Выбрать главу

voĉa

la voĉkordoj vibras dum la konsonanto estas elparolata (B, D,

G, V, Z, Ĵ, Ĝ, M, N, L, R)

senvoĉa

la voĉkordoj ne vibras (P, T, K, F, S, Ŝ, Ĥ, H, C, Ĉ)

La 23 konsonantoj de Esperanto

Konsonanto Priskribo

Sonsimbolo laŭ la

Internacia Fonetika

Alfabeto

B

eksploda lipa voĉa

[b]

P

eksploda lipa senvoĉa

[p]

D

eksploda denta voĉa

[d]

T

eksploda denta senvoĉa

[t]

G

eksploda vela voĉa

[g]

K

eksploda vela senvoĉa

[k]

V

frota lipdenta voĉa

[v]

F

frota lipdenta senvoĉa

[f]

Z

frota denta voĉa

[z]

S

frota denta senvoĉa

[s]

Ĵ

frota gingiva voĉa

[ʒ]

Ŝ

frota gingiva senvoĉa

[ʃ]

Ĥ

frota vela senvoĉa

[x]

H

frota glota senvoĉa

[h]

C

ekfrota denta senvoĉa

[ts]

Ĝ

ekfrota gingiva voĉa

[dʒ]

Ĉ

ekfrota gingiva senvoĉa

[tʃ]

M

naza lipa voĉa

[m]

N

naza denta voĉa

[n]

L

duonbara denta voĉa

[l]

R

trema denta voĉa

[r]

J

duonvokalo malvasta antaŭa

[j]

28

§2.1

Elparolo

Ŭ

duonvokalo malvasta malantaŭa [w]

Konsonanta variado

Ĉu sono estas voĉa aŭ senvoĉa gravas plej, se ekzistas du sonoj, kiuj mal-

similas nur per la voĉeco, ekz. B – P kaj Ĝ – Ĉ. Por aliaj sonoj la voĉeco ne

estas tre grava. Ekz. H estas normale senvoĉa, sed ĝi povas fariĝi voĉa sen ia

ajn problemo, ekz. inter vokaloj ( kahelo, kohera k.a.).

Kiam senvoĉa konsonanto staras tuj antaŭ voĉa konsonanto, multaj emas

voĉigi ĝin: akvo → “agvo”, okdek → “ogdek”. Kaj inverse, kiam voĉa

konsonanto staras antaŭ senvoĉa, multaj emas senvoĉigi ĝin: subtaso

“suptaso”, absolute → “apsolute”. Tiaj ŝanĝoj principe neniam estas regulaj,

sed estas ofte tolerataj en la praktiko, se ili ne kaŭzas miskomprenojn.

Aparte malfacila estas la sinsekvo KZ, kiu ofte elparoliĝas kiel GZ: ek-

zemple → “egzemple”. Tio estas neregula, sed praktike akceptata. Iafoje iuj

eble emus senvoĉigi vortfinan voĉan konsonanton: apud → “aput”, sed

“set”, hund’ → “hunt”, naz’ → “nas”. Tiaj ŝanĝoj tamen ne estas akceptitaj,

kaj oni evitu ilin.

Anoj de iuj lingvoj emas elparoli la sinsekvojn KV kaj GV kiel respektive

“kŭ” kaj “gŭ”: akvo → “akŭo”, kvin → “kŭin”, gvidi → “gŭidi”. Ŭ neniam

povas sekvi rekte post konsonanto en vera Esperanta vorto (vidu ĉi-poste),

kaj tial miskomprenoj apenaŭ povas estiĝi, sed tia elparolo estas principe

malĝusta.

En kelkaj lingvoj oni elparolas la sonojn P, T, K, C kaj Ĉ kun forta elspiro,

kvazaŭ kun malforta H poste. En Esperanto tiuj konsonantoj estas normale

sen tia elspiro, sed pri tio ne ekzistas regulo. Oni povas do elparoli kun el-

spiro, se oni volas, sed oni atentu, ke la elspiro ne sonu kiel plena H.

