Выбрать главу

Ankaŭ aliaj faktoroj influas diferencige. Tiaj, ekzemple, estas la transdonado de la lingvo al la novaj generacioj fare de la malnovaj, la politikaj malhelpoj al interregiona aŭ internacia komunikado kaj pluraj aliaj. Sendube ankaŭ tiuj faktoroj ludas pli aŭ malpli gravan diferencigan rolon kaj ili ne restas neglekteblaj.

Oni komprenos la gravecon de la specialaj lingvoj, kiujn kaŭzas la diferencigaj faktoroj, se oni konsideras, ke tribo en suda Hindio, kiu konsistas el nur ĉ. 800 personoj, «havas 3 specialajn religiajn lingvojn, unu slangon kaj unu dialektan dividon de socia origino»[96].

2. Unuecigaj faktoroj

Multnombraj estas la elementoj, kiuj efektivigas tute inversan efikon sur la lingvoevoluon. La unuecigaj faktoroj estas divideblaj je tri ĉefaj grupoj: ekonomiaj-sociaj, teknikaj kaj klerigaj.

(a) Ekonomiaj-sociaj faktoroj. — La tuta historio de la homaro estas, esence, historio de transpasado al pli altaj produktometodoj surbaze de novaj, ĉiam pli taŭgaj produktiloj. Tiu vojo, kiu daŭre celis al superaj, pli larĝaj formoj de kunvivado, kondukis la homaron de la primitiva hordo, tra la tribo, tra la gento, tra la popolo ĝis la hodiaŭaj nacioj kaj nun ĝi direktiĝas al la estonta unueca homaro.

Sur tiu vojo al la supro, pluraj gravaj elementoj manifestadis ĉiam pli sian unuecigan influon. Jen la ĉefaj:

(i) Divido de la laboro. — La transpaso al pli progresaj produktosistemoj kaŭzis la kreon de pli ampleksaj sociaj unuoj kun pli evoluinta divido de la laboro kaj, sekve, kun pli vastaj interŝanĝoj ne nur materiaj, sed ankaŭ spiritaj.

Tiamaniere, la divido de la laboro, kiu, unuflanke, prezentiĝas kiel diferenciga faktoro en senco vertikala (formiĝo de profesiaj lingvoj), aliflanke interdependigas ekonomie la homojn sur larĝaj teritorioj kaj, sekve, montriĝas kiel potenca unueciga faktoro en senco horizontala ne nur nacie, sed ankaŭ internacie. Ju pli dividita estas la laboro, ju pli specialiĝas la aktiveco de unuopulo, des pli dependa li fariĝas de la aliula laboro. La interŝanĝoj multobliĝas spece kaj ampleksiĝas teritorie. Hodiaŭ ili transpasas la limojn de unuopaj nacioj kaj etendiĝas sur la tuta terglobo. Ĉiuj artaj provoj haltigi tiun normalan ekonomian kaj socian evoluprocezon per rimedoj aŭtarkiaj, fiaskis kaj devos fiaski komplete ankaŭ en la estonteco.

Ĝuste tiu interdependeco montriĝas kiel potenca unueciga faktoro ankaŭ sur la lingva kampo. Ĝi troviĝas en la fundamentoj mem, sur kiuj elkreskis kaj la grandaj unuecaj literaturaj naciaj lingvoj kaj, poste, la Internacia Lingvo[97].

(ii) Priegalecaj ideoj. — La progresado en la materia vivo de la socio estas akompanata de progresado sur kampo spirita. Apartan signifon havas la ideo pri la egaleco de la homoj, kiu ricevas ĉiam pli larĝan kaj pli profundan enhavon: de la religia koncepto pri la egaleco en la morto kaj post la morto, al la politika egaleco, proklamita de la Franca Revolucio, ĝis la nuntempaj postuloj pri kiel eble plej granda ekonomia egaleco kaj socia sekureco. La konscio pri la esenca egaleco de la homa naturo, super ĉiuj akcesoraj diferencoj, traboris kaj traboras al si la vojon tre malrapide, sed sendube, ankaŭ sur tiu ĉi kampo, oni iras antaŭen. La akcepto de la Universala Deklaracio pri la Homaj Rajtoj estas klara simptomo de tiu fakto ([25]). Inter la preskaŭ plena aŭ tre forta izoliteco de la kastoj aŭ klasoj en la sklaveca aŭ feŭda ekonomia-socia sistemo, unuflanke, kaj la hodiaŭa klasapartiĝo, aliflanke, estas tamen granda diferenco! Inter la antikva-greka vidpunkto, konsideranta ĉiujn alilandanojn malsuperaj barbaroj, kaj la nuntempa principe proklamita, kvankam ankoraŭ grandparte ne realigita, egaleco de ĉiuj popoloj, nacioj kaj rasoj estas ankaŭ granda diferenco.

La egaliĝado de la kulturo kaj civilizo en la tuta mondo (kio, kompreneble, ne signifas ilian unuformiĝon), la demokratiĝado de la publika vivo kaj de la politikaj institucioj — ĉio ĉi ebligas pli viglajn kontaktojn inter la homoj, ĉio ĉi respeguliĝas en la proksimiĝo de la lingvoj.

