Выбрать главу

La Fundamento diras, ke "Ŭ estas uzata nur post vokaloj". Escepto estas la Fundamenta liternomo (§15.6) ŭo. Ekzistas ankaŭ sonimitoj (§18.3) kiel kŭaks kaj ŭa, sed ili ne estas veraj vortoj. Vortoj, kiuj en iuj aliaj lingvoj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ-sonon, havas en normala Esperanto la sonon V: akvo, kvar, lingvo, Gvatemalo, Vaŝingtono, sandviĉo, visto k.t.p. Iafoje Esperanto havas U: Eduardo, Ruando, tualeto, trotuaro.

Iuj volas uzi Ŭ en ĉiaj pozicioj. Ili kreas vortojn, kiuj havas komencan aŭ postkonsonantan Ŭ: *Gŭatemalo*, *ŭato*, *ŭesto* k.s. Oni uzu Gvatemalo, vato kaj okcidento.

Se oni uzas Esperantajn literojn por proksimume transskribi la sonon de ali- lingvaj vortoj (ekz. propraj nomoj), oni povas uzi Ŭ pli libere: Ŭakajama (Wakayama, Japana urbo), Ŭinĉestr (Winchester, Angla urbo), Ŭoŝingtn (Washington), Rŭanda (Rwanda, lando en Afriko). Tiam tute ne temas pri Esperantaj vortoj, kaj neniuj Esperantaj limigoj de literuzado validas. Se oni plene Esperantigas tiujn nomojn, oni uzu Vakajamo°, Vinĉestro°, Vaŝingtono kaj Ruando.

La duonvokalo J estas uzebla antaŭ kaj post ĉiu ajn Esperanta vokalo.

Oni klare diferencigu J kaj I. Kiam I estas akcentata, tio estas sufiĉe facila, ekz. jes - ies, jam - iam, ja - ia kaj jen - ien. Kiam I estas senakcenta, la diferenco estas pli malgranda, sed tamen grava. Distingu zorge inter ekz. mielo - mjelo kaj violo - vjolo. En tiaj vortoj I devas esti pli longa ol J, kvankam I ne havas akcenton. (Tiaj vortparoj estas tamen tre malmultaj.) En tre rapida parolo tamen ne ĉiam eblas tute klare diferencigi inter senakcenta I kaj J (§2.2). Vortoj kiel regiono ofte elparoliĝas pli-malpli kiel "regjono". Tio estas principe malĝusta, sed kiam konfuzo ne eblas (ne ekzistas ia vorto *regjono*), oni estu tolerema pri tiaj elparoloj.

Normale J estas elparolata tute kiel mallonga I, sen ĉia frota sono, sed se oni nur iom pli malvastigas la malfermaĵon inter la lango kaj la buŝa plafono, povas ekesti malforta frota sono. Tia elparolo de J estas tute akceptebla vari- anto, precipe kiam J aperas antaŭ vokalo: justa, jes, kajako, vjolo. Kiam J aperas antaŭ aŭ post I, estas preskaŭ necese elparoli kun iomete da froteco, por ke J entute estu rimarkebla: jido, jingo, Tanganjiko, ŝijaismo. Sed oni ne elparolu kun tiel forta frota sono, ke J sonas preskaŭ kiel Ĵ, ĉar tiam povas ekesti miskomprenoj. Atentu pri vortparoj kiel la jenaj: juro -ĵuro, jako - ĵako, jeto - ĵeto, majoro - maĵoro.

Iafoje oni demandas, ĉu en ekz. kajo kaj naŭa la duonvokalo apogu sin al la antaŭa aŭ la posta vokalo. Ĉu estu "ka-jo" aŭ "kaj-o"? Ĉu estu "na-ŭa" aŭ "naŭ-a"? Pri tio ne ekzistas reguloj. Oni povas elparoli laŭplaĉe. Tamen Ŭ plej ofte apogas sin al la antaŭa vokalo, al kiu ĝi tre forte apartenas. La duopoj AŬ kaj EŬ estas kvazaŭ fiksitaj sonkombinoj. Vidu ankaŭ la klar- igojn pri silaboj kaj silabolimoj (§2.2).

