Выбрать главу

La finaĵon O oni povas anstataŭigi per apostrofo (§10.1). Apostrofo estas kalkulata kvazaŭ vokalo (neelparolata), kaj la akcento ne ŝanĝiĝas: taksi', famili", revolver', metro'.

Legu ankaŭ pri kromakcentoj en §2.2, silaboj kaj silabolimoj (§2.2), foresto de akcento (§2.2) kaj akcentado de ekkriaj vortetoj kaj sonimitoj (§18.4).

Vokaloj

Vokalo estas sono, kiu estas farata sen baro de la aerfluo, kaj kiu povas porti akcenton. La voĉkordoj faras tonon (vibrigas la aeron), kaj la lango formas la sonon. La vokaloj diferencas inter si laŭ la pozicio de la lango: laŭ vast- eco kaj laŭ antaŭeco.

Vasteco

Esperanta vokalo povas esti:

malvasta malgranda malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono (I, U) mezvasta mezgranda malfermaĵo (E, O) vasta granda malfermaĵo (A)

Antaŭeco

Esperanta vokalo povas esti:

antaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas prok- sima al la dentoj (I, E)

malantaŭa la malfermaĵo inter la lango kaj la buŝa plafono estas mal- proksima de la dentoj (U, O)

La malantaŭaj vokaloj estas preskaŭ ĉiam elparolataj kun rondigitaj lipoj, sed rondeco de la lipoj ne estas grava en Esperanto.

La kvin vokaloj de Esperanto

Vokalo Priskribo Sonsimbolo laŭ la

Internacia Fonetika Alfabeto

I

malvasta antaŭa

[i]

U

malvasta malantaŭa

[u]

E

mezvasta antaŭa

[e]

O

mezvasta malantaŭa

[o]

A

vasta

[a]

Antaŭeco ne gravas ĉe la vokalo A, ĉar ĝi estas la sola vasta vokalo. Vokala variado

En lingvo kun nur kvin vokaloj la elparolo povas esti sufiĉe libera. Gravas nur, ke la elparolo de ĉiu vokalo ne fariĝu tro simila al tiu de iu alia el la kvin vokaloj. La ĝusta elparolo de vokalo ne estas preciza loko en la buŝo, sed povas libere varii inter certaj limoj. Se oni elparolas ie inter tiuj limoj, la elparolo estas bona. Sed se oni tro proksimiĝas al la limoj, aŭ transiras ilin, tiam oni riskas miskomprenon. Iaj reguloj pri diversaj variantoj de la vokaloj ne ekzistas, kaj ne estas bezonataj.

Noto: Bedaŭrinde PAG rekomendas komplikitajn regulojn pri variantoj de la vokaloj E kaj O. Tiuj rekomendoj estas plene fremdaj al Esperanto kaj tre malfacile lerneblaj. La efektiva lingvouzo ne sekvas ilin.

La longeco de la vokaloj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas el- paroli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe. Vokalo, kiu estas akcent- ata, estas tamen normale elparolata pli longe ol senakcenta vokalo (simila). Sed se sekvas pli ol urn konsonanto, akcenta vokalo ofte ne longiĝas (rezMi). Ankaŭ antaŭ C, Ĉ kaj Ĝ multaj elparolas akcentajn vokalojn mal­longe (reĝo).

La Esperantaj vokaloj ne estas diftongoj. Tio signifas, ke ĉiu Esperanta vokalo estas elparolata "senmove". Oni ne aŭdeble movas la langon de unu pozicio en la buŝo al alia pozicio dum la elparolo de unu vokalo. Ekz. E ne sonu kiel "ej", O ne kiel "oŭ".

Kiam I staras tuj antaŭ alia vokalo, okazas, ke oni elparolas I pli-malpli kiel "ij": mia = "mija", liuto = "lijuto", bieno = "bijeno". Tia elparolo estas mal- ĝusta, kaj oni provu eviti ĝin, sed kiam miskompreno ne povas okazi (ne ek- zistas efektivaj vortoj mija, lijuto kaj bijeno), ĝi tamen povas esti tolerata.

Sed oni nepre ne elparolu tian aldonan "j" kun tre forta frota sono (preskaŭ kiel Ĵ), ĉar tiam oni tro malproksimiĝas de la ĝusta elparolo.

Konsonantoj

Konsonantoj estas sonoj farataj per ia baro de la aerfluo. Ili diferencas inter si laŭ maniero (kiel oni baras la aeron), laŭ loko (kie en la buŝo oni baras la aeron), kaj laŭ voĉeco (ĉu la voĉkordoj vibras aŭ ne).

Tio tamen ne validas por la duonvokaloj (Ŭ kaj J). Ili estas vokaloj laŭ la elparola maniero (sen baro de la aerfluo), sed ili estas uzataj kiel konso­nantoj.

Maniero

eksplode frote ekfrote naze

duonbare

treme duonvokale

Loko

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en ses lokoj:

La Esperantaj konsonantoj estas farataj en sep manieroj:

kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo (B, P, D, T, G, K)

nekompleta baro (malvastigo), tra kiu la aero fluas kun frota sono (V, F, Z, S, Ĵ, Ŝ, Ĥ, H)

kompleta baro, kiun oni ekrompas per aerpuŝo, sed nur tiom, ke la aero povas traflui kun frota sono (C, Ĝ, Ĉ)

kompleta buŝa baro, la aero iras anstataŭe tra la nazo (M, N)

baro nur en la mezo de la buŝo, la aero fluas libere flanke de la lango (L)

pluraj sinsekvaj rapidaj baroj kaj rompoj (R) mallonga vokala sono uzata kiel konsonanto (J, Ŭ)

lipe la du lipoj kune (B, P, M)

lipdente la malsupra lipo kontraŭ la supraj dentoj (V, F)

dente la lango kontraŭ la karno tuj malantaŭ la supraj dentoj, aŭ kontraŭ la supraj dentoj mem (D, T, Z, S, C, N, L, R)

gingive la lango kontraŭ la gingivo iom pli malantaŭe ol la denta pozicio (Ĵ, Ŝ, Ĝ, Ĉ)

vele la lango kontraŭ la malantaŭa parto de la buŝa plafono, ĉe la

glote

tiel nomata velo (G, K, Ĥ)

ĉe la voĉkordoj en la gloto - en la gorĝo (H)

Voĉeco

Esperanta konsonanto povas esti:

voĉa la voĉkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D, G, V, Z, Ĵ, ĝ, M, N, L, R)

senvoĉa la voĉkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, Ŝ, Ĥ, H, C, Ĉ) La 23 konsonantoj de Esperanto

Konsonanto

Priskribo

Sonsimbolo laŭ la Internacia Fonetika Alfabeto

B

eksploda lipa voĉa

[b]

P

eksploda lipa senvoĉa

[p]

D

eksploda denta voĉa

[d]

T

eksploda denta senvoĉa

[t]

G

eksploda vela voĉa

[g]

K

eksploda vela senvoĉa

[k]

V