La tuta vortprovizo de la plej evoluintaj lingvoj atingas hodiaŭ plurajn centmilojn da esprimoj. El tiuj esprimoj, relative nur tre malgranda nombro estas komuna al ĉiuj uzantoj de la koncerna lingvo. Eĉ en Anglio, do en lando kun tre alte evoluintaj kulturo kaj civilizo, la kamparano kelkloke ne konis pli ol 300 vortojn ankoraŭ meze de la pasinta jarcento, laŭ la enketo kiun faris tiam Max Müller, kiu plue diris:
Bone edukita Anglo … malofte uzas en la konversacio pli ol 3.000 aŭ 4.000 vortojn proksimume kaj elokventaj parolantoj povas atingi la kvanton de 10.000 vortoj je sia dispono[87].
Anglo, nomata D’Orsay, prezentis antaŭ pluraj jaroj studon, en kiu li konkludis, ke «la uzvortaro de analfabetoj kaj duonanalfabetoj ne transpasas 500 vortojn»[88]. La prezidanto de la Linguaphone Institute taksis antaŭ nelonge, ke ordinara (meza) persono utiligas ĉ. 1.000 uzeblajn vortojn en sia tuta vivo kaj malofte transpasas 1.200 vortojn[89].
Kvankam Mario Pei, ŝajne, opinias tiujn taksojn tro malaltaj, tamen li ne esprimis pri ili difinitan opinion. Li nur aldonis informojn pri la studoj de grupo da psikologoj, laŭ kiu 4-jara infano «konas pli ol 5.000 vortojn» kaj je la aĝo de 10 jaroj atingas 34.000 vortojn! Laŭ alia opinio, prezentita de M. Pei, idiota plenkreskulo scias 10.000 vortojn, dum la meza normala plenkreskulo posedas inter 35.000 kaj 70.000 vortojn![90].
Sian propran opinion Mario Pei esprimis per jenaj vortoj:
Oni diras, ke la kompleta angla vortaro konsistas el ĉ. duonmiliono da vortoj. Estas dube ĉu iu individuo konas pli ol unu kvinonon de tiu nombro[91].
Tre verŝajne li estas tro optimisma en tiu takso. Certe tia individuo ne ekzistas. Pli realeca li estas, kiam li daŭrigas tiun parton jene:
Centmiloj da vortoj, kvankam ili aperas listigitaj en la grandaj vortaroj, apartenas al specialaj sciencaj, profesiaj aŭ fakaj parolmanieroj (parlances), kaj ne estas uzataj, eĉ ne rekonataj, de la meza parolanto. Ĉiu kampo de moderna aktiveco havas sian propran specialigitan vortaron, kiu estas familiara nur al tiuj, kiuj estas okupataj en la kampo. Ekzistas speciala vortaro de medicino, alia de psikologio, alia de botaniko, alia de muziko…[92].
Senkonsidere al la opinio de Mario Pei, aŭ de kiu ajn alia, sendube la vortoj vere komunaj al ĉiuj membroj de la lingva komunaĵo, inkluzivante, do, ankaŭ la plej malklerajn tavolojn de normalaj plenaĝuloj — kaj ĝuste la plej malkleraj tavoloj tiurilate ludas la decidan rolon — estas ne pli ol 1% de la tuta lingva vortprovizo. Tiu takso certe estas optimisma, ĉar ĝi signifas, ke eĉ la plej malkleraj personoj posedus ĉ. 4.000 vortojn, dum, plej verŝajne, 4.000 ĝis 5.000 vortoj (en la lingvoj, kompreneble, en kiuj la vorto havas aŭtonoman lingvan valoron) reprezentas la mezan aktivan vortprovizon de mezklera individuo[93]. Ĉio alia apartenas al profesiaj, fakaj, teknikaj lingvoj. Tien ĉi oni devas ankaŭ alkalkuli la specialajn lingvajn esprimojn, ekestintajn surbaze de diversaj akcesoraj homaj aktivecoj, kiaj la sporto, ĉasado, vojaĝado k.t.p.
(iii) Seksa fakturo. — Estas jam menciitaj la kazoj de virinaj gestaj lingvoj. Oni konstatis, ke, ĉe diversaj primitivaj triboj, ankaŭ la parollingvoj de virinoj tre forte diferencas de la viraj. La kafraj virinoj posedas multajn apartajn vortojn, kiuj ne troviĝas en la lingvo de la viroj. Pro tabuo al virinoj estas malpermesite uzi vorton, enhavantan kiun ajn sonon, kiu estas simila al la sonoj de la nomoj de iliaj plej proksimaj viraj parencoj. Ankaŭ en aliaj indiĝenaj lingvoj de Afriko la tabu-vortoj influas la lingvan diferenciĝon. Similan fenomenon rimarkis T. Sekelj ĉe kelkaj indiĝenaj triboj de Brazilo.
