Выбрать главу

PMEG provas klarigi la lingvon en facila maniero. Ĝi tial uzas netradiciajn gramatikajn esprimojn (§44), kiuj estas espereble pli facilaj ol la tradiciaj vortoj. Eĉ tiaj kutimaj vortoj kiel akuzativo, substantivo kaj prepozicio for- estas. Anstataŭe PMEG parolas pri N-finaĵo, O-vorto kaj rolvorteto. Tio ne signifas, ke la tradiciaj vortoj estas malbonaj. Ili nur ne estas bezonataj en PMEG. Pri la kialoj, ke mi uzas tiajn netradiciajn terminojn, mi parolas aparte en la aldono Pri la gramatikaj terminoj en PMEG (§45).

PMEG klarigas kaj la plej bazajn aferojn, kaj tre specialajn detalojn. Ĝi provas forlasi la kutiman Eŭropan perspektivon de multaj lernolibroj. Tial PMEG enhavas detalajn klarigojn de multaj aferoj, kiuj por iuj Eŭropanoj eble ŝajnas memkompreneblaj.

PMEG traktas kaj modernan kaj klasikan lingvouzon. Ĝi uzas por helpi al la klarigoj abundon da ekzemploj, inter kiuj estas multege da ekzemploj el la Fundamento kaj la verkaro de Zamenhof. Ĉe ĉiu tia ekzemplo la preciza fontloko estas montrata per mallongigo. Vidu tiurilate precipe la liston de literaturo (§46).

Esence PMEG estas konservema verko, kiu multloke defendas la Fun- damentan kaj Zamenhofan lingvaĵon kontraŭ diversaj reformemaj ideoj kaj uzoj, sed ĝi ankaŭ prezentas modernajn uzojn kaj evoluojn, eĉ tiajn, kiujn iuj eble opinias tro drastaj.

La Interreta versio de PMEG troviĝas ĉe <https://bertilow.com/pmeg/>.

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur mi sola, sed helpis min multaj per- sonoj. Precipe kontribuis per valoregaj konsiloj Jorge Camacho, Marcos Cramer, Birke Dockhorn, Nikolao Killing-Gtinkel, Hosomi Kazuyuki, Alen Kris, Jouko Lindstedt, Francisko Lorrain, Ken Miner, Rob Moerbeek kaj Robin van der Vliet. Pri matematikaj terminoj konsilis profesoro Christer Kiselman. Krome kontribuis multaj Interretanoj per nemalhaveblaj kritiko kaj proponoj. Pri la ellaborado de la unua HTML-a versio ege helpis min Stellan Lagerstrom kaj Per Aarne Fritzon. Al ĉiuj mi kore dankas.

Fine mi volas aparte danki al Esperanto-USA (antaŭe la Esperanto-Ligo por Norda Ameriko - ELNA), kiu realigis la paperlibran eldonon de PMEG.

Versio 15.0.9

Versio 15.0.9 de PMEG, publikigita la 9-an de Septembro 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.

Jen la plej notindaj el la novaĵoj:

Mi ekuzis la terminon sekse neŭtrala (§4.3) anstataŭ sekse neŭtra. La antaŭa uzo estis bazita sur la difinoj de neŭtra kaj neŭtrala en PIV. Sed post diskutoj kun miaj kolegoj en la Akademio mi konkludis, ke la PIV- a difino de neŭtrala estas tro limigita kaj nekongrua kun la efektiva uzo. Fakte jam antaŭe mi uzadis en PMEG la terminojn neŭtrala modo kaj tempe neŭtrala, kie la vorto neŭtrala ne kongruas kun la difino en PIV, sed ja kun la efektiva lingvouzo.

Mi aldonis klarigon pri uzo de N-finaĵo en apudmeto, kiu estas longa listo (§25.3).

Mi aldonis sekcion pri la uzo de pli ol unu N-frazparto en la sama frazo (§12.2.1).

Mi kompletigis la klarigojn pri la kunliga vorteto aŭ (§16.2).

Mi profunde prilaboris la alfabetan indekson de PMEG (§), por ke ĝi estu pli kohera, pli kompleta kaj pli utila. Tiu laboro ankoraŭ ne estas finita. Antaŭvidu pliajn korektojn kaj ŝanĝojn de la indekso en sekvaj versioj de PMEG.

Versio 15.0.8

Versio 15.0.8 de PMEG, publikigita la 22-an de Junio 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.

Tiun ĉi version mi lanĉis aparte por la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto (NASK), kie mi instruos en la altnivela kurso "Lingvo kaj Grama- tiko".

