En la momento, kiam Ilu-ittia kaj Omar ekrigardis ŝin, neniu alia persono estis videbla en la kapelo, en kiu regis silento, tiel strange mistera, ke kontraŭ lia volo ia solena timo ekposedis Omaron. — Ĉu li estas vidanta, — li demandis sin, — aŭ vidonta ion, kiun li devus ne vidi? Fikse, sciavide rigardante la kuŝantan figuron, malsupre — dormantan kaj tamen ne aspektantan, kiel en natura dormo — li ne povis ne rilatigi ŝin en la pensoj al Zalmuna, kiom forte ajn li penis forpuŝi tiun malagrablan ideon.
Ilu-ittia flustris:
— Tio estas Zir-Nana, pastrino de eksterordinaraj kapabloj kaj beleco. Multaj vidas en ŝi la teran edzinon de Merodaĥ. Ŝi estas en sorĉodormo; kaj oni atendas sortodivenon pri Ilu-Zat, la princo, malkaŝotan al ŝi de la dio.
Omar parolis tre mallaŭte:
— Se vi ne nomus ŝin Zir-Nana, mi preskaŭ pensus, ke ŝi estas Zalmuna.
— Silentu, — diris Ilu-ittia, — jen envenas la pastroj — sorĉistoj. Aŭskultu.
En la sama momento ekaŭdiĝis el ĉambreto, malantaŭ la kuŝejo, mallaŭtaj, melodiaj sonoj de muziko, religie solena. Du aŭ tri liroj kaj sama nombro de kaninstrumentoj ludiĝis kun akompano de plendaj kaj kortuŝaj harpakordoj. La molaj tonoj ŝajne estis en plena harmonio kun la sceno antaŭ la rigardantoj; kaj Omar havis la senton, kvazaŭ la muziko estas sonĝopreĝo de la dormanta virino. Post kelka tempo envenis de la kontraŭa flanko tri altrangaj, grandioze vestitaj pastroj, kiuj stariĝis inter la kandelabro kaj la incensujoj, dum amaseto da aliaj pastroj, ankaŭ lukse vestitaj, senbrue plenigis la spacon inter la kvar kolonoj kaj la muroj. Levinte la manojn en preĝa pozo, kaj fervore rigardante la ortegitan plafonon, unu el la altranga trio preĝis:
— Patro, tolerema kaj plena de pardonemo, kies mano subtenas la vivon de la tuta mondo, unuenaskita, ĉiopova.
Kies koro estas vasteco, kiun neniu povas sondi.
Kiu en la ĉielo estas superega?
Vi sola estas superega.
Rilate vin, via volo koniĝas sur la tero; kaj la spiritoj malsupre kisas la grundon[30].
Bonvolu favorkore sciigi al ni pere de la senmakula sanktulino, via tera edzino, la destinon de la princo Ilu-Zat.
Vi en la ĉielo konas lian koron. Lia amo al princino en la lando Asiria ne estas kaŝita antaŭ viaj ĉionvidantaj okuloj.
— Diru, ho Dio, reĝo de la ĉielo, diru, ĉu la deziro de lia koro kondukos al feliĉo. Diru, ĉu edziĝo pligrandigos la gloron de la regno, kiu honoras vian nomon.
— Parolu, ho donanto de konsiloj!
Ree solena silento regis en la sanktejo. Post kelke da minutoj unu el la tri ĉefaj pastroj paŝis antaŭen, sin klinis super la kuŝantan virinon, kaj fikse rigardis de proksime ŝian vizaĝon. Ĉe mansigno de li, la du aliaj pastroj, liaj kolegoj, ankaŭ alproksimiĝis kaj sin klinis super ŝin.
Tiam Zalmuna, alinomita Zir-Nana, ne malfermante la okulojn kaj restante senmova, ekparolis mallaŭte, sed sufiĉe aŭdeble, tiel, ke la aŭskultantoj en la kaŝejo povis kompreni preskaŭ ĉiun vorton. Ŝi parolis unutone, per mallongaj frazoj, interrompitaj de pli-malpli longaj paŭzoj:
— Princidino estas malalta prezo por vasta regno… Mi vidas belajn princinojn en malproksima lando de eterna sunbrilo… en riĉa lando, trafluata de sankta, fruktodona rivero[31]. Vera amo estas kreaĵo de la diino de la amo mem… Ve al ĉiuj intriguloj!
Du el la tri pastroj interŝanĝis signifoplenajn rigardojn. Sur iliaj sagacaj vizaĝoj aperis konsterno kaj akra ĉagreno. Unu el ili maltrankvile ekrigardis malantaŭen al la amaseto da pastroj en la profundo de la ĉambro; sed ŝajne la voĉo de Zalmuna ne atingis ilin. Ilu-ittia subridis. Unu frazo de la virino frapis Omaron, kaj igis lin demandi al si: «Ĉu mia amo estas vera amo kaj sekve dioinspirita?» — Sed la penso apenaŭ traflugis lian kapon, kiam Zalmuna plue parolis:
— Volas dio, ke ĉiu homo memstare pensu… kredu… amu. Li malkonsentu esti nutrata per kulereto… Ĉu la princo estos feliĉa? Mi vidas fluojn da larmoj kaj mi aŭdas ĝemojn… pro intrigemuloj. Sed li estos feliĉa en vivo estonta, se nur… lia spirito serĉos unuecon kun la spirito superega.
