Выбрать главу

Tuj post la preterpaso de la procesio Ilu-ittia kondukis Omaron rapidpaŝe tra koridoroj kaj longformaj ĉambroj, tralaborante al ili vojon tra amasoj da pastroj, temploservistoj, gvardianoj, korteganoj ktp. Fine ili sin trovis en alta galerio, donanta vidon sur ĉambregon, en kiu unu parto de la solena ceremonio jam komenciĝis. Malfeliĉe la galerio estis jam tiel plena de homoj, ke ili ne povis atingi la balustradon. Ili do rapidis for, ree trairante labirinton da pasejoj kaj ĉambroj, al la kontraŭa parto de la ĉambrego, kie prosperis al ili havigi al si oportunajn vidlokojn.

En densa amaso da lukse vestitaj altranguloj, pastroj kaj pastrinoj regis solena silento. Apud la kontraŭa ekstremaĵo de la salonego sidis la reĝo sur masiva, ortegita trono, starigita sur marmora estrado, sub alta baldakeno. Antaŭ la trono, je kelka interspaco, staris granda neprofunda pelvo el polurita latuno, duonplena de akvo[24]. En la momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekokupis la lokojn apud la balustrado, la juna princo elpaŝis senvesta el tiu pelvego. Tuj du senbarbaj pastroj[25] kun rondformaj, razitaj kapoj alproksimiĝis al li, kaj sanktoleis lian tutan korpon per speciale preparita bonodora timianoleo. Dume du vicoj da pastroj, starantaj ĉe ambaŭ flankoj de la pelvego, svingadis fumiĝantajn incensilojn, kaj kantis sorĉokantojn en antikva Sumera lingvo. Post la sanktoleado du aliaj pastroj[26] aliris kaj vestis la princon per blanka mantelo, kaj zonis lin per ora zono, dum tria pastro donis al li oran pokalon, enhavantan vinon fortigitan per spicaĵoj. Trinkinte tion, la princo ricevis de unu el la pastroj oran pladon, ornamitan per multaj brilaj gemoj, sur kiu brulis forte odoranta incenso. Tiun incensujon li portis malrapide kaj solene al altaro, staranta en la mezo de la ĉambrego, kaj demetis ĝin sur la supraĵon. Farinte tion, li ekgenuis kaj sufiĉe laŭte preĝis:

— Ho, Marduk, sinjoro de la lando, potenculo, ĉiupova, unika, perfekta, altega heroo, kiu restas senŝanĝa; ho, Marduk, gloregulo!

Kiel lazurŝtono estu mia vivo altvalora en viaj okuloj; ĝi ricevu kompaton.

Kiel oro, ho mia dio, ho mia diino, estu kun mi prospero.

En la buŝo de la popolo mi estu benita.

Kiel la ĉielo lasu min brili inter la sorĉaĵoj, kiuj min ĉirkaŭas; kiel la tero lasu min brili en la mezo de malbonaj sorĉoj.

Kiel la koro de la ĉielo lasu min brili, kaj detruu la povon de miaj pekoj.

Ho mia dio, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu miajn pekojn.

Ho mia diino, miaj pekoj estas sepoble sep. Pardonu ilin, por ke mi povu servi al vi en humileco[27].

En la daŭro de kelke da minutoj, dum kiuj la princo restis surgenue, profunda, preskaŭ peza silento plenigis la ĉambregon. Ĉiuj kapoj estis adorklinitaj. Omar ne povis ne senti, ke multaj koroj tie estas regataj de religiaj emocioj, sinceraj kaj profundaj, kiom ajn eraraj. Li mem sentis sin strange kortuŝita, kunsente solenigita. La princo leviĝis de antaŭ la altaro, kaj, sekvate de nur tri pastroj — laŭ aspekto ĉefpastroj — eliris tra peze kurtenita pordo en ĉambron, super kiu Omar kaj Ilu-ittia staris. Ĉiuj aliaj personoj en la ĉambrego postrestis, senmove daŭrigante sian silentan, mediteman sintenon. Ilu-ittia informis Omaron, ke la princo, kune kun la ĉefpastroj, eniris la plejsanktejon de la templo, en kiun eniri estas permesate nur al la ĉefpastroj kaj la persono, enkondukota en la misterojn.

— En tiun misterejon, — li aldiris, — mi ne povas vin konduki, ĉar ĝi havas nur unu enirejon. Sed okazas alia, eĉ multe pli interesa afero en apuda turotemplo. Multaj scivolemuloj elspezus multon por permeso ĉeesti; kaj ne malmultaj piuloj eble fordonus la dekstran manon, por vidi ĝin. Venu; mi konas sekretan, sendanĝeran observejon.

Omar obeeme sekvis, sed ree ne sen konsciencaj duboj. En la tuta daŭro de la tempo, kiam li portis la pastran mantelon, stranga maltrankvilo premis lin. Ju pli li sentis sian antaŭan abomenon kontraŭ la idolkulto malfortiĝi; ju pli li sentis sin impresita de la spirito de sincera adoremo, reganta ĉirkaŭ li, des pli li sentis inklinon maldaŭrigi tiun entreprenon kaj forkuri. Tamen li ne posedis sufiĉe da volpovo sukcese batali kontraŭ la deziroj, kiuj antaŭe instigis lin akcepti la proponon de la Babelano, kaj kontraŭ lia subtila influo.

