La ideo pri komuna lingvo estas multe pli malnova, ol la Internacia Lingvo mem. Rakontoj kaj legendoj el la antikva epoko pruvas, ke jam tiam oni sentis tie kaj tie la mankon de komuna lingvo por interpopola rilatado. Sed en tiu epoko neniu internacia lingvo ekestis nek povis ekesti. En tiu tempo nek la bezono por ĝi povis esti tre sentebla, nek la ĝis tiam atingita evoluo estis kreinta sufiĉe abundan internacian lingvomaterialon, el kiu povus esti formita internacia lingvo.
Necesis, ke pasu multaj jarcentoj, por ke la ĝeneralaj kondiĉoj maturiĝu. Tio okazis en la nova epoko kiam, interalie, la unuecigaj faktoroj venke ekmarŝis kontraŭ la diferencigajn.
1. Formiĝo
La transpaso de feŭdismo al nova ekonomia sistemo, al kapitalismo — karakterizata de amasa maŝina produktado por la merkato, de ĉiam pli detala labordivido, de granda internacia komerco — havis pluroblan efikon sur la lingvon:
(a) La «tria klaso» — la progresema burĝaro — ĉie starigas la postulon pri kreo de unuecaj ŝtatoj, sen internaj doganlimoj, sen malhelpoj al komerco kaj komunikado. Detruante la feŭdan disrompitecon, ĝi sukcesas iom post iom krei unuecajn ŝtatojn. Paralele kun la formiĝo de la nacioj kaj de la naciaj ŝtatoj, formiĝas kaj plue evoluas la grandaj, komunaj naciaj literaturaj lingvoj.
(b) La mezepoka latina lingvo, kies socia portanto estis la feŭda reganta klaso, malaperas iom post iom kune kun sia portanto kaj ĝi restas nur en la uzo de la romkatolika eklezio kiel aparta religia lingvo. La estingiĝon de la mezepoka latina kiel lingvo de komunikado ne kaŭzis, do, kiel kelkaj erare opinias, la kvazaŭa manko de vortoj en la latina por la novaj ideoj (nenio estus malhelpinta la kreon de tiuj vortoj), sed la malapero de ĝia socia portanto. Tiun sorton de la latina klare antaŭvidis unu el la plej grandaj humanistoj de sia tempo, la Hispano J. L. Vives, en sia libro De Disciplinis (1532), en kiu li skribis: «Estus feliĉo, se ekzistus unu sola lingvo, kiun povus uzi ĉiuj popoloj … Pereos la latina lingvo kaj tiam venos grava konfuzo en ĉiuj sciencoj, grava fremdiĝo inter la homa gento».
(c) Pro la malapero de la latina, pro la aliflanka kreskanta internacia rilatado, sentiĝis ĉiam pli kaj pli forta bezono por neŭtrala internacia lingvo. Estas akcentinde, ke la materiaj rilatoj, precipe la interŝanĝoj da varoj, treege progresis, dum la spiritaj multe postrestis ĝuste pro manko de komuna lingvo. La lernado de pluraj fremdaj naciaj lingvoj en la lernejoj kaj universitatoj, malgraŭ la milionoj kaj milionoj da laborhoroj oferataj al tiu celo, malgraŭ la grandegaj kapitaloj elspezataj por ĝi, donis vere minimumajn rezultojn. Ĉiu povas facile konstati tion vojaĝante de lando al lando aŭ partoprenante kiun ajn internacian kongreson, konferencon aŭ alian renkontiĝon. La manko de komuna internacia lingvo sentiĝis tiel forte, ke amasiĝis provoj krei ĝin[107].
(d) Sendepende de tiuj provoj, tute spontane formiĝis kaj senĉese formiĝas ĉiam pli ampleksa, vere internacia lingvomaterialo. Ĝi konsistas ne nur el internacia radikaro, sed gravan ĝian parton formas ankaŭ la proksimiĝo de la esprimmaniero[118].
Tiele, surbaze de konstanta egaliĝado de la kulturo kaj civilizo, ekĝermis la fundamentoj de la Internacia Lingvo en la sino mem de la tuthomara socio. Tiusence ĝi estas kondiĉita, determinita ĝis certa grado, same kiel ĉiu ajn alia lingvo.
2. Internacieco
Zamenhof bone komprenis, ke lingvo internacia devas konsisti el elementoj maksimume internaciaj. Tial li metis en ĝian vortaron radikojn jam internaciiĝintajn kaj signis la vojon por plua riĉigo de la lingvo per novaj internaciaj esprimoj. Sed li ankaŭ perfekte komprenis, ke lingvo ne konsistas nur el vortoj; plue, ke, unuflanke, ne ekzistas absoluta internacieco de la vortoj — nek laŭenhave, nek laŭforme — kaj ke, aliflanke, por atingi facilecon estas necese ordigi kaj sistemigi tiun internacian lingvomaterialon kaj liberigi ĝin de balastaj akcesoraĵoj kaj absurdaĵoj. Tial, ekzemple, Esperanto havas fonetikan ortografion. Tial en ĝi ĉiu elemento ricevis difinitan signifon kaj la tuta lingvo aglutinan karakteron kun la plej simpla gramatika strukturo. Per la sistemo de afiksoj la Internacia Lingvo akiris vastajn eblecojn de subtila derivado. Tio unuavide kelkfoje iom ĝenas la t.n. «tujan kompreneblecon», per kiu kelkaj pseŭdosciencaj fabrikantoj de novaj projektoj blufas personojn jam parolantajn plurajn okcidenteŭropajn lingvojn, sed ĝuste tio donas al la lingvo plian facilecon kaj ankaŭ multe pli grandan, veran kaj realan, internaciecon: ne, kompreneble, el vidpunkto de difinita grupeto da nacioj kaj de iliaj intelektaj satelitoj, sed el tiu de ĉiuj nacioj kaj etnaj grupoj. Ĝuste tio faciligas ankaŭ la rapidan akiron de la lingvo kaj ebligas ĝian tujan praktikan uzon skribe, lege kaj parole ne nur en la t.n. okcidentaj landoj, sed sur ĉiuj kontinentoj; ne nur fare de kleruloj, sed ankaŭ fare de la plej ordinaraj homoj.
