Konataj oratoroj de la 5-a jarcento estis, krom la menciita Antifono, ankaŭ Periklo kaj Eskino, la amiko de Sokrato.
La fino de la 5-a jarcento kaj la tuta 4-a jarcento estis la epoko de ĉiuflanka kaj abunda florado de la oratora arto kaj de la retoriko. Al ĝi apartenas naŭ el la dek grandaj oratoroj de Atiko. La serion komencas Andocido (Andocides) kaj Lizio (Lysias), kies verkojn distingas simplaj vortoj, klara kaj delikata stilo. Sekvas la fama Izokrato (436–338), kiu postlasis 21 paroladojn, kaj Izeo (420–350), de kiu konserviĝis 12 oratoraĵoj. La greka oratorarto atingis sian kulminan punkton en la brilaj paroladoj de Demosteno (384–322), la plej genia, la plej honesta, la plej sincera kaj tial la plej granda oratoro de la antikva tempo kaj certe unu el la plej elstaraj oratoroj de ĉiuj epokoj. En siaj paroladoj Demosteno kunligis kaj evoluigis ĝis la plej alta grado la respektan dignon de Antifono, la superban elegantecon de Lizio, la fascinan forman balancon de Izokrato. De Demosteno konserviĝis 69 oratoraĵoj, el kiuj la plej konataj estas la «Filipikoj», eldiritaj kontraŭ Filipon de Makedonio kaj liajn partianojn, «Pri la Falsa Legacio» kaj «Pri la Krono». Eskino (389–314), samtempulo kaj politika kontraŭulo de Demosteno, postlasis 3 paroladojn. La aliaj konataj oratoroj de tiu periodo estis Likurgo (Lykurgos) kaj Hipereido (Hypereides), kunbatalintoj de Demosteno kontraŭ Eskinon kaj la aliajn subtenantojn de Filipo. La lasta el la dek estis Deinarko, kontraŭulo de Demosteno.
Kiel instruantoj de la parolarto estas menciindaj la famaj retoroj Trasimaho el Kalcedonio, Teodoro el Bizanco, Izeo kaj precipe Izokrato, la instruisto de la ĉefaj oratoroj de tiu epoko.
Izokrato (436–338) ricevis la plej bonan edukon, kiun la tiamaj sofistoj povis doni. Jam kiel junulo li ellernis la subtilaĵojn de la gramatiko, kiel ĝi estis instruata de Protagoro kaj Prodiko. Li studis ankaŭ la retorikon de Gorgio, kun kiu li poste estis en personaj rilatoj. Izokrato edziĝis al la vidvino de la sofisto Hipio el Eliso. Platono alte estimis lin kaj antaŭvidis en «Fedro», ke Izokrato, kiu tiam estis ankoraŭ juna homo, fariĝos kun la tempo tia oratoro, ke ĉiuj liaj antaŭuloj similos tiurilate al infanoj, ĉar «mia kara Fedro, certa filozofio estas ennaskita en li». Kvankam ankaŭ Izokrato okaze verkadis paroladojn por aliaj, tamen li ne tre ŝatis tiun laboron. Lia vera okupo, al kiu li dediĉis sian grandan talenton kaj sian tutan amon, estis instruado de la parolarto. En la lernejo de Izokrato kiun li fondis en la jaro 392 proksime de la fama Liceo de Aristotelo, edukiĝis la plej bonaj intelektoj de la greka mondo, de la Nigra Maro ĝis Sicilio. Pli ol 40 nomoj de famaj personoj, vizitintaj lian lernejon, estas konataj. Inter la aliaj eminentaj Grekoj, ankaŭ la oratoroj Izeo, Likurgo kaj Hipereido estis liaj lernantoj. Izokrato starigis la bazajn regulojn pri la formo kaj ritmo de la proza stilo entute. Liajn principojn transprenis poste Cicerono kaj de tiu ĉi ili estis heredigitaj, post jarcentoj, al la literaturoj de Eŭropo.
Grandegan meriton por la teorio de la parolarto havas Aristotelo (384–322), la plej universala kaj la plej profunda menso de la antikva mondo. En sia verko «Retoriko», skribita inter 322 kaj 320 la granda filozofo donis firmajn principojn de la parolarto, kiun li liberigis de ĉiuj sofismaj misuzoj kaj artifikaĵoj. La elirpunkto de la retorika teorio de Aristotelo estas, ke oratoraĵo apartenas al la kategorio de artaj verkoj. Se bona oratoro konvinkas — diras Aristotelo — signifas ke eblas eltrovi la kaŭzojn, pro kiuj li atingas tiun sukceson. Ĝis Aristotelo la instruantoj de retoriko okupiĝis ĉefe pri la maniero eksciti la sentojn, elvoki emociojn. Tio, laŭ Aristotelo, povas esti bona, sed ĝi havas nenion komunan kun la vera parolarto, kies fundamenta celo devas esti pruvi la starpunkton de la oratoro. Retoriko instruas paroli dialektike, konvinke kaj tial en ĝiaj bazoj troviĝas la logika rezonado. Majstro de logiko estas ankaŭ majstro de la parolarto, asertas Aristotelo. De la talento de la oratoro dependas ĉu, konsidere la konsiston de la aŭdantaro, li akcentos pli forte la logikan flankon, aŭ apelos ĉefe al la emocioj. Serĉante la rimedojn de konvinkado Aristotelo diras, ke la plej bona stilo estas tiu, kiu instruas plej multe da aferoj en la plej taŭga maniero. Du specoj de faktoroj kontribuas al la atingo de tiu celo. Al la unua speco apartenas diversaj eksteraj rimedoj, kiaj estas la atestoj kaj aliaj pruviloj. La dua speco konsistas el pluraj rimedoj, nomataj internaj: logika, racia prezentado, moralaj kvalitoj kaj aŭtoritato de la oratoro k.t.p. Tre instrue li pritraktas la meĥanismon de la argumentado, la karakteron de la kunvenejoj, la morojn, la pasiojn. En aparta verketo, «Pri la Stilo», Aristotelo donis kelkajn regulojn pri la elokucio[114]. Ĉiujn specojn de paroladoj li dividas je tri ĉefaj kategorioj: paroladoj deliberativaj (politikaj), demonstrativaj kaj juĝejaj.[115] Tiu lia divido longtempe restis modelo.
