DUA PARTO: RETORIKO
Orator et nascitur et fit.
Ĉapitro VIII.
Elokventeco kaj retoriko
Ekzistas homoj, kiuj havas naturan talenton konvinke kaj trafe paroli. Iliaj frazoj estas klaraj, iliaj argumentoj fortaj. Ili sukcesas facile persvadi. En rondoj de laborkamaradoj, de amikoj, de kolegoj iliaj ideoj estas atentataj kaj iliaj opinioj volonte akceptataj. Ili estas elokventaj.
La elokventeco estas, do, natura talento paroli bele, trafe kaj konvinke. Ne gravas la loko kie oni parolas, nek la medio al kiu oni parolas. Elokventa oni povas esti surstrate, en uzino, en familia rondo, en societo, sed elokvente oni povas paroli ankaŭ publike: en juĝejo, en parlamento, en akademio aŭ universitato, en preĝejo, antaŭ armeo…
La elokventeco havas nenion komunan kun la babilemo. Paroli multe kaj abunde, ofte pri tute malgravaj aferoj, ne signifas paroli elokvente. La elokventeco ne estas identa al abundo de la vortoj, sed al taŭga uzo de la vortoj. Babilema homo ne estas elokventa, kaj elokventa persono neniam estas babilema. Tial estas erara la ofta opinio, ke troparolema homo posedas naturan antaŭkondiĉon por fariĝi oratoro. Tute male, tia homo, se li ne sukcesas forigi tiun sian mankon, neniam fariĝos bona oratoro. Se li parolos publike, li eble elverŝos amason da frazoj, li ne haltos, li plenigos la spacon per sia voĉo, sed liaj vortoj ne penetros en la orelojn de la aŭskultantoj, li ne ekregos la publikon.
La elokventeco estas bazo de la parolarto. Se elokventeco estas komparebla al natura, vigle fluanta torento, la parolarto estas konscie reguligita potenca rivero. La parolarto, kiu kelkfoje estas nomata ankaŭ retoriko, estas konscie reguligita elokventeco. Tamen, la parolarto, principe, povas rilati kaj al privata konversacio kaj al publika esprimado de pensoj. Inter la du kategorioj estas tre granda diferenco. Tute aliaj reguloj koncernas la elokventecon en privata vivo, kaj tute aliaj reguloj rilatas al publika elokventeco. Ankaŭ en privata konversacio oni povas sin esprimi trafe kaj bele, oni povas konscie atenti sian stilon, oni povas tiamaniere atingi pli grandan efikon. Pri tiu konscie reguligita elokventeco, kiun ni nomos, por simpligi la aferon, privata elokventeco, estas skribitaj multaj verkoj. Precipe en la lasta tempo oni esploris la aferon sufiĉe vaste kaj el lingva kaj el psikologia vidpunktoj. Fakte, ankaŭ tiun privatan elokventecon, se ĝi estas konscie reguligita, oni povas nomi parolarto. Tamen, regule, sub parolarto oni ne komprenas tiaspecan elokventecon. Kiel parolarto estas kutime konsiderata nur la publika elokventeco, kiu estas regata de certaj principoj kaj reguloj.
La scienco kiu studas la regulojn de la parolarto estas retoriko[112]. Oni devas klare distingi inter elokventeco, kiu estas — kiel dirite — natura talento persvadi, kaj retoriko, kiu estas scienco studanta la regulojn de trafa kaj konvinka publika parolado. Elokventeco povas ekzisti, kaj fakte ekzistas, ekster kiu ajn studo, ekster lernado, dum retoriko riguligas la elokventecon kaj levas ĝin al pli alta ŝtupo: al ŝtupo de parolarto. La elokventeco — prave diris Voltaire — naskiĝis antaŭ la reguloj de la retoriko. Unue la homoj elokvente parolis kaj poste la teorio pristudis la regulojn de elokventa parolado. Tiuj reguloj estis kreitaj ne nur surbaze de la spertoj de grandaj oratoroj, sed ankaŭ surbaze de abstrakta rezonado. Retoriko, do, estas teorio de la parolarto.
Kaj la parolarto kaj la retoriko naskiĝis en la antikva Grekio. Ĝis la mezo de la 5-a jarcento antaŭ nia erao Grekio havis nur oratorojn, kiuj estis formitaj en la praktiko. Ĝis tiu tempo la arto persvadi apartenis al tiuj, kiuj estis nature elokventaj. Iliaj paroladoj estis alte aprezataj. En la publika vivo de Grekio tiuj nature elokventaj civitanoj havis grandan influon.
Sed meze de la 5-a jarcento komenciĝis en Sicilio la unuaj provoj studi teorie la publikan parolarton. Inter la jaroj 470 kaj 460 la urboj-ŝtatoj de Sicilio sukcesis forigi la tiranecajn reĝimojn kaj establis demokration. La nova politika atmosfero favoris la evoluon de la parolarto. En ligo kun tio formiĝis la ideo, ke en bona parolado enestas iu sistemo kaj ke per studo de tiu sistemo estas eble eltrovi ĝiajn principojn kaj regulojn. Ĉiu nature talenta homo, se korekte instruata, povas ellerni ilin. Tiel ekestis la unuaj provoj starigi regulojn pri la publika parolarto: naskiĝis retoriko.
Korakso el Sirakuzo kaj lia disĉiplo Tizio estis la unuaj instruantoj de la parolarto, la unuaj retoroj. Alia granda sicilia majstro, Gorgio (Gorgias) el Leontino, transportis la novan teorion al la patrolando. En la jaro 427 li venis en Atenon kiel ambasadoro de sia urbo por peti helpon kontraŭ Sirakuzon. Per sia elokventeco li sukcesis konvinki la Atenanojn entrepreni la konatan kontraŭsirakuzan ekspedicion. Gorgio mem restis en Grekio ĝis sia morto. Tie li estis forte aklamata pro sia oratora talento kaj li tre riĉiĝis instruante la parolarton.
Kvankatn Gorgio estas ĝenerale konsiderata kiel sofisto, li mem ne opiniis sin tia, sed, laŭ la aserto de Platono, ĉiam nomis sin retoro (retor). Fakte diference de la sofistoj, kiuj okupiĝis pri ĝenerala edukado kun retoriko nur kiel unu el ĝiaj partoj, Gorgio centriĝis ekskluzive al la parolarto.
Ateno fariĝis ne nur centro de la parolarto, sed ankaŭ lernejo de ĝia teorio. Grandaj oratoroj estis kutime ankaŭ instruantoj de la parolarto. Jam antaŭ la alveno de Gorgio, tie aktivis Antifono (480–411), la unua el la 10 famaj oratoroj de la antikva Atiko. Estas interese, ke li profesie okupiĝis pri verkado de paroladoj por aliaj, sed mem parolis publike nur unu solan fojon: en sia propra proceso antaŭ ol li estis kondamnita je mortpuno pro perfido. Estas verŝajne, ke Antifono ne nur okupiĝis pri verkado de paroladoj, sed ankaŭ mem instruis kaj skribis verkon pri la tekniko de la parolarto.
En Ateno publike paroladis, prelegadis pri diversaj temoj, de matematiko ĝis mitologio, kaj instruadis retorikon la sofistoj, el kiuj la plej famaj estis Protagoro (Protagoras) el Abdero, Prodiko (Prodikos) el Keoso kaj Hipio (Hippias) el Eliso. Instruante la parolarton, la grekaj sofistoj estis devigataj studi ankaŭ la lingvon kaj tiel ili fariĝis samtempe la unuaj gramatikistoj. Ilia ĉefa celo estis instrui la metodojn de sukcesa argumentado kaj konvinkado. Eluzante la pluroblan signifon de la vortoj, ili kelkfoje faradis nur ŝajne ĝustajn, sed fakte erarigajn kaj trompajn konkludojn.[113] Kvankam ili sendube havis meritojn por la evoluigo de la filozofia penso kaj por la lingvoscienco, tamen tiu ilia instruado de erarigaj rezonadoj kreis pri ili malbonan famon, kiu konserviĝis ĝis hodiaŭ eĉ en la ĉiutaga lingvo per la vorto «sofismo». Platono (428–348), kiu pritraktis retorikon en pluraj el siaj verkoj, precipe en «Gorgio» kaj «Fedro», akre atakis la sofistojn, riproĉante al ili la misuzon de la vortoj. Li prave diris, ke la sofistoj celis nur la venkon sub ĉiu ajn kondiĉo, ne elektante la rimedojn por la atingo de tiu celo, sen ia ajn konsidero al la vero. La sofistoj ne komprenis, ke vere granda kaj nobla parolarto estas nedisigebla de la vero; ke ĝuste la venkigo de la vero devas esti ĝia fundamento kaj fina celo. Dum «Gorgio» rilatas ĉefe al la kritiko de la sofista retorika skolo, «Fedro» celas prezenti la bazojn de pozitiva parolado.
Per tiu verko Platono deziris montri, ke efektive scienca retoriko — en tiu ĉi kazo ĉiu proza komponaĵo — devas baziĝi sur la logiko kaj sur la studo de la homa animo, precipe de la pasioj. Tial li difinis retorikon kiel filozofian sciencon, bazitan sur dialektiko (logiko) kaj psikologio.
[112]
En la
[113]
Jen tiaspeca konkludo, en kiu la vorto «regi» estas misuzata: Mia dujara infano — diris Temistoklo — regas sian patrinon, mia edzino regas min, mi regas Atenon. Ateno regas Grekion, Grekio regas la mondon; sekve mia dujara infano regas la mondon!