Выбрать главу

Kelke da horoj da maltrankvileco dissemis la plej afliktajn atendojn, sed ĉe vesperiĝo la brulego post grand- egaj penoj estis venkita.

La maljuna judo vane sendis serĉe de sia filo serv- antojn de sia bieno. Li deziris paroli al Jeziel pri siaj bezonoj kaj pri la turmenta situacio, en kiu ili denove troviĝis, sopirante trankviligi la menson per la mildigaj vortoj de lia fila amo; sed nur vespere, en bruletigitaj vestoj kaj kun iomete vunditaj manoj, la junulo eniris hejmen, vidigante en la laceco de la vizaĝo la penigan taskon, kiun li al si trudis. Abigail ne surpriziĝis antaŭ lia aspekto, komprenante, ke ŝia frato ne sin detenis kaj helpis siajn najbarajn kamaradojn en tiu posttagmezo, kaj preparis por liaj lacaj piedoj kaj liaj dolorantaj man- oj banon el aroma akvo; sed tuj vidinte lin kaj rimark- inte liajn vunditajn manojn, Joĥedeb mire ekkriis:

Kie vi estis, mia filo?

Jeziel parolis pri la memvola kunhelpo por la savo de la najbara bieno, kaj laŭgrade kiel li rakontis la mal- ĝojajn okazaĵojn de tiu tago, lia patro travidigis sian pro- pran suferon tra la malluma mieno, sur kiu estis stamp- itaj la akraj trajtoj de la indigno, kiu mordadis lian koron. Post kelke da minutoj, laŭtigante la senkuraĝan voĉon, li profunde emociite parolis:

Miaj infanoj, estas por mi dolore diri al vi: ni estas senigitaj je nia lasta propraĵo... Malkonsentante mian sinceran kaj justan plendon, la delegito de Cezaro ordonis eksproprietigi nian domon. Tiu maljusta verdikto estas la ilo de nia tuta ruiniĝo. Laŭ ĝi ni devas forlasi nian bieneton en la daŭro de tri tagoj!

Kaj supren turnante la okulojn, kvazaŭ insistante ĉe la dia kompatemo, li ekkriis kun la rigardo nebulita de larmoj:

Ĉio perdita! Kial mi do estis forlasita, mia Dio? Kie la libereco de Via fidela popolo, se oni ĉie nin sem- kompate ekstermas kaj persekutas?

Dikaj larmoj fluis sur liaj vangoj, dum li per trem- anta voĉo rakontis al siaj infanoj la pezajn turmentojn, kiujn li elportis. Abigail ame kisis al la manojn kaj Jeziel, tute ne parolante pri la patra indigno, lin brak- umis post lia dolora rakontado, lin kore konsolante:

Patro, kial vi timas? Dio neniam avaras favor- koraĵon. La Sankta Skribo instruas nin, ke Li, antaŭ ĉio, estas la sindona Patro de ĉiuj venkitoj sur la Tero! Tiuj malvenkoj venas kaj forpasas. Vi havas miajn brak- ojn kaj la aman zorgadon de Abigail. Kial lamenti, se eĉ morgaŭ, kun la dia helpo, ni eble eliros el ĉi tiu domo, por ie serĉi alian, por nin doni al honesta laboro? Ĉu Dio ne kondukis nian popolon, forkurintan el la sklaveco, tra la maro kaj la dezerto? Kial do Li rifuzos sian apog- on al ni, kiuj Lin tiel amas en ĉi tiu mondo? Li estas nia kompaso kaj nia domo.

Jeziel fikse rigardadis sian maljunan patron kun ten- iĝo de profunde karesa petego. Liaj vortoj elmontris la plej dolĉan kortuŝitecon. Joĥedeb ne estis nesentema por tiuj belaj kareselmontroj, sed ĉe la esprimado de tiom da konfido al la dia potenco li sentis honton post la eks- trema ago, kiun li faris. Konsolite de la karesemo de siaj infanoj, li donis liberan kuron al la maldolĉaj larm­oj, kiuj fluadis el lia animo, vundita de kruelaj elreviĝoj. Tamen Jeziel daŭrigis:

Ne ploru, patro, kalkulu je ni! Morgaŭ mi mem zorgos pri nia foriro, kiel necese.

En tiu momento la voĉo de lia patro aŭdiĝis kaveca kaj li emfaze diris:

Sed tio ne estas ĉio, mia filo!

