Por korekta kompreno kaj objektiva taksado de la pozicio de Esperanto en la kadroj de tiu ĉi ĝenerala lingvoevoluo, la menciitaj faktoj havas unuarangan signifon. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ Esperanto ekestis sur difinita ŝtupo de evoluo. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi havas sian portanton en la homa socio. Kiel ĉiu alia lingvo, ankaŭ ĝi estas socia fenomeno, subigata al influo de diversaj faktoroj. La Internacia Lingvo ŝuldas siajn formiĝon, vivon kaj progreson al la unuecigaj fortoj en la sino de la tuthomara socio. La daŭra, konstanta, rapida graviĝo de tiuj fortoj puŝas la homaron aŭ en abismon de sindetruo; aŭ ĉiujn rasojn kaj naciojn, se ili hontinde rezignas pri siaj ekzistorajto kaj libereco, sub la sklavecan jugon de unu sola; aŭ al integriĝo surbaze de egaleco. En la unua kazo estas superflue paroli pri kiu ajn lingvo. En la dua regos la lingvo de la mondaj mastroj. La tria, sole racia, la plej kredebla kaj akceptinda, signifos pluan internan firmiĝon de la Internacia Lingvo kaj ĝian ĝeneralan aplikon en la mondaj kadroj.
Intertempe, la hodiaŭa lingva stato, plena de evolua dinamismo, donas bildon ne de lingvoj dividitaj inter si per akraj linioj, sed prezentiĝas kiel multkolora eksterordinara kubforma spektro, en kiu la diversaj lingvoj (inkluzive la dialektojn, slangojn kaj aliajn lingvoformojn) simile al koloroj transverŝiĝas unu en la alian, interpenetras sin reciproke, sed tamen ne nur malsamas horizontale de unu lingva regiono al alia, sed ankaŭ varias vertikale de unu klaso, profesio, okupo kaj simile al alia. Kaj tiel la lingvo en sia tuteco respegulas la aktualan kompleksan socian strukturon kiel la ĝis nun atingitan rezulton de historia evoluo.
3. Individuo aŭ kolektivo?
Kiu estas la rolo de la individuo en la kreado de la lingvo?
La socia grupo ĉiam estis kaj estas la supera leĝdona instanco de la lingvo. Ĝi, tamen, ne povas krei sian lingvon laŭplaĉe. La lingvo estas, kiel montrite, kondiĉita. Ankaŭ la hazardo sendube ludas sian rolon, sed la hazardo ĉiam efikas sole en la kadro de la ĝenerala leĝeco kaj, sekve, estas nur konsista parto de tiu leĝeco.
La individuo kiel membro de sia socia grupo kaj sekve ankaŭ de la koncerna lingva komunaĵo tute certe partoprenas en la kreado de la lingvo. Sed tiu lia kreado ne estas, nek povas esti, arbitra. Individuo, kiu agus tiel, eksigus sin mem el la lingva komunaĵo.
Ne nur en tiu kvalito, sed ankaŭ kiel apartenanto de specialaj sociaj kungrupiĝoj en la kadro de la socia grupo, la individuo kontribuas al evoluigado de la lingvo. Tiusence la lingvo estas la plej demokrata kreaĵo de la homa socio, ĉar ĝi estas produkto de ĉiuj, surbaze de la plej reale ekzistantaj fortoj en la socio kaj surbaze de la efektiva graveco, kiun en difinita tempo havas unuopulo aŭ aparta socia kungrupiĝo en la socio. Tiu graveco — oni komprenu bone — ne estas iu graveco antaŭfiksita por ĉiuj tempoj kaj por ĉiuj sociaj grupoj: ekzemple fizika forto, nombro, ekonomia potenco, socia pozicio, intelektaj valoroj k.s., kvankam ĉiu el tiuj, aŭ pluraj el ili, aŭ ĉiuj en diversaj gradoj povas esti decidaj en tiu aŭ alia socia grupo depende de ĝia karaktero kaj de la fortorilatoj en ĝi. La rolo de elstara individuo — rolo ne neglektebla ankaŭ en la komencaj lingvostadioj — fariĝas ĉiam pli rimarkinda. Poeto, verkisto, filozofo, sciencisto, lingvisto, oratoro, ĵurnalisto — jen nur kelkaj el la personoj, ĉies influo en la konscia lingvokreado forte sentiĝas[100]. Sed ankaŭ aliaj individuoj, malpli gravaj tiurilate, aktive, kvankam certe malpli konscie, partoprenas en la evoluigado de la lingvo. Kompreneble, la individuo povas ludi sian rolon nur se lia lingvokrea aktiveco estas konforma al la samtempaj bezonoj de la koncerna homgrupo kaj al la ĝenerala leĝeco reganta la lingvoevoluon[101]. La individuo ofte ignoras tiun leĝecon. Tio ne gravas. Se lia lingvoiniciato estas konforma al ĝi, se ĝi taŭgas por kontentigi la bezonojn, la socio — tiu lasta kaj senapelacia leĝdonanto de la lingvo — akceptos la novaĵon kaj ĝi eniros en la lingvon. Se ne, la nova vorto, la nova esprimo, aŭ eĉ la nova gramatika formo, iniciatita de la individuo, perdiĝos senpostsigne. En ĉiu okazo la individueco de la iniciatinto iamaniere perdiĝas en la komuna lingva aktiveco de la socia grupo: hordo, tribo, gento, kasto, klaso, profesio, religia komunaĵo, nacio aŭ internacia homgrupo sentanta la bezonon pri internacia komunikilo kaj akceptanta la Internacian Lingvon por tiu celo. Tial, regule, oni ne scias kiu individuo evoluigas la lingvon kaj kiom granda estas lia partopreno en tiu lingvokrea agado. La personecoj de la unuopuloj senindividuiĝas, fandiĝas en la socia maso. Nur lingvistoj kelkfoje okupiĝas pri ili kaj iam studas ilian influon kaj ilian krean forton koncerne la lingvon. Oni facile povas vidi, ke la lingvokrea agado efektiviĝas laŭ vojoj iom pli kompleksaj ol estas «kontrakto» aŭ «interkonsento», kiel kelkaj eĉ hodiaŭ opinias!
