La viro estis Benoe, la rabistestro! Antaŭ ol li atingis ŝin, li ekkriis:
— Ne timu, knabino! Mi alvenas ĝustatempe, dank’ al via bonŝanca stelo. — Rapide deĉevaliĝinte, Benoe metis la bridon de sia ĉevalo en la manon de Adaha, kaj tuj pretiĝis ataki la rabobestojn. La vundita leonino diskrete sin retiris en direkto al la arbareto, sed la virleono montris inklinon batali kaj defendi sian inon. Ĝi kaŭris kaj, murmuregante, svingis la voston de unu flanko al alia, kvazaŭ pretigante sin ĉiumomente saltegi kontraŭ la atakanton. La unua sago, forte tirite kaj boncelite, trafis la beston en la bruston, kaj saltigis ĝin en la aeron. Dua sago trapikis orelon, kaj enfiksis sin en la kapo. Freneze la mortevundita kaj abunde sanganta leono ekmordis kaj batis la aeron, kvazaŭ ĝi povus trafi la malamikon. Post kelke da momentoj ĝi kuntiris, ŝajne, ĉiujn siajn fortojn, kaj volis sin ĵeti kun bela furiozo kontraŭ Benoen. Sed la heroa viro jam ne estis en granda danĝero, kaj forta piko per lia ĵetlanco baldaŭ faris finon al la vivo de la bestego.
La leonino, observinte la batalon el inter la arbetoj, nun elvenis, por venĝi la morton de sia kunulo. Malŝatante pro blinda furiozo sian malfortecon, ĝi sentime atakis Benoen; sed la batalo ne estis egalŝanca. Poste nemultaj minutoj la brava leonino kuŝis senviva apud la leono.
Intertempe Adaha iris antaŭen centkelke da paŝoj, kondukante la ĉevalon de la rabisto, kaj observante kun miro, sed ne sen stranga maltrankvilo, la unuopan, heroan atakon kontraŭ du sovaĝaj bestegoj. Kiam Benoe post sia mirinda venko alproksimiĝis al la knabino kun esprimo de gaja triumfo en la vizaĝo kaj ne malkomprenebla sopiro en la okuloj, tre konfliktaj emocioj ekregis ŝin, kaj tremetigis ŝian nespertan koron: Ŝi timis la ardan rigardon el liaj lumaj okuloj. La penso, ke ŝi estas sola kun li, rabisto, eble malproksime de homa loĝejo, plenigis ŝin per teruro. Tamen ŝi sentis grandan malpeziĝon pro la forigita danĝero, kaj profundan dankecon al Dio pro Lia mirinda kaj ĝustatempa savo. Ŝi ne povis ne senti ankaŭ grandan admiron kaj vivan dankecon al la noblaspekta kaj beltalia viro, kiu jam la duan fojon savis ŝian vivon. Kredeble la rabisto divenis iom el la emocioj, regantaj la koron de la knabino, per la embaraso kaj la konfuziteco, kiuj klare sin pentris sur ŝia vizaĝo, kaj sin montris en ŝia sinteno, ĉar lia gaja, triumfa mieno cedis lokon al rigardo, esprimanta ĉagrenon kaj embarason. Tamen liaj okuloj perdis neniom el la pasia sopiro, kiu kaŭzis al ŝi tiun nedifineblan timon.
Prenante la bridon de sia ĉevalo el la mano de Adaha, kaj rigardante al ŝi en la okulojn, Benoe diris:
— Timo mallumigas viajn belajn okulojn. Kial? Ĉu vi ne povas fidi al viro, kiu dufoje savis vian vivon? En ambaŭ okazoj mi riskis mian propran vivon pro vi.
Timeme Adaha respondis:
— Natura timo, nepetate, eniras la koron de soleca knabino, vojaĝanta en sovaĝa lando. Sed volu kredi, sinjoro, mi estas al vi tre, tre danka pro via heroa helpo.
— Sincera dankeco, tamen, devus forpeli ĉiun timon el via koro.
— Ne malŝatu mian dankemecon, tial ke ne tute prosperis al ĝi forpeli ĉiun timon. Du kontraŭaj sentoj ofte loĝas samtempe en la koro.
— Eble dankeco ne sufiĉas. Mi sopiras al io pli forta, Adaha — via gastiganto en Ur sciigis al mi vian nomon. Amo kaj timo ne povas esti kunuloj.
La knabino ne respondis al ĉi tiu aludo, kaj timeme palpis la bridon, kuŝantan sur la arĝenteblanka kolo de la azeno. Tiam, rimarkinte la longajn ombrojn, kiujn la subiranta suno ĵetis sur la vojon, ŝi subite ekkriis:
— Jam vesperiĝas, kaj mi devas rapidi. Mia vojaĝo estas treege urĝa.
Ombro de malplezuro trakuris la vizaĝon de la rabisto:
— Bone, — li diris, — ni rapidu. — Facile saltinte sur la selon, li ekprenis la bridon de la azeno, kaj trotigis la beston. Post kelke da minutoj li demandis: — Kien vi iras?
Heziteme la knabino respondis:
— Al Babel.
— Al Babel! — Benoe ripetis kun granda miro, — sola?
— Jes. Tamen ne sola. La Eternulo estas ĉe mia flanko kaj ŝirmas min.
— Vere granda estas via fido, kaj granda la fideleco al via sinjoro, ho junulino! Kiu estas la feliĉa mortemulo, kiun vi nomas sinjoro?