Ĥ kaj H

Ofte oni legas, ke la diferenco inter Ĥ kaj H estas malsama forto de elspiro. Tio estas miskompreno. Ambaŭ estas senvoĉaj frotaj sonoj. La fortecoj de iliaj "elspiroj" eble estas malsamaj, sed ili ne distingiĝas laŭ la spirado. La vera diferenco estas, ke Ĥ estas farata ĉe la velo, per la lango, dum H estas farata en la gloto, per la voĉkordoj. H fakte estas kvazaŭ senvoĉa vokalo. Se oni havas problemojn pri H, oni povas eble lerni ĝin deirante de vokalo, kiun oni poste senvoĉigas. Por lerni Ĥ oni povas deiri de K, kies malferm- aĵon oni iom post iom malfortigu tiel, ke ĝi fariĝas frota sono, Ĥ.

Alternativoj de Ĥ-vortoj

Ĥ estas la plej malofta el la Esperantaj sonoj. Multaj opinias, ke ĝi estas tro malfacila, ĉar ĝi mankas en kelkaj lingvoj. La vera kaŭzo, ke Ĥ estas mal- facila por iuj, estas ĝia maloftegeco en Esperanto. Se oni havas malfacilojn pri Ĥ, oni preskaŭ neniam havas okazon ekzerci sin pri ĝi.

De la unuaj jaroj ekzistas tendenco krei alternativojn al vortoj kun Ĥ. K estas la plej proksima sono, ĉar ĝi estas elparolata en la sama loko kiel Ĥ. Tial oni plej ofte anstataŭigas Ĥ per K en la alternativaj vortoj: ĥemio = kemio, ĥirurgo = kirurgo, ĥaoso = kaoso, meĥaniko = mekaniko, teĥniko = tekniko, k.t.p. Por ĉiu radiko, en kiu Ĥ sekvas tuj post R, ekzistas alter- nativa formo kun K: arĥeologio = arkeologio, arĥitekto = arkitekto, monarĥo = monarko.

En kelkaj okazoj simpla anstataŭigo per K kreus kolizion kun alia vorto. Tiam oni povas anstataŭigi per alia litero, ekz. Ĉ, aŭ ŝanĝi la vorton en alia maniero: Ĥino = Ĉino (kino havas alian signifon), ĥilo = ĉilo (kilo havas alian signifon), ĥolero = kolerao (kolero havas alian signifon), ĥoro = koruso (koro havas alian signifon).

Ĝenerale ambaŭ vortoj de tiaj vortparoj estas plene uzeblaj. Kaj la malnova Ĥ-formo, kaj la nova vorto sen Ĥ, estas egale bonaj. Kiun oni uzu, dependas de la propra gusto. Tamen en kelkaj okazoj la Ĥ-formo plene malaperis el la praktika uzo, kaj tiam ordinare ne estas rekomendinde reenkonduki ĝin. Ekz. Ĥino plene malaperis. Oni uzu prefere nur la formon Ĉino (krom se oni ial volas uzi malnovecan lingvaĵon).

Iuj Ĥ-vortoj ankoraŭ ne havas ĝenerale akceptitan sen-Ĥ-an alternativon. Ekz. eho kaj Ĉeho.

2.2. Specialaj elparolaj reguloj

Kromakcentoj

En longaj vortoj povas aperi, krom la ĉefakcento sur la antaŭlasta vokalo (§2.1), ankaŭ pli malfortaj akcentoj, kromakcentoj, precipe en kunmetitaj vortoj. Kromakcentoj estos ĉi-poste montrataj per maldekstrakorna super­signo: a, e, i, o, ŭ. Ĉefakcenton montras dekstrakorna supersigno kaj grasa stilo: a, e, f, o, ŭ.

La vorto matenmanĝo povas elparoliĝi: matenmŭnĝo (sen kromakcento), matenmanĝo (kromakcento je e) aŭ matenmŭnĝo (kromakcento je a).