Nu, la tuta konfuzo de tiu fundamente erara starpunkto estas, ke oni pretervidas tre simplan fakton, nome ke la samaj individuoj povas esti apartenantoj de diversaj sociaj grupoj aŭ kungrupiĝoj kun propraj lingvaj esprimoj. Se oni ĵetas rigardon al la multnombraj dialektoj (kiuj tre verŝajne nomiĝus «lingvoj», se super ili ne starus la komuna nacia lingvo), oni facile rimarkas, ke la samaj personoj, kiuj grandparte kiel aparta regiona socia grupo estas portantoj de la koncerna dialekto, samtempe formas parton de la nacia kolektivo kaj en tiu kvalito prezentas la socian fonon de la nacia lingvo. La samaj personoj povas, plue, aparteni al iu profesio, okupo, religio, flanka interesiĝo kaj kiel tiaj konsistigas la grundon, el kiu kreskas specialaj lingvoformoj.
La grandega evoluo de ĉiuj ekonomiaj fortoj en la moderna epoko kun la rapidega progresado de la scienco ne nur kaŭzis la kreon de abunda lingvomaterialo kun internacia karaktero, sed ankaŭ ĉiam pli impete puŝas la homaron al multe pli forta integriĝo. Tiu objektiva evoluprocezo devis, interalie, naski novan senton de efektiva (ne abstrakta, ekzemple nur en filozofia penso) aparteno al la plej vasta socia unuo, kiu samtempe konkretiĝas kiel tia: al la homaro. Animo delikata kiel tiu de Zamenhof ne povis ne eksenti tion, des pli ke li naskiĝis, edukiĝis kaj vivis en medio plurnacia, saturita de reciproka intergenta malamo. Tute nature, do, li enspiris en la lingvon spiriton de humaneco kaj internaciismo. Ankaŭ tiurilate lia subjektiva penso harmonie akordis kun la objektive formiĝantaj kondiĉoj. La humaneca internaciismo estis kaj estas potenca idea fono de la lingvo. Ĝi donis al la Internacia Lingvo koron kaj animon, tute specialan karakteron kaj apartan fizionomion, sen kiuj neniu lingvo povas vivi, kreski kaj maturiĝi.
Tiamaniere la Internacia Lingvo estis, ekde sia naskiĝo, la plej pura esprimo de vivanta sento de aparteno al la homaro. Kiel tia ĝi, siavice, daŭre fortikigis kaj fortikigas tiun senton.
Kaj tiel la samaj personoj — certe ankoraŭ ne multnombraj — kiuj pro tio ne ĉesis esti apartenantoj de sia nacia aŭ regiona lingva komunaĵo aŭ de kiu ajn alia lingva kungrupiĝo, manifestas plian aspekton de sia socia personeco: la apartenon al la homaro. En tiu aspekto ili reale formas tiun monde internacian socian forton, sur kiu kuŝas la Internacia Lingvo. Esperanto, do, ne estas paralela kun la dialektoj aŭ kun la naciaj lingvoj, nek adekvata al slangoj kaj al similaj lingvoformoj. Esperanto estas unu el la tri lingvoj troviĝantaj vertikale unu super la alia ne el vidpunkto de «kareco» (ili estas same karaj), sed el vidpunkto de la tri ĉefaj aspektoj, en kiuj povas[109] manifestiĝi la socia aparteno de la samaj personoj: al la regiono — la regiona dialekto; al la nacio — la nacia lingvo; al la homaro — la internacia Esperanto.
4. Unueco
Laŭ la antaŭvido de Zamenhof, la Internacia Lingvo evoluis principe same tiel, kiel evoluas kiu ajn alia lingvo. Ankaŭ tiu fakto estas ĝenerale ne sole malmulte komprenata, sed plej ofte absolute malkomprenebla eĉ en medioj de lingvistoj kun mondfamaj nomoj. Pri tio, ke «Esperanto ne povas evolui» aŭ ke ĝi «devos disfali en dialektojn» estas skribite jam tiel multe, ke oni povus presigi tutan libron de plej absurdaj citaĵoj. Temas denove pri aprioraj asertoj sen ia ajn kono de la faktoj.
Kaj unu el la faktoj estas, ke en sia 84-jara ekzistado kaj funkciado kiel vivanta lingvo Esperanto mirinde evoluis. La signifo de kelkaj radikoj estis modifita ĉu per plilarĝigo de la senco aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Pli mallongaj formoj kelkfoje anstataŭigis la pli longajn. Ĉiuj eblecoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis, estis analoge kaj logike ĉiam pli utiligataj. La evoluo de Esperanto precipe manifestiĝis en la plimultiĝo de la radikaro. En la jaro 1887 la lingvo havis entute 904 vortradikojn, sed la Plena Vortaro de la jaro 1954 enhavas 7.866 vortradikojn, el kiuj oni povas formi en Esperanto minimume 80.000 vortojn. Multaj aliaj vortradikoj troviĝas en la teknikaj kaj fakaj terminaroj, kaj nun en la Plena Ilustrita Vortaro.[110]
Malgraŭ tiu grandioza evoluo, kiu faras la lingvon delikata instrumento por esprimi eĉ la plej nuancitajn pensojn, Esperanto neniom perdis de sia simpleco, fleksebleco kaj facileco. La fundamentaj reguloj de la gramatiko restis la samaj. Aliflanke, por la praktika aplikado de la lingvo en la ĉiutaga vivo ne estas necesaj pli ol 700 aŭ 800 vortradikoj, el kiuj oni povas formi 7.000 aŭ 8.000 derivitajn vortojn. Depende de la individua klereco tiu ĉi nombro estos pli aŭ malpli granda.
