5. Forto
La Internacia Lingvo povas aspekti «nenatura» nur al la homoj, kiuj ne regas ĝin aŭ ne scias ĝin kontentige. Sed tiaspecan «nenaturecon» havas ĉiu ajn lingvo, kiam ĝi estas aŭdata aŭ legata de persono, kiu ne konas ĝin. La nederlanda lingvo sonas terure «barbare» al la germana orelo. Kaj inverse. Nur, kompreneble, oni tion ne kutimas diri pri la naciaj lingvoj, dum pri la Internacia Lingvo kiu ajn duonklera ulo sen ruĝiĝo aŭdace kuraĝas doni sian altan opinion! Estas plej interese, ke tiaj personoj ofte tute nekontentige scias sian propran nacian literaturan lingvon kaj tial ne povas konscii kiel barbare ĝi sonas el ilia buŝo aŭ aspektas en ilia skribo.
Oni, fine, komprenu, ke la Internacia Lingvo estas tiel «artefarita», kiel ĉiu ajn nacia lingvo[111], se sub tiu absolute maltaŭga esprimo, kiam ĝi estas aplikata al la lingvo, oni komprenas «kreata de la homo». Sekve, se, parolante pri la angla, franca aŭ aliaj lingvoj, oni ne donas al ili la epiteton de «artefarita» aŭ «helpa» aŭ kiun ajn alian, kial oni faras tion parolante pri la Internacia Lingvo, se ne por, intence aŭ ne, elvoki superfluajn konfuzon kaj miskomprenon?
Tia nomado naskas nur ĥaoson, kiu malhelpas la normalan disvastiĝon de la Internacia Lingvo en la larĝaj popoltavoloj. De la alia flanko ĝi kreas ĉe la personoj, kiuj komencas lerni la lingvon, kelkfoje eĉ ĉe la personoj, kiuj jam ekuzis ĝin, ian komplekson pri kvazaŭa malpli granda valoro de Esperanto kompare kun la naciaj lingvoj. Ĉiu uzanto de la Internacia Lingvo kaj precipe ĉiu oratoro devas havi la profundan konvinkon, ke la instrumento taŭgas ĝis la plej alta grado, ke ĝi estas eĉ relative perfekta. Dependas de li, ke li plene ekregu tiun mirindan instrumenton. Dependas nur de li, ĉu en liaj manoj ĝi fariĝos potenca komunikilo kaj esprimilo, aŭ ĝi estos nur pala, sensanga, senkolora kaj kripla balbutilo.
Sed, tio ne koncernas nur la Internacian Lingvon. Ĝi samas ankaŭ por la naciaj lingvoj! Aŭ, eble, iu opinias, ke la naciajn lingvojn — siajn proprajn — ne estas necese lerni, studi, ellaboradi, poluri? Kial, do, oni dediĉas al ili en ĉiuj lernejoj de la mondo tiom da jaroj da intensa laboro? Kial post tiu longa lernado oni kutime tre modeste scias sian propran nacian literaturan lingvon?
Ĝuste tial, ĉar la naciaj lingvoj estas neniaj naturaj fenomenoj, sed kreaĵoj de la socio: nuntempa kaj iamaj! Ĝuste tial, ĉar ankaŭ la naciaj lingvoj estas regataj de leĝoj kaj reguloj, kiujn oni devas bone ellerni kaj plue daŭre studadi, se oni deziras ekposedi eĉ sian propran nacian lingvon!
Inter la naciaj lingvoj kaj la Internacia Lingvo ekzistas, fakte, nenia principa diferenco. Kaj la unuaj kaj la dua havas la saman socian portanton: la homgrupon. La evoluon de unuj kaj tiun de la alia influas diversaj faktoroj. Kaj la naciaj lingvoj kaj la Internacia estas kreataj ĝis certa grado spontane, sed post certa grado ankaŭ konscie. Kiom granda estas la konscia partopreno en la lingvokreado, principe ne gravas. Sed la grado de konscieco havas tamen signifon — pozitivan — koncerne la rezultojn: ju pli konscia la kreado surbaze de leĝeco reganta la lingvoevoluon, des pli taŭga, des pli perfekta la kreaĵo! Ĝuste tial la Internacia Lingvo multrilate superas la naciajn ne nur kiel komunikilo en la ĉiutaga vivo, sed ankaŭ kiel arta esprimilo.
Inter la naciaj kaj la Internacia Lingvo ekzistas unu gravega diferenco, nome diferenco de la celo, al kiu ili servas: dum la naciaj lingvoj havas la taskon kontentigi la limigitajn bezonojn de komunikado kaj pensado en kadroj naciaj, la Internacia Lingvo liberigas la penson de la nacilingvaj ĉenoj kaj flugigas ĝin libere de lando al lando, de nacio al nacio, tra la tuta mondo. Kiam oni amase, grandskale eklernos la Internacian Lingvon en ĉiuj lernejoj de la mondo, dediĉante al ĝia studo nur kvaronon de la tempo, kiun oni dediĉas al la lernado de la propraj naciaj lingvoj, tiam la homaro ĝisvivos grandegan spiritan revolucion kaj tiam plene evidentiĝos la fruktodona kaj morala kaj intelekta efiko de la Internacia Lingvo!