Krom kelkaj korektetoj mi tralaboris la klarigojn pri perverba priskribo de subjekto (§25.1.1), precipe la sekcion pri aliaj priskribaj verboj (aliaj ol esti) (§25.1.1). Mi aldonis tien ankaŭ novan sekcion pri esprimoj kun kielkvazaŭ (§25.1.1).

Versio 15.0.7

Versio 15.0.7 de PMEG, publikigita la 7-an de Junio 2019, estas ankoraŭ unu provizora versio survoje al dua eldono kiel papera libro.

En tiu ĉi versio mi ŝanĝis la ĉefan tiparon de la HTML-a versio al "Times New Roman", ĉar montriĝis, ke la tiparo "Junicode", kiun mi uzis antaŭe, havas gravan eraron. En la PDF-versio mi jam delonge uzas "Times New Roman", kaj per tiu ŝanĝo la HTML-a kaj PDF-a versioj de PMEG do far- iĝis eĉ pli similaj inter si. Krome mi korektis kaj plibonigis plurajn ligilojn kaj referencojn.

Jen la plej notindaj el la ceteraj novaĵoj:

Parto 2 — Gramatiko

Mi aldonis klarigojn pri la vortoj malkiel kaj maltiel (§14.3.2), kaj ĝene- rale unuecigis, kompletigis kaj plibonigis la prezentadon de aliaj ek- zemploj de vortetoj kun prefikso: malpli, malplej, maltro, malantaŭ, maltrans, ekde kaj disde.

Parto 3 — Vortfarado

En la klarigoj pri A-vortoj kun aga radikoj sed eca signifo (§37.2.2) mi aldonis mencion de la vortoj ferma kaj malferma (§37.2.2).

En la klarigoj pri Vortokunfandoj (ŝajnaj kunmetaĵoj kiel motelo, kompufono kaj Breksiĝo) (§37.6) mi aldonis mencion de karesaj nomoj faritaj per la sufiksoj ĈJ (§38.2.6) kaj NJ (§38.2.25).

Mi aldonis sekcion pri la neoficiala sufikso OMETRI (§39.1.31). Antaŭe PMEG enhavis nur la sufikson OMETR (§39.1.30), sed ne ties parencon OMETRI. Principe PMEG enhavas klarigojn nur pri tiaj ne- oficialaj afiksoj, kiuj estas almenaŭ iom uzataj kiel efektivaj Esperantaj afiksoj. Multaj aliaj nur estas parto de radikoj prenitaj kiel tuton en Esperanton. Ekzemple ...(o)ograf... kaj ...(o)ografi... (kiuj en PIVestas prezentataj kvazaŭ ili estus sufiksoj) vere nur aperas en vortoj kiel biograf(i) o, aŭtograf(i) o, fotograf(i) o k.a., kiujn oni devas rigardi kiel simplajn (internaciajn) vortojn kun ekssufikso (§39). Mi antaŭe faris similan pritakson de OMETRI, sed intertempe mi trovis kelkajn ek- zemplojn de vortoj, en kiuj OMETRI devas esti rigardata kiel efektiva Esperanta sufikso, kaj tial mi aldonis sekcion ankaŭ pri tiu sufikso (kie mi tamen konsilas ĝin ne uzi).

Krome mi aranĝis aŭtomatajn kontroladon kaj kreadon de la elŝuteblaj PDF- a kaj HTML-aj versioj de PMEG (pere de Perl, Bash kaj LibreOffice), por eviti erarojn, kiam mi lanĉas novajn versiojn de PMEG. Antaŭe tia lanĉado estis sufiĉe longa kaj pena afero, en kiu mi ĉiam riskis fuŝi iujn detalojn pro neatento. Ekde nun tio kredeble ruliĝos multe pli glate.

Bertilo Wennergren

Skribo kaj elparolo

1. Skribo 1.1. Literoj

Esperarto uzas varianton de la Latina alfabeto. Tiu varianto enhavas 28 lit- erojn. Ĉiu litero ekzistas en du formoj: majusklo (granda litero, ĉeflitero) kaj minusklo (malgranda litero):

Majuskloj: A, B, C, Ĉ, D, E, F, G, Ĝ, H, Ĥ, I, J, Ĵ, K, L, M, N, O, P, R, S, Ŝ, T, U, Ŭ, V, Z

Minuskloj: a, b, c, ĉ, d, e, f, g, ĝ, h, ĥ, i, j, ĵ, k,

l, m, n, o, p, r, s, ŝ, t, u, ŭ, v, z

Nomoj: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ho, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo