Aliflanke, ne estis nur Marr, kiu en Soveta Unio rigardis la lingvon kiel socian fenomenon. Por ne longigi per citaĵoj, estu menciita nur A.S. Ĉikobava, kiu al la demando kio estas lingvo, respondas tute klare kaj senhezite:
La lingvo estas socia fenomeno.[70]
Kvankam hodiaŭ estas ĝenerale forĵetita la penso pri la lingvo kiel natura aperaĵo, tamen la ideo pri la «natureco» de la lingvo reaperas eĉ nuntempe en tiu aŭ alia formo, sub tiu aŭ alia preteksto, kun tiu aŭ alia celo. Kiam, ekzemple, oni parolas pri la naciaj lingvoj kiel «naturaj» kaj pri la Internacia Lingvo kiel «artefarita», tiam jen denove la «natureca» fetiĉo reaperas. Tio okazas ne nur en konversacioj de ordinaraj homoj aŭ en la taggazetaro, sed ankaŭ en diversaj lernolibroj kaj eĉ en verkoj de konataj lingvistoj de la Okcidento kaj, same abunde, en tiuj de Soveta Unio kaj aliaj landoj. Se la uzo de tiuj netaŭgaj terminoj havus la karakteron de ia poezia komparo, tio ne multe ĝenus. Sed ne estas tiel. Ili estas uzataj en sia vera senco, kvazaŭ la naciaj lingvoj estus iaj naturaj elkreskaĵoj de nature vivanta organismo, la nacio, dum la Internacia Lingvo estus io «artefarita» en senco de kontraŭnatura, «elpensita» de unu homo kaj tial sen eblecoj evolui, sen literaturo, sen karaktero de vivanteco… kun la fina rezulto, ke ĝi entute ne estas lingvo. Tiaj absurdaj diroj estas daŭre ripetataj sen ruĝiĝo eĉ de lingvistoj kun famo, kaj ili montras ne nur kompletan ignoradon pri elementaj faktoj rilate Esperanton, sed ili samtempe ankaŭ indikas ne sufiĉan komprenon pri la socia karaktero de la lingvo ĝenerale.
Ne estas hazardo, ke en la grandega verko de A. Meillet kaj M. Cohen Les Langues du Monde (La Lingvoj de la Mondo), en kiu estas prezentitaj ĉiuj iom gravaj lingvoj, Esperanto ne trovis lokon. Laŭ tiu verko, la nombro de la lingvoj en la mondo, ne kalkulante la «lokajn lingvoformojn», estas inter 2. 500 kaj 3. 500. El tiuj lingvoj nur 29 estas parolataj de po pli ol 10 milionoj da individuoj. Ĉirkaŭ 25 lingvoj estas gravaj el vidpunkto de disvastigiteco kaj pro la skribaj produktoj en ili, dum nur 40–50 lingvoj havas entute ian literaturon, gravan aŭ negravan[73]. Kial ne aldoni la Internacian Lingvon al tiuj 25 «gravaj pro la skribaj produktoj» aŭ almenaŭ, nejuste, al tiuj 40–50 lingvoj, kiuj havas ian ajn literaturon, «gravan aŭ negravan»? Ĉar, tute simple, oni intence — tre nescience — fermas la okulojn antaŭ la realaĵo kaj en sia tromemfido pensas, ke per tio oni povas nei ĝin.
Ankaŭ ne estas hazardo, ke, se fine oni tamen decidiĝas prezenti Esperanton inter la lingvoj de la mondo, kiel tio okazis en la verko de Mario A. Pei The World’s Chief Languages (La Ĉefaj Lingvoj de la Mondo), la aŭtoro tuj protektas sin per rezervo, ke la enmeto de Esperanto «devas ne esti interpretita kiel signifanta pledon aŭ aprobon fare de la aŭtoro de ĝiaj principoj aŭ de ĝia konstrumetodo»[72].
Kion oni prave povas postuli de la lingvistoj, se ili vere deziras resti fidelaj al sia propra scienco, estas ne «pledi» aŭ «aprobi» la Internacian Lingvon — same kiel neniu postulas, ke ili «aprobu» kiun ajn lingvon — sed tute simple koni Esperanton kaj rekoni ĝin kiel socian fakton kun ĉiuj sekvoj de tiu rekono. Kun la escepto de kelkaj honorindaj filologoj, ĝenerale la lingvosciencaj specialistoj ne faras tion. Se oni malkovras ian forgesitan lingvon de iu tribo fortranĉita de la cetera mondo ie en Centra Afriko, oni formas ekspedicion, elspezas konsiderindajn sumojn, eldonas librojn pri tiu nova eltrovaĵo. Sed kiam la Internacia Lingvo estas alportata per siaj diversaj aplikoj en la vivo, tute speciale per sia mirinda literaturo, al la sojlo de la laborkabinetoj de la filologoj, tiam ili ne vidas aŭ ne volas vidi ĝin kiel realaĵon.[73]
La funkciado de la Internacia Lingvo en la praktiko prezentas per si mem — eĉ se oni flankelasas ĝian idean fonon, la socian rolon kaj la kulturajn valorojn kreitajn en ĝi — tian unuarangan lingvan sperton, ke, se pro nenio alia, do nur pro ĝi la lingvoscienco devus serioze ĝin studi. Tia studo de Esperanto ne kiel teoria projekto, sed kiel socia fakto povus multe kontribui al pli bona kompreno de tiuj sociaj fortoj en la plej larĝa senco de la vorto, kiuj ekestigas la lingvon, evoluigas ĝin, helpas aŭ malhelpas ĝian disfalon — ĉio demandoj, kiuj tre interesas la lingvosciencon.