Kaj malrapide Joĥedeb pentris la bildon de siaj re- tenitaj afliktoj, de sia prava kolero, kiu finiĝis per la decido bruligi la bienon de la malaminda trumentanto. Liaj infanoj lin mire aŭskultadis, vidigante la sinceran doloron, kiun naskis en ili la patra konduto. Rigardinte lin kun esprimo de senfina amo kaj profunda maltrank- vileco, la junulo lin brakumis kaj diris:

Patro, patro, kial vi levis la venĝantan brakon? Kial vi ne atendis la agon de la Dia Justeco?

Kvankam konfuzita de la koraj admonoj, la demand- ito klarigis:

Estas skribite kiel unu el la ordonoj: "Ne ŝtelu"; farante, kion mi faris, mi celis reĝustigi deflankiĝon for de la leĝo, ĉar ni estas senigitaj je ĉio, kio konsistigis nian modestan propraĵon.

Tamen super ĉiuj ordonoj, patro - sen kolero rediris Jeziel -, Dio ordonis, ke ni notu al ni la instruon pri amo, admonante nin ami Lin super ĉio, per la tuta koro kaj per la tuta animo.

Mi amas la Plejaltan, sed mi ne povas ami la kruelan romanon - murmuris Joĥedeb per amara tono.

Sed kiel ni montrus sindonon al la Ĉiopova en la Ĉielo - daŭrigis la kompatanta junulo -, detruante Liajn kreaĵojn? En la afero de la brulo ni devas kon- sideri ne nur nian ateston de malfido al la justeco de Dio, sed ankaŭ tion, ke la kampoj, kiuj liveras al ni ŝirm- on kaj panon, estis difektitaj de nia agado kaj la du plej bonaj servistoj de Licinio Minucio, nome Kajo kaj Rufi- lio, estis morte vunditaj, kiam ili senutile penis savi de la fajro la preferatajn varmobanejojn de sia mastro; ili ambaŭ, kvankam sklavoj, ĉiam estis niaj plej bonaj amik- oj. La fruktodonaj arboj kaj la bedoj de legomoj de nia bieno preskaŭ ĉion ŝuldas al ili, ne nur rilate al la sem- oj venintaj el Romo, sed ankaŭ al ilia klopodado kaj kunhelpo ĉe miaj laboroj. Ĉu ne estus juste, se ni ho- norus ilian amikecon, ja sindonan kaj diligentan, antaŭ- forigante de ili ian punon kaj maljustajn suferojn?

Joĥedeb laŭŝajne profunde meditadis pri tiuj konsi- deroj de la filo, faritaj per ama tono. Dum Abigail si- lente ploradis, la junulo aldonis:

Ni, kiuj vivis pace sur la vojoj de la mondo, ĉar nia konscienco estis pura, devas nun preni ian decidon, konsiderante la revenĝojn, kiuj falos sur nin. Dum tiuj miaj penoj kontraŭ la fajro mi rimarkis, ke multaj amik- oj de Mnucio rigardadas min kun evidenta malkonfido. En la nuna momento li certa jam revenis de siaj laboroj en la imperia kortumo. Ni devas do rekomendi nin al la amo kaj pardonemo de Dio, ĉar ni ja scias la turment- ojn, al kiuj la romanoj submetas ĉiujn, kiuj malobeas iliajn ordonojn.

Peza nubo da malĝojo dronigis tiujn tri homojn en premanta zorgo. En la maljunulo oni rimarkis teruran angoron, miksitan kun la doloro pro la ŝiranta riproĉo de la konscienco, kaj en la okuloj de la junuloj oni vidis senfinan, nepriskribeblan amarecon.

Jeziel prenis de sur la tablo la malnovajn sanktajn skribaĵojn kaj malgaje diris al sia fratino:

- Abigail, ni recitu la psalmon, kiun panjo instruis al ni por la doloraj momentoj.

Ili genuiĝis, kaj iliaj emociitaj voĉoj, similaj al tiu de turmentataj birdoj, mallaŭte ekkantis unu el la belaj kantoj de David, kiujn ili lernis ĉe la patrina brusto:

"La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.

Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmir- is per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne." (>

La maljuna Joĥedeb akompanis la malgajan kanton, sentante sin premata de amaraj emocioj. Li nun komenc-