Выбрать главу

La junulino ŝajnis longe meditadi kaj post kelke da momentoj konsideris:

Ĉar ni parolis pri suferoj, kiel do ni atendu la morgaŭon? Mi antaŭvidas grandajn ĝenojn el la elde- mandado, kaj, fine, kion la juĝistoj faros el nia patro kaj el ni mem?

Ni devas atendi sole nur ĉagrenojn kaj disreviĝ- ojn, sed ni ne preterlasu la oportunan okazon obei al Dio. Kiam lin pikis la ironio de la edzino, en la ekstrema malfeliĉo, al Ijob venis la bona penso, ke se la Kreinto donas al ni bonon por nia ĝojo, Li povas sendi al ni ankaŭ malbonon por nia profito (>). Se paĉjo estos akuz- ita, mi diros, ke la bruliginto estis mi.

Kaj se oni skurĝos vin pro tio? - Ŝi demandis kun maltrankvilaj okuloj.

Mi donos min al la skurĝado kun la paco en la konscienco. Se en tiu momento vi staros apud mi, vi kune kun mi elkantos la preĝon de la afliktitoj.

Kaj se ili mortigos vin, Jeziel?

Ni petos Dion nin protekti.

Abigail pli kore brakumis sian fraton, kiu de sia flanko apenaŭ kaŝis la emocion, kiu posedis lian animon. La kara fratino ĉiam estis la ama trezoro de lia tuta vivo. De kiam la morto forrabis al ili la patrinon, li sin don- adis al la fratino per ĉiuj fibroj de sia koro. Lia pura vivo dividiĝis inter la laboro kaj la obeado al la patro, inter la studado de la leĝo kaj la amo al la dolĉa kun- ulino de lia infaceco. Abigail lin milde rigardadis, dum li ŝin tenis en siaj brakoj en la raviteco de la amikeco pura, kiu ligas unu al alia du fratajn animojn.

Meditinte multe da minutoj, Jeziel emociite diris:

Se mi mortos, Abigail, promesu al mi absolute plenumi tiujn konsilojn de patrineto, ke ni konduku sen- makulan vivon en ĉi tiu mondo. Memoru pri Dio kaj pri nia vivado de sanktiga laboro, kaj vi neniam aŭdos la voĉon de la tentoj, kiuj trenas la homojn en la abismojn de la vojo. Ĉu vi memoras la lastajn admonojn de patr- ino sur la lito de morto?

Ho jes! - respondis Abigail, plorante, - Mi hav- as la impreson, kvazaŭ mi ankoraŭ aŭdas ŝiajn lastajn vortojn: "kaj vi, miaj infanoj, amu Dion super ĉio, per via tuta koro kaj per via tuta animo".

r)Vd. en Ijob, 2:10 - La trad.

Ĉe ĉi tiuj rememoroj Jeziel sentis, ke liaj okuloj mal- sekiĝas, kaj murmuris:

Vi feliĉa, ke vi ĝin ne forgesis!

Kaj ŝanĝante la temon de la konversacio, li emociita aldonis:

Nun vi bezonas ripozon.

Kvankam ŝi rifuzis ripozi, li tamen ekpreniis ŝian mi- zeran mantelon, improvizis kuŝejon en la neklara lun- lumo, kiu penetris tra la krado, kaj, ŝin plej kore kisinte sur la frunto, milde konsilis:

Ripozu, ne maltrankvuliĝu pro la situacio: nia des- tino apartenas al Dio.

Por plaĉi al li, Abigail laŭpove kvietiĝis, dum li al- proksimiĝis al la fenestro, por rigardadi la belecon de la lume pudrita nokto. Lia juna koro dronis en prem- antaj konsideradoj. Nun, kiam la patro kaj la fratineto ripozis en la ombro, li donis liberan kuron al la profund- aj ideoj, kiuj posedis lian noblan spiriton. Li sopire serĉ- is ian respondon al la demandoj, kiujn li adresis al la malproksimaj steloj. Sincere kaj konfide li esperis al sia Dio saĝa kaj kompatema, kiun liaj gepatroj al li konigis. En liaj okuloj la Ĉiopova estis ĉiam senfine justa kaj bona. Li, kiu mensklarigis sian patron kaj konsolis sian fratineton, ankaŭ li nun demandis en sia koro pri la kialo de siaj doloraj elprovoj. Kiel praviĝus, pro tiu bagatela kaŭzo, la neatendita aresto de honesta maljunulo, de la- borema viro kaj de senkulpa infano? Kian nepardonind- an krimon ili faris, por meriti tian pezan punon? Reme- morinte la humiligon de sia fratino, li abunde ekploris, sed li tamen ne penis forviŝi la larmojn, kiuj fluegis sur li vizaĝo, por ilin kaŝi antaŭ Abigail, kiu eble lin observ- is el la ombro. Li rememoris unu post unu ĉiujn ins- truojn de la Sankta Skribo. La lecionoj de la profetoj konsolis lian soifantan animon, tamen ŝiris lian koron grandega resopiro. Li rememoris la patrinajn karesojn, kiujn la morto rabis al li. Se lia patrino nun estus apud ili, ŝi ja scius, kiel ilin konsoli. Kiam li estis infano, ĉe liaj malgrandaj ĉagreniĝoj ŝi instruis, ke en ĉio Dio est- as bona kaj kompatema, ke en la malsanoj Li rebonigas la korpon kaj en la angoroj de la animo Li prilumas la koron; ĉe la preterpasado de la rememoroj li konsideris ankaŭ, ke ŝi lin ĉiam admonis al kuraĝo kaj gajeco, igante lin senti, ke homo, konvinkita pri la patreco de Dio, iradas en la mondo fortikigite kaj feliĉe.

