Выбрать главу

— Memkompreneble.

— La prologo jam estas!— mi ekkriis en admiro, — pri la epilogo de la komedio ni zorgos. Tute evidentas, ke la sorto klopodas pri tio, ke al mi ne estu enue…

— Mi antaŭsentas, — diris la doktoro, — ke kompatinda Gruŝnickij estos via viktimo…

— Pluen, doktoro…

— La princino diris, ke via vizaĝo estas konata al ŝi, ke ŝi verŝajne renkontis vin en Peterburgo, ie en la mondumo… mi diris vian nomon. Ĝi estas konata al ŝi. Ŝajnas, ke via historio faris tie multe da bruo… La princino komencis rakonti pri viaj aventuroj, aldonante, kredeble, al mondumaj ĉikanoj siajn rimarkojn… La filino aŭskultis kun scivolemo. En ŝia imago vi iĝis heroo de romano en nova gusto… Mi ne refutis la princinon, kvankam mi sciis, ke ŝi parolas sensencaĵon.

— Digna amiko! — mi diris, etendinte al li mian brakon. La doktoro premis la manon sincere kaj daŭrigis:

— Se vi deziras, mi prezentos vin…

— Kompatu min! — mi diris, svinginte la brakojn. — Ĉu oni prezentas heroojn? Ili konatiĝas ne aliel ol savante sian amatinon el senevita morto…

— Kaj ĉu vi vere volas vin treni post la princidinon?..

— Male, tute male!.. Doktoro, fine mi triumfas: vi min ne komprenas!.. Cetere, tio ĉagrenas min, doktoro, — mi daŭrigis post minuto da silento, — mi neniam malkovras mem miajn sekretojn, mi terure ŝatas, ke oni divenu ilin, ĉar tiamaniere mi ĉiam povas eventuale rifuzi de ili. Tamen vi devas priskribi al mi la patrinon kun la filino. Kiaj homoj ili estas?

— Unue, la princino — virino kvardek-kvin-jara, — respondis Verner, — ŝi havas bonegan stomakon, sed la sango estas difektita: sur la vangoj estas ruĝaj makuloj. La duan duonon de l’ vivo ŝi pasigis en Moskvo kaj tie dikiĝis en kvieta vivo. Ŝi ŝatas tentajn anekdotojn kaj mem diras foje maldecaĵojn, kiam la filino ne estas en la ĉambro. Ŝi anoncis al mi, ke la filino estas ĉasta kiel kolombino. Kial tio min koncernu?.. Mi volis respondi al ŝi, ke ŝi estu trankvila, kaj ke mi al neniu diros tion! La princino kuracas sian reŭmatismon, kaj la filino dio-scias-kion. Mi preskribis al ili trinki po du glasoj da minerala akvo tage kaj sin bani dufoje semajne en dissolvita akva kuvo. La princino, ŝajne, ne alkutimiĝis regi; ŝi rivelas estimon al saĝo kaj scioj de la filino, kiu legis Byron-on angle kaj konas algebron: videble en Moskvo fraŭlinoj sin lanĉis en sciencon kaj bone faras — vere! Niaj viroj estas ĝenerale tiom neafablaj, ke koketi kun ili por saĝa virino evidente estas netolereble. La princino tre ŝatas junajn virojn; la princidino rigardas ilin kun nuanco de malestimo; moskva kutimo! Ili sin nutras en Moskvo ekskluzive per kvardek-jaraj sprituloj.

— Kaj ĉu vi estis en Moskvo?

— Jes, tie mi iom praktikis.

— Daŭrigu.

— Sed ŝajnas, ke mi ĉion diris… Jes! Jen kio ankoraŭ: la princidino, ŝajne, ŝatas rezoni pri sentoj, pasioj kaj cetero… Ŝi pasigis unu vintron en Peterburgo, kaj ĝi ne plaĉis al ŝi, precipe la societo: verŝajne oni akceptis ŝin tre malvarme.

— Ĉu vi vidis neniun ĉe ili hodiaŭ?

— Kontraŭe: estis unu adjutanto, unu ceremoniema gvardiano kaj iu sinjorino el nove alvenintaj, parencino de l’ princino laŭ la edza flanko, tre beleta, sed, ŝajne, tre malsana… ĉu vi renkontis ŝin ĉe la puto? — mezkreska, blonda, kun korektaj trajtoj, ftiza koloro de l’ vizaĝo, kun nigra belgrajno sur la dekstra vango: ŝia vizaĝo mirigis min per esprimopleneco.

— Belgrajno? — mi murmuris tradente. — Ĉu vere?

La doktoro rigardis min kaj diris solene, metinte manon sur mian koron.

— Ŝi estas konata de vi!..

Mia koro batis kvazaŭ pli forte ol ordinare.

— Nun estas via vico triumfi! — mi diris. — Nur mi esperas je vi: vi min ne perfidos. Mi ŝin ankoraŭ ne vidis, sed mi estas certa, ke mi rekonas en via portreto virinon, kiun mi amis en pasinto… Ne rakontu al ŝi eĉ unu vorton pri mi; se ŝi demandos, recenzu min malbone.

— Se vi volas!.. — diris Verner, levinte la ŝultrojn.

