senbrue, neatendite, sed la plej multaj hom- oj kontraŭstaras al la nobla alvoko de la Sinjoro. Nu, Jesuo ne estas ia perfortulo; se la figuro de Paŭlo multe pli kreskas antaŭ niaj okuloj, tiel estas, ĉar li aŭdis, abnegaciis sin, pentis, levis sian krucon kaj sekvis la Kriston ĝis la fino de siaj materiaj taskoj. Ĉe persekut- oj, malsanoj, pikŝercoj, mokoj, disreviĝoj, defaloj, ŝton- ĵetoj, skurĝadoj kaj enkarcerigoj Paŭlo el Tarso estis ja kuraĝa kaj sincera viro, iranta en la ombro de la mondo renkonte al la Majstro, kiu aŭdiĝis ĉe la krizaj momentoj de lia vivo. Li estis ne nur ia antaŭdestinito, sed pli: li estis efike entreprenema homo kiu ĉiutage laboradis por la lumo.

El sia sfero kun nevelkema lumo la Majstro lin vokas. Paŭlo palpas en la mallumo de la homaj tra- vivaĵoj kaj respondas: