Выбрать главу

La Psalmaro, 23 - Noto de la Aŭtoro.

is kompreni, ke ĉiaj suferoj, senditaj de Dio, estas pro- fitaj kaj justaj, kaj ke ĉiaj malicaĵoj de la manoj de la homo nepre alportas inferajn turmentojn al la malvigla konscienco. La mallaŭta kantado de liaj infanoj plenigis lian koron per ŝiranta malĝojo. Li nun rememoris la amatan edzinon, kiun Dio vokis al la spirita vivo. Kiel ofte ŝi luladis lian suferantan spiriton per tiuj neforges- eblaj versoj de la psalmisto? Ŝia amika kaj fidela ad- mono sufiĉis, por ke la spirito de obeo kaj justeco pli laŭte parolu al lia koro.

Ĉe la ritmo de la karesa kaj malgaja ario, kiu pre- zentis apartan akcenton en la voĉo de la amegataj infan- oj, Joĥedeb longe ploradis. Tra la malgranda fenestro, malfermita en la modesta ĉambro, liaj okuloj sopire serĉ- is la bluan ĉielon, kiu pleniĝis per trankvilaj ombroj. La nokto envolvis la Naturon, kaj tre malproksime, en la alto, eklumis la unuaj steloj. Agordiĝante kun la grandiozaj inspiroj de la firmamento, li spertis intensajn emociojn en la afliktita animo. Profunda karesemo ins- tigis lin stariĝi, kaj, dezirante montri al siaj infanoj, kiel multe li ilin amas kaj kiom multe li esperas de ili en tiu kriza momento de sia vivo, li kliniĝis kun malfermitaj brakoj, kun signifoplena esprimo de koreco, kaj, kiam la lastaj notoj sonis el la lipoj de la junuloj, genuantaj kaj reciproke ĉirkaŭbrakitaj, li ilin plorante brakumis, ekkriante:

Miaj infanoj! Miaj amataj infanoj!

Sed en ĉi tiu momento la pordo malfermiĝis kaj mal­granda servanto el la najbaraĵo anoncis kun miregantaj okuloj:

Sinjoroj, la soldato Zenas kune kun kelke da ka- maradoj vokas vin al la pordo.

La maljunulo almetis la dekstran manon al la prem- ata brusto, dum Jeziel ŝajnis momenton mediti; tamen, montrante la fortecon de sia decidema spirito, la junulo diris:

Dio nin protektos.

Post kelke da momentoj la sendito, kiu komandis la negrandan eskorton, voĉlegis la arestordonon kontraŭ la tuta familio. La ordono estis kategoria kaj nenuligebla.

La akuzitoj devis esti tuj enkarcerigitaj, por ke ilia si- tuacio klariĝu en la sekvanta tago.

Brakumante siajn ambaŭ infanojn, la kompatinda izraelido iris antaŭ la eskorto, kiu ilin senkompate ob- servis.

Joĥedeb rigardadis la florbedojn kaj la amatajn arb- ojn apud la modesta dometo, kie li teksis ĉiujn revojn kaj esperojn de sia vivo. Stranga emocio regis lian lacan spiriton. Torento da larmoj fluadis el liaj okuloj, kaj, transirante la florkovritan kradpordon, li laŭte diris, ri- gardante la klaran ĉielon, nun prisemitan per la noktaj astroj:

- Sinjoro, kompatu nian amaran destinon!

Jeziel milde ekpremis lian ŝrumpintan manon, kvazaŭ petante lin teni sin rezignacie kaj trankvile, kaj la grupo silente ekmarŝis en la lumo de la steloj.

II

Larmoj kaj Turmentoj

La malliberejo, kiu akceptis niajn konatojn, en Ko­rinto, estis malnova domego kun malsekaj kaj mallumaj koridoroj, sed la ĉambro, destinita por ili, kvankam sen ia komforto, feliĉe havis kraditan fenestron, per kiu tiu malgaja ejo komunikiĝis kun la ekstera Naturo.

Joĥedeb estis morte laca, kaj Jeziel, uzante man- telon, kiun li foririnte de sia hejmo, hazarde prenis, im- provizis por li ian kuŝejon sur la malvarmaj platŝtonoj. Turmentata de alamasiĝo de pensoj, la maljunulo ripoz- igis sian dolorantan korpon, amare meditante pri la pro- blemoj de la homa destino. Ne sciante elesprimi siajn akrajn dolorojn, li dronis en turmenta muteco, evitante la rigardon de siaj infanoj. Jeziel kaj Abigail alproksimiĝis al la fenestro kaj, ekpreninte ĝiajn neflekseblajn kradojn, pene sufokis sian pravan maltrankvilecon. Am- baŭ pretervole ekrigardis la firmamenton, kies grandeg- eco ĉiam reprezentis la fonton de la plej dolĉaj esperoj por tiuj, kiuj ploras kaj suferas sur la Tero.

La junulo plej kore ĉirkaŭbrakis sian fratinon kaj emociita diris:

Abigail, ĉu vi memoras nian hieraŭan legadon?

