Выбрать главу

Nur en Kalifornio sur la spaco de 150.000 kvadrataj mejloj, Kroeber distingis 31 lingvofamiliojn kaj minimume 135 dialektojn (lingvojn). Kiel dirite aliloke[79], la verko La Lingvoj de la Mondo distingas pli ol 100 familiojn kaj amason da izolitaj lingvoj en Ameriko eĉ hodiaŭ.

La indiĝenoj de Aŭstralio, kies nombro estas taksata je ĉirkaŭ 200.000, parolas minimume 500 lingvojn.

En Azio estas la sama situacio. La lingvoj de tiu granda kontinento estas tre malsamaj kaj ilia nombro grandega. La lingva esploranto — diras Mario Pei — trovas, kompreneble, en Azio lingvojn de unua rango el vidpunktoj nombra, komerca, politika kaj kultura. Sed li ankaŭ trovas tie «miriadon da malpli grandaj lingvoj, kies parolantoj estas relative malmultnombraj kaj kiuj neniam atingis tre altan kulturan nivelon»[80]. En Birmo, ekzemple, estis establita, ĉefe sub la dinastio Alaungpaya (1752–1885) la birmana lingvo, en kiu estis kreitaj konsiderindaj literaturaj valoroj. Ĝi fariĝis rimedo de komunikado ne nur en la tiama Birmo, sed ankaŭ en Arakanio kaj Peguo, kvankam tiuj du regionoj troviĝis sub la brita regado (la unua ekde 1826, la dua ekde 1852) kaj poste formis parton de Brita Birmo. Tamen en la montaraj regionoj vivis izolite multaj sendependaj triboj, kiuj parolis kaj konservis siajn proprajn apartajn lingvojn. Iu vojaĝanto, kapitano Gordon, priskribis tiujn lingvojn; kelkfoje ili estas parolataj nur de po tridek aŭ kvardek familioj. La lingvoj estas tiel malsamaj inter si, ke eĉ la plej najbaraj triboj ne povas interkompreniĝi.

Centoj da amerikaj lingvoj — diras A. Meillet — ne proksimiĝis unuj al la aliaj, ĉar la plej granda parto de la kontinento ne estis dense loĝata kaj tial la unuopaj grupoj estis izolitaj[81]. La samo validas por kiu ajn alia regiono. Se la homgrupoj vivas izolite, dividite en malgrandaj komunaĵoj, kun malmulte da rilatoj inter si, ili kreas siajn proprajn lingvojn, kiuj ne estas konataj ekster la koncerna lingva komunaĵo.

Tia, do, estas la diferenciga rolo de la geografia faktoro, precipe en la pli malaltaj stadioj de la civilizo kaj de la lingvo. La fakto, ke sur tiu malalta nivelo la geografia faktoro kune kun la aliaj diferencigaj elementoj, havas tiel efikan disigan signifon, prezentas plian apogon al la koncepto, ke la unua formiĝo de la lingvoj en tempoj tre malproksimaj, kiam ĉiuj diferencigaj faktoroj havis ankoraŭ pli grandan efikon, estis karakterizita de senfina varieco.

(b) Ekonomiaj-sociaj faktoroj. — Oni povas distingi plurajn faktorojn, apartenantajn al tiu ĉi grupo. Jen la plej gravaj:

(i) Kasta aŭ klasa faktoro. — Kun la evoluo de la homaro, kun la rompiĝo de la primitiva komunaĵo en diferencajn kaj poste eĉ antagonismajn klasojn, rompiĝis ankaŭ la lingvo. Ĉiu ekonomia diferenciĝo signifas samtempe ankaŭ socian diferenciĝon, kaj tio nepre rezultigas lingvan diferenciĝon. Se la diversaj klasoj estas akre dividitaj unuj de la aliaj, ankaŭ iliaj lingvoj manifestas gravajn diferencojn. Male, se la klasoj havas pli viglajn reciprokajn kontaktojn, iliaj lingvoj montras malpli da diferencoj.

La kasta socio de antikva Hindio prezentas tipan ekzemplon de preskaŭ kompleta kasta izoliteco. Tial en Hindio la kastoj havis siajn apartajn lingvojn komencante per la supera kasto de bramanoj, kiuj parolis sanskrite, ĝis la malsupraj tavoloj, troviĝantaj ekster la kastoj, kiuj parolis diversajn prakritajn dialektojn. En la dravidaj lingvoj de suda Hindio kaj norda Cejlono eĉ la genro ne estas formata surbaze de la sekso, sed laŭ la kasto: «superaj» aŭ «malsuperaj» estuloj, tiel ke la virinoj, kaj eĉ la diinoj, troviĝas en la rango de la lastaj, en la sama kategorio kun la senvivaj objektoj[82].

La latina lingvo estis en la komenco fakte la lingvo de la patricioj en Romo. Pritraktinte la formiĝon de tiu lingvo, Max Müller konkludis:

Se la plebanoj estus superregintaj anstataŭ la patricioj, la latina estus estinta tre diferenca de tiu, kiu troviĝas ĉe Cicerono[83].

Similan fenomenon oni rimarkas en la feŭda mezepoka Eŭropo. La reganta feŭda klaso de la nobelaro, la eklezio kaj la scienco estis la socia portanto de la mezepoka latina, dum la servutulaj popolamasoj parolis plej diversajn lingvojn kaj dialektojn.