La samo okazas ankaŭ en la naciaj lingvoj. Neniam la individua vortprovizo respondas al la tuta vortaro de iu lingvo!
La facileco de Esperanto ne konsistas kaj ne povas konsisti en tio, ke en ĝi oni havu limigitan nombron da vortoj, kiel tion pensas kelkaj pseŭdo-sciencistoj. La facileco de Esperanto konsistas en ĝia simpla kaj logika gramatika strukturo, en la genia sistemo de afiksoj, en la fakto, ke ĉiu persono, ellerninta ĝin, sentas ĝin ne kiel fremdan, sed kiel sian propran lingvon.
Esperanto ne nur konservis, sed eĉ fortikigis sian plenan unuecon. La personoj, kiuj akceptas la Internacian Lingvon, faras tion ne por enigi en ĝin la mallogikaĵojn de siaj naciaj lingvoj, por infekti ĝin per naciaj idiotismoj aŭ per aliaj nacismoj kaj tiamaniere rompi ĝian unuecon, sed, male, por interkompreniĝi per unu sama komuna lingvo. Tiu ĉi psikologia stato, tiu ĉi volo konservi la lingvan unuecon, faras ke Esperanto nek «disfalis en dialektojn», nek povos disfali. Sed tiu fenomeno ne estas esenca nur por Esperanto. Ĝi estas tute sama en kiu ajn alia lingvo. Ĝis iu komunaĵo, iu socia grupo volas havi komunan lingvon — kaj tiu volo, kiel montrite, estas multrilate kondiĉita de pluraj faktoroj — ĝi konservas tiun lingvon kiel unuecan. Kiam tiu volo ĉesas ekzisti pro la pli granda pezo de diversaj diferencigaj faktoroj, tiam la lingvo ĉesas ekzisti kiel unueca. Tio povas okazi al la naciaj lingvoj, se pro diversaj kaŭzoj — plej ofte ekonomiaj kaj politikaj — rompiĝas la ĝis tiam unueca lingvokomunaĵo en plurajn sociajn unuojn, sed tio ne povas okazi al lingvo internacia, akceptita libervole ĝuste por la celo servi kiel internacia komunikilo.
La plivastiĝo de la kampo sur kiu Esperanto estas praktike utiligata, kaj la nombra kresko de personoj, kiuj parolas Esperanton, kaŭzis plimultiĝon de ĉiaspecaj internaciaj kontaktoj inter tiuj personoj kaj, rezulte, kontribuis al ĉiam pli granda fortikigo de la lingva unueco. Al la evoluo de Esperanto kaj al firmigo de ĝia unueco precipe kontribuis kaj kontribuas la verkistoj, poetoj, sciencistoj, ĵurnalistoj kaj aliaj, kiuj verkas en la Internacia Lingvo. Al ĝi grave kontribuis ankaŭ la oratoroj, prelegantoj kaj ĉiu alia aktiva uzanto de la lingvo en la kluboj kaj societoj, dum kongresoj kaj konferencoj, en korespondado, amikaj konversacioj kaj eĉ en la privata familia vivo. La evoluo de la Internacia Lingvo ne estas diktata de supre, sed ĝi okazas de malsupre, de la personoj kiuj praktikas ĝin. Ne ekzistas, do, kia ajn principa diferenco inter la maniero, laŭ kiu evoluas la naciaj literaturaj lingvoj kaj la maniero, laŭ kiu evoluas Esperanto. La Internacia Lingvo ja evoluas, sed ĝi evoluas unuece. Okazis precize la malo de tio, kion pseŭdosciencistoj siatempe «antaŭvidadis» kaj kion ignorantoj ankaŭ hodiaŭ superece asertas.
[109]
Estas eble utile atentigi, ke parto de la individuoj neniam eliras el la kadroj de sia dialekto aŭ eĉ loka parolformo. Tiaj personoj ne partoprenas kaj ne povas partopreni en la kreado de la nacia lingvo. Alia parto ellernas kiel familian lingvon tuj la nacian literaturan kaj ofte eĉ ne konas la regionan dialekton aŭ lokan parolformon. Sekve, tiaj personoj, kvankam ili loĝas en la regiono, ne estas konsista parto de la regiona aŭ loka lingva komunaĵo. Granda nombro da individuoj — varia de lando al lando — manifestas, tamen, ambaŭ aspektojn de sia socia aparteno. Nur ankoraŭ relative malgranda nombro da personoj efektive manifestis la trian aspekton kaj akceptis la Internacian Lingvon kiel ĝian lingvan esprimon.
[110]
Esperanto senĉese riĉiĝadis kaj plue riĉiĝos per neologismoj, kiuj estas efektive bezonataj. Tion diktas ne la tavoloj, kiuj en sia propra nacia lingvo ne bezonas pli ol kelkajn centojn da vortoj, sed la lingvouzantoj, kies pensokapacito neprigas la kreon de adekvata esprimo. De tiuj vere bezonataj neologismoj oni devas distingi la arbitrajn novajn vortojn, kiujn kelkfoje netalentaj literaturaj komencantoj enkondukas en la lingvon por rimigi siajn versojn aŭ por kapriceme ludi. Superflue diri, ke tiaspecaj «neologismoj» ne firmiĝis kaj ne havas ŝancon enkondukiĝi.