Ili eliris do el la templo de Merodaĥ, kaj trapasis korton al granda turotemplo[28], staranta aparte, sed videble formanta parton de la tuta, vasta konstruaĵaro. La vidaĵo antaŭ ili estis tre bela kaj impona. Sep grandegaj, kvadrataj kaj diverskoloraj etaĝoj, kvazaŭ ŝtupegoj, formis tre altan, piramidosimilan konstruaĵon, kronitan per ortegita kupolo. Aliro de unu vico al alia fariĝis per deklivaj pasejoj. La sep etaĝoj estis ornamitaj per brile kolorigitaj kaheloj kun longaj vicoj da paneloj, similaj al fenestregoj. En la brila sunlumo la tuta turotemplo aspektis kiel grandega juvelo. El la sep etaĝoj nur du havis ĉambrojn, la kvina kaj la sepa; la aliaj estis masiva, aŭ preskaŭ masiva, masonaĵo. La korto inter la temploj estis en tiu momento tre kvieta; nur tri aŭ kvar blankevestitaj pastroj, ŝajne en profunda medito, trairis ĝin.

Ilu-ittia kaj Omar supreniris la deklivojn ĝis la kvina etaĝo, kaj, pasinte tra preskaŭ nerimarkebla pordeto en unu el la paneloj, eniris malgrandan ĉambron, unu el kvar vicoj da flankaj ĉambroj, ĉirkaŭantaj centran kapelon. La ĉambreto estis senluma, krom pro strio da lumo, envenanta tra ventotruo apud la plafono. Ilu-ittia zorge palpis laŭlonge de muro, kaj post iom da tempo trovinte platon el ŝtono, kiun li serĉis, premis per la tuta pezo de sia korpo kontraŭ ĝin. La ŝtono cedis, turniĝis sur pivoto, kaj malkaŝis sekretan, tute senluman pasejon. Ambaŭ viroj eniris tiun pasejon, kaj senbrue refermis la malfermaĵon. Poste ili supreniris mallarĝan, krutan ŝtuparon, kondukantan tra la alie masiva masonaĵo de la sesa etaĝo al la sepa. Ilu-ittia antaŭiris, kaj Omar mirante sekvis. Ankoraŭ pli alten ili grimpis en la mallumo, nun sur preskaŭ vertikala ŝtupareto kun gvidstangoj, tre singarde palpante, ĝis ili atingis malgrandan plataĵon, apenaŭ sufiĉe larĝan por du personoj.

— Tio estas nia celo, — flustris la Babelano. — Ni trovas nin ĉi tie interne de unu el kvar tre dikaj, altaj kolonoj, starantaj en la sanktejo de la sepa etaĝo, kiuj subtenas la plafonon kaj la oran kupolon super ĝi. Ĉi tie ni povos rigardi de supre la okazontaĵojn en la plej sankta loko, dediĉita al Sin kaj Nana[29]. Mi venis ĉi tien kiel konfidato de la reĝo, por observi kaj poste raporti.

Dirante tion, li palpe serĉis ion sur la muro ĉe alto de la ŝultroj, kaj post nelonge eltiris du kojnoformajn ŝtonojn, kiuj ekstere formis parton de la skulptitaj kapiteloj de la kolonegoj. La truoj, tiamaniere faritaj, donis vidon sur la ĉefajn partojn de la ĉambro, sen danĝero por la rigardanto esti rimarkata de iu malsupre.

La kapelo estis senfenestra kaj nur duone lumigita per kvarlampa kandelabro, staranta en la mezo. Krom tio la ĉambro estis plena de ebriiga fumo, elvenanta el du incensujoj sur oraj tripiedoj. Post iom da tempo Omar povis distingi la diversajn objektojn en la sanktejo. Inter du kolonoj staris bela, ora kuŝejo, subtenata de du figuroj de kaŭrantaj leonoj. Antaŭ la kuŝejo, apud la kapoj de la leonoj, staris la tripiedaj incensujoj. Sur la kanapo, kovrita per leopardaj feloj, kuŝis virino, ŝajne dormanta. Ŝi estis vestita per blanka, tre malpeza, preskaŭ diafana drapaĵo, kaj ŝia staturo, kiom oni povis vidi en la duonlumo, estis rimarkinde bela, kaj ŝia pozo nature gracia. La kapo de la virino kuŝis sur kuseno, kiun ŝiaj displektitaj, ruĝebrunaj haroj abunde kovris. Ili aspektis en la ardo de la kandelabro kiel fluida kupro.

вернуться

24

La akvo en tiu ceremonia pelvego estis ĉerpita el la rivero Tigris; ĝi estis antaŭe sanktigita per trempiĝo en ĝin de brulanta torĉo.

вернуться

25

pasitu = oleoŝmiristoj.

вернуться

26

Kali = eŭnukoj-pastroj.

вернуться

27

Aŭtentika preĝo, multe mallongigita.

вернуться

28

Zikkurati = pinto.

вернуться

29

Sundio kaj Iŝtar, diino de la luno.