(b) Teknikaj faktoroj. — La evoluo de plej diversaj trafikiloj kaj komunikiloj ebligis grandskalajn kaj ĉiaspecajn kontaktojn ne nur en naciaj kadroj, sed ankaŭ en la internacia. Ŝipoj, fervojoj, aviadiloj; aŭtobusoj kaj aŭtomobiloj; telegrafo, telefono, radio, televido estas teknikaj rimedoj de rilatado, sed samtempe — ĝuste tial — potencaj fortoj de lingvoproksimiĝo. Per ili veturas kaj flugas de regiono al regiono, de lando al lando ne nur varoj, ne nur homoj, sed ankaŭ vortoj. Samtempe, pro la sama kaŭzo, ankaŭ la esprimmaniero egaliĝas. Tio, sendube, firmigas la kuntenon de la naciaj literaturaj lingvoj, sed ĝi samtempe plirapidigas la grandan unuecigan procezon de la lingvoj ĝenerale, procezon, kies esprimo estas la Internacia Lingvo.

(c) Klerigaj faktoroj. — La eltrovo de la skribo, la ekesto de la literaturo, la invento de la presmaŝino, la modernepoka ekfloro de la sciencoj kaj beletristiko, la lernejoj kaj universitatoj, la legejoj kaj bibliotekoj, la teatro kaj sonfilmo, la radio kaj televido — jen nur kelkaj el la multnombraj klerigaj faktoroj. Multiĝante kaj disvastiĝante paralele kun la progresado sur la aliaj kampoj, ili estas treege potencaj subtenantoj de la unueciga evolulinio de la lingvo. Miloj da instruistoj kaj profesoroj instruas la unuecan literaturan lingvon de sia nacio al centmiloj da infanoj en la lernejoj. Ĝin la popolo ĉiutage aŭdas el radioaparatoj, de sur la scenejoj, en kinejoj, tra la televido. Ĝin oni legas en libroj, revuoj kaj gazetoj … Se hodiaŭ la civilizitaj popoloj havas siajn grandajn, unuecajn, komunajn lingvojn, tio estas grandparte rezulto de la klerigaj faktoroj, malantaŭ kiuj troviĝas la deviga potenco de la ŝtato, tuta armeo da klerigaj soldatoj, konsiderindaj financaj kaj ĝenerale materiaj rimedoj. Estas kompreneble, ke en tiaj kondiĉoj ekzistas preskaŭ nenia ebleco por disfalo de la unuecaj naciaj lingvoj en dialektojn. La vojo estis kaj estas inversa. La literaturaj, do skribe fiksitaj, lingvoj ne disfalas, sed, male, la dialektoj perdiĝas aŭ fariĝas tute sensignifaj.

* * *

Kiel oni vidas, rilate la lingvon kelkaj faktoroj influas diferencige (disige), dum la aliaj agas unuecige (kuntene). Superflue, diri, ke ilia influo sur la lingvon ne estas simple mekanika, sed tre kompleksa. Ĉiuj ĉi unuecigaj kaj diferencigaj faktoroj, tuŝitaj nur tre ĝenerale, agas samtempe, interplektiĝas, influas unu la alian, reciproke sin helpas aŭ konstraŭstaras, estas pli gravaj en unu socia grupo, malpli gravaj en alia, pli efikaj sur unu evoluŝtupo, malpli sur alia, estas mem influataj de la lingvo aŭ per ĝi, agas sur la homan menson kaj estas ŝanĝataj de tiu menso. Kun la rezervo de la ĵus esprimita penso, en la lasta analizo de ili dependas la lingvo de la homgrupo. En tiu senco estas korekta la difino de Sapir pri la lingvo kiel «aro da simboloj reflektantaj la tutan fizikan kaj socian fonon, en kiu iu homgrupo estas lokita»[99].

Tiel eksplikiĝas la ekzisto kaj karaktero de lingvoj hordaj, gentaj, tribaj, popolaj, naciaj, internacia, unuflanke; kastaj, klasaj, religiaj, profesiaj eĉ virinaj, aliflanke. Sed se oni ĵetas nur rapidan rigardon al la traktata fenomeno, oni tuj rimarkas, ke kun la ĝenerala progresado de la homaro la unuecigaj faktoroj amasiĝas kaj fariĝas ĉiam pli gravaj, dum la diferencigaj ludas ĉiam pli modestan rolon. Rezulte kreiĝadis laŭ diversaj manieroj ankaŭ komunaj lingvoj, kiuj servis por komunikado interne de la nova, pli supra kaj pli ampleksa, socia unuo (aŭ eĉ ekster ĝi, se ĝi estis sufiĉe forta por altrudi sian lingvon al aliaj), dum la antaŭaj lingvoj aŭ malaperadis aŭ konservadis kaj ofte ankoraŭ konservas sole regionan aŭ eĉ nur lokan karakteron.

вернуться

[96]

A. Meillet, verko cit. sub [68], p. 115.

вернуться

[97]

Pri la rolo de la ekonomia faktoro en la formiĝo de la Internacia Lingvo vidu ankaŭ la tre interesan studon de Lucien Laurat, L’Espéranto, Langue Vivante (Esperanto, Vivanta Lingvo) en la revuo L’Année Politique, Econom, ique et Cooperative, n-ro 92, nov-dec. 1949, p. 197.

вернуться

[99]

(101) E. Sapir, verko cit. sub [48], p. 90.