Sed Esperanto estas internacia ankaŭ el alia vidpunkto. La naciaj lingvoj, eĉ kiam ili estas pro specialaj kaŭzoj disvastiĝintaj ekster la nacia teritorio, eĉ kiam ili estas uzataj en pli aŭ malpli alta grado por internacia komunikado, restas naciaj kaj laŭ siaj historiaj tradicioj, kaj laŭ sia interna karaktero, kaj, ĉefe, laŭ sia socia portanto. La naciaj lingvoj apartenas al la koncernaj nacioj. Ĉiu nacio estas spirita proprietulo de sia nacia lingvo. La alinacianoj povas ellerni tiun lingvon pli aŭ malpli bone, sed ili ne sentas ĝin kiel sian.
Tial ili povas nur pli aŭ malpli sukcese imiti la lernitan lingvon, tre malofte ĝin majstri, sed neniam ĝin mastri. Male, la Internacia Lingvo estas propraĵo de internacia kolektivo kaj ĉiu membro de tiu kolektivo sentas ĝin kiel sian. Esperanto tial estas la sola vere internacia lingvo ankaŭ el la vidpunkto de sia socia portanto. Ankaŭ tio kontribuas al la facileco de la lingvo: oni pli facile ekmajstras lingvon, kiun oni mem mastras. Fine, Esperanto estas internacia ankaŭ el la vidpunkto de la celo: servi kiel neŭtrala, supernacia instrumento de komunikado en mondaj kadroj. Neniu nacia lingvo posedas tiujn tri esencajn elementojn de internacieco. Tial neniu nacia lingvo, eĉ ne la plej disvastiĝinta, povas esti nomata «internacia». Aliflanke, projekto de komuna lingvo povas esti nomata nek «internacia» nek «lingvo» antaŭ ol ĝi estas socie kaj internacie enradikiĝinta kiel efektiva instrumento de komunikado. Estas jam tempo, ke unuavice la lingvistoj, kies profesio ja estas okupiĝi pri lingvoj, komencu nomi la aferojn laŭ iliaj veraj nomoj!
3. Socia portanto
Spitante ĉiujn obstaklojn — antaŭjuĝojn, ŝovinismojn, militojn, misprezentojn, rektajn malpermesojn — la Internacia Lingvo traboris al si la vojon en ĉiujn partojn de la mondo, penetris en ĉiujn sociajn tavolojn, konstante riĉiĝadis per nova kultura enhavo kaj, paralele, daŭre interne evoluadis. El genia projekto ĝi transformiĝis en nuancoplenan, vivantan lingvon, kun tute propra spirito, de vivanta internacia kolektivo.
Sed ĝuste je tiu ĉi punkto por multaj, ankaŭ por la grandega plimulto de filologoj, ekestas la demando, kiu kaŭzas tiom da konfuzo kaj tiom da miskonkludoj. Se vere la efektiva portanto de la lingvo ne estas individuo, sed iu socia grupo, do kiu socia grupo estas la portanto de la Internacia Lingvo? Ekzistas triboj, ekzistas popoloj, ekzistas nacioj kaj ili havas siajn tribajn, popolajn, naciajn lingvojn. Sed kie estas — oni demandas — tiu «internacia popolo», kies lingvo estas la Internacia? Ĝi ne ekzistas kaj sekve ne povas ekzisti tia lingvo en la vera senco de la vorto. Esperanto povas, eble, taŭgi por esprimi la plej ordinarajn pensojn, aŭ esti iu ekzercilo por la cerbo «pli taŭga ol estas la ŝakludado aŭ briĝo» (pluraj «simpatiantaj» lingvistoj en diversaj verkoj), aŭ konveni kiel pli-malpli interesa flankokupo, sed ĝi ne povas esti vera, vivanta lingvo! Kaj oni eĉ ne parolu pri la eblecoj de literatura kreado aŭ entute de arta esprimiĝo en ĝi! Ankoraŭfoje, anstataŭ koni kaj rekoni la faktojn — antaŭkondiĉo de kiu ajn scienca analizo aŭ konkludo — oni perfortas la realaĵon por kontentigi la bezonojn de siaj propraj falsaj aŭ deformitaj konceptoj!
[107]
Pri la projektoj de komuna lingvo vidu P.E. Stojan,
[108]
Vidu pri tio tre interesajn ekzemplojn en la verko de Max Müller, cit. sub (37), p. 305 kaj sekv.