En la 7-a jarcento antaŭ la kristana erao Grekio estis dividita en aro da sendependaj urboj-respublikoj. Ekde la tempo de la unuaj skribitaj dokumentoj, en Grekio estis praktikataj multaj lingvoj. El la tekstoj de la 5-a jarcento vidiĝas, ke en tiu epoko ĉiu urbo havis sian propran lingvon. Ĉiuj tiuj lingvoj (kiujn pluraj lingvistoj nomas «dialektoj» tute malprave, ĉar super ili ekzistis neniu komuna lingvo) estas divideblaj je kelkaj grupoj, el kiuj ĉiu konsistas el pluraj lingvoj. La akaja lingvogrupo estas restaĵo de la plej malnovaj invadoj de la helenaj triboj. En la nordorienta parto de la lando estis la eolia grupo, en kiu troviĝis ankaŭ la lingvo de la insulo Lesbo, norne tiu de Sapfa kaj Alceo. La doria grupo konsistis el granda nombro da lingvoj tre malsamaj inter si. Al tiu grupo apartenis ekzemple la lingvoj de Korinto, Lakonio, Sicilio (Sirakuzo), de la insuloj Kreto, Rodio kaj aliaj. En la doria formiĝis literaturo en Italio kaj en Sicilio. La plej grava el literatura vidpunkto estas la ionia-atika grupo. Miksaĵo de la eolia kaj ionia kreis specialan lingvon, kiun Meillet nomas «artefarita», sed kiu estis uzata por la poezio kaj servis por komunikado de la Grekoj eĉ ekster Malgranda Azio, kiel montras Heziodo. Ĉiuj ioniaj urboj uzis la komunan ionian lingvon, nome ĝenerale tiun, en kiu skribis Herodoto, Anakreono kaj Hipokrato. Male, la Dorianoj, sur pli malalta nivelo, havis tiutempe ankoraŭ multajn lingvojn. En la ionia lingvo estis kreata, ekde la 7-a jarcento, floranta literaturo. En la atika lingvo de Ateno estas produktita la riĉega literaturo de la 5-a kaj 4-a jarcentoj.
Ĉiuj ĉi lingvoj kaj dialektoj kunfandiĝis iom post iom, ekde la 4-a jarcento, en unu solan komunan helenan lingvon, kies bazo estis la atika, miksita kun la ionia. Aleksandro la Granda transplantis tiun novan komunan lingvon — koinê[102] — sur larĝajn teritoriojn, konkeritajn de lia armeo. Ĝi fariĝis kun la tempo la granda komuna lingvo de la tuta Orienta Romia Imperio kaj el ĝi originas la moderna greka lingvo. Dum la antikva greka lingvo, kiu estis parolata en Sicilio, baldaŭ malaperis, forpuŝita de la latina, sed samtempe riĉiginte ĝin, la koinê fariĝis lingvo de ĉiuj regionoj, kiuj en la orienta parto de la Imperio perdis sian sendependecon kaj kie, pli frue, multaj lingvoj estis parolataj. Kompreneble, tiu komuna greka lingvo estis tre riĉigita per multnombraj vortoj de diversaj lingvoj antaŭe parolataj en Grekio kaj en la Oriento.
2. La latina lingvo
La gentoj, kiujn oni trovas sur la Apenina Duoninsulo en la kontrolebla historia epoko, parolis tre diversajn lingvojn italajn-keltajn. Oni ne scias de kie ili venis, nek kiam ili okupis tiun teritorion. La Liguroj certe troviĝis en centra kaj okcidenta Italio, kiel ankaŭ en suda Gallio, antaŭ ol ili estis reduktitaj al la golfo de Ĝenovo.
Ĉirkaŭ la komenciĝo de la 4-a jarcento antaŭ nia erao sur la itala duoninsulo troviĝis almenaŭ tri ĉefaj italaj lingvogrupoj kun granda nombro da subgrupoj. Ili estis la umbria, la oska kaj la latina. Tiu latina, kiun oni unue renkontas, estis la lingvo de Latio (Latium) kaj tie fakte nur la lingvo de la patricioj en la urbo Romo mem. Ĝi estis nomata sermo urbanus (lingvo urba) diference de sermo rusticus (lingvo kampara) de la proksimaj teritorioj. En Sicilio oni parolis la grekan lingvon de tipo doria kaj la komunan koinê, kiu siavice estis, kiel ni vidis, sintezo de atikaj kaj ioniaj lingvoj. Norde de Romo oni trovis la etruskan.
Iom post iom, paralele kun la kresko de la potenco de Romo, disvastiĝis kaj samtempe evoluis ĉiam pli kaj pli la latina riĉiĝante senĉese el la fontoj de la venkitaj lingvoj. Ĝi disvastiĝis unue al la apuda teritorio, poste ĝi venkis la lingvojn de la oska kaj umbria grupoj, ensorbis eĉ la neitalajn lingvojn de Italio, kiel la etruskan kaj la keltan en la nordaj regionoj, kaj la mesapian en la sudaj partoj. Fine ĝi estis altrudita al la plej granda parto de la okcidenta mondo, interalie al Gallio, Hispanio, Norda Afriko.
