Origine tiu komuna franca lingvo estis la lingvo de Parizo kaj en Parizo de la burĝaro. Ĝi estis fiksita komence de la 17-a jarcento. La ĉefurbo, kiel centro kultura kaj politika, kiel iama reĝa restadejo, en kiu, krome, troviĝas grava universitato, donis sian lingvon al tuta Francio. La suda parto de la lando malmulte influis ĝin. Tie la franca lingvo estas fremda. Ĝi sukcesis altrudiĝi al la urboj, sed en la kamparon ĝi penetras tre malfacile. Sufiĉas travojaĝi la sudajn regionojn de Francio por konvinkiĝi pri tio.
Nu, tiu belsona kaj elasta franca lingvo, prave admirata, konsistas el pluraj elementoj, devenantaj el plej diversaj fontoj.
Kvankam lingvo de Parizo, ĝi estis kaj estas influata ne nur de la diversaj popollingvoj de Francio, sed ankaŭ de tute fremdaj, precipe ĝermanaj, elementoj. En franca etimologia vortaro kun 4.635 radikoj de la franca lingvo, 2.028 devenas el la latina, 925 el la greka, 604 el la ĝermanaj, 96 el la keltaj, 154 el la angla, 285 el la itala, 119 el la hispana lingvoj. El afrikaj lingvoj devenas 6 vortoj, el diversaj aziaj lingvoj 99, el amerikaj indianaj lingvoj 62 kaj el aŭstraliaj kaj polineziaj 2 vortoj. La cetero apartenas al vortoj kun portugala, araba, hebrea, hungara, turka kaj slava originoj.
Ankaŭ la hodiaŭa angla lingvo originas plejparte el la ĉefurbo. Tamen, diference de Parizo, Londono troviĝas sur punkto, kie kruciĝas pluraj dialektoj. En Britio, same kiel en Francio, ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj parolformoj. El tiuj dialektoj almenaŭ 9 estas konsiderataj kiel ĉefaj. Pro la pozicio de Londono en Britio kaj pro la monda rolo de tiu lando en la lastaj jarcentoj, la angla konsistas, ankoraŭ pli ol la franca, el diversaj elementoj. Ĝi enhavas amason da latindevenaj vortoj, kiuj en pluraj ondoj penetris la insulojn. Sed ĝi ankaŭ posedas vortojn, kies fontoj troviĝas en la lingvoj greka, franca, germana, itala, hispana, dana, hebrea, keltaj, ĉinaj … praktike en ĉiuj lingvoj de la mondo. Nur proksimume 40% de la anglaj vortoj apartenas al angla-saksa origino, kiu ja formas la bazon de la angla lingvo. Ĉiuj aliaj vortoj devenas de aliaj fontoj. Se oni konsideras, ke ĉiu el la lingvoj, kiuj donis vortojn al la angla, havas plurajn, ofte eĉ tre multnombrajn praulojn, oni povas ricevi ioman bildon pri la bunteco de la angla vortaro. Prenante abunde vortojn el plej diversaj fontoj, la angla popolo sukcesis riĉigi sian komunan lingvon ĝis tre alta grado. Kiel tia, ĝi fariĝis en sia tuteco potenca instrumento de komunikado kaj de pensado[105].
En Germanio ne ekzistis tia kultura kaj politika centro, kiel en Francio aŭ en Anglio. La literatura germana lingvo formiĝis laŭ alia vojo. Ĝi ekestis precipe en la kancelarioj de la princoj, sed la reformacio, prenante ĝin kiel literaturan lingvon, fiksis ĝin pli precize. Tiu ĉi komuna germana lingvo, iom peza kaj sufiĉe malfacila, estis kaj estas instruata en la lernejoj, uzata en la scienco kaj en la literaturo, sed, malgraŭ tio, ĝi ne estas posedaĵo de la tuta popolo en tiu grado, en kiu la franca popolo posedas sian literaturan komunan lingvon. Ankaŭ en la germana lingvo, kompreneble, troviĝas multaj pruntvortoj, sed unu el la karakterizoj de la germana lingvo estas, ke ĝiaj kreantoj preferas vesti ilin per germana ŝtofo. Tiel, ekzemple, la germana Ausdruck estas nenio alia ol sklaveca traduko de la latina expressio kaj ĝi havas en la germana ĉiujn nuancojn de la franca expression (esprimo); la vorto Fernsprecher estas traduko de telefono (el la greka distanco-sono); Wasserleitung (akvo-kondukilo) anstataŭigis la antaŭan Aquadukt, pruntita de la latina k.t.p.
La itala komuna lingvo havas sian bazon en la toskana lingvo (lingua toscana), kiun kreis kaj evoluigis la kulturaj rondoj de Florenco (Firenze). Ankaŭ en Italio ekzistas granda nombro da dialektoj kaj lokaj lingvoformoj. Ili estas tiel malsamaj inter si kaj tiom diferencaj de la literatura itala lingvo, ke persono kiu scias la italan, tute ne povas kompreni, aŭ nur tre malfacile, la dialektojn, ekzemple tiun de Piemonto (piemontese).
La rusa lingvo baziĝas sur la dialekto de Moskvo, dum la japana fontas el la dialekto de Tokio. La nacia lingvo de Ĉinio estas ĉefe reprezentita de la norda mandarena, precipe el la regiono de Pekino. En Ĉinio ekzistas amaso da dialektoj kaj lokaj parolformoj. En la Nacia Asembleo de Ĉinio devas esti utiligataj interpretistoj por traduki la paroladojn de la deputitoj el diversaj provincoj.