Jes - ŝi respondis kun la naiva sereneco de siaj nigraj kaj profundaj okuloj -, mi nun havas la impres- on, kvazaŭ la Skribo donis al ni gravan mesaĝon, ĉar nia studotemo estis ĝuste tiu, en kiu Moseo de malpro- ksime rigardadis la Promesitan Landon, tamen ne pov- ante ŝin atinge.

La junulo kontente ekridetis, konstatinte, ke liaj pensoj trovas resonon, kaj konfirmis:

Mi vidas, ke ni perfekte akordas. La ĉielo, ĉi tiun vesperon, prezentas al ni la perspektivon de ia luma malproksima patrujo. Tie - li daŭrigis, montrante al la stela volbo - Dio aranĝas la triumfojn de la vera justeco, havigas pacon al la malgajaj, konsolon al la sen- esperaj pri la sorto. Certe nia patrino staras ĉe Dio kaj nin atendas.

Abigail ricevis fortan impreson de ĉi tiuj vortoj de sia frato kaj demandis:

Ĉu vi estas malĝoja? Ĉu la konduto de nia pa- tro vin ĉagrenis?

Tute ne - respondis la junulo, karesante ŝiajn harojn -; ni spertas provojn, kiuj certe havas la plej bonan celon rilate nian elaĉeton, ĉar alie Dio ilin ne send- us al ni.

Ni ne koleru la patron - rediris la junulino -; mi longe pensis pri tio, ke se patrino estus ĉe ni, li ne estus prezentinta plendojn kun tiaj bedaŭrindaj sekvoj. Ni ja ne havas tiun konvinkpovon, per kiu ŝi, ĉiam kares- plena, prilumis nian hejmon. Ĉu vi memoras? Ŝi ĉiam instruis al ni, ke la infanoj de Dio devas esti pretaj, por plenumi la diajn decidojn. Siaflanke la profetoj asertas al ni, ke la homoj estas vergoj sur la kampo de la Kre- itaĵaro; la Ĉiopova estas la plugisto kaj ni devas esti la florantaj aŭ fruktonaskaj branĉoj en Lia kultivejo. La parolo de Dio instruas nin esti bonaj kaj amplenaj. Bono devas esti la floro kaj la frukto, pri kiuj la Ĉielo nin petas.

Nun la bela knabino faris signifoplenan paŭzon. Ŝiaj grandaj okuloj estis kovritaj de maldika vualo el larmoj, kiuj tamen ne elfluis.

Tamen - ŝi daŭrigis, emociante sian amantan fraton -, mi ĉiam deziris fari ian bonon, sed ĝi neniam prosperis al mi. Kiam nia najbarino vidviniĝis, mi ek- deziris helpi al ŝi per mono, sed mi ĝin ne havis; ĉiam, kiam prezentiĝas ia oportuna okazo por ia helpo, miaj manoj estas malriĉaj kaj malplenaj. Mi do pensas, ke nun nia malliberigo estis ja utila: ĉu ne estas feliĉo, en ĉi tiu mondo, ke ni povas suferi ion pro Dio? Kiu havas nenion, tiu havas ankoraŭ la koron, por ĝin doni. Kaj mi estas konvikita, ke la Ĉielo benos nin pro nia decido gaje servi al ĝi.

La junulo alpremis ŝin al sia brusto kaj ekkriis:

Dio benu vin, fratineto, ke vi komprenas Liajn

leĝojn!

Longa paŭzo stariĝis inter ili, dum ili penetrigis en la senliman vastaĵon de la klara nokto siajn mildajn kaj maltrankvilajn rigardojn.

En unu momento la junulino reprenis siajn konsi- deradojn:

Kial la homoj de nia raso estas ĉie persekutataj, spertante maljustecon kaj suferojn?

Mi supozas - respondis la junulo -, ke Dio tion permesas simile al amanta patro, kiu, por eduki la pli junajn kaj sensciajn infanojn, prenas kiel bazon la infan­oj n pli spertajn. Dum la ceteraj popoloj malvigliĝas ĉe la superregado per la glavo aŭ ĉe la kondamnindaj ple- zuroj, nia atesto antaŭ la Plejalta, per la doloroj kaj afliktoj, pliigas en nia spirito la rezistopovon, samtempe kiel la ceteraj homoj lernas primediti, per nia klopodo, la religiajn veraĵojn.

Kaj fiksante la serenan rigardon sur la firmamento, li aldonis:

Sed mi kredas je la Elaĉetonta Mesio, kiu venos klarigi ĉiujn aferojn. La profetoj asertas al ni, ke la homoj lin ne komprenos, tamen li venos, por instrui amon, kariton, justecon kaj pardonon. Li naskiĝos ĉe humil- uloj, prezentos ekzemplojn ĉe la malriĉuloj, lumigos al la popolo de Izrael, reanimos la malgajajn kaj premat- ajn, ame prenos al si ĉiujn, kiuj suferas en la forlasiteco de la koro. Eble, Abigail, li jam estas en la mondo kaj ni tion ne scias. Dio agadas silente, ne brue kiel la hom- oj. Ni havas fidon kaj nia konfido al la Ĉielo estas fonto de neelĉerpebla forto. La idoj de nia raso jam de longe multe suferas, sed Dio scias, kial tiel estas, kaj Li ne venigus al ni problemojn, kiujn ni ne bezonus.