Laŭ Aristotelo, la parolarto estas utila pro kvar kaŭzoj. Antaŭ ĉio ĝi celas korekti la malveron kaj la maljustecon. Due, ĝi ebligas konvinki tiujn, kiuj ne estas alireblaj per la argumentoj de la plej strikta logiko. Trie, ĝi estas sugesta en tiu senco, ke ĝi ebligas diveni la starpunkton kaj la argumentojn de la alia flanko, kaj tiel kompletigas la bildon pri la tuta demando. Fine, ĝi havas defendan karakteron kaj, se estas virto rezisti fizike kontraŭ fizikaj atakoj, des pli estas aprobinda la mensa sindefendo. Aristotelo ne pretervidas, ke la parolarta tekniko povas esti metita en la servon de malvero kaj misuzita por celoj malhonestaj aŭ maljustaj. Al tio li respondas, ke ĉio bona kaj ĉio utila — kun la escepto de la virto mem — povas esti same misuzita: forto, potenco, sano, riĉo, gvida pozicio. Guste la akcentado de la nemisuzebla karaktero de la virto indikas, ke vere granda oratoro povas esti nur tiu, kiu, krom ĉiuj aliaj ecoj, posedas ankaŭ tiun kvaliton kiel la unuan antaŭkondiĉon.
En la helenisma epoko — la lastaj fazoj de la greka kulturo post la konkero de Aleksandro — ne estingiĝis la spirita vivo, sed ĝi tamen perdis sian freŝecon, dinamismon kaj originalecon. Ankaŭ retoriko ne tuj regresis, sed ne plu aperis oratoroj de la klaso de Demosteno, nek retoroj de la antaŭa formato. La plej konataj estas Demetrio el Falero (345–283) kaj Hegezio el Magnezio en Lidio. La unua estis adepto de la Peripatetika Skolo en Ateno, kiu celis daŭrigi la tradiciojn de Aristotelo. La dua estas konsiderata kiel la fondinto de la t.n. «aziismo» retorika. Li evitis longajn frazojn kaj pretendis imiti la stilan simplecon de Lizio sed fakte lia tro ornamita, senguste pompa kaj bombasta stilo estis tre malproksima de la antaŭaj majstroj. Cicerono ne aprezis lin.
En tiu epoko famiĝis ankaŭ pluraj retorikaj lernejoj. En ili oni instruadis ne nur la parolarton, sed ankaŭ la filozofion kaj la juron. Oratoroj, finintaj siajn studojn en tiuj lernejoj, ĝuis reputacion. Unu el la plej gloraj kaj certe la plej konata retorika skolo estis tiu de Rodio.
Multaj grekaj kaj aliaj helenismaj oratoroj kaj retoroj translokiĝis en Romon, kie ili provis sian fortunon. Baldaŭ ili tie fondis proprajn lernejojn pri la parolarto kaj estis konsiderataj kiel majstraj specialistoj en tiu fako. La junularo de Romo vizitis iliajn lernejojn kaj atente sekvis iliajn instruojn. Inter tiuj instruistoj elstaran lokon okupis Hermagoro (Hermagoras) el Temno (Temnos), retoro de la rodia skolo kaj instruisto de la parolarto en Romo dum la unua duono de la unua jarcento. Li kontraŭbatalis la bombastan stilon de la azia skolo, kiu estis trovinta imitantojn en Romo. La ĉefaj trajtoj de aziismo estis: troigo de ĉiaspecaj retorikaj figuroj kaj aliaj ornamaĵoj, monotoneco de la ritmo kaj enmeto de vortoj nur por atingi pure ritmajn efikojn, superflua patoso. Hermagoro ellaboris novan retorikan sistemon, kiu konsistis el la parolartaj spertoj antaŭ Aristotelo kaj el la filozofia retoriko de la granda pensulo. Tiu lia retoriko, kiun oni povas nomi skolastika, havis por la parolarto de Romo proksimume la saman signifon, kiun la laboro de Izokrato havis por Ateno. Hermagoro kontraŭis ankaŭ la aziisman koncepton, laŭ kiu la oratora kapablo estas nur afero de praktikado, kaj reatentigis pri la neceso studi serioze retorikon.
[115]
La teknika neologismo «deliberativa» signifas: diskuta; la vorto «demonstrativa» en retoriko signifas: sentesprima (laŭda aŭ mallaŭda). Vidu la Ĉapitron XIII de tiu ĉi libro.