Выбрать главу

La kompatinda maljunulo ŝanceliĝis, sed ne reagis. Oni rimarkis lian internan surdan indignon laŭ la flama rigardo, kiun li kun terura sereneco ĵetis kontraŭ la ata- kinton. Per spontanea movo li ekrigardis siajn brakojn, ŝrumpintajn en la batalado kaj sufero, kaj konfesis al si la senutilecon de ĉia revenĝo. Tiam la neatendita tur- mentinto, rimarkinte lian silentan trankvilecon, kvazaŭ mezuris la gradon de sia malnobleco kaj, metante la man- ojn sur la komplikitan bukon de la zono, denove diris per profunde malŝata tono:

Nun, kiam ci lernis ĉi tiun lecionon, ci povas iri al la bazaro, ci impertinenta judo!

La viktimo tiam direktis al li rigardon de premanta amareco, tra kiu vidiĝis la doloraj angoroj dum tuta lon- ga ekzistado. Kadrita de la senluksa tuniko kaj de la respektinda maljuneco, aŭreolita de haroj blankiĝintaj en la plej malfacilaj travivaĵoj, la rigardo de la ofendito similis nevideblan ĵetlancon, kiu por ĉiam penetris la konsciencon de la malrespektema kaj malica atakinto. Tamen tiu vundita digno ne longe konservis la sintenadon de riproĉo, neespremebla per vortoj. Post nelonge, sub la pikvortoj de la mokado de ĉiuj tie, li ekiris pluen al la celo, kiu igis lin eliri sur la straton.

La maljuna Joĥedeb faris nun en sia animo strang- ajn kaj amarajn konsideradojn. Du varmaj kaj doloraj larmoj fluis en la sulkoj de lia palega vizaĝo kaj forperd- iĝis en la grizaj haroj de lia respektinda barbo. Kion li ja faris, por meriti tiajn pezajn punojn? La urbo estis prilaborita per la ribelagadoj de multenombraj sklavoj, sed lia malgranda hejmo vivis ankoraŭ en tiu paco de homoj, kiuj laboras kun sindonado kaj obeado al Dio.

La spertita humiligo pelis lin returne al la plej mal- facilaj tempoj de la historio de lia raso. Kiakaŭze kaj ĝis kiam la izraelidoj suferos la persekutadon de la plej potencaj homoj en la mondo? Kia la motivo, kial ili est­as ĉiam riproĉataj kiel sendignaj kaj mizeraj estuloj en ĉiuj anguloj de la Tero? Ili tamen sincere amas tiun Pa­tron justan kaj amantan, kiu el la Ĉielo vigle gardas la grandecon de ilia kredo kaj la eternecon de ilia destino. Dum la ceteraj popoloj sin donadis al la malstreĉiĝo de la spiritaj fortoj, ŝanĝante sanktajn esperojn en esprim- ojn de egoismo kaj idolaneco, Izrael subtenadis la leĝon de la unu sola Dio, en ĉia maniero klopodante, por kon- servi sendifekta sian religian propraĵon, kvankam ofer- ante sian politikan sendependecon.

Frakasita, la kompatinda maljunulo ekmeditis pri sia propra sorto.

Iama sindona edzo, li vidviĝis, kiam tiu sama Licinio Minucio, kvestoro de la Imperio, antaŭ kelke da jaroj starigis abomenindajn procesojn en Korinto, por puni iujn el la loĝantaro nekontenta kaj ribelanta. Lia granda persona riĉeco estis ekstreme malpliigita kaj li devis suferi maljustan enkarcerigon pro malveraj akuzoj, kiuj kaŭzis al li pezajn ĉagrenojn kaj terurajn konfiskojn. Lia edzino ne rezistis al la sinsekvaj batoj, kiuj fatale vundis ŝian senteman koron, kaj mortis, turmentata de akraj ĉagrenoj kaj postlasante al li la du infanojn, kronon de espero de lia laborplena ekzistado. Jeziel kaj Abigail kreskis ĉe la karesado de liaj amaj brakoj, kaj pro ili, inter la multo de la sanktaj hejmaj devoj, li sentis, ke la neĝo de la homa vojo tro frue blankigis al li la har- ojn, dum li dediĉis al Dio siajn plej sanktajn spertojn. Tiam en lian menson venis, pli viva, la gracia figuro de liaj infanoj. Estis ja korfaciligo koni la agrablan guston de la surteraj travivaĵoj por ilia bono. Tiu trezoro, liaj infanoj, kompensis al li la turmentojn ĉe ĉiu neebenaĵo de la vojo. La rememoro de la hejmo, kie la kora amo de liaj infanoj nutris la patrajn esperojn, mildigis liajn afliktojn.

Kio grava estis la brutaleco de la konkerema roma­no, se lian maljunecon aŭreolis la plej puraj korinklinoj?

Sentante rezignacian konsolon, li venis al la bazaro, kie li sin provizis per tio, kion li bezonis.

La movado en la ordinara vendejo ne estis intensa kiel kutime en la aliaj tagoj, tamen tie troviĝis kelka nombro da aĉetantoj, precipe eks-sklavoj kaj etbienuloj, venintaj de la vojoj al Kenkrea.