L estas farata per parta baro ĉe la dentoj. Se oni baras nur tie, la L sonas

“hele”. Se oni samtempe levas la malantaŭon de la lango kontraŭ la velo, la

L sonas “malhele” (u-ece). Tia malhela L estas tute bona alternativo, sed oni

atentu, ke ĝi ne sonu kiel Ŭ. Tio okazas, se la ĉefa baro ĉe la dentoj mal-

aperas.

N estas denta naza konsonanto. Ĝi kontrastas al la alia naza konsonanto M,

kiu estas lipa. Kiam N staras antaŭ gingiva aŭ vela sono, oni emas ŝanĝi N

en gingivan sonon (malgranda diferenco), aŭ velan sonon (granda dife-

renco), por faciligi la elparolon: tranĉi, manĝi, longa, banko k.a. Tio estas

senproblema, ĉar ne ekzistas gingiva aŭ vela nazaj sonoj, kun kiuj N povus

konfuziĝi. Simile oni emas elparoli M lipdente antaŭ alia lipdenta sono:

amforo, ŝaŭmvino k.a. Ankaŭ tio estas senproblema. Sed oni atentu, ke oni

ne elparolu N lipdente: infero, enveni k.a., ĉar tiam oni konfuzus N kaj M,

kio ne estas akceptebla. Kompreneble oni povas ĉiam uzi la bazan elparolon

de N kaj M. Nepre erare estas elparoli N kiel M (pro influo de sekvanta lipa

konsonanto), ekzemple mampremo anstataŭ manpremo.

R estas trema konsonanto, kiu normale estas denta, sed fakte ne gravas, kie

en la buŝo oni faras la sonon. Ekz. vela R estas tute bona alternativo. La

§2.1

29

Elparolo

grava afero pri R estas, ke ĝi estu trema. Do ankaŭ vela R prefere estu trema,

“rulata” (tiam la uvulo tremas kontraŭ la lango). R estu same trema en ĉiaj

pozicioj en la vorto. En ekz. rivero la du R estu same elparolataj. Efektive

tamen oni uzas ankaŭ diversajn aliajn specojn de R-sonoj, ankaŭ netremajn,

kaj tio estas sufiĉe akceptita en la praktiko. Oni tamen zorgu, ke la R-sono

ne konfuziĝu kun alia konsonanto, ekz. L. Oni klare distingu inter ekz. revi

kaj levi, inter maro kaj malo, k.t.p. Oni ankaŭ atentu pri R post vokalo:

parko ne sonu kiel pako, karto ne konfuziĝu kun kato, k.t.p.

La longeco de la konsonantoj estas en Esperanto tute sensignifa. Oni povas

elparoli ilin longe, mezlonge aŭ mallonge, laŭplaĉe.

Ekfrotaj konsonantoj

La ekfrotaj sonoj C, Ĉ kaj Ĝ tre similas al sinsekvoj de samlokaj eksplodaj

kaj frotaj sonoj: TS, TŜ kaj DĴ. Tiuj sinsekvoj ekzistas nur en kunmetitaj

vortoj: tut-simple, dat-ŝanĝo, kased-ĵurnalo. Estas tamen diferenco inter tiaj

sinsekvoj kaj veraj ekfrotaj konsonantoj. En TS, TŜ kaj DĴ oni povas el-

paroli la eksplodan sonon kun plena rompo de la baro. En C, Ĉ kaj Ĝ la baro

neniam estas plene rompata. Estus eraro elparoli ekz. C kiel plenan T +

plenan S. Alia diferenco estas, ke C, Ĉ kaj Ĝ kondutas kiel memstaraj unuoj

en la lingvo. Ili aperas ofte kaj en plej diversaj pozicioj: ĉu, laĉo, , centro,

eco, scias k.t.p. Kontraste la malofta sinsekvo DZ (ekz. edzo), kiu estas

kvazaŭ voĉa C, estas en Esperanto sinsekvo de du konsonantoj, kaj oni ĉiam