Выбрать главу

Male, en la vortaro de la sudaj Paiute-Indianoj, kiuj loĝas sur dezerta plataĵo de Arizono, Nevado kaj Utaho, oni trovas amason da specialaj topografiaj esprimoj. Ili ne estus kreitaj, se ili ne estus bezonataj en la vivolukto por loĝantoj de duondezerta regiono. Same tiel la Nootka-Indianoj certe ne havus tiel grandan nombron da esprimoj por la mara faŭno, se ili havigus al si la nutraĵon per surtera ĉasado aŭ per terkulturado, kaj ne ĉefe per fiŝkaptado, kvankam ili loĝus en la sama regiono.

Aliaj indianaj triboj, kies nutraĵo grandparte dependas de radikoj, semoj de sovaĝaj plantoj, entute de vegetaĵoj, posedas multnombrajn esprimojn ĝuste sur tiu ĉi kampo. Ofte oni havas plurajn apartajn esprimojn eĉ por la sama planto depende de ĝia koloro, ĝia kreskostadio, de tio ĉu ĝi estas kuirita aŭ ne k.t.p. Aliflanke, pluraj lingvoj de indianaj triboj havas unu solan vorton kaj por la suno kaj por la luno. Nur el la kunteksto vidiĝas ĉu temas pri suno aŭ pri luno.[74] Tiuj objektoj certe ne troviĝas en la centro de ilia materia aŭ spirita vivo!

En ĉiuj lingvoj estas rimarkebla la sama influo de la natura ĉirkaŭaĵo tra la sociaj vivoformoj. En la araba lingvo abundas vortoj pri la ĉevalo pro la graveco de tiu besto en la vivo de la arabaj komunaĵoj. En la somali-lingvo troviĝas multaj specialaj esprimoj por la kamelo, ĉar al ĝi estas ligita la ekonomia vivo de tiuj nomadaj triboj. Sed la kroata popolo, kiu havas la eblecon vidi ĝin nur en zoologia ĝardeno aŭ en cirko, ne povas lingve distingi per apartaj vortoj inter kamelo, kamelino, kamelido, kamelidino. Kompense en la kroata lingvo troviĝas tre multaj vortoj rilatantaj al la bovo, ŝafo, ĉevalo, do al la brutaro, kiu okupas elstaran lokon en la mastrumado. Oni distingas tiujn bestojn per apartaj vortoj ne nur depende de la sekso, aĝo, koloro, sed ankaŭ laŭ pluraj aliaj karakterizoj.

Estas tute certe, ke triboj vivantaj en la naturo havas akran vidon kaj ke fiziologie nenio malhelpas ilin rimarki la senfinajn nuancojn de la koloroj en ilia majesta natura beleco. Tamen, en iliaj lingvoj ofte mankas nomoj eĉ por elementaj koloroj. Nur la produktado de farboj, de aliaj kolorigaj substancoj kaj de kolorigitaj objektoj kaŭzis fine la formiĝon de tiu longega listo da kolornomoj por ĉiuj eblaj nuancoj, unuavice en la lingvoj de la popoloj, kiuj kreis la farbindustrion.

Ne estus malfacile plenigi tutan libron per tiaj ekzemploj. Ĉiam montriĝas la samo: la natura ĉirkaŭaĵo influas la lingvon nur tra la socia ĉirkaŭaĵo aŭ, kiel Sapir diris:

Per aliaj vortoj, kiom la lingvo estas koncernata, la tuta ĉirkaŭaĵa influo reduktiĝas en la lasta analizo al la influo de la socia ĉirkaŭaĵo[75].

La socia ĉirkaŭaĵo influas ankaŭ rekte la lingvon. Tiamaniere, interalie, la lingvo estas transdonata de generacio al generacio. La t.n. onomatopeaj vortoj, kiujn kvazaŭe la infanoj lernas imitante la «naturajn sonojn», estas tute simple imitado de la vortoj, kiujn la infanoj aŭdas de sia ĉirkaŭaĵo. Ili diras da-da, ĉar en Francio la patro rajdigas ilin sur sia propra genuo kaj samtempe dorlote diras da-da. Ili ricevas ovon «à la coque», de kie la ko-ko. Kaj precize tion ili imitas. Ne la ĉevalon aŭ la kokon, kiujn eble ili — la nuntempaj grandurbaj infanoj preskaŭ certe — neniam eĉ vidis!

En la kroata, serba kaj aliaj lingvoj, kies popoloj vivis ĝis antaŭ nelonge en grandaj familiaj komunaĵoj (zadruge = kooperativoj), troviĝas multaj vortoj por la parencaro kaj boparencaro. En la serba-kroata, ekzemple, estas aparta vorto por la onklo frato de la patro, alia por la frato de la patrino, tria por la edzo de la patrina fratino, kvara por tiu de la patra fratino. Simile por la aliaj membroj de la familio. La kunvivado en grandaj familiaj unuoj necesigis tiujn lingvajn distingojn. Kun la malapero de la familiaj kooperativoj (nete distingendaj de kiu ajn alia kooperativa formo) malaperas ankaŭ tiuj esprimoj. La nova generacio en Jugoslavio apenaŭ konas ilin. Ĉio fariĝas nur onklo aŭ onklino, bopatro aŭ bopatrino!

