Выбрать главу

Ankaŭ kiam sub estas uzata figure, oni povas aldoni direktajn rolmontrilojn:

Li metis ilin sub gardon en la domon de la estro de la korpogard- istoj. Gn 40

Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo. Er 6

Vortfarado

Sube, suba = "sub io, troviĝanta sub io": Li loĝas ie sube de tiu ĉi etaĝo. Li loĝas en suba etaĝo.

Ĉi-sube, ĉi-suba = "sub tio ĉi, troviĝanta sub tio ĉi": Skribu vian nomon ĉi-sube. Ĉi-sube loĝas Franca familio. La ĉi-suba teksto estas tre grava.

Subigi = "meti sub regadon": Nun la loĝantojn de Judujo kaj Jerusalem vi intencas subigi al vi kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kr2-28

Subiĝi = "moviĝi sub ion": La virineto de maro ektimis kaj subiĝis sub la akvon. FA187

12.3.4.12. Super Loko

Super montras lokon pli altan ol io, kio troviĝas pli-malpli rekte sub ĝi. Inter la du lokoj estas (normale) spaco, tiel ke ne estas intertuŝo:

Vidu, super ni briletas plej bela stelo! FA2107

Super la komodo pendis granda pentraĵo en riĉe orita kadro. FA2 4

Subite super la kapo de la profunde enpensiĝanta virino eksonis du voĉoj. M144 Ŝi sidis, kaj la parolantoj staris.

David alkuris, stariĝis super la Filiŝto, prenis lian glavon, elprenis ĝin el la ingo, kaj mortigis lin. Sm117

Ĉi tiuj ilin mortigis, kaj dehakis iliajn manojn kaj piedojn, kaj pendigis ilin super la lageto en Hebron. Sm2 4

"Hodiaŭ vespere ni ne havas tempon por tio," diris la dio de dormo kaj etendis super li sian belan ombrelon. FA210

La mateno de la nova jaro leviĝis super la malgranda kadavro. FA2114 Leviĝis la suno.

Ĉe la tablo super telero plena de supo sidis Janjo. M 92 Por manĝi el la telero ŝi sin klinis super la telero. Komparu kun figura uzo por montri labortaskojn ĉi-poste.

Antaŭ li multaj blinduloj falis super tiu ĉi ŝtono. OV120 La falado okazis ĝuste super la ŝtono al loko trans ĝi. Nur la kunteksto komprenigas, ke la ŝtono iel ankaŭ kaŭzis la faladon. Oni uzas ankaŭ sur en tiaj ĉi frazoj.

Normale ĉe super ne estas intertuŝo inter la du aferoj. Iafoje tamen estas intertuŝo, sed tiel malgrava, ke oni ĝin ne konsideras. Se estus grava inter- tuŝo, oni uzus anstataŭe sur:

Super la tero sin trovas aero. FE 26

Forta ventego blovis super la maro kaj la tero. FA411

Ŝi malfermis la vitran pordon, kiu troviĝis super kelke da ŝtupetoj. M184

Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Gn 35

Ili iris kaj iris super velkintaj folioj kaj sekaj defalintaj branĉoj; krak- etis sub iliaj malgrandaj piedoj. FA3 88 Ĉi tie sur estas verŝajne preferinda.

Kovrado

Super iafoje montras kovradon sen distingo de alteco aŭ intertuŝo:

La neĝaj flokoj faladis sur ŝiajn longajn blondajn harojn, kiuj en belaj bukloj pendis super ŝia nuko. FA2113 La haroj kovris la nukon.

La litkovrilon li tiris pli alten super si, la ĉapeton pli profunden super siaj oreloj. FA3140 La litkovrilo estis pli alta ol li, sed tuŝis lin. La ĉapeto kovris la orelojn flanke de la kapo kun tuŝo. Ĉi tie estas tamen grava nur la signifo de kovrado.

La peza tavolo da sablo kuŝis kaj ankoraŭ nun kuŝas super ĝi. FA4195 Ĝi (la preĝejo) estas kovrita de sablotavolo.

Oni povas vidi la kovran signifon de super ankaŭ en vortoj kiel supervesto

kaj supertuto (vestoj, kiuj kovras aliajn).

Komparu kun simila uzo de sub (§12.3.4.11). Super + direktaj rolmontriloj

Plej belaj fiŝoj kun arĝentaj kaj oraj skvamoj naĝis post la boato; de tempo al tempo ili elsaltis super la akvon. FA25 = ...elsaltis al loko super la akvo.

La suno leviĝis super la teron. Gn19 = ...alpozicio super la tero.

La aerŝipo flugas super la landon, el kiu eliris Kolumbo. FA355 = ...al super la lando...

Marta returnis sin kaj ekvidis tiun saman virinon, kiu [...] levis la kapon de super la maŝino kaj faris al ŝi ĝentilan saluton. M100 = ...de pozicio super la maŝino...

Fisura uzo

Oni povas per super montri ion, kio spertas pasadon de tempo, kvazaŭ sur la

ĉielo super ĝi:

Mallumaj tagoj, malvarmaj noktoj pasis super la malnova sonor-

ilo. FA4-211

Sesdek jaroj pasis super mia kapo. BV 20

Super ofte montras regadpovon, pli altan rangon, pli altan valoron, pli da

forto aŭ simile:

Li fariĝos reĝo super la tuta lando. FA169 Kiel reĝo li havos pli altan rangon ol ĉiu ajn alia en la tuta lando.

Li asertis, ke li havas potencon super ŝi, kaj tial [...] li kapbalancis sian jeson. FA2105

Dank' al la lingvo ni tiel altiĝis super la bestoj. OV18

La muzikaĵisto laŭdadis la birdon super ĉiuj mezuroj. FA2 28

La temperaturo en tiu regiono malofte estas super nulo. Legu ankaŭ pri (teorie) ebla uzo de kun la signifo "pli ol".Super povas montri labortaskon, super kiu laboranto kvazaŭ sin klinas. Iafoje estas vera klinado super afero, sed ofte estas nur figura esprimo:

Kiel ŝi taŭgus por balai la ĉambrojn aŭ en la daŭro de tutaj horoj stari super gladilo. .. M181 Por uzi gladilon oni devas iomete sin klini super ĝi, sed montrado de labortasko estas ĉi tie la ĉefa signifo.

Ili, kiel antaŭe, daŭrigadis labori super la malplenaj teksiloj. FA1109 Verŝajne ili ne sin klinis super la teksiloj.