Выбрать главу

Estas tute certe, ke multaj punktoj de la teorio de Marr ne povas esti akceptitaj.[54] Tamen, al la prezentitaj teoriaj konkludoj pri la lingvoevoluo fortan apogon donas la plej novaj malkovroj sur aliaj sciencaj kampoj.

6. Kion diras la antropologio?[55]

Oni ne povas plene kompreni la lingvon — ni pensas al la homa sona lingvo, kiam ni uzas tiun vorton sen plia indiko — se oni rigardas ĝin nur el pure lingvistika vidpunkto. La ebleco uzi la lingvon por komunikado estas kondiĉita de la fiziologia kapablo paroli-aŭdi kaj tial la fiziologio de la parolaj kaj aŭdaj organoj okupas gravan lokon en la studo de la lingvo. La psikologio traktas la lingvon precipe el la vidpunkto de la mensaj operacioj koncernantaj la rilaton inter vorto kaj ideo. Sed la lingvo estas ankaŭ historia fakto kaj tial la historio ne povas neglekti ĝin. En pluraj aliaj sciencobranĉoj la lingvo, en tiu aŭ alia sia aspekto, estas objekto de esploroj. Unuarangan signifon por la ekspliko de la lingvooriginoj havas la antropologio: tiu parto de la scienco, kiu okupiĝas pri la formiĝo de la homo el la cetera animala mondo kiel speciala kaj unika estulo Homo Sapiens.

Estas sciate, ke en diversaj partoj de la terglobo estas trovitaj ostaj restaĵoj de niaj antaŭuloj. Surbaze de tiuj restaĵoj — kelkfoje nur pecetoj de kranioj kaj de aliaj ostoj — oni povis rekonstrui en larĝaj linioj la tre longdaŭran historion de la homformiĝo. En la kadro de tiu ĉi konciza prilingva traktato estas necese memorigi nur kelkajn esencajn faktojn.

La unua demando estas kie troviĝas la limo inter homo kaj nehoma animalo. Se oni prenas pure anatomian kriterion, oni povas konsenti kun tiuj antropologoj, kiuj diras, ke la homo fiziologie apartiĝis en la kadro de la cetera animala mondo en la tempo de rekta ekiro sur la tersurfaco aŭ almenaŭ ekde la evoluigo de la pieda arkaĵo. Sed tio per si mem ne sufiĉas. La vere decida kriterio estas la ekuzo de intence faritaj unuaj laboriloj kaj, en ligo kaj paralele kun tio, la kreo de lingvaj rudimentoj. «La mano kaj la lingvo: jen la homaro» — diras Henri Berr en la Antaŭparolo al la verko de J. Vendryès Le Langage. Kaj li daŭrigas:

Ni opinias, ke tio … kio markas la finon de la historio zoologia kaj la komenciĝon de la historio homa estas la invento de la mano — se oni povas tion diri — kaj tiu de la lingvo; tio prezentas la decidan progreson de la logiko praktika kaj de la logiko mensa.[56]

La vivo komenciĝis sur la tero antaŭ proksimume unu miliardo da jaroj. La paleozoikon, ĝis antaŭ ĉ. 170 jarmilionoj, karakterizas senvertebruloj, fiŝoj kaj amfibioj. La mezozoiko, ronde ĝis antaŭ 60 milionoj da jaroj, estas la aĝo de reptilioj. La terciaro komenciĝis antaŭ sesdeko da jarmilionoj kaj en tiu epoko vaste evoluis la mamuloj, inter kiuj la unuaj plej primitivaj primatoj. Nur en la kvaternara epoko, kiu komenciĝas antaŭ unu miliono da jaroj, iom post iom formiĝis la homo.

