Выбрать главу

Li ŝvitas ankoraŭ super la alfabeto. PE1390 Li devas lerni la alfabeton.

Laboru ankoraŭ iom super la muziko. M19 = ...pri la muziko porplibonigi viajn sciojn pri ĝi.

Super kaj supre

Ne konfuzu super kun supre. Super estas rolvorteto, dum supre estas E- vorto. La signifoj estas similetaj, sed tamen malsamaj. Super ~ "pli alte ol". Supre ~ "ĉe la plej alta parto de io" (supro = "la plej alta parto"):

Li staras supre sur la monto. FE33 = ...sur la supro (lapinto) de la monto.

La birdo ŝvebas super la monto. = ...en pozicio pli alta ol la monto.

Tamen oni uzas supre ankaŭ kie oni logike povus uzi supere (super tiu loko):

Ĉie estis silente kaj dezerte, nur la falstelo rakontis al ni, ke supre en la ĉielo moviĝas vivo. FA1231 = ...ke super ni en la ĉielo...

Vortfarado

Supera = "havanta (pli) altan rangon, forton, valoron" k.t.p.: Kolonelo estas supera al kapitano. (= ...havas pli altan rangon ol...) Mi esperas, ke ili povos studi en supera lernejo. La formo supere normale ne estas uzata (vidu ĉi-antaŭe pri supre).

Superi = "esti supera al io en rango, forto, valoro" k.t.p.: Malbona virino diablon superas. PE 1425 Koncerne la iradon de la pensoj, li multe superis ĉiujn aliajn. FA3119 En la regiono de la instruado la proponado de laboro multe superas ĝian postuladon. M 37

Malsupera kaj malsuperi estas la maloj de respektive supera kaj superi, sed la formo *malsuper* ne estas uzata. Anstataŭe oni uzas sub (§12.3.4.11).

Rimarku, ke (mal) supera kaj (mal) superi neniam uziĝas kun simpla loka senco, sed nur pri supereco de rango, forto, valoro, kvanto k.s.

12.3.4.13. Sur

Sur montras lokon ĉe la surfaco de io. Normale temas pri apogo, fiksiteco, alpremo, tuŝa kovrado, aŭ alia grava intertuŝo.

Plej ofte sur montras intertuŝan pozicion pli altan ol la tuŝata surfaco:

Sur la tero kuŝas ŝtono. FE 6

La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. FE 6 = ...sur la fenestra breto.

Kiu kuraĝas rajdi sur leono? FE 7

Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo. FE 26 Pri sur kaj en ĉe mebloj vidu en.

Sur la korto staras koko kun tri kokinoj. FE 33 Ankaŭ eblas rigardi korton kiel spacon ĉirkaŭitan de muroj: La kaleŝo enveturis en la korton. FE 38

Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. FE 32

Li povis observadi la malgrandan elegantan sinjorinon, kiu senlace staris sur unu piedo, ne perdante la ekvilibron. FA1154 La cetero de la korpo troviĝas sur la piedo, pli alte ol la piedo, kaj fiksita sur ĝi. (La piedo siavice troviĝas sur ia surfaco.)

Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj. FE 32 La birdoj ne trov- iĝis pli alte ol la tuta arbo, sed ĉiu birdo sidis pli alte ol tiu parto (branĉo) de la arbo, sur kiu ĝi sidis.

Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arb­eto. FE 39 Rimarku, ke direkta N-finaĵo ne aperas ĉi tie, ĉar pendigi kaj pendiĝi ne estas klare movaj agoj.

Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo. FE 34

Ŝi [...] facile kuris sur la kotaj trotuaroj. M39 Same oni kuras, promenas k.s. surplanko, surferdeko, sur kajo, sur perono, sur ĝeto k.t.p.

Promenante sur la strato, mi falis. FE 22 Oni povas ankaŭ diri en strato, se oni vidas straton kiel spacon: la rapida kuro en la glitiga strato M12.

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj. FE 34 Plej ofte oni vidas kampon kiel surfacon, sed ankaŭ eblas rigardi kampon kiel spacon. Tiam oni diras en kampo.

Sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis. FA2134 Balkono estas rigardata kiel surfaco.

Marta ĉiam ankoraŭ sidis sur la sama loko. M177

Sur povas ankaŭ montri poziciojn ĉe surfaco sen distingo de alteco (komp- aru kun super §12.3.4.12 kaj sub §12.3.4.11):

Meze sur la muro pendis portreto. FA2145 Fiksita sur la muro flanke de ĝi.

Sur la ĉielo staras la bela suno. FE10 Oni rigardas la ĉielon kiel surfacon super la tero. Pri ĉielo oni povas ankaŭ uzi en.

Li kisis ŝin sur la buŝo. FA3 91

Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton. FE 38

Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto. FE 41

Ĉiuj havis sur si siajn festajn vestojn. FA2 27 La vestoj kovras la surfacon (la haŭton) de la homo. Pri sur kaj en ĉe vestaĵoj vidu en.

Homoj metis sur sin tiajn okulvitrojn. FA250 Oni ankaŭ diras pli precize, ke oni portas okulvitrojn sur la nazo.

Bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. FE40 Unu ekstremo de la plumo estas ja en la ingo. Uzante sur Zamenhof pensis ne pri la enmetita ekstremo, sed ĝenerale pri la tuta plumo, kiu estas fiksita sur la bastoneto. Se oni uzus en, povus eble ŝajni, ke la tuta plumo estas en la bastoneto.

La doma instruisto ludos solon sur la fluto. FA3 50 La ludanto tuŝos la surfacon de la fluto. Oni kompreneble ankaŭ povas uzi per la fluto, sed ofte per estas bezonata por alia ilo, per kiu oni ludas la muzikinstrumenton: ludi violonon per arĉo, ludi muzikon sur gitaro per plektro, ludi Ŝopenon sur piano per kvar manoj (aŭ ...per piano kvarm- ane/je kvar manoj).