Выбрать главу

Miĥail Lermontov

Princidino Mary

El la rusa lingvo tradukis Nikolaj Danovskij

Antaŭparolo

La legantoj, kiuj konatiĝas kun la rusa literaturo nur per Esperantaj tradukoj, povis ricevi la imagon, ke Miĥail Lermontov (1814–1841) estas aŭtoro duaranga, reprezentita nur per kelkaj flaviĝintaj volumetoj, mezkvalite tradukitaj. Ilin mirigus ekscii, ke ĝuste Lermontov estas ŝatata verkisto por multaj milionoj da rusoj. Sufiĉas mencii, ke lia duvoluma Elektita verkaro, eldonita en Sovetunio fine de la 1980aj jaroj, havis senprecedencan eldonkvanton — 14 milionoj da ekzempleroj, pli multe ol la tiutempe aperintaj elektitaj verkaroj de Puŝkin (10,7 mln ekz.), Jesenin (7 mln ekz.) kaj Majakovskij (6 mln ekz.).

Malgraŭ la frua morto de Lermontov — nur 26-jara li estis je la fatala duelo piede de la monto Maŝuk — liaj verkoj poeziaj estas pintoj en la rusa romantika poezio, kaj liaj prozaj verkoj fariĝis la bazo de la rusa realisma romano, ĝenro alte aprecata en la tuta mondo.

Princidino Mary estas la kerna novelo de la kvin-novela romano Heroo de nia epoko. Ĝi estis ekverkita en 1838 laŭ la impresoj pri Kaŭkazo, kien Lermontov estis forsendita el Peterburgo pro la kontraŭreĝima poemo okaze de la morto de Aleksandr Puŝkin.

La protagonisto de Princidino Mary estas eksgvardia armea oficiro (samkiel Lermontov tiutempe) Peĉorin. Liaj skeptiko pri la moralaj valoroj, egocentrismo kaj manko de klare esprimita vivocelo, kompletigitaj de la nekontestebla intelekto kaj rara kapablo al objektiva memanalizo faris lin karakteriza tipo por tiuepoka Ruslando. Lermontov sukcesis eviti la tradician edifan elementon kaj lasis al la legantoj (kaj kritiko) la privilegion laŭdi aŭ kondamni la protagoniston; eble ankaŭ pro tio la romano estas daŭre reeldonata, legata kaj ŝatata ĉie, kie oni legas kaj parolas en la rusa lingvo. La figuro de Peĉorin fariĝis parto de la rusa kulturo, ne malpli integra ol la figuroj de Onegin kaj Bazarov.

Sed tiu ĉi volumeto celas ne nur konigi al la esperantista legantaro plian gravan verkon el la rusa literaturo, kiu ĝis nun ekzistis en la mankohava traduko de Edgar von de Wahl. Per tiu ĉi eldono ni omaĝas al la naŭdeka datreveno de Nikolaj Danovskij (1905–1988) — elstara ruslanda ĵurnalisto, instruanto, redaktoro kaj tradukisto, aŭtoro de la populara Enkonduko al la tradukarto.

La redakcio de Ruslanda Esperantisto dankas s-ron Bronislav Ĉupin, kiu zorge konservis la manuskripton de la traduko kaj disponigis ĝin al ni.

Aleksander Korĵenkov

La elektronika versio de Princidino Mary estas eldonita kaj senpage disponigita de Sezonoj okaze de la ducenta naskiĝdatreveno de Miĥail Lermontov.

La 11an de majo.

Hieraŭ mi venis en Pjatigorskon kaj luis loĝejon rande de l’urbo, sur la plej alta loko, piede de la monto Maŝuk: la nuboj dum tempestoj malsupreniĝos ĝis mia tegmento. Hodiaŭ je la kvina matene, kiam mi malfermis fenestron, mia ĉambro pleniĝis per aromo de floroj, kreskantaj en la modesta ĝardeneto. Branĉoj de florantaj merizoj rigardas al mi tra fenestroj, kaj la vento kelkiam superŝutas mian skribotablon per blankaj petaloj. Mi havas miraklan vidaĵon je tri flankoj. Okcidente la kvinkapa Beŝtu bluas kvazaŭ «la lasta nubo de l’ dispelita ŝtormo»[1]; norde sin levas Maŝuk, kiel vila persa ĉapo, kaj ŝirmas tutan parton de l’ ĉiela kupolo ĉi-loke. Orienten estas pli gaje rigardi: malsupre sub mi pitoreskas ĉarme pura nova urbeto, bruas kuracaj fontoj, bruas diverslingva homamaso, kaj tie fore amfiteatre baŭmas montoj ĉiam pli kaj pli blue kaj nebule, kaj sur rando de la horizonto sin trenas arĝenta ĉeno da neĝaj pintoj, komencante de Kazbek kaj finante per la dukapa Elbrus… Estas gaje vivi en simila lando! Iu jubila sento estas verŝita en ĉiuj miaj vejnoj. La aero estas pura kaj freŝa kvazaŭ infana kiso. La suno blindigas, la ĉielo bluas — kion, ŝajne, ankoraŭ oni povas deziri? Por kio estus ĉi tie pasioj, deziroj, bedaŭroj?.. Tamen estas tempo. Mi iros al la fonto de Elizabeta: tie, oni diras, matene kunvenas la tuta akva societo.

* * *

Malsuprenirinte en mezon de l’ urbo, mi ekpaŝis sur bulvardo, kie mi renkontis kelkajn tristajn grupojn, malrapide suprenirantaj al montoj: plejparte familioj de stepaj bienuloj; tion oni povas tuj diveni laŭ uzitaj malnovmodaj surtutoj de edzoj kaj laŭ rafinitaj vestoj de edzinoj kaj filinoj; evidente la tuta akva junularo jam estas prikonsiderita de ili, ĉar ili rigardis min kun milda scivolemo: peterburge tajlorita surtuto konfuzis ilin, sed baldaŭ rekoninte armeajn epoletojn, ili forturnis sin kun indigno.