Anatomie la homo, kune kun la prasimioj kaj simioj, apartenas al la grupo de primatoj. Inter la simioj, la plej similaj al la homo el anatomia vidpunkto estas la senvostaj ĉimpanzo, gorilo, orangutango kaj gibono. Laŭ T.H. Huxley, la strukturaj diferencoj inter la homo kaj gorilo aŭ ĉimpanzo estas malpli grandaj ol tiuj, kiuj dividas la gorilon de la malsuperaj simioj. Tial hodiaŭ la familioj de antropoidaj (homsimilaj) simioj (Parapithecidae kaj Pongidae) kaj la familio de homo (Hominidae), al kiu apartenas Homo Sapiens kaj liaj antaŭuloj, estas klasigitaj en unu komuna superfamilio, nomata Homoidoj (Hominoidea), nete disigita de la aliaj simioj, el kiuj la orientaj konsistigas apartan superfamilion de Cerkopitekoidoj (Cercopithecoidea), dum la amerikaj aŭ okcidentaj simioj formas trian superfamilion, nomatan Ceboidoj (Ceboidea).

La unuaj, la plej primitivaj primatoj aperas komence de la terciaro, antaŭ ĉ. 60 milionoj da jaroj. Ili ĉiam pli evoluas dum la milionoj da jaroj de la paleoceno kaj eoceno, tiel ke en oligoceno, verŝajne antaŭ 30 milionoj da jaroj, jam distingiĝas la plej primitivaj ordinaraj simioj de la same tiel ekstreme primitivaj antropoidoj. En la sekvanta mioceno (antaŭ 20 milionoj da jaroj) la antropoidaj simioj estas jam tre disvastiĝintaj. Iliaj fosilioj estas trovitaj en Eŭropo, Azio, Norda kaj Orienta Afriko. Estas tute certe, ke iu el tiuj fruaj tipoj evolucie transformiĝis en la Homedojn (Hominidae), kies plej fruaj ĝis nun trovitaj restaĵoj apartenas al la frua plejstoceno.

En tiu malproksima tempo vivis, do, en densaj arbaroj du specoj de simioj. Unuj saltis de branĉo al branĉo uzante ĉiujn kvar membrojn, sed la aliaj, la senvostaj antropoidaj prauloj, faradis tion svingante sian korpon per la antaŭaj membroj, kiujn ili uzis por teni la branĉon kaj por kapti la sekvantan. Tiamaniere ili evoluigis grandegan lertecon de la antaŭaj membroj kaj fariĝis veraj akrobatoj de trapezo.

Multaj antropoidaj simioj plue vivis sur la arboj. Ili restis simioj. Sed kelkaj grupoj de tiuj senvostaj prauloj descendis sur la tersurfacon en la regionoj, kie maldensiĝis la arbaroj, kaj iom post iom adaptiĝis al la novaj cirkonstancoj. En la nova ĉirkaŭaĵo tiuj antropoidaj estuloj kun parte jam lertiĝintaj antaŭaj membroj relctiĝis ĉiam pli kaj pli uzante por la irado nur la malantaŭajn kaj utiligante por aliaj celoj la antaŭajn membrojn. La paralela, ĉiam pli granda evoluo de la cerbo estis tio, kio kaŭzis unu el la plej revoluciaj ŝanĝoj en la historio de la mondo: la naskiĝon de la homo.

Inter la plej primitivaj antropoidaj simioj troviĝas la t.n. Prokonsulo (Proconsul), kies fosilioj estas trovitaj en Kenjo. Laŭ kelkaj esploristoj ĝi estas pli-malpli rekta antaŭulo de la Homedoj (Hominidae). El la rilato en la longeco inter la antaŭaj membroj kaj la malantaŭaj, kiel ankaŭ el la formo de tiuj ostoj, oni konkludas, ke ĝi ne vivis sur la arboj, sed iris, kuris kaj saltis sur la tero. La plej grandan intereson prezentas la antaŭ nelonge malkovritaj fosilioj de sudafrikaj homo-simioj, apartenantaj al la subfamilio de Aŭstralopitekenoj (Australopithecinae). Ilia plej grava karakterizo estas, ke ilia cerbo similas al tiu de la antropoidaj simioj, sed la dentoj kaj membroj estas homsimilaj. Pavianaj kranioj, frakturitaj per malakra objekto, estas trovitaj proksime de kelkaj el tiuj fosilioj. Tial pluraj konkludis, ke la Aŭstralopitekenoj estis almenaŭ tiom inteligentaj, ke ili kapablis ĉasi kaj mortigi per iu ŝtono aŭ simila objekto. Ĝis nun ne ekzistas pruvo, ke ili fakte agis tiel aŭ konscie faris eĉ la plej primitivajn ilojn.

