punktojn ankaŭ en mallongigoj, ekz. k.t.p. = “kaj tiel plu” (sed
ktp estas same bona). Oni povas uzi punktojn por klariga dis-
igado de ciferoj en altaj nombroj, ekz.: 10.000.000.000 (= “dek
miliardoj”), sed estas pli bone uzi (se eble) mallarĝajn spacetojn,
ekz.: 10 00
0 0
00 00
0. Ne uzu punkton antaŭ decimaloj en
nombroj. Por tiu celo oni uzu komon. Legu pli pri matematikaj
esprimoj en §23.7. Krome punktoj estas uzataj kiel disigaj signoj
en diversspecaj numeroj (kie ne temas pri decimaloj), en nomoj
de komputilaj dosieroj, en retadresoj k.s.: versio 3.2.4 (de pro-
gramo), dokumento.txt, www.uea.org.
?
Demandosigno estas uzata post demandaj ĉeffrazoj (§32.1)
anstataŭ punkto: Kion vi volas? Ne uzu demandosignon post de-
manda subfrazo (§33.3). Oni ne metas demandosignon komence
de frazo (male al la Hispana lingvo).
!
Krisigno estas uzata post ordonaj frazoj (§32.1) kaj emfazaj
frazoj anstataŭ punkto: Ne faru tion! Oni ne metas krisignon
komence de frazo (male al la Hispana lingvo).
,
Komo estas uzata ene de frazoj en lokoj, kie povas esti nature
iom paŭzi, ekz. antaŭ subfrazo, kaj anstataŭ la vortoj kaj kaj aŭ
(§16) en elnombrado de pluraj aferoj. Komo estas iafoje uzata
anstataŭ punkto inter ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas. Komo estas
ankaŭ uzata antaŭ decimaloj en nombroj: 3,14 (= “tri komo unu
kvar”, “tri kaj dek kvar centonoj”). Legu pli pri matematikaj
esprimoj en §23.7.
:
Dupunkto signifas: “jen komenciĝas detala montro de tio, pri kio
oni antaŭe parolis”. Dupunkto estas uzata antaŭ rektaj citaĵoj,
antaŭ elnombradoj, kaj kelkfoje antaŭ klarigaj subfrazoj.
;
Punktokomo estas iafoje uzata anstataŭ punkto aŭ komo inter
ĉeffrazoj, kiuj iel kunapartenas; iafoje anstataŭ komo en el-
nombradoj, kie la elnombrataj aferoj ne estas unuopaj vortoj, sed
plurvortaĵoj. Punktokomo disigas pli forte ol komo, sed malpli
forte ol punkto. Ĉeffrazo post punktokomo normale komenciĝas
per minusklo.
...
Tripunkto estas uzata anstataŭ punkto post nefinitaj frazoj, aŭ
kie io estas ellasita, aŭ kie oni deziras iom longan paŭzon.
§1.2
19
Skribo
-
Dividostreko estas iafoje uzata inter la partoj de kun-metita vorto
por faciligi la vorto-komprenon, kaj por tranĉi vorton fine de
linio. Oni ankaŭ uzas dividostrekojn en iaj mallongigoj por
montri, kie mankas literoj ene de vorto: d-ro (= “doktoro”), s-ro
(= “sinjoro”). Iafoje oni uzas dividostrekojn en propranomaj
radikoj, ĉar la origina nomformo konsistas el pluraj vortoj:
San Francisco → San-Francisko (aŭ Sanfrancisko), Sierra Leone
→ Siera-Leono (aŭ Sieraleono), San Marino → San-Marino (aŭ
Sanmarino), La Paz → La-Pazo (aŭ Lapazo), Nova Scotia →
Nova-Skotio° (aŭ Novaskotio). Tiaj Esperantaj formoj estu do
rigardataj kiel nekunmetitaj en Esperanto malgraŭ la divido-
strekoj. Skribo sen dividostreko estas tamen preferinda. Legu
ankaŭ pri dividostrekoj en kunskriboj en §25.3. Dividostreko
aspektas pli-malpli same kiel minus-signo, kaj tre similas al ĝis-
streko kaj haltostreko, kiuj tamen estas pli longaj (en bona tipo-
grafio).
—
Haltostreko estas uzata — kiel memstara signo — anstataŭ
komo por montri paŭzon, anstataŭ krampo por montri paren-
tezon, kaj antaŭ nova repliko en dialogo. Haltostreko aspektas
simile al dividostreko, minus-signo kaj ĝis-streko, sed en preciza
tipografio ĝi estu pli longa. Inter haltostreko kaj apuda vorto estu
spaceto.
( )
Krampoj estas uzataj antaŭ kaj post parentezo (intermetita klar-
igo aŭ komento). Oni parolas pri komenca krampo aŭ ek-
krampo, kaj ferma krampo aŭ finkrampo. Alternativaj formoj
estas krampoj rondaj (komento), rektaj [komento], angulaj
<komento>, kaj kunigaj {komento}. Oni ne metu spacetojn inter
krampoj kaj komento. Ne skribu do: ( komento ). Oni iafoje uzas
anstataŭe haltostrekojn: – komento –. Tiam oni ja uzu spacetojn.
/
Suprenstreko estas uzata por dividi alternativojn/elekteblojn
(anstataŭ la vorto aŭ). Ekzistas ankaŭ malsuprenstreko, \, kiu
apenaŭ estas uzata en ordinaraj tekstoj.
*
Steleto aŭ asterisko estas uzata post vorto aŭ frazo por signali
ion specialan, ekz. por atentigi pri piednoto. En PMEG steletoj
antaŭ kaj post vorto aŭ frazo ( *ekzemplo*) montras, ke la ek-
zemplo estas erara aŭ tre malrekomendinda.
’
Apostrofo montras, ke parto de vorto estas forlasita. Legu detale
pri la uzado de apostrofoj en §10.
20
§1.2
Skribo
“ ”
Citiloj estas uzataj antaŭ kaj post citaĵo, aŭ antaŭ kaj post vorto,
kiu ne estas uzata en sia vera signifo. Jen kelkaj alternativaj
formoj: “citaĵo”, “citaĵo”, „citaĵo”, «citaĵo», »citaĵo«, ‘citaĵo’.
Oni ne metu spacetojn inter citiloj kaj citaĵo. Ne skribu do: “ cit-
aĵo ”. Ordinare oni ne elparolas citilojn, sed por aparte atentigi
pri la ĉeesto de citiloj en teksto, kelkaj elparolas komencan cit-
ilon kiel cit, kaj finan citilon kiel malcit. Pli klare estas diri citaĵo
– fino de citaĵo aŭ simile.
Streketoj
En la frua tempo de Esperanto oni uzis diversaspektajn streketojn inter la
partoj de kunmetitaj vortoj por helpi al komencantoj: vapor|ŝip|o FG. Tio
povas ankoraŭ aperi en bazaj lernolibroj, sed en ordinaraj tekstoj oni ne plu
uzas tiajn streketojn. Multaj ekzemploj de tiaj streketoj troviĝas en la sekcio
Gramatiko en la Fundamento (§40). Iafoje oni konfuzas tiajn streketojn kun
apostrofoj (§10.2).
Apudiĝo de helposignoj
Helposignoj iafoje apudiĝas, ekz.: ). ”) ’. ’? kaj simile. Tio estas tute en