Zalmuna ĉesis paroli, sed restis senmova. Iom poste la tri pastroj sin retiris gravamiene en apudan ĉambreton, por interkonsiliĝi pri la enigmaj eldiroj, ĵus aŭditaj; kaj aro da virinoj, hierodulinoj, envenis, por servi al la vekiĝonta pastrino.
— Ni devas nun senprokraste reiri, Omar, — flustris Ilu-ittia, — antaŭ ol kunveno okazos en la sanktejo malsupre, en la kvina etaĝo. Ne estus tiam facila afero nerimarkite eliĝi el la sekreta pasejo. Volu do singarde malsupreniri la ŝtuparon, dum mi remetas la ŝtonojn.
Tre malvolonte Omar obeis. Lia cerbo preskaŭ ŝanceliĝis. Li oferus multon por eblo resti tie kaj atendi la vekiĝon de la mistera virino; sed li ne kuraĝis sciigi al Ilu-ittia sian deziron. Per ĉiuj fibroj de la animo li ankoraŭ volis alkroĉiĝi al la jam iom post iom malaperanta espero, ke la virino tie malsupre, kuŝanta sur la ora kuŝejo, ne estas Zalmuna, la sola celo de lia superreganta pasio; ke Zalmuna ne estas adorantino, pastrino de Iŝtar, de malmorala diino. La necerteco fariĝis pli kaj pli freneziga. Kiel ajn furioze li forpuŝis la penson, li ne povis ne konfesi, ke la aspekto de la virino, kvankam neklara, tamen estas la aspekto de Zalmuna, kaj ke la voĉo, kvankam nenatura kaj kaverneca, tamen tre similas ŝian voĉon. — Sed aliflanke, ĉu povas esti, ke Zalmuna, prudentulino, vidas en si homan edzinon de la plej alta diaĵo? Kiel tia, ŝi ja neniam povus fariĝi ies edzino en la ĝusta signifo de la vorto[32]. — Ĉu do Zalmuna faris el li nur ludilon? Nekredeble!
Ĉi tiuj turmentaj demandoj okupis la pensojn de Omar, kiam li malrapide malsupreniris sur la ŝtuparo en la mallumo. Estis mallumo ankaŭ en lia animo. Maldolĉeco kaj malkontenteco pri si mem plenigis lian koron. Akre li riproĉis sin pro nedecidemo kaj senkuraĝeco, pro manko de vireco en batalo kontraŭ pasio, kiu, li ne povis ne sentadi, estas malinda je li. Kaj tamen, malgraŭ ĉio, li ankoraŭ penis kredigi sin, ke li eraris, ke tia dolĉa, noblaspekta virino ne povas tiel kruele trompi lin.
— Ne, ne, — li diris al si, — tio ja ne povas esti.
La du viroj atingis la korton antaŭ la templo de Merodaĥ. Omar aspektis malgaja kaj enpensa, kaj videble malinklina paroli. Ankaŭ Ilu-ittia estis enpensa, kaj lia kutima, gaja babilemo ŝajne forlasis lin. Li do, ignorante la seriozecon de la kunulo, ĝentile senkulpigis sin per tre urĝa afero en la reĝa palaco, pro kiu li nepre devis forrapidi. Li alvokis temploserviston, kaj ordonis al li konduki Omaron, kien ajn ĉi tiu deziros iri.
Ĉapitro XII
Lemuel kaj Adaha
Decas, ke ni nun demandu al ni, kio okazis al Lemuel, de kiam li foriris de Betraĥ al Eridu. Sed sufiĉas por la malvolviĝo de nia historio, renkonti lin ie inter Ur kaj Uruk sur la vojo al Babel. Sahiba, la ermito, volonte tradukis por li la kulpigajn cilindrojn, kaj skribis kopiojn de la traduko sur freŝaj tabuletoj.
El tiuj korespondaĵoj tre klare evidentiĝis, ke Zalmuna ne nur aranĝis kaj kontrolis la samtempajn invadojn de la Ĥaldea kaj Sabaana rabistaroj kontraŭ Ijobon, sed ankaŭ sekrete difektigis la ĉefajn angulkolonojn de la domo de Lotan, la plej aĝa filo de Ijob, kun la celo kaŭzi ĝian disfalegon ĉe la unua uragano el la dezerto. Ĉu ŝi efektive iniciatis la tutan konspiradon, tion li ne povis konkludi el la leteroj, sed tio ne estis elbarita.
Trapasinte la antikvan urbon Ur, li trafis areton da malpli rapide rajdantaj vojaĝantoj, irantan al Uruk. Du el ili estis Babelanoj, konatoj de Lemuel. Ili estis anoj de sekreta societo, kies ĉefa celo estis subfosi la superregan povon de la reakcia, hereda ĉefpastraro, kaj detrui ĝian velkigan influon sur la politikon de la lando. Per tio oni esperis enkonduki pli liberan regadon, jam ekzistantan en Asirio; kaj fine, perforte forigi — per sanga revolucio, se necese, — la fremdan dinastion de la Kasidoj.
32
Virgulinoj, sin dediĉinte al dumviva servo al Iŝtar, kelkafoje fariĝis nominalaj edzinoj de nobeloj. En tia okazo ili donis al siaj edzoj kromvirinon, konservante mem la virgecon.