Kiam li foriris, terura angoro premis mian koron. La sorto kunigis nin denove en Kaŭkazo, aŭ ŝi intence venis ĉi tien sciante, ke ŝi povas min renkonti?.. Kaj kiel ni renkontos unu la alian? Kaj, ĉu estas ŝi?.. Miaj antaŭsentoj neniam trompis min. Ne estas en la mondo homo, super kiu la pasinto akirus tian potencon, kiel super mi. Ĉia mencio pri la pasinta angoro aŭ ĝojo dolore atakas mian animon kaj eligas el ĝi ĉiam la samajn sonojn… Mi estas stulte kreita: mi nenion forgesas, — nenion!

Post la tagmanĝo ĉirkaŭ la sesa horo mi iris al la bulvardo. Tie estis amaso; la princino kun la princidino sidis sur benko, ĉirkaŭitaj de junuloj, kiuj komplimentis, interrompante unu alian. Mi lokigis min je kelka distanco sur alia benko, haltigis du konatajn D-ajn oficirojn kaj komencis ion rakonti al ili: videble estis ridinde, ĉar ili komencis ridegi kvazaŭ frenezaj. Scivolemo logis al mi iujn el la ĉirkaŭantoj de la princidino; iom post iom ĉiuj forlasis ŝin kaj aliĝis al mia grupeto. Mi ne silentis: miaj anekdotoj estis saĝaj ĝis stulteco, miaj mokoj pri la pasantaj preter ni originaluloj estis venenaj ĝis furiozo… Mi daŭrigis gajigi la publikon ĝis la sunsubiro. Kelkfoje la princidino kun la patrino subbrake preterpasis min, akompanate de iu maljuna lamulo; kelkfoje ŝia rigardo, saginte min, esprimis amaron, penante esprimi indiferenton…

— Kion li rakontis al vi? — ŝi demandis al la junuloj, revenintaj al ŝi pro ĝentileco. — Verŝajne iun tre amuzan historion, siajn batalajn heroaĵojn?.. — ŝi diris tion sufiĉe laŭte kaj evidente kun intenco piki min. «Ah-ha! — mi pensis, — vi ne ŝerce koleras, kara princidino; atendu, plu estos pli!»

Gruŝnickij sekvis ŝin kvazaŭ raba besto, kaj ne forturnante de ŝi la okulojn. Mi vetas, ke morgaŭ li petos, ke iu prezentu lin al la princino. Ŝi estos tre ĝoja, ĉar ŝi enuas.

La 16an de majo.

Dum du tagoj miaj aferoj terure progresis. La princidino definitive malamegas min; oni transdiris al mi du-tri epigramojn je mia konto, sufiĉe pikajn, sed samtempe tre flatajn. Al ŝi estas terure strange, ke mi, kiu alkutimiĝis al bona societo kaj estas tiel proksima al ŝiaj peterburgaj kuzinoj kaj onklinoj, ne penas konatiĝi kun ŝi. Ni renkontiĝas ĉiutage ĉe la puto, en la bulvardo; mi aplikas ĉiujn miajn fortojn por logi for de ŝi ŝiajn adorantojn, brilajn adjutantojn, palajn moskvanojn kaj aliajn, — kaj mi preskaŭ ĉiam prosperas. Mi ĉiam malamis gastojn ĉe mi: nun mi ĉiutage havas plenan hejmon, ili manĝas tage kaj vespere, ludas — kaj ve, mia ĉampano triumfas super la forto de ŝiaj magnetaj okuletoj!

Hieraŭ mi renkontis ŝin en la vendejo de Ĉelaĥov; ŝi marĉandis pri mirinda persa tapiŝo. La princidino petegis sian patrinon ne avari: la tapiŝo bele ornamus ŝian kabineton!.. Mi donis kvardek rublojn da pliaĵo kaj aĉetis ĝin; pro tio mi estis rekompencita per rigardo, kie brilis plej admirinda furiozo. Ĉirkaŭ la tagmanĝa tempo mi ordonis pasigi preter ŝiaj fenestroj mian ĉerkesan ĉevalon, kovritan per la tapiŝo. Verner estis ĉe ili tiutempe kaj diris al mi, ke la efekto de l’ sceno estis plej drameca. La princidino volas prediki militiron kontraŭ min; mi eĉ rimarkis, ke du adjutantoj sin tenantaj ĉe ŝi, jam tre seke salutas min, tamen ĉiutage tagmanĝas ĉe mi.

Gruŝnickij akceptis misteran aspekton: li paŝas kun la brakoj postdorse, kaj neniun rekonas; lia kruro resaniĝis, li apenaŭ lamas. Li trovis okazon alparoli la princinon por diri iun komplimenton al la princidino; videble, ŝi estas ne tre postulema, ĉar de tiu tempo al lia saluto ŝi respondas per la plej ĉarma rideto.

— Ĉu vi rezolute ne volas konatiĝi kun Ligovskaja’j? — hieraŭ li diris al mi.

— Rezolute.

— Indulgu! Estas la plej agrabla hejmo en la akvoj! La tuta ĉi-tiea plej bona societo…

— Amiko mia, al mi eĉ ne ĉi-tiea terure tedis. Kaj vi ilin vizitas?

— Ne ankoraŭ; mi interparolis unu-du fojojn kun la princidino, ne pli. Vi ja scias, ke iel instigi la inviton en la hejmon estas neoportune, kvankam ĉi tie estas praktikate… Alia afero, se mi portus epoletojn…