La lingvokrea agado, do, povas esti pli aŭ malpli spontana, pli aŭ malpli konscia, sed la «konscieco» certe ne faras la lingvon «artefarita» en la senco de «kontraŭnatura», se nur tiu agado estas konforma al la bezonoj de la kolektivo, kio estas esenca. Tio rilatas al ĉiuj lingvoj inkluzive, kompreneble, Esperanton.
Malgraŭ la rolo, kiun havas la individuo en la kreado kaj evoluigado de la lingvo, la fakta socia portanto de la lingvo ne estas la individuo, sed ĉiam la kolektivo. Tion perfekte komprenis la genio de D-ro Zamenhof. Tial li rezignis pri ĉiuj personaj rajtoj kaj lasis, ke Esperanto kresku kaj progresu «laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj». Kaj tio efektive okazis kaj plue okazas.
Ĉapitro V.
Formiĝo de grandaj komunaj lingvoj
Same kiel ekzistis pli frue hordo ol tribo, pli frue gento ol nacio, same tiel formiĝis unue la lingvoj hordaj, poste la tribaj, la gentaj, diversaj popolaj-regionaj, la naciaj, fine la Internacia Lingvo. La evolutendenco kondukis ĉiam — surbaze kaj rezulte de elementoj pritraktitaj en la antaŭaj ĉapitroj — al malpli granda nombro da lingvoj por pli ampleksaj homgrupoj.
La kreado de novaj, komunaj lingvoj por pli larĝaj sociaj unuoj realiĝadis ĉiam el elementoj de pluraj «patrinlingvoj», kvankam kelkfoje nur unu el ili atingis la ĉefan, decidan pozicion en la nova lingvo dum la aliaj «patrinlingvoj» nur kunhelpis riĉige. Tiamaniere la novkreita lingvo, kiu devis kontentigi pli grandajn postulojn de komunikado kaj de pensado, estis ĉiam pli esprimkapabla, pli nuancita ol la unuopaj lingvoj, el kiuj ĝi originis.
Tiu kreado, diference de la pli-malpli spontana lingvoformiĝo en la primitivaj stadioj, estis plejparte konscia, kvankam kondiĉita kaj de la ĝeneralaj ekonomiaj, sociaj kaj eĉ politikaj cirkonstancoj, kaj de la lingvomaterialo jam kreita ĝis tiu periodo en la malpli larĝaj kadroj de la diversaj «patrinlingvoj».
1. La greka lingvo
La manieroj, laŭ kiuj estis kaj estas kreataj la grandaj komunaj literaturaj lingvoj, estas diversaj. Unu el la plej interesaj sendube estas tiu de la antikva greka lingvo.
Hindeŭropaj triboj, kiuj, veninte de la Nordo, okupis aŭ en sinsekvaj ondoj aŭ per daŭra enfiltriĝado parton de la Balkana Duoninsulo, la insulojn de la Egea Maro kaj la okcidentan marbordon de Malgranda Azio, parolis diversajn helenajn lingvojn. En la regionoj, kiujn ili ekposedis, loĝis gentoj, kies origino kaj lingvoj ne estas konataj. Restis nur kelkaj nomoj. Estas certe, ke la lingvoj de tiuj indiĝenoj ne apartenis al la grupo de la hindeŭropaj. Ankaŭ en Malgranda Azio la Grekoj trovis lingvojn nehelenajn. Tiamaniere la grekaj lingvoj etendiĝis super fremda substrato kaj tio grandparte eksplikas diversajn novaĵojn en la gramatika strukturo kaj la grandan nombron de «fremdaj vortoj».
[100]
Jen karakteriza anekdoto: Kiam la romia imperiestro Tiberio faris iam gramatikan eraron, la gramatikisto
[101]
La ideo, ke la lingvo povas esti ŝanĝata de unuopulo, estas tre malnova. Protagoro, unu el la grandaj filozofoj kaj lingvistoj de antikva Grekio, provis starigi kelkajn regulojn pri la genroj en la greka lingvo. Surbaze de tiuj siaj reguloj li volis korekti la tekstojn de la eposoj de Homero, ĉar li opiniis ilin malkorektaj. Protagoro ne sukcesis. Li, cetere, ne komprenis, ke la partopreno de la individuo en la evoluigo de la lingvo estas plejparte kondiĉita kaj nur en tre modesta grado libera. Superflue diri, ke ankaŭ Esperanton neniu individuo, neniu aŭtoritato iam povos laŭplaĉe ŝanĝi pro la samaj kaŭzoj, kiuj malebligas tiajn ŝanĝojn en kiu ajn lingvo.