La komenciĝoj de la latina kiel literatura lingvo datumas nur de la 3-a jarcento kun la dramoj de Livio Androniko kaj kun la verkoj kaj oratoraĵoj de Katono. La Scipionoj, Hortensio, Lukrecio kaj precipe la granda oratoro kaj instruanto de parolarto, Cicerono, ĝin poluris kaj plue evoluigis. Tiu latina lingvo — miksaĵo de pluraj lingvoj — estis portata sur la glavpinto de la romiaj legioj al vastegaj teritorioj kaj altrudiĝis kiel komuna imperia lingvo al sennombraj regionaj kaj lokaj lingvoj kaj dialektoj. Okazis grandega unueciga procezo, kiu daŭris plurajn jarcentojn.
Kiam en la 5-a jarcento de nia erao la okcidenta parto de la Imperio falis sub la venkaj atakoj de la barbaroj, la menciita unueciga procezo ne estis ankoraŭ plene finiĝinta. Kvankam troviĝas lingvistoj, kiuj asertas, ke ĉiuj loĝantoj de la Romia Imperio parolis la komunan literaturan latinan lingvon, tio ne respondas, nek povas respondi al la fakta stato. Ĝi povas rilati nur al la literaturaj kaj aliaj monumentoj postrestintaj, sed ne al la vivantaj lingvoj de la popolamasoj. Se eĉ hodiaŭ, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj estas konsiderinde pli fortaj kaj efikaj, ol ili estis en tiu epoko, troviĝas tiom da grandegaj diferencoj inter la popollingvoj de la sama nacia komunaĵo, kiamaniere oni povas eĉ veni al la ideo, ke en la 3-a aŭ 4-a jarcento estus ebla plena lingva unueco de ĉiuj popoltavoloj.
Kiam, do, ĉesis la ekonomia kaj politika potenco de Romo, ankaŭ la literatura latina lingvo finis sian vivon de reganta ŝtata lingvo, sed ĝi plue vivis kiel klasa kaj religia lingvo de la kristanismo kaj de la mezepoka reganta feŭda klaso. La popoloj de la iam vasta Imperio plue paroli, kaj evoluigis siajn proprajn regionajn lingvojn el kiuj, en la nova epoko, surbaze de esence alia unueciga procezo, formiĝis la unuecaj t.n. latinidaj lingvoj.
La malnova latina, sekve ne disfalis en plurajn dialektojn, kiel iuj erare opinias, sed ĝi konserviĝis tutece kaj nur transiris de unu socia portanto al la alia, tio estas al la feŭda klaso de nobelaro, al la eklezio kaj al la scienco, kiuj plue evoluigis ĝin. Kontraŭe, la popolaj lingvoj, kiuj ankoraŭ ne estis plene latinigitaj kaj, ĝuste tial, estis malsamaj inter si, plue vivis sian vivon en esence novaj kondiĉoj. Nur, ĉar la unueciga forto de Romo ne plu efikis kaj ĉar la feŭdismo kaj la eklezio, kune kun la scienco, agis kuntene koncerne la latinan lingvon, sed ne koncerne la popolajn, aliaj — diferencigaj — faktoroj ekagis kaj, sekve, tiuj lingvoj iris sian propran vojon, influataj ankaŭ de la klasa, mezepoka latina lingvo.
Multe pli poste, en ligo kun la ekĝermo de la kapitalismo kaj ĝia evoluo, kun la paralela formiĝo de la nacioj kaj de la grandaj naciaj ŝtatoj, kreiĝis ankaŭ novaj unuecaj naciaj lingvoj. Tiel formiĝis ankaŭ la latinidaj literaturaj lingvoj. Sed ili ne estis senperaj filinoj de la klasika latina, kiel tion oni kredas kaj kredigas; male, ĉiun el ili gepatras pluraj apartaj regionaj popollingvoj. La franca, itala, hispana, portugala, rumana lingvoj ne devenas, do, de la malnova klasika latina, sed de la latinaj popollingvoj parolataj en la respektivaj regionoj.
3. Ankoraŭ kelkaj ekzemploj
Se oni esploras kiun ajn el la hodiaŭaj literaturaj naciaj lingvoj, oni ĉiam trovas la samon: ili estas pli aŭ malpli konsciaj kreaĵoj, konsistantaj el multnombraj elementoj.
Jen, ekzemple, la hodiaŭa «franca lingvo». En Francio eĉ nuntempe, kiam ĉiuj unuecigaj faktoroj grandskale manifestas sian efikon, ekzistas «dekmiloj da lokaj parolformoj»[103]. Tiuj parolformoj kaj dialektoj transpasas unu en la alian, tiel ke unu vilaĝo kompreniĝas kun la najbara, unu regiono kun la apuda, formante tiel seninterrompan lingvan kontinuecon[104]. Tamen, inter la unuopaj dialektoj estas kelkaj tiel grandaj diferencoj, ke oni prave povus ilin nomi apartaj lingvoj. Tiel, laŭ la aserto de Meillet mem, Lorenano (Lorrain) aŭ Franĉkonteano (Franc-Comtois) ne povas kompreni Pikardon (Picard). Super ĉiuj el dialektoj kaj lokaj parolformoj troviĝas la komuna literatura franca lingvo, kiu estas instruata en la lernejoj, uzata en ĉiuj kulturaj kaj oficialaj rilatoj, ĝenerale konata kaj parolata.