Выбрать главу

En la klarigoj pri I-verboj (§27) mi faris multajn kompletigojn kaj plibonigojn, precipe en la partoj I-verboj kiel rekta priskribo (§27.4) kaj I-verboj kun rolvortetoj (§27.5), kiuj estas preskaŭ tute reverkitaj.

La klarigojn pri participoj kiel O-vortoj (§28.3) mi prilaboris kaj kompletigis.

En la klarigoj pri verboj kaj frazroloj (§30) mi plibonigis la sekcion pri alternativaj subjektoj (§30.7), kaj aldonis parton pri IG-verboj faritaj el verboj kun IĜ-sufikso (§30.8).

En la klarigoj pri verboj kaj frazroloj (§30) mi aldonis parton pri IĜ- verboj faritaj el senobjektaj transiraj verboj (§30.9).

Mi plibonigis kaj kompletigis la klarigojn pri rilata kio (§33.4.1.2) pre­cipe en la parto, kiu temas pri rilata kio en plurakontaj subfrazoj.

En la klarigoj pri Esperantigitaj nomoj (§35.3) mi aldonis novan sekcion pri N-finaĵo ĉe Esperantigitaj nomoj (§35.3).

La sekcio Nomoj de landoj kaj popoloj estas reverkita. Ĝi nun nom- iĝas Landoj, popoloj kaj lingvoj (§35.4).

Parto 3 — Vortfarado

En la klarigoj pri vortfarado per A-finaĵo (§37.2.2) mi tute ŝanĝis la gravan sekcion pri Aga radiko sed eca signifo. Antaŭe mi tie defendis la uzon de ekz. korekta kun la senco "senerara, ĝusta". Nun mi ansta- taŭe aliĝis al la kritiko de tia uzo. Vidu la novan sekcion Evitinda uzo (§37.2.2).

En la klarigoj pri la sufikso (§38.2.3) mi aldonis novan sekcion pri Nombreblaj kaj nenombreblaj AĴ-vortoj.

En la klarigoj pri la prefikso MAL (§38.3.7) mi reverkis la sekcion Alternativoj al MAL-vortoj.

En Afiksecaj radikoj kaj kunmetaĵoj (§38.4.1) mi aldonis la du radikojn BIT kaj RET.

En Neoficialaj prefiksoj (§39.2) mi aldonis la prefikson DES (§39.2.7).

Parto 4 — Aldonoj

Mi aldonis novan ĉapitron Pri la gramatikaj terminoj en PMEG

(§45).

La aldono Literaturo (§46) estas ĝisdatigita kaj kompletigita. Oni aparte notu la datumojn pri Fabeloj de Andersen (§46). Ĉiuj ekzemploj el tiuj fabeloj estas nun prenitaj el fabeloj de andersen. koboldoimuna eldono de ludovikito. Tio signifas, ke la paĝonumeroj en la fontindikoj de ĉiuj Zamenhofaj ekzemploj el Fabeloj 1 nun estas aliaj ol en la antaŭaj versioj de PMEG.

La malnova Listo de novaj vortoj nun nomiĝas Listo de ne-PIV-aj el- ementoj (§43). La enhavo estas prilaborita kaj ĝisdatigita. La referenco nun estas Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto 2005.

Bertilo Wennergren

Skribo kaj elparolo

1. Skribo 1.1. Literoj

Esperanto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit- erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z

Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k,

l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z

Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo

La ĉi-antaŭan vicordon de la literoj oni uzas por ordigi vortojn en vortaroj, nomojn en listoj de partoprenantoj, kaj en multaj similaj okazoj. Legu ankaŭ pri alfabeta ordigo de ne-Esperantaj literoj en §1.2.

Legu pli detale pri la liternomoj en §15.6, kaj pri elparolo de mallongigoj en §2.2. Legu ankaŭ pri ne-Esperantaj literoj en §1.2.

Majuskloj kaj minuskloj

Ordinare oni uzas la minusklajn literformojn. Majusklojn oni uzas kiel unuan literon de ĉefa frazo, kaj kiel unuan literon de propra nomo, kaj en iuj mallongigoj (§2.2).

ONI IAFOJE SKRIBAS NUR PER MAJUSKLOJ, EKZEMPLE EN TITOLOJ AŬ POR EMFAZI.

okaze oni vidas tekstojn, kiuj uzas nur minusklojn. tio povas esti ekz. stila efekto. kelkaj eĉ eksperimente uzas nur minusklojn en ĉiaj tekstoj.

Iafoje majuskloj estas uzataj por montri respekton, ekz. en la vorto Dio. La pronomon Vi Zamenhof ofte skribis kun komenca majusklo (ekz. en leteroj), sed tio estas nun malofta.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri la uzo de majuskloj kaj minuskloj. Legu tamen pri la uzo de majuskloj ĉe propraj nomoj en §35.5.

Iafoje oni renkontas la ideon, ke la litero Ŭ ne havas majusklan formon. Tiu ideo baziĝas sur la fakto, ke Ŭ ne povas aperi vortkomence en Esperanta vorto (§2.1), sed kiam oni ekz. skribas tutajn vortojn majuskle, oni devas uzi ankaŭ majusklajn Ŭ (vidu la ĉi-antaŭan ekzemplon).

17

Noto: Kiam oni parolas pri tio, ĉu litero havas sian minusklan aŭ sian majusklan formon, oni iafoje uzas la vortojn uskleco kaj usklo (= minusklo aŭ majusklo).

§1.1

Supersignoj

Л Л Л Л Л W

Ses literoj estas unikaj por Esperanto: C, ĝ, H, J, S kaj U. Ili havas super- signojn. La supersigno л nomiĝas cirkumflekso aŭ ĉapelo. La supersigno super U nomiĝas hoketo.

Alternativoj al la Esperantaj supersignoj

Por tiaj okazoj, en kiuj ne eblas uzi la ĝustajn supersignojn, la Fundamento (§40) difinis alternativan anstataŭan skribmanieron. En tiu skribo oni uzas postmetitan H anstataŭ la cirkumfleksoj, kaj oni tute forlasas la hoketon super U: ch, gh, hh, jh, sh, u. Ekzemple: Chiu brancho estis kvazau vasta florricha herbejo au plej charma ghardeno. = Ĉiu branĉo estis kvazaŭ vasta florriĉa herbejo plej ĉarma ĝardeno. FA3114

En komputila tekstolaboro, en retpoŝto, k.s., multaj uzas postmetitan ikson, X, anstataŭ cirkumflekso kaj hoketo: cx, gx, hx, jx, sx, ux. Ekzemple: Cxiu brancxo estis kvazaux vasta florricxa herbejo auxplej cxarma gxardeno.

Iafoje oni uzas aliajn supersignojn laŭ la ebloj, ekz. ' (dekstrakorna super­signo, akuta supersigno), kaj л (maldekstrakorna supersigno, malakuta supersigno).

Kiam oni skribas Esperanton per Brajla skribo (skribo por blinduloj), oni uzas specialajn Brajlajn kodaĵojn por la supersignaj Esperantaj literoj.

Nur kiam la cirkonstancoj ne permesas uzi la normalajn supersignojn, kaj kiam pro apartaj bezonoj la Fundamenta H-skribo (klarigita ĉi-antaŭe) ne estas oportuna, oni povas anstataŭigi la supersignajn literojn per aliaj signoj aŭ signokombinoj.