Edifite de la fido, li rekuraĝiĝis kaj post longa me- ditado ekkuŝis sur la ŝtonplanko por la ebla ripozo en la majesta silento de la nokto.

La tago vekiĝis plena de nigraj antaŭvidoj.

Post nemulte da horoj Licinio Minucio, akompan- ata de multenombraj gvardianoj kaj satelitoj, akceptis la kaptitojn en la ĉambro destinita por la ordinaraj krimul- oj, kie vidiĝis kelke da iloj por puno kaj torturo.

Joĥedeb kaj liaj infanoj travidigis tra la paleco de la vizaĝoj la profundan emocion, kiu ilin posedis.

La tiamaj moroj estis tro malhumanaj, por ke la sen- kompata juĝisto kaj la plej multaj ĉeestantoj bedaŭru ilian mizeran aspekton.

Kelke da ekzekutistoj staris ĉe la punŝtipoj, sur kiuj pendis kruelaj skurĝoj kaj mankatenoj.

Ne okazis eldemandado nek deklaro de atestantoj, kiel supozeble antaŭ tiaj abomenindaj disponoj; malĝen- tile vokite de la metalsona voĉo de la delegito, la maljuna judo malfirme kaj tremante alproksimiĝis.

Joĥedeb - ekkriis la nesentema kaj terura tur- mentanto -, homoj, kiuj malrespektas la leĝojn de la Imperio devas esti punataj per morto, sed mi penis esti grandanima pro konsidero rilate vian senhelpan mal- junecon.

Rigardo de premanta atendo ŝanĝis la mienon de la akuzito, dum la patricio ironie ekridetis.

Kelke da laboristoj en mia bieno - diris plue Li- cinio - vidis viajn malicajn manojn hieraŭ posttagmeze, kiam vi ekbruligis la paŝtejon. Tiu ago kaŭzis seriozan malprofiton al miaj interesoj, krom eble neripareblaj di- fektoj al la sano de du tre bonaj servistoj. Ĉar vi mem havas nenion, per kio vi kompensus la kaŭzitan malutilon, vi tial ricevos la justan punon per skurĝado, por neniam plu levi viajn vulturungegojn kontraŭ la romajn inte- resojn.

Antaŭ la afliktita kaj larmanta rigardo de siaj in- fanoj, la maljuna izraelido genuiĝis kaj ĝemis:

Sinjoro, kompaton!

Kompaton? - blekis Minucio. - Vi faras krimon kaj petegas pri favoroj! Oni ja prave diras, ke via raso konsistas el naŭzaj, malŝatindaj vermoj.

Kaj montrante al la punŝtipo, li malvarme diris al unu el siaj satelitoj:

Pescenio, rapidu! Dudek skurĝobatoj!

Ĉe la muta afliktiĝo de la du junuloj la respektinda maljunulo estis solide mankatenita.

Kiam la puno estis komenciĝonta, Jeziel kontraŭ la ĝenerala atendo, alproksimiĝis al la tablo kaj humile diris:

Plej nobla kvestoro, pardonu mian malkuraĝon, ke mi ĝis nun ne parolis: mi asertas al vi, ke mia patro estas maljuste akuzita. Tio estis mi, kiu ekbruligis vian bienon, konsternite de la verdikto pri konfisko kontraŭ ni. Bonvolu do liberigi lin kaj fari al mi la merititan punon: mi ĝin volonte akceptos.

Al la patricio ekfulmis de surprizo la malvarmaj okuloj, kiujn karakterizis granda moviĝado, kaj li emfaze rediris:

Sed, ĉu vi ne helpis miajn servantojn savi part- on de la varmobanejoj? Ĉu vi mem la unua ne kuracis Rufilion?

Mi tiel agis pelate de la konsciencriproĉo, via moŝto - respondis la junulo, sopirante antaŭliberigi sian patron je la minacanta puno. - Vidante, ke la fajro etendiĝas kaj eklekas la arbojn, mi timis la sekvojn de mia ago, sed nun mi konfesas, ke mi estas ĝia farinto.

Dume, timante pri la sorto de sia filo, Joĥedeb kun turmentata animo ekkriis:

Jeziel, ne akuzu vin pri kulpo, kiun vi ne faris!

Sed akcentante siajn vortojn per ekstrema ironio, la delegito rediris, turnante sin al la hebrea junulo:

Nu bone, mi ĝis nun indulgis vin, dank'al la mal- veraj informoj, kiujn oni donis al mi pri vi; tamen vi ricevos vian nepre necesan korektoporcion. Via patro pagos por la krimo, en kies plenumo li neneigeble estis vidita, kaj vi pagos por via memvola konfeso.