Ĉapitro VII.
Lingvo kaj penso
La lingvo ne estas nur la ĉefa rimedo de komunikado. Ĝi estas ankaŭ instrumento de pensado. La lingvo ebligas ĝeneraligojn kaj kategoriigojn de la fenomenoj. Nomi iun objekton, iun aperaĵon, iun agon signifas koni ĝin ĝis certa grado, signifas sintezi difinitan nocion en unu simbolo — la vorto.
La nocio, kompreneble, ne devas esti absolute vera. Kutime ĝi estas nur relative vera. La vero, ja, estas vera nur en certaj cirkonstancoj, sub certaj kondiĉoj, en la kadro de la atingita ĝenerala evoluŝtupo kaj sciogrado. La kono de la mondo progresas nur iom post iom kaj senĉese novaj eltrovoj de la scienco kontribuas al plilarĝigo kaj pliprofundigo de la malnovaj scioj.
Tial ne nur la lingvo progresas, sed ankaŭ la enhavo de la vortoj senĉese ŝanĝiĝas de epoko al epoko. Eĉ pli, en la sama epoko, por la samtempaj generacioj tiu enhavo ne estas la sama por ĉiuj individuoj. Alia estis la enhavo de la vorto «suno» antaŭ Galileo kaj alia post li. Alia estas la koncepto, kiun entenas la vorto «atomo», por granda fizikisto kaj tute alia por nefakulo. Alian ideon pri la vorto «Esperanto» havas homo, kiu parolas la Internacian Lingvon, kaj tute alian homo, kiu nur ion aŭdis pri ĝi. Sekve, la tuto de la lingvo respegulas la tuton de atingitaj scioj fare de la tuta socio en difinita epoko, sed la individua lingvokono — modesta kompare kun la tuto same tiel, kiel estas modesta la individua scio kompare kun la socia, do komuna scio — neniam identas nek povas identi kun la socia lingvokono, t.e. kun la kono, kiun havas la kolektivo, prenita kiel tuto, pri la lingvo.
Ekzistas vortoj — tre malmultaj — kiuj estas ĝenerale konataj de la tuta lingva kolektivo. Aliaj vortoj estas konataj nur en certaj fakoj, en certaj branĉoj, en difinitaj medioj. Fine, sufiĉe granda nombro da vortoj estas konata nur de specialistoj. Sed eĉ la vortoj ĝenerale konataj, aŭ la vortoj konataj nur de fakuloj kaj specialistoj, ne enkadrigas saman kvanton da scio por ĉiu unuopa individuo. Senfina varieco ekzistas tiurilate. Preskaŭ tiel granda, kiel multnombraj estas la apartenantoj de la koncerna lingva komunaĵo.
Tamen, ia komuna kerno de scio estas entenata en ĉiu vorto. Ke suno estas brilanta kaj varmiganta disko, leviĝanta matene kaj malleviĝanta vespere, ke ĝi estas la plej granda objekto sur la ĉielo, vidata de la homa okulo, ke, do, kiam oni diras «suno» oni pensas ĝuste al tiu objekto kaj ne al luno aŭ al iu stelo, tio sendube estas kerna komuna enhavo de la vorto suno en ĉiuj epokoj kaj por ĉiuj individuoj, ekde la momento kiam la homo ekkonsciis pri tiu objekto kaj nomis ĝin tiel. Same tia kerna komuna enhavo troviĝas en kiu ajn alia vorto kaj tiun enhavon konas ĉiu persono, kiu konas la vorton mem. Sed, ekster tiu kerno la enhavo de la vorto varias de epoko al epoko, de unu socia grupo al alia, de individuo al individuo!
Prenante en konsideron la suprajn rezervojn pri la precizeco de la vortoj, oni povas senerare aserti, ke la lingvo, tia kia ĝi estas, ebligas la pensadon. Sian atingitan scion — relativan, kiel ni vidis — la homo iamaniere fiksas, konkretigas en la lingvo. Tio ebligas al la penso realigi novajn mensajn operaciojn, fari novajn kombinojn, atingi novajn sciojn kaj tiel senĉese proksimiĝadi al la neatingebla absoluta vero.
Ekzistas lingvistoj kaj filozofoj, kiuj opinias, ke estas eble pensi sen la helpo de la lingvo. Oni donas ekzemplojn de artistoj, kiuj esprimas sin per koloroj, personoj k.t.p. ne uzante tiucele la lingvon. Oni mencias ankaŭ laboriston aŭ metiiston, kiu produktas preskaŭ aŭtomate diversajn objektojn ne uzante por tiu celo la lingvon, kvankam — oni diras — evidente li efektivigas dum sia laboro pensajn operaciojn.
[111]
En sia verko