Выбрать главу

Tempo

Tra povas signifi "la tutan tempon de la komenco ĝis la fino":

La alta urbo, kiu tra dek jaroj la tutan grekan forton kontraŭstaris, pre- zentas nun ruinojn. IT 43

La koko krias tra la tuta nokto. H 8

Tempa tra similas al dum (§12.3.6.2). Tra tamen pli emfazas la sencon "de la komenco ĝis la fino". Oni ankaŭ preferas tra, se io ripete aŭ multfoje okazis dum la tempo. Vidu ankaŭ en (§12.3.4.6) kaj por (§12.3.6.9).

Tra kaj trans

Ne konfuzu tra kun trans. Vidu ĉe trans klarigon pri la diferenco: §12.3.4.15.

Vortfarado

Trae = "tra io": Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!Rt132 (= ...tra via korpo!)

Traigi = "movi aŭ piki k.s. tra io, tredi": Li traigis la fadenon tra la tru- eton de la kudrilo.

12.3.4.15. Trans

Trans signifas "sur la alia flanko de". Oni uzas trans, kiam necesas iri super aŭ sur la afero por atingi tiun alian flankon:

Ĉi tiu estas jam trans ĉiuj montoj. Rn18 = Ĉi tiu estas jam sur la alia flanko de ĉiuj montoj. Por iri tien, kie ĉi tiu estas, oni iru super (aŭ sur) la montoj.

Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo! Rt103 = ...sur la alia flanko de la limo.

La domo forbrulis en helaj flamoj, en kiuj li pereis kaj kiuj lumis ĝis la funebra betulo trans la lago. FA431 = ...ĝis la funebra betulo, kiu troviĝis sur la alia flanko de la lago.

Komparu kun simila sed tre malofta uzo de preter (§12.3.4.10) kaj tra (§12.3.4.14).

Zamenhof ofte uzis transe de anstataŭ (senmova) loka trans: Transe de la

mallarĝa kampa vojo staras malnova kavalira kastelo. FA2 58

Trans + direktaj rolmontriloj

Oni povas uzi de (§12.3.2.1) aŭ el (§12.3.5.2) antaŭ trans por montri mov- iĝon de aŭ el loko aliflanke de io (per iro super aŭ sur ĝi):

Venis kontraŭ vin granda multo da homoj de trans la maro. Kl220 = ...de loko, kiu troviĝas aliflanke de la maro.

Belaj rakontoj el trans la montoj. PE162

Oni ofte uzas trans kune kun direkta N-finaĵo por esprimi moviĝon al loko aliflanke de io:

La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj. FE26 = ...al trans la rivero... Ĉi tiu Fundamenta ekzemplo instruas, kiel oni distingas inter troviĝo aliflanke de io, kaj moviĝo al la alia flanko de io.

La knabo rapide elkuris tra la pordo, trans la korton kaj for el la domo. FA1217

La unueco estas pli granda en Dio. Li akompanas nin trans la

morton! FA3105

Komparu kun similaj uzoj de ĉirkaŭ (§12.3.4.4), preter (§12.3.4.10), tra (§12.3.4.14) kaj kontraŭ (§12.3.4.8).

Zamenhof sufiĉe ofte uzis trans sen N-finaĵo, kiam temis pri moviĝo al la alia flanko de io:

Pensoj iras trans limo sen pago kaj timo. PE 1888 = ...al la alia flanko de limo...

Matene la vojo kondukas trans ŝvelintaj riveroj. Sidu forte sur via ĉevalo, por ke la torenta akvo vin ne forŝiru! FA1225Ankoraŭ hodiaŭ oni povas renkonti tian uzon. Estas tamen preferinde en tiaj okazoj aldoni direktan N-finaĵon laŭ la ordinaraj reguloj: iras trans limon, kondukas trans ŝvelintajn riverojn.

Trans kaj tra

Ne konfuzu trans kun tra (§12.3.4.14). Transmovo iras super aŭ sur io. Tra- movo iras ene de io:

Ŝi saltis trans barilon. Ŝi saltis super la barilo al la alia flanko.

Ŝi kuris tra barilon. Ŝi kuris tra truo en la barilo al la alia flanko.

Ili iris trans la ponton. Ne: *...tra la ponton*, ĉar oni iras sur ponto, ne en ponto.

Trans la buŝon de la rigidmiena mastrino de la oficejo la unuan fojon en la daŭro de la tuta interparolado glitis nun rideto. M 31 La rideto glitis ne en la buŝo, nek flanke de la buŝo, sed ĝuste sur la buŝo.

Kavaliraĵon oni metas al vi trans la ŝultron. Rz 83 La kavaliraĵon (ordenan rubandon) oni metas sur la ŝultron etendante ĝin de la brusto ĝis la dorso. Tra donus tute alian signifon.

Maltrans

Logika, sed apenaŭ uzata, estas maltrans = "sur tiu ĉi flanko de": Vi eraras. Tiu urbo ne troviĝas trans la rivero, sed maltrans ĝi. = ...Tiu urbo ne trov- iĝas aliflanke de la rivero, sed ĉi-flanke de ĝi. Atentu pri la akcento: maltrans. Anstataŭ maltrans oni provis la novan rolvorteton cis (§19). Plej bona alternativo estas tamen ĉi-flanke de.

Vortfarado

Transa, transe = "aliflanka, aliflanke": Ŝi transflugis sur la transan bordon. FA3 3 Transe de la maro troviĝas lando tiel same bela, kiel ĉi tiu. FA1165 En ĝi estis skribitapri la vivo transe de la tombo. FA3117 (= ...ali- flanke de la morto, post la morto. )

Transigi = "movi trans ion, pludoni, turni vidigante la alian flankon": Ili perŝipe transigis varojn de unu bordo al la alia. / La fabelo en la daŭro de mil jaroj estis transigata de unu cikonio-patrino al alia cikonio-patr- ino. FA419 Ŝi transigis la foliojn [de la libro]. FA1162

Transiĝi = "iri trans ion, transiri en alian lokon/staton": Per ŝipeto ili transiĝis al la alia bordo. / Permesu al mi proponi al vi transiĝi kun mi en alian loĝejon. Rz 30 Liaj sentoj transiĝis en kompaton kaj malestimon.