Sed la lingvoscienco — kun kelkaj esceptoj, estu ankoraŭfoje dirite — aŭ ignoras tiun fakton kaj tial prisilentas ĝin, aŭ, se ĝi entute iel esprimas sin, faras tiajn apriorajn asertojn kaj diras tiajn absurdaĵojn, ke vere tiu tuta babilado havas nenion komunan kun la realaĵo nek kun la elementaj postuloj de scienca pritrakto. Tiel agas ne nur la principaj kontraŭuloj de la Internacia Lingvo, eĉ de la ideo mem de tia lingvo, sed ankaŭ filologoj, kiuj persone ne malsimpatias al ĝi kaj kiuj alie klopodas realece rigardi al la lingvo kiel al socia fenomeno, sed kiuj ne iras ĝis la lastaj konsekvencoj de tiu principe korekta elirpunkto. La ĝisnuna pozicio de la lingvoscienco rilate al la Internacia Lingvo estas, ĝenerale parolante, la plej malbona atestilo, kiun ĝi povis doni ne al Esperanto, sed al si mem. La unua paŝo, kiun ĝi devas fari por forviŝi la malbonan noton, estas liberigi sin de la «natureca» fetiĉo ankaŭ kiam temas pri Esperanto, kiel ĝi ĝenerale liberiĝis de ĝi studante ĉiujn aliajn, ne nur la naciajn, lingvojn. Farinte tiun paŝon, ĝi normale iros antaŭen.
3. Natura kaj socia ĉirkaŭaĵoj
La eksteraj naturaj fortoj perfortis la naskiĝon de la homo. Sed la homo ne estas nura senpova pupeto, ludile ĵetata ĉiudirekte sur la ondoj de la ekstera fizika influo. Ekde la momento, kiam li konstruis la unuan helpilon por protekti kaj firmigi sian vivon, li komencis utiligi, subigi, ŝanĝi la naturajn fortojn favore al sia progreso. Restante parto de la naturo, li eniris novan, superan mondon, tiun de la homa socio, regata de aliaj, sociaj, principoj kaj leĝoj ol estas tiuj de la naturo.
La homo estas sociema estulo kaj tia tute certe estis ankaŭ lia praulo. La individuo ĉiam apartenis kaj nun apartenas al iu socia grupo. La konkreta karaktero de iu socia grupo dependas de multaj elementoj kaj eksteraj (la ĉirkaŭanta naturo) kaj internaj (la sociaj institucioj, kreitaj en la grupo mem en la daŭro de ĝia evoluo), sed la eksteraj ĉiam pli perdas sian gravecon paralele kun la subigado de la naturaj fortoj al la interesoj de la homo. Eĉ pli, ili manifestas sian efikon ne plu rekte, senpere, sed tra la transformiĝo al socie signifaj valoroj.
Tiuj fortoj, kiuj influas la formiĝon de iu homgrupo kaj donas al ĝi ĝian apartan karakteron, influas ankaŭ ĝian lingvon. Kiam ajn iu homgrupo formiĝas kiel socia unuo kun distingaj trajtoj, ĝi kreas al si sian lingvon surbaze de la konkretaj bezonoj, dependantaj de la atingita evoluŝtupo kaj de ĉiuj elementoj, kiuj ĝin kaŭzis. La lingvo siavice helpas al kunteno de la socia grupo kaj ĉe la uzantoj plifortigas la senton de aparteno al la grupo.
La lingvo estas influata de la fizika kaj de la socia ĉirkaŭaĵoj. La socia ĉirkaŭaĵo — pluraj sociaj fortoj kiel religio, politika organizo, arto, moralaj konceptoj — reflektiĝas rekte en la lingvo. Ilia establiĝo mem ne povas ne esti akompanata de lingva esprimo. Male, la fizika ĉirkaŭaĵo — ekzemple la topografia strukturo de la regiono (montoj, ebenaĵo, marbordo k.s.), klimato, flaŭro kaj faŭno, mineraloj — esprimiĝas en la lingvo nur tiom, kiom ĝi havas ian konkretan valoron por iu konkreta socio. Ne sufiĉas, ke en la natura ĉirkaŭaĵo troviĝas iu besto, iu planto, iu mineralo, por ke ĝi ricevu sian nomon. Necesas multe pli: la besto, kreskaĵo aŭ objekto devas fariĝi en kiu ajn senco socie grava por eniri la lingvon.
La Nootka-Indianoj vivas ĉe la marbordo. Ilia lingvo posedas grandegan nombron da precizaj terminoj por multaj marfiŝoj kaj aliaj maraj bestoj kaj kreskaĵoj. La samon oni povas rimarki en la lingvoj de la aliaj marbordaj indianaj triboj. Iliaj vortaroj povas esti tiurilate komparataj al tiu de ta Baskoj en sudokcidenta Francio kaj norda Hispanio, aŭ al la vortprovizo de kiu ajn alia fiŝkaptista popolo.
[70]
Prof. A. S. Ĉikobava,
[72]
Mario A. Pei.