Kiam li apenaŭ aĉetis al si fiŝon kaj legomojn, jen luksa portoseĝo haltis en la centro de la placo kaj el ĝi eliĝis patricia oficiro, kiu ekmalvolvis grandan pergamen- an rulaĵon. Ĉe la signalo por silentigo, kiu mutigis ĉiujn voĉojn, la parolo de tiu stranga homo forte ekvibris fi- dele legante la ordonon, kiun li portis:

- "Licinio Minucio, kvestoro de la Imperio kaj de- legito de Cezaro, komisiita por fari en ĉi tiu provinco la necesan esploron, por restarigi la ordon en la tuta Akajo, invitas ĉiujn loĝantojn de Korinto, kiuj opinias, ke iliaj personaj interesoj estas vunditaj, aŭ kiuj bezonas leĝan helpon, iri morgaŭ tagmeze al la provinca palaco, apud la templo de Venero Pandemos, por prezenti siajn plend- ojn kaj postuloj, kiuj estos plene kontentigitaj de la kompetentaj aŭtoritatuloj."

Leginte ĉi tiun avizon, la kuriero reprenis la elegant- an veturilon, kiu, portata de fortikaj sklavaj brakoj, mal- aperis post la plej proksima stratangulo meze en nubo da polvo, kirle levita de la matena ventego.

Inter la ĉeestantoj tuj naskiĝis opinioj kaj komen-

tarioj.

La plendantoj estis sennombraj. La delegito kaj sub- uloj tuj ĉe la komenco proprigis al si malgrandajn bien- ojn de la plimulto el la plej malaltrangaj familioj, kies monrimedoj ne sufuĉis por pagi procesojn en la provincaj tribunaloj. Ondo da esperoj ekposedis la koron de multaj, dum aliaj pesimisme vidis en tiu ordono nur novan insidon, por devigi la plendantoj n tre kare pagi siajn prav- ajn postulojn.

Aŭdinte tiun oficialan komunikaĵon, Joĥedeb tuj al- viciĝis al tiuj, kiuj konsideris sin rajtantaj justan kom- penson pro la iamaj malprofitoj. Portante la plej bonajn esperojn, li ekiris hejmen, elektante pli longan vojon, por eviti novan renkonton kin tiuj, kiuj antaŭ nelonge lin brute humiligis.

Post nemulte da paŝoj li renkontis aliajn grupojn da romaj militistoj en brua interparolado, kiu gaje torent- adis en la heleco de la mateno.

Antaŭ la nuna aro da milestroj kaj sentante sin cel- punkto de humiligaj paroloj, kiuj travidiĝis per mokridoj, la maljuna izraelido konsideris: "- Ĉu mi ilin salutu aŭ preterpasu senparole kaj respekte, kiel mi intencis fari venante?" Penante evitigi al si ankoraŭ batojn, kiuj pli- igus la humiligojn en tiu tago, li profunde kliniĝis kvazaŭ mizera sklavo kaj time murmuris:

Saluton, bravaj milestroj de Cezaro!

Li ĉi tion apenaŭ diris, jen oficiro kun akra kaj sen- kompata mieno alproksimiĝis kaj kolere ekkriis:

Kio tio estas? Judo senpune alparolas patriciojn! Ĉu venis ĝis tia ekstremaĵo la kondamninda toleremo de la provincestroj? Ni lin punu mem!

Kaj denove batoj klakis sur la doloranta vizaĝo de la kompatindulo, kiu devis koncentri ĉiujn siajn fortojn, por ne reagi en sia malespero. Sen eĉ unu vorto de prav- igo la filo de Jared submetis sin al la kruela puno. Lia koro, febre batanta, kvazaŭ krevis de angoro en la ka- duka brusto, kaj la rigardo travidigis la fortan indignon de lia premata animo. Ne povante kunordigi ideojn ĉe la neatendita atako, en sia humila sintenado li rimarkis, ke nun sango elfluas el liaj naztruoj kaj ruĝigas lian blankan barbon kaj la linon de liaj modestaj vestoj. Sed tio ne kortuŝis la atakanton, kiu fine donis la lastan pugnobaton kontraŭ lian faltoplenan vizaĝon, murmur- ante:

For, aĉulo!

Pene tenante la korbon, kiu pendis de liaj tremantaj brakoj, Joĥedeb ŝanceliĝe ekiris, sufokante la eksplodon de sia ekstrema malespero. "Ha, esti maljuna!" - li pensis. Sed samtempe la instruoj de la kredo ŝanĝis lian spiritan inklinon, li sentis en la animo la antikvan pa- rolon de la Leĝo: "Ne mortigu." Tamen la diaj instruoj, per la voĉo de la profetoj, laŭ lia opinio konsilis la re- venĝon: "okulo pro okulo, dento pro dento". La spirito nutris la intencon de revenĝo kiel rimedon por la kom- pensoj, pri kiuj li pensis, ke li ilin rajtas; sed la fizikaj fortoj jam ne respondis al la postuloj de la reago.