La apartaj karakterizaj trajtoj, kiuj markas diversajn tribajn lingvojn pro la influo de la ĉirkaŭaĵo, principe respondas al la karaktero de la t.n. specialaj lingvoj en la kadro de la pli evoluintaj komunaj lingvoj.

Ĉapitro IV.

Faktoroj influantaj la lingvoevoluon

La lingvo estas, unuflanke, subigata al influo de iuj faktoroj (kiuj, cetere, en pli aŭ malpli alta grado ludas sian rolon ankaŭ koncerne la aliajn sociajn fenomenojn), sed, aliflanke, ĝi mem fariĝas unu el la faktoroj, eĉ tre grava, kiuj aktive influas la evoluon de la socio.

En la lingvoevoluo estas klare rimarkeblaj du kontraŭaj tendencoj: la tendenco al disfalo kaj la tendenco al unueco. Ili estas nenio alia ol manifestiĝo de du antagonismaj kategorioj de faktoroj, kiuj seninterrompe — sed ne kun la sama efiko en ĉiu epoko kaj en ĉiu medio — influas la lingvon. Al la unua kategorio apartenas pluraj diferencigaj faktoroj, kiuj efikas rompe, disige, disfale. La dua kategorio konsistas el unuecigaj faktoroj, kiuj efikas kuntene, maldisige, do unuecige.

1. Diferencigaj faktoroj

La ĉefaj diferencigaj faktoroj estas:

(a) Geografia faktoro. — Klimato, altaj montoj, grandaj maroj, larĝaj riveroj, netrapaseblaj marĉoj, densaj arbaregoj, senvivaj dezertoj sendube disigas la homgrupojn unu de la alia, precipe en la primitivaj stadioj de la evoluo. Sub la influo de tiuj kondiĉoj ĉiu grupo ne nur kreas al si sian apartan lingvon, sed la lingvoj ankaŭ restas sen reciprokaj kontaktoj. Tio, kompreneble, malebligas la proksimiĝon de la lingvoj.

La geografia faktoro ludas tre gravan rolon sur la plej malaltaj ŝtupoj de la civilizo, sed eĉ hodiaŭ ĝi ne perdis ĉian signifon. La homgrupoj, kiuj vivas izolite unuj de la aliaj, sen ia ajn kontakto aŭ kun nur tre malmulte da reciprokaj rilatoj, havas apartajn lingvojn, kiuj ne estas komprenataj ekster la respektivaj medioj.

Estas sciate, ke la indiĝenoj de ambaŭ Amerikoj posedas grandegan nombron da lingvoj, tre malsamaj inter si. Ĉiu tribo, nombranta ofte nur kelkajn centojn da membroj, havas sian propran lingvon.

En Suda Ameriko nur la lingvoj de la Tupi-Guarani Indianoj estas relative vaste komprenataj. Ili ankaŭ influis la portugalan lingvon de Brazilo. La aliaj lingvoj varias de tribo al tribo, eĉ de kabano al kabano, tiel ke kelkfoje nur la membroj de la sama familio komprenas unu la alian[76]. Tibor Sekelj, unu el la konataj sudamerikaj esploristoj, rimarkis la saman fenomenon dum siaj plurjaraj vojaĝoj tra Brazilo. Li rakontas, ke eĉ hodiaŭ tute malgrandaj indiĝenaj triboj parolas siajn apartajn lingvojn, tre diferencajn inter si.

Viglan priskribon de la multnombraj lingvoj en Norda Ameriko donis jam en la 17-a jarcento Gabriel Sagard en sia libro Granda Vojaĝo en la Lando de Huronoj.[77] Li asertis, ke en la regionoj, vizititaj de li, tre malofte du vilaĝoj parolas la saman lingvon. Edward Sapir, kiu dediĉis grandan parton de sia vivo al la studo de la kulturo de la amerikaj Indianoj, parolas pri la senfina nombro de la indiĝenaj lingvoj. Li diras:

La indigena loĝantaro de Ameriko norde de Meksikio (ĉirkaŭ 1.150.000) parolis, en la tempo de la malkovro de Ameriko fare de Kolumbo, mirigan nombron da lingvoj, el kiuj la plejparto estas ankoraŭ parolata, kvankam en multaj kazoj sole de nura manpleno da individuoj. Kelkaj el ili, kiel sioux kaj navaho, estas ankoraŭ florantaj lingvoj[78].

вернуться

[74]

Ĉio pri la indianaj lingvoj laŭ E. Sapir, verko cit. sub [48], p. 89 kaj sekv.

вернуться

[75]

Verko cit. [48], p. 90.

вернуться

[76]

Laŭ la verko cit. sub [40], p.141 kaj la verko cit. sub [72] pp. 36, 287, 289.

вернуться

[77]

Gabriel Sagard, Grand Voyage du Pays des Hurons (Granda Vojaĝo en la lando de Huronoj). Paris. 1631.

вернуться

[78]

E. Sapir, verko cit. sub [48], p. 169.