Выбрать главу

Tiuj, kiuj kuraĝis meti publikan plendon, apenaŭ nombris pli ol centon kaj, farinte individuajn deklarojn, sub la agleca rigardo de la delegito, estis unuope konduk- itaj al la aparta solvo de ilia persona afero.

Kiam venis lia vico, la maljuna izraelido elvolvis si- ajn personajn plendojn, rilatajn al la pasintatempaj kon- traŭleĝaj eksproprietigoj kaj al la insultoj, kies viktimo li hieraŭ estis, dum la malhumila patricio, de sia alte staranta seĝo, notis liajn eĉ plej etajn vortojn kaj ten- iĝojn, kvazaŭ de longe li konis tiun homon. Forlasinte la juĝistan ĉambron, Joĥedeb, kiel la ceteraj, ekatendis la solvon de siaj kompenspetoj al la Justico; sed dum aliaj iom post iom estis nome vokataj por la reguligo de siaj kontoj ĉe la imperia registaro, li rimarkis, ke la malnova domego envolviĝas en silenton kaj ke lia vico kredeble estis prokrastita pro kaŭzoj, kiujn supozi li ne povis.

Insiste invitite per la nomo sin direkti al la juĝisto, li aŭdis, forte surprizite, la nean verdikton, legatan de oficiro en rolo de sekretario de tiu jurisdikcio:

- La imperia delegiro, en la nome de Cezaro, de- cidas konfiski la supozitan bienon de Joĥedeb ben Jared, kaj donas al li tri tagojn, por malokupi la terojn, kiujn tiu kontraŭleĝe okupas, ĉar ili sur leĝa bazo apartenas al la kvestoro Licionio Minucio, kiu povas en ĉiu tempo pruvi siajn proprietorajton.

La neatendita decido kaŭzis fortan afekcion al la maljuna izraelido, sur kies sentemon tiuj vortoj efikis kiel mortbato. Li tute ne sciis difini la sufokantan sur- prizon. Ĉu li ne fidis la Justicon kaj ne serĉis ĝian re- ĝustigan agadon? Li volis elkrii sian malamon, eldiri siajn korŝirajn seniluziiĝojn, sed lia lango kvazaŭ ŝton- iĝis en la kuntiriĝinta kaj tremanta buŝo. Post minuto da profunda korpremateco li fikse rigardis la alte sid- antan figuron de la patricio, kiu nun lin finruinigis, kaj envolvante lin en la koleran vibron de sia indignanta kaj suferanta animo, li ankoraŭ ekhavis fortojn por diri:

Ho plej nobla kvestoro, kio fariĝis la justeco de viaj verdiktoj? Mi venis ĉi tien, por peti la helpon de la juĝistoj, kaj vi reciprokas mian konfidon per ankoraŭ unu uzurpo, kiu disneniigos mian ekzistadon? Antaŭ kel- ka tempo mi suferis la senkaŭzan eksproprietigon de ĉiuj miaj terposedaĵoj kaj plej malfacile konservis nur la bieneton, kie mi intencas atendi la morton! Ĉu estas kred- eble, ke vi, posedanto de riĉaj bienoj, ne sentas riproĉon de la konscienco, forprenante de mizera maljunulo lian lastan ereton da pano?

La fiera romano, sen ia gesto, kiu montrus la plej malgrandan emocion, seke rediris:

For de tie ĉi, kaj neniu diskutu la imperiajn decidojn!

Ne diskuti? - ekkriis Joĥedeb jam senkonscia. - Ĉu mi ne povas do laŭtigi mian voĉon, malbenante la memoron pri la krimaj romanoj, kiuj min senplumigis? Kien vi metos viajn manojn, makulitajn de la sango de viaj viktimoj kaj de la larmoj de la senposedigitaj vidv- inoj kaj orfoj, kiam sonos la horo de la juĝado en la tribunalo de Dio?

Sed subite rememorante sian hejmon, plenan de la karesoj de la amantaj infanoj, li ŝanĝis sian mensan teniĝon, tuŝita ĉe la profundaj fibroj de la animo. En konvulsia ploro falante sur la genuojn, li emocie ekkriis:

Kompatu min, via nobla moŝto! Esceptu mian modestan domon, kie antaŭ ĉio mi estas patro... Miaj infanoj atendas min kun la kiso de sia sincera kaj sin- dona amo!

Kaj kun larmoj li aldonis:

Mi havas du infanojn, kiuj estas du esperoj de mia koro. Indulgu min, pro Dio! Mi promesas, ke mi alkonformiĝos al tiu malmulto kaj neniam plu mi plend- os pri io!

Sed la senkompata delegito malvarme rediris, turn- ante sin al soldato:

Spartako, por ke ĉi tiu impertinenta judo foriĝu el ĉi tiu ĉambro kun siaj lamentoj, dek vergojn.

La subulo pretiĝis, por tuj plenumi ĉi tiun ordonon, sed la nepardonema juĝisto aldiris:

Zorgu, ke vi ne tranĉu lian nazon, por ke la sango ne skandalu la stratirantojn.

