Выбрать главу

Povi, devi kaj voli estas tre gravaj verboj. Oni ofte nomas ilin helpverboj, ĉar povi, devi voli + I-verbo (§27.3.1) estas kvazaŭ unu kompleksa verbo. La I-verbo en tia kompleksa verbo principe estas objekto de la helpverbo. La objekto de povi kaj devi estas ĉiam I-verbo. Voli ankaŭ povas havi alispecajn objektojn.

Povi

Povi montras agon aŭ staton, kiu estas ebla por la subjekto, ĉu pro kapablo, lerteco, forteco, potenco de la subjekto, ĉu pro la cirkonstancoj, ĉu pro rajto aŭ permeso. Nur la kunteksto povas montri la precizan signifon.

Tio, kio estas ebla por la subjekto, estas montrata de I-verbo. Povi kaj la I- verbo havas ĉiam la saman subjekton:

Du homoj povas pli multe fari ol unu. FE12

Ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon. FE11

En malbona vetero oni povas facile malvarmumi. FE 42

Starante ekstere, li povis vidi nur la eksteran flankon de nia domo. FE 31

El la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj. FE 30

Hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati. RtS0

Povas esti, ke oni estas maljustaj koncerne ilin. FA2 94 La ke-frazo estas subjekto de povas.

Ŝi suprenfaldis sian jupeton, por povi kuri pli rapide. FA2 60 Iafoje la I-verbo estas subkomprenata:

Mi faros ĉion, kion mi povos, por trovi por vi konforman okupon. M 36 = ...kion mipovos fari...

Kion oni volas, tion onipovas. PE941 = ...tion onipovasfari.

Li rapidis, kiel li nurpovis. FA212 = ...kiel li nurpovis rapidi.

[6] Se Zamenhof skribis tiel, tio certe estas ĝusta. ^ Tiuokaze tio certe estas ĝusta.

Ofte subfrazo staras ene de ĉefa frazo. La ĉefa frazo pludaŭras post la fino de la subfrazo:

La fakto, ke la tero estas ronda, ankoraŭ ne estas akceptita de ĉiuj. La ke-frazo estas identiga priskribo de la vorto fakto.

Via argumento, kiun mi ne akceptas, estas tamen lerte elpensita.

Mi konsentas, se vi tenos viajn promesojn, kuniri al la festo.

La demando, kiel la universo estiĝis, ne estas ankoraŭ kontentige re- spondita.

[7] Ĉiuj - opinias - lin - stranga.

subjekto - ĉefverbo - objekto - perverba priskribo de la objekto

Se oni uzas alian vortordon, oni ne ŝanĝas la bazan signifon, sed nur kreas diversajn emfazojn:

Sur la sofo sidas ili. Atentigo, ke ĝuste ili sidas tie, ne iuj aliaj.

Sur la sofo ili sidas. Atentigo, ke ili sidas ĝuste sur la sofo, ne aliloke.

Ĉasas katon la hundo. Atentigo, ke ĝuste la hundo, ne iu alia, ĉasas katon.

[8]antitusa* (komparu kun simila uzo de PRE, §39.2.19). Plej ofte estas pre- ferinde uzi la rolvorteton kontraŭ (§12.3.4.8) prefiksece: kontraŭfaŝisto, kontraŭtezo, kontraŭtusa k.t.p. Multaj tiaj ĉi ANTI-vortoj ankaŭ povas esti rigardataj kiel propraj radikoj.

ARĤI/ARKI

Ĉiuj vortoj kun ARHI ekzistas ankaŭ en varianto kun ARKI (legu pli pri alternativoj al H-vortoj en §2.1).

Eksprefikso en kelkaj vortoj, kiuj origine enhavis la signifon "la unua, la ĉefa, la supera, la plej grava": arhipelago, arhitekto, arhitravo.

Vera prefikso

Iafoje uzata kiel vera prefikso anstataŭ ĈEF (§38.3.2): episkopo ^ arĥi- episkopo = "ĉefepiskopo", anĝelo ^ arĥianĝelo = "ĉefanĝelo", diakono ^ arĥidiakono = "ĉefdiakono", fripono ^ arĥifripono ^84 = "ĉeffripono". Normale oni uzas ARHI nur kiam ekzistas responda internacia vorto, kiu komenciĝas per "arĥi", alie oni ĉiam uzas la prefikson ĈEF. Tamen