En Anglio, post la normanda konkero, la reganta klaso parolis la francan normandan lingvon, dum la kamparanoj kaj metiistoj plue parolis saksajn lingvojn dum kelka tempo.

En la moderna epoko, pro la fakto, ke la diversaj socitavoloj estas malpli izolitaj unuj de la aliaj, kiel ankaŭ pro la influo kaj ĉiam pli granda signifo de la unuecigaj faktoroj, la klasa faktoro ne plu ludas tian rolon, ke ĝi povus krei tute apartajn lingvojn. Estus, tamen, eraro pensi, ke ĝia influo tute perdiĝis. La diversaj socitavoloj havas ofte la tendencon amasiĝi en apartaj kvartaloj, tiel ke ankaŭ el teritoria vidpunkto ili estas dividitaj. La rilatoj inter ili fariĝas en tiuj okazoj nur eksteraj, formalaj kaj maloftaj. La konsekvenco estas, ke ankaŭ la lingvaj esprimoj de tiuj grupoj sufiĉe diferencas. Observante la lingvon de la burĝaro kaj tiun de la laboristaro en Londono, en Parizo aŭ en kiu ajn alia granda urbo, oni facile povas rimarki, ke la distanco inter ili estas nek malgranda nek sensignifa. «Ekzistas klasoj kaj subklasoj, ĉiu kun siaj lingvaj apartajoj» — diras A. Meillet.[84]

Margaret Schlauch skribis jenon pri la londona cockney:

En la kadro de la angle parolanta mondo verŝajne la plej akra kontrasto estas trovebla inter la cockney londona dialekto, unuflanke, kaj la lingvo de la «supra klaso» ("upper-class"), aliflanke. La londonanoj ne hontas rekoni tiun kontraston; ili estas tre sinceraj rilate la ekziston de klasaj niveloj en la lingvo[85].

Marr certe eraris, kiam li troigis la influon de la klaso al la lingvo, sed estas same tiel erare nei ĝian pli aŭ malpli grandan rolon en la evoluo de la lingvo, depende de la konkreta strukturo de la koncerna socia grupo. Por citi ankoraŭfoje Meillet: «Ĉiu socia diferenciĝo havas ŝancon esprimiĝi kiel lingva diferenciĝo»[84].

(ii) Profesia faktoro. — La divido de la laboro kaj, kiel ĝia rezulto, la ekesto de profesioj kaŭzis la kreiĝon de apartaj, profesiaj aŭ teknikaj lingvoj. Kie ajn ekzistas divido de la laboro, devas ekzisti ankaŭ divido de la lingvo. Ĉiu profesio, ĉiu okupo, havas siajn proprajn terminojn, kiuj plej ofte ne estas konataj ekster ĝi. Ju pli la homaro evoluas, ju pli la diversaj fakoj specialiĝas, ju pli la unuopulo dediĉas sian fizikan kaj spiritan aktivecon al sia fako, des pli specialiĝas ankaŭ la koncernaj fakaj lingvoj.

Se urbano ĝenerale kontentiĝas per la vortoj ŝafo, ŝafino kaj ŝafido, la angla farmisto «sentas bezonon pri esprimo por „unujara ŝafo“ kaj alia pri esprimo por „dujara ŝafo“ kaj precize diferencigas la netonditan dujaran ŝafon (teg) de la pli ĝenerala esprimo twinter, t.e. duvintra. En Kimrujo la ŝafpaŝtistoj havas grandan aron da nomoj por la diversaj orelmarkoj, kiujn portas la ŝafoj de diversaj posedantoj»[86]. Same tiel multajn vortojn pri la ŝafo havas la paŝtistoj en la montoj de Dalmatio kaj tre verŝajne ankaŭ en aliaj paŝtistaj regionoj de Jugoslavio kaj de kiu ajn alia lando. Sed kio estas rimarkinda, estas la fakto, ke tiuj samaj paŝtistoj en Dalmatio, kiuj havas abundon da vortoj por la ŝafoj kaj eĉ nomas aparte unuopajn ŝafojn, ne scias la nomojn de multaj montaj floroj, herboj kaj aliaj kreskaĵoj en sia senpera ĉirkaŭaĵo. Sed, kompreneble, ĉiu botanikisto posedas tiujn vortojn kaj multajn aliajn. La samo validas por zoologo, medicinisto, juristo, historiisto, elektrikisto, tajloro kaj ĉiu alia profesiulo aŭ fakulo pri sia profesio, fako aŭ speciala laborkampo.

вернуться

[79]

Vidu piednoton [19].

вернуться

[80]

Mario A. Pei, verko cit. sub [72], p. 454.

вернуться

[81]

A. Meillet, verko cit. sub [68], p. 116.

вернуться

[82]

Mario A. Pei, verko cit. sub [72], p. 33.

вернуться

[83]

Max Müller, verko cit. sub [20], p. 60.

вернуться

[84]

A. Meillet, verko cit. sub [68], p. 113.

вернуться

[85]

Margaret Schlauch The Gift of Tongues (La Donaco de la Lingvoj), London, 1949, pp. 261–262. Al la supra citaĵo oni povus nur aldoni, ke tiu «kontrasto» estas tia, ke neniu persono, kiu konas nur la literaturan anglan lingvon — eĉ ne Angloj mem — povas kompreni la londonan cockney.

вернуться

[86]

W.E. Collinson, La Homa Lingvo, Berlin, 1927, p. 79.