Edzinoj de lokaj potenculoj, por tiel diri, mastrinoj de l’ akvoj, estis pli favoraj: ili havis lornetojn, ili malpli atentis uniformon, ili kutimiĝis en Kaŭkazo renkonti sub numerita butono[2] ardan koron kaj sub blanka kaskedo kleran menson. La sinjorinoj estas amindaj kaj longe amindaj. Ĉiun jaron iliaj adorantoj estas anstataŭataj de novaj. Kaj, eble, ĝuste en tio estas sekreto de ilia senlaca afableco. Suprenirante laŭ mallarĝa vojeto al la fonto de Elizabeta, mi preteriris atinginte amason da viroj en civilaj kaj militaj vestoj, kiuj, kiel mi poste eksciis, konsistigis apartan klason de homoj inter la sopirantoj de akva movo. Ili trinkas — tamen ne la akvon, promenas malmulte, amindumas nur pretere: ili ludas kaj plendas kontraŭ enuo. Ili estas dandoj: mergante sian ĉirkaŭplektitan glason en puton kun minerala akvo, ili akceptas akademiajn pozojn; la civiluloj portas hele bluajn kravatojn, la militistoj ellasas el post kolumo krispon. Ili konfesas profundan malestimon al provincaj sinjorinoj kaj sopiras pri ĉefurbaj aristokrataj salonoj, kien oni ilin ne allasas.

Fine, jen estas la puto… Sur placeto proksime de ĝi estas konstruita dometo kun ruĝa tegmento super la kuvejo, kaj iom pli malproksime galerio, kie oni promenas dum pluvo. Kelkaj vunditaj oficiroj sidis sur benko, submetinte lambastonojn — palaj, malgajaj. Kelkaj sinjorinoj rapidpaŝe iris tien-reen laŭ la placeto, atendante efikon de akvoj. Inter ili estis du-tri kun ĉarmetaj vizaĝoj. Sub vitaj aleoj, kovrantaj deklivon de Maŝuk, flagris de tempo al tempo pitoreskaj ĉapeletoj de ŝatantinoj pri soliĝo en duopo, ĉar ĉiam mi rimarkis apud tia ĉapeleto ĉu militan kaskedon, ĉu hidan rondan ĉapon. Sur kruta roko, kie estas konstruita pavilono, nomata «Eola Harpo», staraĉis ŝatantoj de pejzaĝoj kaj alĝustigis teleskopon vide al Elbruso; inter ili estis du guvernistoj kun siaj edukatoj, venintaj sin kuraci de skrofolo.

Anhelante, mi haltis ĉe la monta rando kaj, apoginte min kontraŭ dometa angulo, komencis pririgardi la pitoreskan ĉirkaŭaĵon, kiam subite mi aŭdis de post mi konatan voĉon:

— Peĉorin! Ĉu delonge ĉi tie?

Mi turnis min: Gruŝnickij! Ni brakumis nin. Mi konatiĝis kun li en la aganta taĉmento. Li estis vundita per kuglo en kruron kaj forveturis al akvoj unu semajnon antaŭ mi.

Gruŝnickij estas signojunkro[3]. Li militservas nur unu jaron, portas laŭ specifa tipo de dandeco dikan soldatan mantelon. Li havas la soldatan krucon de Georgo. Li estas bonfigure skulptita, malhelhaŭta kaj nigrahara; laŭ la aspekto oni povas difini lian aĝon je dudek kvin jaroj, kvankam li havas apenaŭ dudek unu. Parolante li fiere levĵetas la kapon malantaŭen, kaj ĉiuminute tordas la lipharojn per la maldekstra mano, ĉar per la dekstra li sin apogas je lambastono. Li parolas rapide kaj baroke: li estas el tiuj homoj, kiuj en ĉiu hazardo de la vivo havas pretajn bombastajn frazojn, kiujn simpla belo ne tuŝas kaj kiuj grave sin togas en neordinarajn sentojn, altecajn pasiojn kaj eksterordinarajn suferojn. Produkti efekton estas ilia ĝuo; ili freneze plaĉas al romantikaj provincaninoj. Al maljunaĝo ili iĝas aŭ pacemaj bienuloj, aŭ ebriuloj — kelkiam tio kaj alio. En iliaj animoj ofte estas multaj bonaj ecoj, sed neniom da poezio. La pasio de Gruŝnickij estis deklami: li bombardis per vortoj tuj, kiam la konversacio eliris el ciklo de ordinaraj konceptoj; mi neniam povis disputi kun li. Li ne respondas viajn oponojn, li vin ne aŭskultas. Ĵus vi ĉesis, li komencas longan patosaĵon, evidente havantan iun ligon kun tio, kion vi diris, sed kiu efektive estas nur daŭrigo de lia propra prelego.

вернуться

[1]

Verso el la poemo de Aleksandr Puŝkin (1799–1837) Nubo (1835).

вернуться

[2]

Sur la armeaj oficiraj epoletoj estis numeroj de la regimentoj; la armeaj soldatoj havis numerojn de la regimentoj sur la kaskedoj kaj butoj. La gvardianoj portis la ŝtatan blazonon. La teksto aludas, ke tiutempe en Kaŭkazo estis multaj oficiroj, kiuj pro deliktoj estis malpromociitaj el gvardio al armeo (kiel Peĉorin kaj Lermontov) aŭ soldatigitaj.

вернуться

[3]

Fininto de armea lernejo. (Laŭ PIV: «oficir-aspiranto».)