En Afriko oni trovis ankaŭ tribojn, kie la virinoj parolis tute malsaman lingvon. Tiun fenomenon oni atribuas al la fakto, ke la venkinta tribo ekstermis ĉiujn virojn de la venkita kaj ekposedis ĝiajn virinojn.
Tre interesa kazo de grandegaj diferencoj inter la vira kaj virina lingvoformoj estas tiu de la yana-lingvo en norda Kalifornio. La vira formo estas uzata sole inter viroj, dum la virina aplikiĝas ne nur en la konversacio inter virinoj, sed ankaŭ inter virinoj kaj viroj. La kaŭzo de tiu speciala virina lingvo ne troviĝas en tabuo, ĉar la virinoj libere uzas la virajn formojn, kiam ili citas virajn dirojn en sia lingvo. Tre kredeble la reduktitaj virinaj formoj simbolas la malpli altan socian pozicion de la virinoj en la komunaĵo[94].
En antikva Hindio la virinoj parolis prakrite. Tiuj prakritaj lingvoj eniris en la literaturon unue tiel, ke en la sanskritaj teatraĵoj la virinaj karakteroj, ĉu nobelaj aŭ ne, prezentiĝis kiel parolantaj prakrite, dum la karakteroj de pastroj kaj nobeloj uzis la sanskriton. En la feŭda mezepoko de Eŭropo la virinoj ĝenerale ne parolis latine. Dante atribuis al la influo de la virinoj la unuajn provojn enkonduki en la literaturon de Italio la popollingvojn (lingua volgare). Fakte, la vera kaŭzo estas, en Italio same kiel aliloke, la komenciĝoj de interna malintegriĝo de la feŭda sistemo kaj la fortikiĝo de la burĝa elemento. Rilate la lingvon, tiun procezon helpis ĉiuj tavoloj kun socie malpli alta pozicio, inkluzive la pastraron de malsupraj rangoj kaj la virinojn senkonsidere al la klasa aparteno.
Ankaŭ ekster tiuj kazoj oni trovas diferencojn inter la vira kaj virina lingvoformoj depende de la apartaj laborfunkcioj, kiujn efektivigas la du seksoj, precipe ĉe gentoj sur pli malalta ŝtupo de civilizo. La viroj, ekzemple, okupiĝas pri ĉasado, dum la virinoj kolektas sovaĝajn fruktojn aŭ kultivas vegetaĵojn. Sub la influo de tiuj malsamaj okupoj ankaŭ la lingvoformoj manifestas diferencojn, ĉefe rilate la konsiston de la vortprovizo. La saman fenomenon oni povas tre bele observi en la nuntempo en la medioj de elmigrintoj kaj rifuĝintoj: la virinoj kutime akiras unuavice la vortojn rilatantajn al hejma mastrumado, dum la viroj familiariĝas kun tiuj de sia profesio aŭ fako en la lingvo de la nova domicilo.
Kiel oni vidas, la seksa faktoro ne estas fakte biologia faktoro, kiel unuavide oni povus pensi, sed ĝi estas ekonomia kaj socia faktoro. La sekso kiel tia ne influas grave la lingvon, precipe ne hodiaŭ, sed ĝi povas fariĝi tre influa, se ĉiu el la du seksoj ekskluzive okupiĝas nur pri difinitaj laboroj.