Hodiaŭ estas jam pruvite, ke la unuaj intence faritaj iloj, ĝis nun trovitaj, apartenas al la frua plejstoceno, minimume antaŭ 600 mil jaroj, sed verŝajne eĉ pli. Krude faritaj ŝtonaj iloj, trovitaj en multaj mondopartoj, devenas de tiuj malproksimaj tempoj. Tamen, la plej malnovaj ĝis nun malkovritaj fosilioj de vere homedaj prauloj apartenas al la meza plejstoceno, tre verŝajne al la dua glacia periodo, eble proksimume antaŭ 450 mil jaroj. Tiujn fosiliojn oni trovis sur Javo (Pithecanthropus) kaj poste apud Pekino (Sinanthropus). Entute oni malkovris ostrestaĵojn, kiuj apartenis al kvardeko da ili. La fosilioj montras, ke la membroj de Pitekantropo kaj Sinantropo estis homsimilaj kaj ke ilia korpo jam konsiderinde rektiĝis. Ili ne havis mentonon. Certe ili konis la fajron kaj verŝajne ankaŭ manĝis siajn samspeculojn. La pekina homo havis diversajn konscie faritajn laborilojn el ŝtono. Tial li devis havi la eblecon interkompreniĝi, ĉar sen ia lingvo ne estas imagebla la utiligo de laboriloj kaj la transdono de la spertoj al la novaj generacioj. Pluraj lokigas la Pitekantropon kaj la Sinantropon en la unuan interglacian periodon de la frua plejstoceno, do ronde antaŭ duonmiliono da jaroj.

вернуться

[54]

La fakto, ke mi opiniis kaj opinias plurajn punktojn de la teorio de Marr neakcepteblaj, neniel signifas, ke mi en kiu ajn senco aprobas tiujn atakojn, lingvosciencajn ĉarlatanaĵojn kaj insultajn esprimojn pri Marr kaj lia ĝenerala lingvistika agado, kiujn eldiris Stalin kaj liaj tiamaj sekvantoj jam antaŭ 1950. La vera senco de la kampanjo de Stalin kontraŭ Marr estis politika. Stalin forĵetis lian doktrinon ne tiom pro tio, kio en ĝi estis efektive kontestebla, sed tial, ĉar ĝi ne respondis al la interesoj de la stalinisma grandrusa imperialismo, kiu samtempe glorigis la rusan lingvon kiel «la internacian lingvon de socialismo». L. Laurat publikigis pri tio tre bonan studon en la franca lingvo sub la titolo Staline, La Linguistique et L’Imperialisme Russe (Stalin, la Lingvistiko kaj la Rusa Imperialismo), Paris, 1951.

вернуться

[55]

La aŭtoro esprimas sian dankon al s-ro C. Støp-Bowitz, Kuratoro ĉe la Zoologia Muzeo en Oslo, pro la trarigardo de la manuskripto de tiu ĉi subĉapitro, pro liaj afablaj atentigoj koncerne la plej lastajn malkovrojn de la scienco sur tiu ĉi kampo kaj pro la esperantigo de la fakaj terminoj. Tiuj ĉi rimarkoj multe helpis al la aŭtoro kompletigi kaj ĝisdatigi la tekston.

вернуться

[56]

J. Vendryès, Le Langage (La Lingvo), Paris, 1921.