Denove Adaha hezitis. — Li estas posedanto de granda, princa bieno en la lando Uc, — ŝi fine respondis eviteme.
Benoe ektiris la bridorimenojn, por malakceli la kuron de la bestoj, kaj kun tono, samtempe malgaja kaj malpacienca, li demandis:
— Adaha, ĉu mi meritas ĉi tiun malkonfidon? — Tiam, dezireme esplorante ŝian vizaĝon, li diris pasie: — De la unua momento, kiam mi vidis vin hieraŭ vespere, mia koro sklaviĝis, kaj mi ĵuris per Nana, la diino de la amo[23], ke mi ne ripozos, ĝis vi estos mia.
Adaha, kiu jam atendis kun timo ian pli definitivan amkonfeson, konfuziĝis de tia eksplodo, kaj nevole retiriĝis iomete de la viro ĉe sia flanko. Ŝi paliĝis, kaj la mano tenanta la bridon, ektremis. Tion la juna rabisto rimarkis, kaj pli milde li parolis plue:
— Solece al mi estas en mia tendo dum la somero, kaj la domo de la patro en Uruk sopiras al la delikata influo de dolĉa virino. Adaha, mi, Benoe, filo de Ŝamkuratu, devenas de princa gentestro. Mi povas ĉirkaŭi vin per lukso kaj feliĉo. Iru kun mi (post kiam vi estos plenuminta vian devon) en mian landon, kaj fariĝu patrino de gento, inda je miaj princaj antaŭuloj… ĉu vi havas nenian respondon por mi, Adaha? Memoru, ke hieraŭ mi povus esti perforte kondukinta vin en mian tendon — kaj aliaj sur mia loko tion farus — sed via nobla mieno inspiris min per pli altanima deziro, nome, gajni vian koron per amo.
Adaha ankoraŭ restis silenta, kaj Benoe post momento daŭrigis:
— Ĉiuokaze, mi intencas nepre atingi mian celon.
Dum la parolo de la amindumanto Adaha maltrankvile cerbumis, kiumaniere ŝi povos agi prokraste. Fine ŝi diris milde:
— La penso pri via okupo teruras min. Kiel povus mia koro harmonii kun la koro de kunulo de kruela, maldelikata rabistaro?
Fervore Benoe respondis:
— Volonte mi forlasos pro vi mian vivokupon. Juneca aventuramo igis min alpreni ĝin, kaj malakordo kun parencoj, kiu jam ne ekzistas. Volu kredi, ke jam delonge naŭzas min la besteco de la kanajlaro. Pri tio vi mem ja povas atesti. — Ekprenante la manon de la knabino, li diris espereme: — Se tio estas la sola malhelpo, Adaha…
— Estas alia, tre grava. — Per tio tuj interrompis lin la junulino, ĝentile eltirante la manon el lia teno.
— Kia?
— Mi edukiĝis en la antikva kredo al Jehova, la Eternulo, kaj nun loĝas inter fervoraj kredantoj al Li, la sola, vera Dio. Mi tutkore partoprenas ilian fervoron.
— Ho; figon por la tuta Ĥaldea gediaro! Montru al mi, ke via Jehova estas la vera dio, kaj mi servos al Li kune kun vi ĝis la fino de miaj tagoj!
— Ne, — ekkriis Adaha, — tio ne estas ĉe ni afero kiel vestoŝanĝo. Ĝi estas afero tuŝanta la profundon de la animo.
— Sendube. Kredu, Adaha, mi sentas ĝian gravecon; mia, pro ĝojo saltanta koro malsaĝe puŝis min en ĉi tiun facilanimecon. Donu do al mi esperon. Vian amon mi meritas; ne fortenu ĝin.
— Ĉu la koro povas doni, kion la koro ne posedas?
— Ne. Sed vi kapablas ami. Ĉiu trajto de via dolĉa vizaĝo montras amemon. Trezoro da amo kuŝas en la profundo de viaj lumaj okuloj. Adaha, jam al mi vi apartenas per ĉiuj leĝoj, homaj kaj diaj.
— Ĉu iu povas aparteni al pli ol unu? Prezentu do al vi, ke iu ŝuldas al mi dankon tiel grandan, kiel mi ŝuldas al vi; ke mi… jam ŝuldas al iu senmortan dankon.
— Vi estas tro evitema, junulino…
Antaŭ ol Adaha povis pripensi pluan argumenton, ili rimarkis kolonon de fumo, leviĝantan malantaŭ herbokovrita altaĵeto, kaj, momenton poste, aŭdis gajan ridadon, venantan el la sama direkto. Ili trafis malgrandan karavanon, konsistantan el dudeko da viroj kaj virinoj, kiuj en tiu momento komencis fari aranĝojn por dumnokta loĝo en oportuna valeto. Laŭ aspekto la homoj estis bonhavaj kaj ĝentilaj, kaj ili tuj akceptis la alvenantojn kun afableco kaj bonhumoro; kelkaj el ili eĉ kun tumulta gajeco. Poste Adaha kaj Benoe sciiĝis, ke la karavano konsistis el tri aroj, nome, kelke da pastroj kaj hierodulinoj; dekkelke da pleje junaj sinjoroj kaj sinjorinoj el Eridu; kaj, fine tri korteganoj de la reĝa palaco en Babel; ĉiuj kune vojaĝantaj al la ĉefurbo. La unua aro volis partopreni grandan religian feston; kaj la dua iris, por ĉeesti edziĝan festenon en la palaco de reĝa oficisto, kaj por sin amuzi en la gaja urbego.