Выбрать главу

Elparolataj helposisnoj

1 2 3 4 Ciferoj (Hindaj-Arabaj ciferoj) estas simboloj por nombroj 5 6 7 8 (§23.1.1). Iafoje oni uzas anstataŭe Romajn ciferojn (I, II, III, 9 0 IV, V...), sed la Romaj ciferoj ne estas tutmonde konataj, kaj

estas evitindaj en Esperanto.

Ĝis-streko estas simbolo por la vorto ĝis (§12.3.5.3) normale kunlabore kun de (§12.3.2): Majo-Aŭgusto (= "de Majo ĝis Aŭgusto"). Ĝis-streko estas (almenaŭ en presitaj tekstoj) pli longa ol dividostreko kaj minus-signo, sed malpli longa ol haltostreko. Kutime oni ne uzas spacetojn antaŭ kaj post ĝis- streko.

Minus-signo estas simbolo por la vorto minus (§16.4): 3 - 2 (= "tri minus du"). Minus-signo aspektas pli-malpli same kiel dividostreko, kaj tre similas al ĝis-streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipografio).

+ Plus-signo estas simbolo por la vorto plus (§16.4): 2 + 3 (= "du

plus tri").

= Egalo-signo estas simbolo de egaleco: k.t.p. = kaj tiel plu

(= "k.t.p. egalas al kaj tiel plu"). Legu pli pri matematikaj esprimoj en §23.7.

& Kaj-signo estas simbolo por la vorto kaj. Ĝi normale ne estas

uzata en ordinaraj tekstoj, sed iafoje en nomoj k.s.: UEA & TEJO (= "UEA kaj TEJO"). Iafoje oni trovas la mallongigon k. (kun aŭ sen punkto) por kaj.

§ Paragraf-signo estas simbolo por la vorto paragrafo: §10

(= "paragrafo dek").

% Procento-signo elcento-signo estas simbolo por la vorto

procento (elcento), kiu signifas "centono": 100% (= "cent pro- centoj/elcentoj").

Ne-Esperantaj literoj

Latinaj ne-Esperantaj literoj povas aperi, kiam oni uzas alilingvajn vortojn en Esperanta teksto, ekz. proprajn nomojn (§35.2). Ili estas uzataj ankaŭ kiel matematikaj kaj alispecaj simboloj.

Jen la kvar plej gravaj ne-Esperantaj Latinaj literoj kun siaj Esperantaj nomoj:

Q q = kuo

X x = ikso

Y y = ipsilono

W w = duobla vo, Ĝermana vo, vavo, vuo°

Noto: El la kvar nomoj de la litero W, duobla vo estas la plej ofte uzata, sed ĝi povas esti mis- komprenata kiel efektiva duobla V: vv. El la tri malpli oftaj nomoj, vavo estas kredeble la plej ofta. Ĝi estas registrita en PIV kaj en kelkaj aliaj vortaroj. Rimarku tamen, ke ekzistas Hebrea litero, kiu nomiĝas vav (§19).

Legu ankaŭ pri elparolado de la literoj Q, X, Y kaj W en §2.3.

Iuj provas uzi la literon W kaj iafoje la literon Y en Esperantaj vortoj. Tio estas eraro. Esperantaj vortoj povas enhavi nur la 28 Esperantajn literojn (§1.1).

Kiam oni alfabete ordigas vortojn kun ne-Esperantaj Latinaj literoj, oni devas iel envicigi tiujn literojn en la Esperantan alfabetan ordon (§1.1). La literojn q, w, x kaj y oni povas tiam envicigi laŭ iliaj kutimaj pozicioj en Latin-alfabetaj lingvoj; literojn kun kromsignoj, ekz. a, e, o, 9, k.s. oni povas meti kune kun la respondaj senkromsignaj literoj; ligaĵojn kiel ж kaj oni povas trakti kiel la respondan duliteraĵon; la Germanan literon В (esceto) oni povas trakti kiel ĝian kutiman anstataŭaĵon ss; kaj tiel plu. Laŭ tiuj ĝeneralaj ideoj (kiuj ne solvas ĉiujn problemojn) povas ekesti ekz. la jena vicordo: a a a а а а а ж (= ae), b, c 9, ĉ, d 5, e e e e ё, f, g, ĝ, h, ĥ, i i 1' 1 1, j, ĵ, k, l, m, n n, o о о о 0 o 0 № (= oe), p, q, r, s В (= ss), ŝ, t ^ (= th), u ŭ ŭ ŭ u, ŭ, v, w, x, y у у, z.

Grekaj literoj (§19) estas uzataj en Esperanto nur kiel simboloj en mate- matiko.

Vortotranĉado

Kiam oni atingas la finon de skriblinio, oni povas je bezono tranĉi la lastan vorton en du partojn. La unuan parton oni lasas fine de la linio. Post ĝi oni metas dividostrekon. La duan parton oni metas komence de la sekva linio:

Ŝin kaptis neforpeleblaf nevenk- ebla revado. Neatenditaj, bril- antaj perspektivoj kreiĝis antaŭ ŝiaj okuloj, ŝi ne povis for- ŝiri de ili sian rigardonf lac- igitan de la mallumo.

Ne ekzistas devigaj reguloj pri vortotranĉado en Esperanto. Oni simple tranĉu tiel, ke la rezulto estu facile legebla kaj komprenebla. Multaj tial evitas tranĉojn, kiuj disigas unu solan literon de vorto aŭ vortoparto. Oni ekz. preferas tranĉi "ĉef-urbo" anstataŭ "ĉe-furbo" por ne forigi la solan lit­eron F disde la prefikso ĈEF (§38.3.2), kaj ankaŭ ĉar ofte estas pli klare, se oni tranĉas laŭ la efektivaj signifohavaj vortelementoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).

2. Elparolo

2.1. Bazaj elparolaj reguloj

En Esperanto ĉiu litero ĉiam estas elparolata. Ne ekzistas silentaj literoj. La literoj havas po unu bazan elparolon, kiun oni ĉiam povas uzi, sed en la praktiko ĉiu litero varias en sia elparolo.

La literoj A, E, I, O kaj U estas vokaloj. Ĉiuj aliaj estas konsonantoj. Akcento

En vortoj kun du aŭ pli da vokaloj oni elparolas unu vokalon pli forte ol la aliajn. Tiu vokalo havas akcenton. Akcento signifas normale plian laŭtecon, sed akcentata vokalo povas ankaŭ esti pli longa, kaj povas havi alian tonon ol la aliaj vokaloj, normale pli altan. Ne ekzistas devigaj reguloj, kiel oni kreu la plifortecon de akcentata vokalo en Esperanto.

La akcento estas ĉiam sur la antaŭlasta vokalo (dekstrakornaj supersignoj montras akcenton ĉi tie):

tablo, neniam, rapi'da, taksio, familio, revolvero, krokodi'loj, eskmo, diskutas, metro, metroo, apud, anstataŭ, tri'cent, malpli, ekde, k.t.p.

Rimarku, ke Ŭ kaj J ne estas vokaloj, sed speco de konsonantoj. Oni nomas Ŭ kaj J duonvokaloj.