En la lasta tempo kreiĝis pluraj novaj komunaj lingvoj. La indonezia lingvo estas kreita surbaze de unu malaja formo kaj ĝi devas servi kiel komuna lingvo por 70 milionoj da personoj. En Afriko la hausa-lingvo fariĝas rimedo de interkomunikado, kulturo kaj civilizo en Nigerio, dum la suahili-lingvo enkondukiĝas kiel komuna en la tuta orienta angla Afriko[106].
Ĉiuj grandaj kaj riĉaj lingvoj estis ĉiam grandparte konscie kreataj el diversaj elementoj. Ju pli multnombraj estis la fontoj, des pli riĉaj estis kaj estas la lingvoj, des pli taŭgaj komunikiloj kaj pensoinstrumentoj ili fariĝas.
Kompreneble, en la unua momento diversaj tiaspecaj novaj radikoj, kunmetaĵoj aŭ formoj povas ŝajni «barbaraj». La homoj, se ili ne komprenas la grandajn kaj necesajn riĉigojn aŭ ŝanĝojn en la lingvo, kiu devas adaptiĝi al la novaj bezonoj, atakas tiujn t.n. «barbaraĵojn». Sed la vivo postulas novajn formojn kaj ili regule venkas malgraŭ ĉiuj kritikoj. Cetere, la kritikantoj forgesas, ke ne ekzistas «puraj» lingvoj, kiel ne ekzistas «puraj» rasoj, kun la ebla escepto de iuj tute primitivaj, dum jarcentoj izolitaj triboj kaj iliaj tribaj lingvoj. La grandaj komunaj lingvoj, en kiuj estis kaj estas kreataj la imponaj literaturoj kaj ĉiuj aliaj kulturaj valoroj tra la historio de la mondo, neniam estis «puraj», sed ĉiam prezentis miksaĵon, al kies forma kaj enhava riĉeco kontribuis multaj fontoj. La novaj vortoj kaj formoj, foje enkondukiĝintaj, estas normale uzataj parole kaj skribe. Oni akceptas ilin kaj la tutan lingvon kiel «naturajn», kiel siajn, tute ne pensante al ilia fakta origino kaj kutime eĉ ne konante ĝin.
Ankaŭ la Internacia Lingvo ĉerpis kaj senĉese ĉerpas el diversaj fontoj riĉiĝante tiel de tago al tago per novaj, nuancitaj esprimoj. Ĝuste tial ĝi estas potenca rimedo de komunikado kaj de pensado en mondaj kadroj.
Ĉapitro VI.
La Internacia Lingvo
El monda vidpunkto la plej elstara kultura-historia evento sur la lingva kampo estas la formiĝo kaj ekesto de la Internacia Lingvo. Gia tasko estas servi kiel komuna lingvo en mondaj kadroj. Pro sia eksterordinara signifo el lingvistika kaj sociologia vidpunktoj, pro sia speciale grava rolo, ĝi meritas apartan atenton.
La Internacia Lingvo povis ekesti nur en tiaj historiaj kondiĉoj, kiam, unuflanke, la progreso de la internaciaj rilatoj en la plej larĝa senco de la vorto atingis tian karakteron kaj tioman gradon, ke ili sentigis efektivan bezonon pri ĝi kaj kiam, aliflanke, tiu sama progresado kreis sufiĉan internacian lingvomaterialon, sur kiu povis esti bazita vere internacia lingvo, t.e. lingvo reprezentanta laŭ la internaj elementoj sintezon de la priparolita evoluprocezo sur la lingva kampo. Tion bonege kaj genie komprenis la aŭtoro de Esperanto, D-ro L.L. Zamenhof. Sian penson li formulis en mallonga frazo: «Por ke lingvo estu tutmonda, ne sufiĉas nur nomi ĝin tia». Tiu granda vero estis presita sur la titolpaĝo de la unua lernolibro, aperinta en la jaro 1887.
[105]
La diversaj provoj nuntempaj kaj de la lastaj jardekoj «purigi» la naciajn lingvojn de «fremdaj» vortoj estas ne nur reakciaj, sed eĉ stulte mortigaj por la lingvoj mem. Tiuj provoj estas la lasta krio de la mortonta novnaciismo, kiu manifestiĝis en diversaj landoj en la lastaj jardekoj sub tiu aŭ alia formo. Tiel, ekzemple, la italaj faŝistoj deziris elimini el la itala lingvo plurajn internaciajn vortojn konsiderante ilin «de fremda origino». La ridinda rezulto estis, ke la vortoj
[106]
La formiĝo de pluraj novaj komunaj lingvoj tute ne kontraŭas la antaŭe prezentitan ĝeneralan evolutendencon kondukantan de granda nombro da lingvoj al ĉiam pli malgranda. La novaj grandaj lingvoj fariĝas komunaj sur vastaj teritorioj kun amaso da aliaj lingvoj, dialektoj kaj lokaj parolformoj, kiujn ili anstataŭigas por komunikado sur la tuta nova lingva teritorio kaj samtempe forigas de tiuj regionoj la fremdajn, altruditajn lingvojn de aliaj nacioj.