Surgenue la kompatinda Joĥedeb suferis la punon; poste li stariĝis ŝanceliĝante kaj atingis la sunbanatan placon ĉe la mokoj de ĉiuj, kiuj ĉeestis la fian spekta- klon. Neniam, dum lia vivo, li spertis tian grandan mal- esperon, kiel en tiuj momentoj. Li volis plori, sed liaj okuloj estis malvarmaj kaj sekaj, lamenti pri sia grand- ega malfeliĉo, sed la lipoj estis ŝtoniĝintaj de indigno kaj doloro. Li ŝajnis ia somnambulo, senkonscie vaganta inter la veturiloj kaj la irantoj, kiuj plenigis la vastegan placon. Kun ekstrema interna abomeno li ekrigardis la templon de Venero. Li deziris havi tondran voĉon, por humiligi ĉiujn tiujn homojn per kondamna parolo. Ob- servante la kronitajn diboĉistinojn, kiuj lin renkontis, la armaĵojn de la romaj milestroj kaj la senfaran aspekton de la feliĉuloj, kiuj senatente preterpasadis lian turmen- ton mole sidantaj en la tiamaj luksaj portoseĝoj, li sentis sin kvazaŭ dronanta en unu el la plej aĉaj marĉoj en la mondo, inter la pekoj, kiujn la profetoj de lia raso senĉese vipadis per ĉiuj fortoj de la koro, konsekrita al la Plejalta. Korinto, en liaj okuloj, estis ia nova ko- piaĵo de la kondamnita kaj malŝatinda Babel.

Subite, malgraŭ la suferoj, kiuj konsternis lian sen- fortiĝintan animon, li denove ekpensis pri siaj karaj infanoj, anticipe sentante la profundan ĉagrenon, kiun la sciigo pri la verdikto estigos en iliaj sentemaj kaj am- antaj spiritoj. La rememoro pri la karesemo de Jeziel tuŝis lian koron, hardiĝintan en la suferado. Li havis la impreson, kvazaŭ li vidas sian filon ankoraĵ ĉe liaj piedoj petanta, ke li rezignu ĉian plendon, kaj ĉe liaj oreloj nun resonis, pli intense, la admonon de la Sankta Skribo: "La instruon de la Eternulo, ho filo, ne mal- ŝatu!". Sed samtempe pereigaj ideoj invadis lian lacan kaj dolorantan cerbon. La sankta leĝo estis plena de instruoj de justeco, kaj li konsideris nepra devo zorgi pri la kompenso, kiu ŝajnis al li alkonforma. Nun, en eks- trema deprimiteco, jen li iris returne al sia hejmo, sen- igite je ĉio, kion li posedis plej modestan kaj simplan, kaj jam en la fino de la vivo! Kiel venos al li la mor- gaŭa pano? Sen rimedoj por laboro kaj sen domo, li vidis sin devigita vagadi en necerta situacio ĉe la juneco de siaj infanoj. Nepriskribebla morala turmento sufokis lian koron.

Regata de amaraj pensoj, li alproksimiĝis al la am- ata bieno, kie li konstruis la familian neston. La varma posttagmeza suno plidolĉigis la ombron de la arboj kun verdaj riĉaj branĉoj. Joĥedeb ekpaŝis sur la tero, kiu ja estis lia propraĵo, kaj, afliktita de la perspektivo devi ĝin por ĉiam forlasi, enlasis en sian menson terurajn tentojn, kiuj lin senprudentigis. Ĉu la teroj de Licinio ne kuntuŝiĝas kun lia bieno? Flankiĝante de la vojo, kiu lin kondukis al la hejmo, li penetris en la proksiman arbetaĵaron kaj, post kelke da paŝoj, fikse ekrigardis la limlinion inter li kaj lia turmentanto. La transaj paŝt- ejoj laŭŝajne ne estis bone prizorgataj; manke de pli bona distribuado de akvo, akre sentiĝis iom da ĝenerala sekeco. Nur iaj kelke da unuopaj arboj mildigis per sia ombro la krudecon de tiu kampo, malvarmetigante tiun forlasitan terpecon plenan de dornarbustoj kaj parazitoj, kiuj sufokis la utilajn herbojn.

Obsedita de la penso pri repago kaj venĝo, la mal­juna izraelido decidis ekbruligi la proksimajn paŝtejojn. Li ne konsiliĝos kun siaj infanoj, ĉar ili, inklinaj al to- leremo kaj bonkoremo, kredeble fleksos lian spiriton. Joĥedeb sin retiris kelke da paŝoj kaj, uzante la servo- materialon, tie proksime konservatan, faris la fajron, per kiu li ekbruligis faskon da sekaj herboj. La fajro rapide komunikiĝis kaj en malmultaj minutoj la brulo de la paŝt- ejoj fulme disvastiĝis.

Post tio kaj ankoraŭ kun dolorantaj ostoj, li ŝancel- iĝe ekiris al sia hejmo, kie Abigail lin vane demandis pri la motivoj de tia profunda konsterniteco. Joĥedeb kuŝiĝis, atendante sian filon, sed baldaŭ surdiga bruo re- sonis en liaj oreloj. Ne malproksime de la bieno la fajro detruadis amikajn arbojn kaj fortikajn branĉarojn, far- ante el verdaj paŝtejoj amasojn da cindro. Granda spaco senrimede bruladis, lamente kriadis birdoj, terurite for- flugantaj. Malgrandaj konstruaĵoj en la bieno de la kvestoro, inkluzive de pitoreskaj varmobanejoj, kiujn li plej amis, inter la arboj, ankaŭ brulis, fariĝante nigraj ruboj. Ie kaj ie leviĝis la voĉbruado de la kamplabor- istoj, kuregantaj por savi de detruado la kampodomon de la multepova patricio aŭ penantaj izoli la fajroserpent- on, kiu en ĉiuj direktoj lekadis la grundon, alproksimiĝ- ante al la najbaraj fruktoĝardenoj.