(iv) Religia faktoro. — Preskaŭ ĉiuj religioj uzas apartajn lingvojn por siaj ritoj. En antikva Romo eĉ la pastroj mem, asertas Kvintiliano, apenaŭ povis kompreni siajn sanktajn himnojn. En la budistaj temploj de Japanio — diras M. Pei — la sanskritaj preĝoj kaj sanktaj vokoj estas murmurataj de pastroj, kiuj preskaŭ komplete forgesis ilian signifon. Ĉiu el la kristanaj religioj havas ĉie specialan lingvon, kiu tute aŭ grave diferencas de la komuna lingvo. La katolika eklezio uzas ĉefe la latinan lingvon, sed kelkloke ankaŭ malnovajn aŭ specialajn formojn de aliaj lingvoj; la slavaj ortodoksaj eklezioj aplikas ĝenerale la malnovslavan; la ritoj de la greka ortodoksa eklezio estas farataj en la antikva greka lingvo… Ankaŭ aliaj religioj havas apartajn lingvojn. La sankta lingvo de Islamo estas la tradicia araba literatura lingvo, dum, ekzemple, la suda budismo aplikas la t.n. pali-lingvon. La religiaj ritoj — diras Meillet — destinitaj transporti la homon en mondon apartigitan, en mondon sanktecan, postulas lingvon same tiel apartan.[95]
Kiam iu religio estas praktikata sur vastaj teritorioj, tiam kompreneble ankaŭ la koncerna religia lingvo havas la saman etendiĝon. Tamen, pro siaj ŝtoniĝintaj antikvaj lingvoformoj tia lingvo kutime ne servas kiel instrumento de komunikado en la ordinara senco de la vorto, sed pli kiel simbolo de religia unueco. Sed ofte okazis, ke la efektivaj portantoj de iu religio estis aŭ tute identaj al la supera tavolo de iu ekonomia-socia organizo, aŭ formis ĝian esencan parton. En tiaj kazoj la religia lingvo identas kun la kasta aŭ klasa. Tiaj, ekzemple, estas la sanskrita de la bramanoj kaj la mezepoka latina. Ĝenerale parolante, ju pli grava estas la religio en iu socia grupo, des pli grandan signifon havas ĝia lingvo kaj des pli forte sentiĝas ĝia influo. En mezepoka Hungario la skriba uzado de la popollingvoj estis konsiderata kiel krimo kaj kelkfoje la «krimuloj» estis kondamnitaj al mortpuno.
[90]
Tiuj ciferoj estas absurdaj. Ili cetere estas ankaŭ kontraŭdiraj inter si. Oni komparu nur la kvazaŭan vortprovizon de 10-jara infano (34.000) kun la vortprovizo de mezklera plenaĝulo (35.000), kiu tamen restas mezklera eĉ kun la provizo de 70.000 vortoj! Antaŭ ĉio estas necese distingi inter la lingvoj, en kiuj la vorto estas sendependa unuo kun aŭtonoma valoro, kiel ekzemple en la greka, latina, ĝenerale en la lingvoj hindeŭropaj kaj semidaj, unuflanke, kaj la lingvoj en kiuj la vorto perdiĝas en la frazo kaj ne havas memstaran valoron, ekzemple en kelkaj amerikaj lingvoj, kiuj havas tiom da vortoj, kiom da frazoj kaj tiom da frazoj, kiom da vortoj, aliflanke. Poste, restante ĉe la lingvoj kun aŭtonoma vorta valoro, oni devus distingi inter aktiva scio kaj pasiva. Plue, estus necese difini kion signifas «scii», ĉar tiu difino povas iri de la precizeco en la grandaj vortaroj ĝis la plej nebula kompreno de la signifo. Tre verŝajne M. Müller pensis al aktiva vortuzo kaj kontentiĝis pri scio de socia identigo de la vorto. En tiu senco mi mem parolas pri la vortprovizo kaj, kompreneble, ne konsideras la fleksiojn kiel apartajn vortojn. Pli detale en la artikolo
[93]
Ĝenerale la individua vortprovizo — spegulo de la individua kulturo — estas relative malriĉa. Oni konsideru, ke la tuta Malnova Testamento estas skribita per 5.642 vortoj. Shakespeare uzis en ĉiuj siaj dramaj verkoj ĉ. 15.000 vortojn, dum aliaj taksis je 16.000 la malsamajn vortojn, kiujn li uzis en sia tuta verkaro. Laŭ M. Pei, oni elkalkulis, ke Racine uzis en ĉiuj siaj verkoj nur 6.000 vortojn, dum la verkaro de Victor Hugo estis skribita, laŭ kelkaj, per 20.000 vortoj. Verŝajne en la kazo de Victor Hugo oni kalkulis kiel apartajn vortojn ĉiujn fleksiojn de la samaj vortoj aŭ la proprajn nomojn, kiujn li abunde uzis. La tuta literatura vortaro de Milton estas taksata inter 8.000 kaj 11.000 vortoj. Oni komparu tiujn ciferojn kun la supre menciitaj «vortaroj» de 10-jaraj infanoj! Kompatindaj Shakespeare, Racine, Hugo, Milton kaj ĉiuj aliaj mondfamaj verkistoj! Bona oratoro devus posedi ĉ. 8.000 ĝis 10.000 vortojn. En Esperanto, la aktiva posedo de ĉ. 3.000 radikoj donas vere abundan vortprovizon.