Выбрать главу

Oni elparolas matenmŭnĝo matenmŭnĝo, se oni sentas la vorton kiel unu tuton. Oni elparolas matenmŭnĝo, se oni volas distingi la partojn de la kun- metaĵo. Oni tiam kvazaŭ elparolas la vorton mateno, kiu havas akcenton sur E.

Regulo ekzistas nur pri ĉefakcentoj. Kromakcentoj estas ĉiam libervolaj. Oni principe povas elparoli tute sen kromakcentoj, sed kiam oni ja uzas krom- akcenton, oni povas ĝin meti, kien oni volas.

Por distingi parton de kunmetita vorto, oni en la praktiko ofte eĉ malobeas la regulon pri ĉefakcentoj. Oni povas tiom akcenti sur la E de matenmanĝo, ke ĝi fariĝas pli forta ol la ĉefakcento. Tio estas natura, kiam oni volas forte kontrastigi inter ekz. vespermanĝo kaj matenmanĝo. Tiel oni ofte emfaze akcentas la prefikson mAl, kiam oni volas forte kontrastigi ion al ĝia malo, ekz.: Tio ne estas bona, sed malbona. (Kun tre forta akcento sur MAL.) Efektive oni tiam elparolas kvazaŭ MAL estus aparta vorto: "mal bona". Tiaj okazaj rompoj de la akcentoregulo estas tute naturaj kaj permeseblaj.

Distingaj paŭzetoj

Alia rimedo por distingi la partojn de kunmetita vorto estas enmeti mallong- egajn paŭzetojn inter la partoj. Normale tiaj paŭzetoj estas uzataj kune kun kromakcentoj. Ĉi-poste la signo vertikalo, |, montras tiajn paŭzetojn:

Maten\manĝo kontrastas al ekz. vesper\manĝo.

Konk\ludo (kunmetita) kontrastas al konkludo (nekunmetita).

Ne ekzistas devigaj reguloj pri distingaj paŭzetoj. Oni nepre ne trouzu ilin, ĉar tio malbeligas la elparolon. Principe oni povas elparoli tute sen distingaj paŭzetoj.

Silaboj kaj silabolimoj

En la PMEG-aj klarigoj pri akcentoj (§2.1) kaj kromakcentoj estas parolado nur pri akcentataj vokaloj. En la vero oni akcentas ne nur vokalon, sed ankaŭ eventualajn apudajn konsonantojn, kiuj "apartenas" al tiu vokalo. Vokalo kune kun siaj konsonantoj formas t^el nomatan silabon, en kiu la vokalo kaj la konsonantoj elparoliĝas kune. Ĉiu vorto do konsistas el unu aŭ pluraj silaboj, sed ne ekzistas reguloj, kiuj difinas precizajn limojn inter silaboj en plursilabaj vortoj. Oni povas dividi la trisilaban vorton sistemo kiel sis-te-mo, si-ste-mo, sis-tem-o si-stem-o kaj eble eĉ en ankoraŭ aliaj manieroj. Ĉiuokaze nur ĉe relative malrapida elparolo eblas vere aŭdi la sub- tilajn diferencojn inter tiaj diversaj manieroj dividi vorton en silabojn. Ofte unu divido povas esti la plej natura kaj komforta, sed ofte ekzistas pli ol unu bona eblo. Kiam oni skribe distranĉas vortojn inter linioj (§1.2), oni ofte faras tion laŭ la silabolimoj.

Noto: En paragrafoj 2 kaj 3 de la Ekzercaro (en la Fundamento) estas ekzemploj de bonaj kaj re- komendindaj silabodividoj. Tie la vorto sistemo aperas kiel sis-te-mo, sed la Fundamento ne diras, ke tiu estas la sola ĝusta maniero trakti tiun vorton.

Kiam oni volas elparoli kunmetitan vorton tre klare, aparte montrante la limojn inter la vortopartoj, oni nature uzas silabodividon laŭ tiuj limoj. La malofta kunmetaĵo konkludo (= ludo per konkoj) povas do soni kiel kon-klu- do en rapida elparolo, sed kiel konk-lu-do, kiam oni volas klare montri, kiel tiu vorto estas kunmetita. Kontraste la ofta vorto konkludo (= rezulto de re- zonado) kredeble ĉiam sonas kiel kon-klu-do.

Foresto de akcento

En praktika elparolado iuj vortoj havas pli da emfazo ol aliaj pro sia senco kaj relativa graveco. Kiam vorto kun pli ol unu vokalo estas relative mal- grava en frazo kaj sekve ne havas emfazon, tiam en la praktiko oni ofte tute ne uzas akcenton. Tio plej ofte okazas pri vortetoj kiel antaŭ, ili kaj kiel, sed ankaŭ al verboj kiel esti, havi kaj fari.

Ĉi-poste graseco montras frazan emfazon de vorto, dum vokaloj kun dekstrakorna supersigno montras akcenton:

Antaŭ tri tagoj mi vizitis vian kuzon kaj mia vizito faris al li plezuron. FE 20 Ĉe la vortoj antaŭ, vian, mia kaj faris teorie devus esti akcento je la antaŭlasta vokalo, sed en la praktiko ili plej verŝajne estas elparolataj tute sen akcento en tiu ĉi ekzemplo, ĉar ili ne ricevas frazan emfazon. En ekz. la vorto mia la du vokaloj I kaj A sekve estas elparol­ataj ambaŭ sufiĉe mallonge, kaj apenaŭ eblas aŭdi akcenton ĉe I. Se oni parolas tre rapide, eĉ povas esti, ke la I de mia sonas pli-malpli kiel J: "mja ".

Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo. FE 5 En tiaj ĉi frazoj oni ordin- are elparolas la verbon estas sufiĉe malforte kaj rapide, kaj sen klare aŭdebla akcento, ĉar la aliaj vortoj estas pli gravaj kaj esprimas la plejparton de la senco. Eĉ povas esti, ke la unua vokalo de estas, E, kiu teorie devus esti akcentata, praktike preskaŭ forfalas: "Rozo 'stas floro kaj kolombo 'stas birdo." Tia elparolo estas principe malĝusta, sed tamen ofte aperas en rapida parolado.

La ĉi-antaŭe montrataj elparolmanieroj ne estas la solaj eblaj, sed ili estas sufiĉe verŝajnaj. En ambaŭ ekzemploj oni povas uzi tute aliajn frazajn emfazojn, se oni volas. Tio tute dependas de la kunteksto, kaj de la nuancoj, kiujn la parolanto volas esprimi.

Duoblaj literoj

Du sinsekvajn identajn literojn oni elparolu duoble.

Duoblaj vokaloj estas oftaj. Oni devas elparoli ambaŭ vokalojn: opinii = opini'-i, ĝuu = ĝu-u, treege = tre-ege, metroo = metro-o, praa = pra-a, maato = ma-ato k.t.p. Duobla vokalo ne egalas al duoble longa vokalo. Ĉiu el la du vokaloj devas esti aparte elparolata.